”
“Atentu, ”diris Doroteo al la Reĝo, post la fino de la kanto, “ŝajnas ke ĉiuj kunikloj amas Kuniklion escepte de vi. Kaj mi kredas ke vi estas la nura loĝanto kiu iam ploris aŭ malfeliĉis kaj volis reiri al via kotoplena truo en la tero. ”
Lia Moŝto aspektis pensoplena, kaj dum la servistoj disportis glasojn da nektaro kaj pletojn da sukerkovritaj kuketoj ilia Reĝo silentis kaj iom nervozis.
Kiam ĉiuj jam ĝuis la manĝaĵojn kaj la servistoj estis foririntaj Doroteo diris:
“Nun mi devas foriri, ĉar malfruiĝas kaj mi perdiĝis.
Mi devas trovi la Sorĉiston kaj Onklinon Em kaj Onklon
Henrikon kaj ĉiujn ceterajn iam antaŭ la noktiĝo, se iel eblos. ”
“Ĉu vi do ne dormos ĉe ni? ”demandis la Reĝo. “Vi estos tre bonvena. ”
“Dankon, sed ne, ”ŝi respondis. “Mi devas reiri al miaj amikoj. Kaj mi volas renkonti Glindan kiel eble plej baldaŭ, sciu. ”
Do la Reĝo forsendis la korteganojn kaj diris ke li mem akompanos Doroteon al la pordejo de la vilaĝo. Li mem ne plu ploris nek ĝemis, sed lia longa vizaĝo estis tre senĝoja kaj liaj grandaj oreloj pendis malgaje ambaŭ flanke. Li plu surhavis siajn kronon kaj ermenon kaj marŝis uzante belan orkapan bastonon.
Post ilia alveno al la ĉambro en la muro la knabineto trovis Toton kaj Vilĉinjon atendantaj ŝin tre pacience. Ili estis abunde nutritaj de kelkaj servistoj kaj tute ne emis haste foriri el tiom agrabla loĝejo.
La Gardisto de la Giĉeto jam estis denove en sia kutima loko, sed li restis sekure for de Toto. Doroteo adiaŭis la Reĝon dum ili staris tuj interne de la muro.
“Vi estis tre kompleza al mi, ”ŝi diris, “kaj mi ege multe dankas vin. Tuj kiam eble mi renkontos Glindan kaj petos ke ŝi anstataŭigu vin per alia Reĝo kaj resendu vin en la sovaĝan arbaron. Kaj mi petos ke ŝi lasu vin kunpreni kelkajn vestojn kaj la liliseĝon kaj unu-du ĵonglistojn por distri vin. Mi estas certa ke ŝi konsentos, ĉar ŝi estas tre komplezema kaj al ŝi malplaĉas ies ajn malfeliĉo. ”
“Ahem! ”diris la Reĝo, aspektante iom mizereta. “Mi ne volas ĝeni vin per mia mizero; do ne necesos ke vi petu al Glinda. ”
“Ho, sed jes, ”ŝi respondis. “Tute ne ĝenos min. ”
“Sed mia kara, ”pludiris la Reĝo, embarasite, “mi pripensadis la temon tre zorge, kaj mi trovas ke estas multaj plaĉaĵoj ĉi tie en Kuniklio kiujn mi nevolonte malhavus per foriro. Do eble estas preferinde ke mi restu. ”
Doroteo ridis. Poste ŝi aspektis serioza.
“Ne taŭgos ke vi estos kaj Reĝo kaj samtempe ploremulo, ”ŝi diris. “Vi malfeliĉigadis ĉiujn aliajn kuniklojn kaj malkontentigis ilin per viaj laŭtaj lamentokrioj pri mizereco. Do mi kredas ke estos preferinde havi alian Reĝon. ”
“Ho, tute ne! ”kriis la Reĝo, fervore. “Se vi nenion diros al Glinda, mi promesas esti gaja kaj feliĉa konstante, kaj neniam denove plori aŭ lamentokrii. ”
“Ĉu vi ĵuras je via honoro? ”ŝi demandis.
“Je Reĝa vorto mi promesas! ”li respondis.
“Bone, ”diris Doroteo. “Vi vere estus freneza se vi volus foriri de Kuniklio kaj denove loĝi sovaĝe en la arbaro, kaj mi certas ke ĉiu ajn kuniklo ekster la urbo volonte anstataŭus vin. ”
“Forgesu, kara; forgesu mian malsaĝecon, ”pledis la Reĝo tre serioze. “Denun mi penos ĝoji kaj plenumi mian devon rilate la regatojn. ”
Do post tio ŝi foriris de li kaj eniris tra la malgranda pordo la ĉambron en la muro, kie ŝi iom post iom fariĝis pli kaj pli granda ĝis reakiri sian naturan dimension.
La Gardisto de la Giĉeto ebligis al ili eliri en la arbaron kaj diris al Doroteo ke ŝi faris grandan servon al Kuniklio ĉar ŝi venigis al ilia mizera Reĝo komprenon pri la plezuro kiun estigas regado de tia bela urbo.
“Mi komencos petskribon por ke statuo pri vi staru apud tiu de Glinda en la publika placo, ”diris la Gardisto. “Mi esperas ke vi revenos, iam, kaj vidos ĝin. ”
“Eble tiel estos, ”ŝi respondis.
Post tio, sekvate de Toto kaj Vilĉinjo, ŝi formarŝis de la alta marmora muro kaj rekomencis paŝadi laŭ la mallarĝa pado cele la a fiŝfoston.
Ĉapitro 22
Kiel la Sorchisto Trovis Doroteon
Kiam ili atingis la a fiŝofoston, tie, ĝojigante ilin, estis la tendoj de la Sorĉisto starigitaj apud la vojo kaj la kaldrono boladis gaje super fajro. La Vilulo kaj Ombi Ambi kolektadis lignon por la fajro dum Onklo Henriko kaj Onklino Em sidis en siaj tendoseĝoj konversaciante kun la Sorĉisto.
Ili ĉiuj kuris antaŭen por saluti Doroteon, dum ŝi alproksimiĝis, kaj Onklino Em kriis:“Jadi, infano! Kie vi estis? ”
“Vi forestis dum la tuta tago, ”aldonis la Vilulo riproĉe.
“Nu, komprenu, mi perdiĝis, ”klaris la knabineto, “kaj mi multege klopodis trovi la vojon por retreniri al vi, sed mi simple ne sukcesis. ”
“Ĉu vi vagis en la arbaro dum la tuta tago? ”demandis Onklo Henriko.
“Nepre vi malsategas! ”diris Onklino Em.
“Ne, ”diris Doroteo, “mi ne malsatas. Mi manĝis
ĉarumon kaj pianon en la mateno, kaj lunĉis kun Reĝo. ”
“Ha! ”krietis la Sorĉisto, kapjesante kun agrabla rideto.
“Do denove vi aventuris. ”
“Ŝi plene frenezas! ”kriis Onklino Em. “Kiel oni povas manĝi ĉarumon? ”
“Ĝi ne estis tre granda, ”diris Doroteo, “kaj ĝi havis
ĉokoladan radon. ”
“Kaj mi manĝis la erojn, ”pludiris Vilĉinjo serioze.
“Sidiĝu kaj rakontu ĉion al ni, ”petis la Sorĉisto. “Ni serĉis vin dum la tuta tago, kaj fine mi rimarkis viajn piedspurojn en ĉi tiu pado —kaj tiujn de Vilĉinjo. Ni hazarde trovis la padon, kaj ĉar ĝi kondukas al nur du lokoj mi decidis ke vi estas ĉe unu aŭ la alia de tiuj lokoj. Do ni starigis la tendojn kaj atendis vian revenon.
Kaj nun, Doroteo, diru al ni kie vi estis —ĉu en Bulkio aŭ en Kuniklio? ”
“Nu, mi estis en ambaŭ, ”ŝi respondis; “sed unue mi iris al Manĝilio, kien tute neniu pado kondukas. ”
Tiam ŝi sidiĝis kaj rakontis la aventurojn de la tago, kaj estu certa ke Onklino Em kaj Onklo Henriko estis multe surprizitaj de la rakonto.
“Sed vidinte la Tranĉtondojn kaj la Peclojn, ”komentis
ŝia onklo, “ni devus tute ne surpriziĝi pri io ajn en ĉi tiu stranga lando. ”
“Ŝajnas ke la solaj kutimaj ordinaruloj ĉi tie estas ni mem, ”komentis Onklino Em iom necerte.
“Nun ni rekunestas, kaj estas unu unuigita grupo, ” komentis la Vilulo, “do kion ni sekve faru? ”
“Manĝu kaj dormu dum la nokto, ”respondis la Sorĉisto rapide, “kaj poste plu veturu. ”