Выбрать главу

Oni nomas ludkomenco la komencon de la unua kvarontempo kaj nomas ludrekomenco la komencon de la ceteraj tri kvarontempoj kiel, ankaŭ la komencon de la duontempoj de la eventualaj kromtempoj.

Per la ludkomenco komenciĝas kaj per la ludrekomencoj plu daŭras la vetbatalo inter du teamoj, dum kiu ili ambaŭ klopodas atingi — per lerta kaj harmonia interludo — kiom eble plej multe da goloj, aŭ almenaŭ unu golon pli ol la alia.

Por malhelpi, ke la pilko estu tro longe en la posedo de unu ludisto aŭ teamo, regulo antaŭskribas, ke ekde la pilkoekposedo la teamo rajtas havi la pilkon ne pli longe ol 45 sekundojn. Ene de tiu tempodaŭro ili devas provi atingi golon, ĉar se ne, sekvas puno, nome libera ŝoto kontraŭ tiu ludisto, kiu posedis la pilkon en la momento de la fajfilsigno de la dua tempomezuristo. La ludistoj klopodas do — se eble, el kiel eble plej favora pozicio — ŝoti al la golejo ene de 45 sekundoj, por atingi golon.

La ludgvidisto koncedas la golon (akceptas ĝin, opinias ĝin valida), se la pilko kun sia tuta volumeno transpasis la golejlinion inter la du golejfostoj. Oni povas plenumi golon pere de ajna parto de la korpo, escepte la pugnitan manon, kondiĉe ke post la komenco, resp. rekomenco almenaŭ du ludistoj ektuŝis pli frue la pilkon.

Post golo sekvas postgola ekludo. Al tiu ambaŭ teamoj devas posteniĝi en sia propra duonkampo. Je la fajfilsigno de la ludgvidisto la meza ludisto de tiu teamo, kiu ricevis la ĵusan golon, ĵetas la pilkon al unu el siaj samteamanoj. Per tio la ludo estas daŭrigata.

Se la pilko transiras la golejlinion ie ajn ekster la golejo, la ludgvidisto fajfilsignas kaj sekvas golula elĵeto, kiun plenumas la golulo el la golejlinio, inter la du golejfostoj. La elĵetita pilko devas surakviĝi aŭ atingi iun ludiston ankoraŭ en la propra duonkampo.

Se la golulo paratis la pilkon, ŝotitan al la golejo, tiam li simple reĵetas ĝin al la ludkampo, laŭeble al iu proprateama ludisto, atentante, ke la pilko ne transpasu la mezlinion. Do en tiu lasta kazo la ludgvidisto ne fajfas, kaj tiu lasta ago de la golulo ne estas konsiderata golula elĵeto.

Tiel longe, dum la golulo restadas ene de la 4-metra linio, por li ne estas devigaj la sekvantaj — por la ceteraj ludintoj devigaj — malpermesoj: stari kaj iri sur la basenfundo; pugne bati la pilkon; suprensalti de sur la basenfundo; ektuŝi la pilkon samtempe per ambaŭ manoj. Aliparte al la golulo estas malperemesite naĝi trans la mezlinion, ektuŝi la pilkon troviĝantan trans la mezlinio, aŭ ĵeti la pilkon trans la mezlinion, ĉar ĉio-ĉi sekvigas liberan ŝoton kontraŭ lian golejon.

Se pro trapasa malbonfarto aŭ negrava vundiĝo la golulo devas forlasi la ludkampon por iom da tempo, la ludgvidisto permesas, ke intertempe unu el la ludistoj, troviĝantaj en la akvo, anstataŭu lin, kun ĉiuj privilegioj kaj limigoj de efektiva golulo. La teamo ludas do kun manko de unu ludisto ĝis lia reenludiĝo. La reveninta golulo rajtas ludi poste ie ajn, do ĉu kiel golulo, ĉu kiel kampludisto, laŭ la instrukcio de la trejnisto.

Se sekve de akcidento la golulo devas definitive forlasi la ludkampon, tian unu el la rezervaj ludistoj transprenas la golulan postenon kun ties privilegioj kaj limigoj.

Se la ludgvidisto elludigas la golulon por 1 minuto, unu el la ceteraj aktivaj ludistoj anstataŭas lin dum tiu tempo, sen la specialaj golulaj privilegioj kaj limigoj.

Se la ludgvidisto eskludas la golulon el la plua matĉo, tion li faras aŭ permesante ties anstataŭigon per rezerva ludisto kun la golulaj privilegioj kaj limigoj, aŭ sen tio, kiukaze unu el la kampludistoj ekfunkcias kiel golulo, sen ties privilegioj kaj limigoj.

La malregulaĵojn; regulmalobeojn, sendisciplinajn sintenojn, krudan sintenon kontraŭ la kontraŭulo k.s., kulpitajn dum la matĉo, la regularo nomas eraro kaj distingas simplajn, gravajn kaj personajn erarojn.

La sekvantaj malregulaĵoj estas konsiderataj simplaj eraroj.

a) Je ludkomenco aŭ ludrekomenco starti el de la golejlinio antaŭ la ludgvidista fajfilsigno.

b) Dum la ludo helpi la samteamanon.

c) Krampi sin al la golejfosto aŭ cetera akcesoraĵo de la golejo, aŭ forpuŝi sin de tiuj. Dum la efektiva ludotempo krampi sin al la basenrando aŭ forpuŝi sin de ĝi.

ĉ) Starante sur la fundo, aktive partopreni en la ludo.

d) Atakate porti la pilkon sub la akvon aŭ teni ĝin tie.

e) Pugne ekbati la pilkon.

f) Ŝpruci akvon en la vizaĝon de la kontraŭulo.

g) Ektuŝi la pilkon enĵetitan de la ludgvidisto, antaŭ ol ĝi atingus la akvon.

ĝ) Intence malhelpi la kontraŭulon en lia libera movo, kiam tiu ne posedas la pilkon. (La ludisto posedas la pilkon, se li tenas ĝin en sia levita mano, aŭ tuŝas la pilkon flosantan sur la akvo. Pilkokondukado ne estas rigardebla pilkoposedado flanke de la unuopa ludisto, sed jes, vidpunkte de la tuta teamo.) Cetere tiu malhelpado havas multajn formojn en la regularo detale traktatajn.

h) Tuŝi la pilkon samtempe per ambaŭ manoj.

i) Apogi sin sur la kontraŭulon, aŭ forpuŝi sin de li mane an piede. (Ĉi tie oni devas distingi inter du specoj de sinforpuŝo per piedo. Unu el ili estas, kiam la piedo tuŝas la korpon de la kontraŭulo, kaj el tiu tuŝanta pozicio sekvas la sinforpuŝo. La alia kazo estas, kiam la ludisto estas en tuja proksimeco, sed piede ne tuŝas la kontraŭulon, kaj el tiu netuŝanta pozicio li piede ekpuŝas, t.e. kikas la kontraŭulon, kio estas jam rigardenda grava eraro.

j) Kulpi ofsajdon,. alivorte veni en ofsajdon (en ofsajdan pozicion). Ofsajdas (estas en ofsajdo, en ofsajda pozicio) tiu, kiu restadas ene de la 2-metra linio de la kontraŭulo, escepte se li troviĝas post la linio de la pilko. (Linio de la pilko estas imagita linio trairanta la pilkon paralele kun la golejlinio.)

ĵ) Perdadi la tempon, t.e. kiam la teamo ekposedinte la pilkon, ene de 45 sekundoj ne ŝotas al la golejo.

k) Plenumi neregule la liberan ŝoton kaj la punŝoton.

La puno por simpla eraro estas ĉiam libera ŝoto avantaĝe al la nekulpinta teamo, plenumata de tiu ludisto, kiu troviĝis plej proksime de la loko de la kulpita eraro. La liberan ŝoton oni devas plenumi el la loko de la kulpita eraro, krom se la eraro okazis ene de la 2-metra linio, kiukaze la liberan ŝoton oni plenumas el de la 2-metra linio. El libera ŝoto oni povas atingi golon nur, se post la forĵeto de la pilko almenaŭ du ludistoj (krom la golulo) ludis per ĝi, aŭ ektuŝis ĝin intence. Neniu rajtas perturbi la plenumon de la libera ŝoto.

Gravaj eraroj estas:

a) Se la ludisto kaptas, subpremas aŭ retrotiras sian kontraŭulon, kiam tiu ne posedas la pilkon. La puno estas libera ŝoto kaj 1-minuta elludigo de la kulpinto. Se la eraro okazis ene de la 4-metra linio, anstataŭ liberan ŝoton la nekulpinta teamo plenumas punŝoton.

b) Se la ludisto batas mane aŭ kikas (piedfrapas) la kontraŭulon, se li retrobatas kubute, aŭ retropuŝas la kapon en la vizaĝon de la kontraŭulo. Se la ludgvidisto juĝas tion intenca, tiam li ordonas liberan ŝoton, kaj eskludas la kulpinton el la plua matĉo. Se la eraro okazis ene de la 4-metra linio, la puno estas punŝoto.

c) Ene de la 4-metra linio ĉiu eraro, kiu melhelpas antaŭvideble certan golon. Puno: libera ŝoto, plus 1-minuta elludigo. Se iu malsuprentiras la golejon aŭ se kampludisto ene de la 4-metra linio paratas la pilkon per ambaŭ manoj aŭ pugne, kulpas tiel gravan eraron, ke la puno estas punŝoto.

ĉ) Se ludisto malobeas al la ludgvidisto, kondutas malrespekte, nedisciplinite. Puno: libera ŝoto kaj eskludo el la matĉo.

d) Se ludisto malhelpas liberan ŝoton, golulan elĵeton aŭ angulŝoton, kio sekvigas liberan ŝoton kaj 1-minutan elludigon, aŭ se li malhelpas punŝoton, kion sekvas libera ŝoto plus eskludo el la matĉo.