Sed la Sorĉisto ne haltis por kvereli kun ŝi. Li devigis la Segĉevalon malsuprentroti laŭ la monteto, kaj li respiris trankvile nur kiam ili estis kilometrojn for de la vilaĝo.
Post silentoplena veturado dum kelka tempo Doroteo turnis sin al la vireto kaj demandis:
“Ĉu se-oj vere kreas Antaŭtimulojn? ”
“Mi kredas ke la se-oj parte kulpas, ”li respondis serioze. “Malsaĝaj timoj, kaj sinĝenoj pri malgravaĵoj, intermiksitaj kun nervozeco kaj se-oj, rapide kreas
Antaŭtimulon el iu ajn. ”
Sekvis nova longa periodo da silento, ĉar la veturantoj
ĉiuj pripensis tiun deklaron, kaj preskaŭ ĉiuj decidis ke ĝi nepre estas vera.
La lando tra kiu ili nun pasis estis ĉie purpurkolora, purpuro estas la ĉefkoloro de la Gilikula Lando; sed dum la Segĉevalo supreniris monteton ili trovis ke ali flanke ĉio estas riĉe flavkolora.
“Aha! ”kriis la Kapitana Generalo; “jen la Lando de la Palpbrumoj. Ĝuste nun ni transiras la limon. ”
“Do verŝajne ni povos lunĉi kun la Stana
Lignohakisto, ”anoncis la Sorĉisto ĝoje.
“Ĉu ni devos lunĉmanĝi stanon? ”demandis Onklino Em.
“Ho, ne, ”respondis Doroteo. “Noĉjo Hakisto scipovas manĝigi viandajn homojn, kaj li donos al ni multajn bonaĵojn por manĝi, ne timu pri tio. Mi jam antaŭe estis en lia kastelo. ”
“Ĉu Noĉjo Hakisto estas la nomo de la Stana
Lignohakisto? ”demandis Onklo Henriko.
“Jes; jen unu el liaj nomoj, ”respondis la knabineto; “kaj alia nomo lia estas ‘Imper’estro de la Palpbrumoj. ’Li estas la Reĝo de ĉi tiu lando, sciu, sed Ozma regas ĉiujn landojn de Oz. ”
“Ĉu la Stana Lignohakisto havas Antaŭtimulojn aŭ
Galimatianojn en sia kastelo? ”demandis Onklino Em maltrankvile.
“Neniel, ”diris Doroteo, tute certa. “Li loĝas en nova stana kastelo, plenplena de belaĵoj. ”
“Laŭ mia supozo ĝi rustiĝus, ”diris Onklo Henriko.
“Li havas milojn da Palpbrumoj por poluri ĝin por li, ” klarigis la Sorĉisto. “Lia popolo amas fari ĉion eblan por sia amata Imperiestro, do ne estas eĉ ereto da rusto sur la tuta granda kastelo. ”
“Mi supozas ke ili ankaŭ poluras sian Imperiestron, ” diris Onklino Em.
“Nu, antaŭ kelka tempo li nikelkovrigis sin, ”la Sorĉisto respondis; “do li bezonas nur frotpoluron de tempo al tempo. Li estas la plej brila homo en la tuta mondo, kara Noĉjo Hakisto, kaj la plej tenerkora. ”
“Mi helpis trovi lin, ”diris Doroteo, memorante. “Foje la Birdotimigilo kaj mi trovis la Stanan Lignohakiston en la arbaro, kaj li estis plene rustiĝinta kaj tute ne povis movi sin, ne dubu pri tio. Sed ni oleis liajn artikojn kaj bone glitigis ilin, kaj post tio li akompanis nin por viziti la Sorĉiston en la Smeralda Urbo. ”
“Ĉu tiuokaze la Sorĉisto timigis vin? ”demandis
Onklino Em.
“Li ne bone traktis nin, unue, ”agnoskis Doroteo; “ĉar li devigis nin foriri kaj detrui la Fian Sorĉistinon. Sed poste ni trovis ke li estas nur ĉarlatana sorĉisto kaj ni ne plu timis lin. ”
La Sorĉisto ĝemis kaj aspektis iom hontema.
“Kiam ni provas trompi ni ĉiam eraras, ”li diris. “Sed mi fariĝas vera sorĉisto nun, kaj la magio de Glinda la Bona, kiun mi penas praktikadi, neniam damaĝas. ”
“Vi ĉiam estis bona persono, ”deklaris Doroteo, “eĉ kiam vi estis malbona sorĉisto. ”
“Li estas bona sorĉisto nun, ”asertis Onklino Em, rigardante la vireton admire. “Estis vere mirige, kiel vi kreskigis tiujn tendojn el poŝtukoj! Kaj ĉu li ne sorĉis la radojn de la ĉarego tiel ke ili trovis la vojon? ”
“La tuta popolo de Oz, ”diris la Kapitana Generalo, “multe fieras pro sia Sorĉisto. Foje li faris sapbobelojn kiuj mirigis la mondon. ”
La Sorĉisto ruĝiĝis pro tiu laŭdo, tamen ĝi plaĉis al li.
Li ne plu aspektis malĝoja, sed ŝajne li reakiris sian kutiman bonhumoron.
En la lando tra kiu ili nun veturis estis multaj domoj de kultivistoj, kaj flava grenaro flirtis en ĉiuj kampoj.
Multaj el la Palpbrumoj estis videblaj laborante en siaj kampoj kaj la sovaĝaj kaj neloĝataj partoj de Oz jam estis longe malantaŭe.
Tiuj Palpbrumoj aspektis feliĉaj leĝerkoraj homoj, kaj ĉiuj demetis siajn ĉapojn kaj profunde riverencis dum la ruĝa ĉarego kun siaj veturantoj pasis.
Post nelonge ili vidis ion scintiladi multe antaŭ ili.
“Vidu! ”krii Doroteo; “jen la Stana Kastelo, Onklino Em! ”
Kaj la Segĉevalo, sciante ke liaj pasaĝeroj fervoras alveni, ekkomencis tre rapide trotadi kaj baldaŭ alvenigis ilin.
Ĉapitro 24
Kiel la Stana Lignohakisto Malghoje Informis
La Stana Lignohakisto akceptis la grupon de Princino
Doroteo tre gracie kaj amikeme, tamen la knabineto decidis ke nepre io ĝenas ŝian malnovan amikon, ĉar li ne estas gaja kiel kutime.
Sed unue ŝi diris nenion pri tio, ĉar Onklo Henriko kaj Onklino Em preskaŭ bobelis pro admirado pri la bela stana kastelo kaj ĝia polurita stana posedanto. Do ŝia suspekto ke io malplaĉa okazis estis dum kelka tempo forgesita.
“Kie estas la Birdotimigilo? ”ŝi demandis, kiam ili ĉiuj estis kondukitaj en la grandan stanan salonon de la kastelo, kaj la Segĉevalo estis kondukita al la stana stalaro malantaŭe.
“Nu, nia malnova amiko ĵus transloĝiĝis en sian novan domegon, ”klarigis la Stana Lignohakisto. “Necesis longa tempo por konstrui ĝin, kvankam miaj Palpbrumoj kaj multaj aliaj personoj el ĉiuj partoj de la lando okupadis sin prilaborante ĝin. Fine, tamen, ĝi estas kompleta, kaj la Birdotimigilo ekokupis sian novan domon antaŭ nur du tagoj. ”
“Mi ne aŭdis ke li volas propran hejmon, ”diris Doroteo. “Kial li ne loĝas kun Ozma en la Smeralda Urbo? Li faris tion ĝis nun, sciu, kaj mi supozis ke li estas feliĉa tie. ”
“Ŝajnas, ”diris la Stana Lignohakisto, “ke nia kara Birdotimigilo ne povas kontenti pri loĝado en urbo, negrave kiom belaj estas liaj ĉirkaŭaĵoj. Origine li estis kultivisto, ĉar li pasigis sian fruan vivon en maizkampo, kie li devis fortimigi korvojn. ”
“Mi scias, ”diris Doroteo, kapjesante. “Mi trovis lin kaj levis lin de lia stango. ”
“Do nun, post longa loĝado en la Smeralda Urbo, lia emo turniĝis denove al kampoloĝado, ”daŭrigis la Stana Lignohakisto. “Li opinias ke li ne povos esti feliĉa sen propraj kampoj, do Ozma donis al li iom da tero kaj ĉiu helpis lin konstrui sian domegon, kaj nun li loĝas tie por ĉiam. ”
“Kiu faris la planojn por lia domo? ”demandis la Vilulo.
“Mi kredas ke Joĉjo Kukurbokapo, kiu ankaŭ estas kultivisto, ”estis la respondo.
Ili nun invitiĝis eniri la stanan manĝoĉambron kien la lunĉon oni alportis.
Onklino Em trovis, kontente, ke la promeso de Doroteo estis pli ol plenumita; ĉar kvankam la Stana Lignohakisto ne havis propran apetiton, li respektis la apetitojn de siaj gastoj kaj certigis ke ili ĉiuj abunde manĝis.