e) Neregula reenludiĝo, nome reenludiĝo sen la permeso de la sekretario, aŭ per salto en la akvon, aŭ per forpusiĝo for de la basenrando, aŭ se la reiro al la akvo okazas ne preter la golejindikisto, ene de la 2-metra linio. Puno: libera ŝoto kaj 1-minuta elludigo. Se la ludisto kulpas la eraron en la lasta minuto de iu el la kvar kvarontempoj, aŭ en tiu de la du duontempoj de la kromtempo, tiukaze la kulpinto estas eskludenda el la matĉo sen ŝanĝo, kaj krome la ludgvidisto devas aljuĝi punŝoton avantaĝe al la kontraŭula teamo.
La punŝoton rajtas plenumi iu ajn ludisto de la teamo el de ajna punkto de la kontraŭula 4-metra linio. Dum la plenumo de la punŝoto krom la golulo ĉiu devas forlasi la zonon inter la golejlinio kaj 4-metra linio, kaj por ĉiu estas malpermesite veni al la ĵetanto pli proksimen ol 2 m-oj. El punŝoto oni povas atingi rekte golon.
Ĉiu grava eraro, kiun la ludisto kulpas, estas konsiderata ankaŭ kiel persona eraro. Post tri personaj eraroj oni eskludas la ludiston el la plua matĉo.
Se la pilko — ektuŝite laste fare de defendanta ludisto — transpasas la golejlinion ie ajn ekster la golejo, la atakanta teamo plenumas angulŝoton. Ĝi estas plenumenda de ĉe la indiko, montranta la finon de la 2-metra linio sur la flanklinio. El la du flanklinioj temas pri tiu, inter kiu kaj la golejo la pilko transpasis la golejlinion. Dum la plenumo de la angulŝoto neniu el ambaŭ teamoj rajtas restadi ene de la 2-metra linio escepte la golulon.
Se ludisto ĵetas la pilkon ekster la ludkampon, la kontraŭula teamo plenumas liberen ŝoton tie, kie la pilko forlasis la ludkampon.
Laŭ specoj la internaciaj akvopilko-konkursoj povas esti:
a) Internaciaj akvopilko-turniroj de klubteamoj. (Tiujn aranĝas sportkluboj kun la aprobo de sia landa federacio, kaj ilin partoprenas la klubteamoj de du aŭ pli da landoj.
b) Akvopilko-turniroj inter nacioj. (Tiujn aranĝas la landaj federacioj de la sportobranĉo akvopilkado por la naciaj akvopilko-teamoj de du aŭ pli da landoj.)
c) Kontinent-ĉampionadoj de akvopilkado (nur por viroj).
c) Olimpika ĉampionado de akvopilkado (nur por viroj).
Esprimoj: Olimpikoĉampiona akvopilko-teamo. La unualoke klasita teamo de la Eŭropo-ĉampionado de akvopilkado. La venkinta teamo de la kvarnacia akvopilko-turniro de Antverpeno en 1956. La nacia teamo de la finnoj venkis tiun de la svedoj en la internacia akvopilkoturniro de Budapeŝto en 1960.
Arkopafo
Uzante sian pafarkon, la arkopafisto pafas certan nombron da sagoj aŭ sur cirklajn celtabulojn, starigitajn en diversaj difinitaj celdistancoj de regula arkopafejo, aŭ parte sur cirklajn, parte sur bestfigurajn celtabulojn, duonkaŝite dislokitajn sub arbedojn de teritorio kovrata de varia vegetaĵo, kaj per bone celitaj pafoj klopodas atingi kiel eble plej altan suman trafvaloron.
Konforme al tiuj malsamaj sportaktivadoj de la arkopafisto, en la sportobranĉo arkopafo oni distingas du subbranĉojn:
A) cirklotabula arkopafo,
B) terena arkopafo.
Ambaŭ subbranĉojn povas partopreni kaj viraj kaj virinaj arkopafistoj en apartaj disciplinoj.
La mondfederacio de la sportobranĉo arkopafo estas: Fédération Internationale de Tir à l'Arc (FITA) (Esperante: Internacia Arkopafista Federacio).
A) Cirklotabula arkopafo
La trejnoj kaj konkureoj de la cirklotabula arkopafo disvolviĝas en subĉielaj arkopafejoj regule instalitaj. Cele de cirklotabula arkopafejo servas ĝenerale herbokovrita teritorio kun antaŭskribita areo. La ĉefaj elementoj de la regula cirklotabula arkopafejo estas:
a) la paflinio
b) la cellinioj de la diversaj pafdistancoj
c) la (eventuala) sagoŝirma muro
c) la atendlinio
d) la danĝerzono kaj
e) la spektejo.
a) la paflinio, indikita per ŝnuro aŭ farbita linio, estas rekta linio, kunliganta la paflokojn, kie la pafaktivado de la konkursantoj disvolviĝas. La vicnumeron de la paflokoj, lokitaj po 5 m-ojn distance unu de alia, indikas nura tabuleto sur la grundo.
Ĉiu disciplino de la sportobranĉo arkopafo konsistas el 36 pafoj, kiujn la konkursantoj plenumas en 3-pafaj, ĉe pli grandaj distancoj en 6-pafaj serioj.
La konkursanto devas pafi en stara pozicio, apogante sin al nenio. Antaŭ ekpafo la konkursanto ekstaras super la paflinio, flanke al la celo, en diskrura pozicio, tiele, ke unu el la pledoj staras antaŭ, la alia post la paflinio. Dum la pafo li ne rajtas ĝeni ĉiajn najbarojn, nek ŝanĝi la paflokon.
Ĉiun konkursotagon la konkursanto rajtas plenumi unufoje 2×3 provpafojn, 15 minutojn antaŭ la komenco de la konkurso, sub la kontrolo de la gvida juĝisto. Dum la konkurso ĉiaj provpafoj estas malpermesitaj.
En la sama pafloko rajtas pafi alterne maksimume 4 konkursantoj, nome ili ŝanĝas unu la alian post ĉiu 3-pafa, respektive 6-pafa serio. La vicordo de la ŝanĝoj estas la jena: kaze de 2 konkursantoj = AB, BA, AB… ktp; kaze de 3 konkursantoj: ABC, CAB, BCA … ktp; ĉe 4 konkursantoj: ABCD, DABC, CDAB, BCDA … ktp. Tiuj ĉi vicordoj estas provizore modifeblaj okaze de kordoŝanĝo aŭ aliaj malgrandaj riparoj al la pafarko.
Dum la disciplino la konkursanto devas pafi ĉiam sur la saman celtabulon. La 3 sagojn de la serio la arkopafisto devas elpafi ene de 2,5 minutoj. Post la unua transpaŝo de tiu tempolimo sekvas atentigo fare de la teknika komitato. Kaze de dua transpaŝo la posttempe elpafitaj sagoj valoras nulan trafon.
b) La cellinio de la 30- kaj 50-metra (mallongaj), respektive tiu de la 60-, 70- kaj 90-metra (longaj) pafdistancoj — nomataj 30-metra, 70-metra ktp cellinioj — estas paralelaj kun la paflinio kaj kunligas la celtabulojn de la koncerna pafdistanco. La celtabuloj staras po 5 m-ojn distance unu de la alia. La imagita linio inter la pafloko kaj la rilata celtabulo estas perpendikla al la paf- kaj cellinio.
La celtabuloj havas du formatojn, konforme al la du grandecoj de la pafofolioj, kiujn oni fikasa kaj ŝanĝas sur la celtabuloj dum la daŭro de la konkurso. Tripieda postamento subportas la celtabulon tiel, ke la ebeno de la tabulo kliniĝas 15 gradojn malantaŭen disde la vertikalo kaj la centro de la celtabulo estas 130 cm-ojn alte super la grundo.
La celtabulon oni pretigas el mola materialo, ĝenerale ĝi estas plata disko volvita el pajloŝpinaĵo. Ankaŭ la postamenton oni faras el molligno, aŭ kovras ĝin per molligno, por preventi, ke la pinto de la sagoj ĝin trafintaj difektiĝu.
De maldekstre dekstren la celtabuloj estas numeritaj. La numertabuloj estas maks. 30×30 cm-ojn ampleksaj kaj portas la numeron de la respektiva pafloko. Senpere post ĉiu celtabulo, en ties vertikala mezlinio, staras flago, leviĝanta 40 cm-ojn super la celtabulon (aŭ super la numertabulon, se tiu estas super la celtabulo), por indiki la ventodirekton. La flago estas el malpeza akrakolora materialo, inter la mezuroj de 25×25 - 30×30 cm-oj.
Ĉiujn sagojn de la 12 (eventuale 6) serioj de la disciplino la arkopafisto pafas sur la saman pafofolion. La pafofolio estas gluita sur krustpaperon kaj oni fiksas ĝin sur la celtabulon antaŭ la komenco de la disciplino. Por la celtabuloj de la mallongaj (30- kaj 50-metraj) pafdistancoj oni uzas la malgrandformatan pafofolion, la diametro de kies plej granda trafcirklo estas 80 cm-oj. La diametro de la plej granda cirklo de la pafofolio por la longaj (60-, 70-, 90-metraj) pafdistancoj estas 122 cm-oj.
Sur ambaŭ tipoj de pafofolio troviĝas po 5 koncentraj cirkloj, ĉirkaŭfermantaj samlarĝajn trafkampojn. Male al tiuj de la pulvaj aŭ gaspremaj pafiloj, la pafofolioj, kovrantaj la celtabulon, estas plurkoloraj. (Por eviti miskomprenon: sur la postamento troviĝas la tn. segokapta tabulo. Kiam ĝin kovras jam la pafofolio, ĝia nomo estas jam celtabulo. (Nome la interna cirklo estas orflava, la sekvaj estas: ruĝa, helblua, nigra kaj la plej ekstera estas blanka. Ĉiu trafkampo (alinome cirklokampo) estas dividita en egallarĝajn internan kaj eksteran trafkampojn. La trafvaloro de la unuopaj internaj kaj eksteraj trafkampoj estas la sekvantaj:
Orflava interna trafkampo | = 10 poentoj |
Orflava ekstera trafkampo | = 9 poentoj |
Ruĝa interna trafkampo | = 8 poentoj |
Ruĝa ekstera trafkampo | = 7 poentoj |
Helblua interna trafkampo | = 6 poentoj |
Helblua ekstera trafkampo | = 5 poentoj |
Nigra intema trafkampo | = 4 poentoj |
Nigra ekstera trafkampo | = 3 poentoj |
Blanka interna trafkampo | = 2 poentoj |
Blanka ekstera trafkampo | = 1 poento |