Vi neniam denove bezonos ĝeni vin pri io ajn, ĉar estos tute nenia ebla ĝeno. Kaj vi ŝuldas tion tutan al la komplezemo de mia amikino Princino Ozma. ”
Nun ŝi gvidis ilin antaŭ la tronon kaj pludiris:
“Via Moŝto, jen Onklo Henriko. Kaj jen Onklino Em. Ili volas danki vin pro sia alportiĝo ĉi tien el Kansas. ”
Onklino Em penis “platigi”sian hararon, kaj ŝi kaŝis la sekigotukon kaj la teleron sub sian antaŭtukon dum ŝi riverencis al la bela Ozma. Onklo Henriko deprenis sian pajlan ĉapelon kaj tenis ĝin mallerte per siaj manoj.
Sed la Reganto de Oz stariĝis kaj venis de sia trono por saluti siajn novevenintajn gastojn, kaj ŝi ridetis tiel dolĉe al ili kiel se ili estus reĝo kaj reĝino.
“Vi estas tre bonvenaj ĉi tie, kien mi alportis vin pro Doroteo, ”ŝi diris gracie, “kaj mi esperas ke vi estos plene feliĉaj en via nova hejmo. ”Post tio ŝi turnis sin al siaj korteganoj, kiuj staradis silente kaj serioze rigardante la scenon, kaj pludiris:“Mi prezentas al mia popolo la amatajn Onklon Henrikon kaj Onklinon Emon de nia Princino Doroteo, kiuj de nun estos niaj kunregnanoj.
Multe plaĉos al mi ke vi ĉiel afablu al ili kaj honoru ilin kiel eble plej, kaj helpu min feliĉigi kaj kontentigi ilin. ”
Aŭdinte tion, ĉiuj kunvenintoj profunde riverencis al la maljuna kultivisto kaj lia edzino, kiuj balancetis siajn kapojn responde.
“Kaj nun, ”diris Ozma al ili, “Doroteo gvidos vin al la ĉambroj preparitaj por vi. Mi esperas ke ili plaĉos al vi, kaj mi anticipos ke vi partoprenos en la lunĉo kun mi. ”
Do Doroteo forkondukis siajn parencojn, kaj tuj kiam ili estis ekster la Trono-Ĉambro kaj solaj en la koridoro Onklino Em forte premis manon de Doroteo kaj diris:
“Infano, infano! Kiel ni povis veni ĉi tien tiel rapide?
Kaj ĉu ĉio estas reala? Kaj ĉu ni restos ĉi tiel, kiel ŝi diras? Kaj verdire kio okazas? ”
Doroteo ridis.
“Kial vi ne informis nin pri kion vi faros? ”demandis Onklo Henriko, riproĉe. “Se mi scius, mi surmetus miajn pordimanĉajn vestojn. ”
“Mi klarigos ĉion tuj kiam ni atingos viajn ĉambrojn, ” promesis Doroteo. “Vi estas ege bonfortunaj, Onklo Henriko kaj Onklino Em; kaj ankaŭ mi! Kaj ho! mi tiom
ĝojas ke vi fin fine estas ĉi tie! ”
Dum li paŝis apud la knabineto Onklo Henriko palpis sian barbon penseme.
“Ŝajnas al mi, Doroteo, ke ni ne ’stos belegaj feoj, ”li komentis.
“Kaj de malantaŭe mia hararo aspektas aĉe! ”plorkriis
Onklino Em.
“Ne gravas, ”respondis la knabineto, kuraĝige. “Vi havos nenian taskon ekde nun ol aspekti bela, Onklino Em; kaj Onklo Henriko ne bezonos labori ĝis doloras lia dorso, estas tute certe. ”
“Ĉu tutcerte? ”ili demandis, mirege, kaj samspire.
“Mi certas ke certe, ”diris Doroteo. “Vi estas en la Felando Oz, nun; kaj, eĉ pli grave, vi apartenas al ĝi! ”
Ĉapitro 6
Kiel Guf Vizitis la Kapriclojn
La nova Generalo de la armeo de la Reĝo de la Knomoj tute bone sciis ke se liaj planoj fiaskos, li mortos. Tamen tio tute ne ĝenis aŭ maltrankviligis lin.
Li malamis ĉiun bonulon kaj sopiris malfeliĉigi ĉiujn feliĉulojn. Tial li akceptis tiun danĝeran postenon de Generalo tute volonte, ĉar li estis certa en sia mava menso ke li sukcesos fari multajn fiaĵojn kaj fine konkeri la Landon Oz.
Tamen Guf firme planis zorgi, kaj tre bone planis, por ne malsukcesi. Li argumentis ke nur senzorguloj malsukcesas pri kion ajn ili penas fari.
La montoj sub kiuj situis la vastaj kavernoj de la Reĝo de la Knomoj kuŝis grupigite tuj norde de la Lando Ev, kiu kuŝis rekte trans la mortiga dezerto oriente de la Lando Oz. Ĉar ankaŭ la montoj estis ĉe la bordo de la dezerto la Reĝo de la Knomoj trovis ke li bezonas nur tuneli sub la dezerto por atingi la regnon de Ozma. Li ne volis ke liaj armeoj aperu supertere en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estis la parto de la Lando Oz plej proksima al la propra lando de Reĝo Rokato, ĉar tiukaze la popolo alarmus Ozman kaj ebligus ke ŝi fortikigu la Smeraldan Urbon kaj kunvoku armeon. Li volis surprizfronti la tutan popolon de Oz; do li decidis daŭrigi la tunelon rekte al la Smeralda Urbo, kie li kaj liaj armeoj povos trarompi la teron senaverte kaj konkeri la popolon antaŭ ol ĝi havos tempon por defendi sin.
Rokato la Ruĝa tuj ekkomencis labori por konstrui sian tunelon, li laborigis mil ministojn kaj konstruis ĝin su fiĉe alta kaj larĝa por ke liaj armeoj tramarŝu ĝin facile. La Knomoj kutimis fari tunelojn, ĉar la tuta regno en kiu ili loĝis estis subtera; do ili rapide progresis.
Dum tiu laboro daŭris Generalo Guf eliris viziti la Ĉefon de la Kapricloj sola.
Tiuj Kapricloj estis kurioza popolo loĝanta en iom forigita lando propra. Ili havis grandajn fortajn korpojn, sed kapojn tiel malgrandajn ke ili aspektis ne pli grandaj ol pordansoj. Kompreneble, tiel malgrandaj kapoj ne povus enhavi grandan cerbokvanton, kaj la Kapricloj tiom hontis pri sia persona aspekto kaj manko de ordinara saĝeco ke ili surportis grandajn kapojn el kartono, kiujn ili alligis por kovri siajn proprajn kapetojn. Sur tiujn kartonajn kapojn ili kudris ŝa flanon kiel hararon, kaj la lano estis multkolora —palruĝo, verdo kaj lavendokoloro estis la favorataj koloroj.
La vizaĝoj de tiuj falsaj kapoj estis pentritaj multabsurde, laŭ la kapricoj de la posedantoj, kaj tiuj grandaj solidaj uloj aspektis tiom ridigaj kaj absurdaj pro siaj kuriozaj maskoj ke oni nomis ilin “Kapricloj. ”Ili malsaĝe imagis ke neniu suspektus pri la malgrandaj kapoj interne de la falsaj kapoj, ĉar ili ne sciis ke estas senutile provi aspekti aliaj ol ni estas laŭ la naturo.
La Ĉefo de la Kapricloj havis egale malmultan saĝon kiel la aliaj, kaj estis nomumita ĉefo nur ĉar neniu inter ili estis pli saĝa aŭ pliregkapabla. La Kapricloj estis spiritaĉoj kaj ne estis mortigeblaj. Ĉiu malamis kaj timis ilin kaj oni konis ilin kiel terurajn batalantojn ĉar ili estas tiom fortaj kaj muskoloplenaj kaj ĉar ili estas tiom malsaĝaj ke ili ne povas kompreni ke ili estas venkitaj.
Generalo Guf opiniis ke la Kapricloj estos granda helpo por ke la Knomoj konkeru Ozon, ĉar kiam li estros ilin estos facile instigi ilin bataladi senĉese dum ili plu povas stari. Do li veturis al ilia lando kaj petis intervjui la Ĉefon, kiu loĝis en domo super kies pordejo estis bildo pri lia groteska falsa kapo.
La falsa kapo de la Ĉefo havis bluan hararon, supren- kurbigitan nazon, kaj buŝon kiu etendiĝis trans duonon de la vizaĝo. Grandaj verdaj okuloj estis surpentritaj, sed en la centro de la mentono estis du truetoj en la kartono, por ke la Ĉefo povu travidi per siaj propraj okuletoj; ĉar kiam la granda kapo estis ligita al liaj ŝultroj la okuloj en lia propra natura kapo estis samnivelaj kiel la falsa mentono.
Diris Generalo Guf al la Ĉefo de la Kapricloj:
“Ni, la Knomoj, konkeros la Landon Oz kaj kaptos la Magian Zonon de nia Reĝo, kiun la popolo de Oz ŝtelis de li. Post tio ni trarabos kaj detruos la tutan landon. Kaj ni volas ke la Kapricloj helpu nin. ”