c) Post la 90-metra cellinio troviĝas kelkfoje tn. sagoŝirma muro. Se tia ne ekzistas, la malantaŭa limo de la arkopafejo devas etendiĝi iom pli longe ol la atendeble plej longa pafo de la konkurso.
ĉ) 5 m-ojn malantaŭ la paflinio, paralele kun ĝi, kuras la atendlinio. Ĉe la paflinio rajtas restadi nur la pafanta konkursanto, ĉiuj ceteraj arkopafistoj havas sian lokon malantaŭ la atendlinio. Plenuminte sian pafserion, la konkursanto devas tuj retiri sin malantaŭ la atendlinion.
d) Po 10 m-ojn maldekstre de la unua kaj dekstre de la lasta pafloko, ekde la paflinio ĝis la sagoŝirma muro, respektive ĝis la atendeble plej longa sagopafo etendiĝas la tn. danĝerzono, indikita per flavaj flagoj.
e) Loko dividita per barilo 10 m-ojn malantaŭ la atendlinio kaj duflanke ekster la danĝerzono estas disponigita kiel spektejo por la publiko.
La arkopafisto pafas per pafarko, tenante ĝin vertikale dum la pafo. En konkurso uzo de ajnatipa kaj ajnamezura pafarko, bezonanta ian ajn tirforton, estas permesita.
Koncerne la formon, la sportaj pafarkoj estas aŭ rektaj aŭ refleksitaj.
La rekta pafarko estas simpla, ĉ. 170–180 cm-ojn longa arko, kiun la fusto — per kiu oni tenas la pafarkon dum la pafo -dividas en supran kaj malsupran branĉojn. Por ne malhelpi la elpafon de la sago, la fusto troviĝas iom sub la mezlinio de la arko. Tio rezultigas, ke la supra branĉo de la arko estas iom pli longa ol tiu malsupra. La fusto estas polmolarĝa sekcio de la arko. Ĝi estas tegita per ledo aŭ korko, aŭ volvkovrita simple per fadeno aŭ ŝnuro.
La grandefikaj modernaj sportaj pafarkoj estas ĝenerale tn. refleksitaj pafarkoj, nome ili havas refleksitajn ekstremojn, la tn. kornojn. Tiuj kornoj estas arkitaj kontraŭdirekte ol la ĉefa arko mem de la pafarko, kaj ĉar ili estas plejparte elastaj, aktive ili kontribuas al la elpafa forto de la pafarko.
La ĉefa materialo de la sportaj pafarkoj estis ĝis la plej lastaj tempoj la ligno, kiel tio estis dum la plurmiljara historio de tiu plej praa pafilo. La plej uzata ligno en Eŭropo tiucele estas tiu de la frakseno, sed oni bone uzas ankaŭ aceron, bambuon ktp.
Ĉe la nuntempaj arkopafokonkursoj oni uzas aŭ gluitajn lignajn pafarkojn, aŭ tiujn kunmetitajn aŭ metalajn.
La gluitaj lignaj pafarkoj estas kungluitaj el pluraj maldikaj lignotavoloj. La tn. kunmetitaj pafarkoj estas kunmuntitaj el ligno kaj artmaterialo, dum la metalajn pafarkojn oni pretigas el ŝtalo aŭ duraluminio. La kunmetitaj kaj metalaj pafarkoj longas 160–170 cm-ojn.
Kiel pafaĵo servas la sago, kun pinta metala finaĵo ĉe la antaŭa ekstremo kaj kun tn. plumaĵo, t.e. tri, kvar aŭ ses plumaĵ-direktiloj en speciala stelforma aranĝo, ĉe la posta ekstremo. La modernaj konkursaj sagoj pretiĝas el metalo aŭ el vitrofibro, kun 5–8 mm-a diametro. Ilia longo varias depende de la brakolongo de la konkursanto. Ĉe la posta ekstremo de la sago, malantaŭ la plumaĵo, troviĝas la «kolo», t.e. la plejfino de la sago kun kelkmilimetrojn larĝa kaj profunda noĉo, nomata «buŝo».
La kordo de la pafarko estas fadenfasko el lino, aŭ plasto aŭ ŝtalo. Estas tre grave precize elmezuri la konvenan longon de la kordo, por ke ĝi estu nek superajzita, nek subajzita. Nome antaŭ la komenco de la konkurso la arkopafisto ajzas la pafarkon, t.e. unn el la du maŝoj de la kordo, troviĝantaj ĉe ties du ekstremoj, li kroĉas en la entranĉaĵon de unu el la arkofinoj, kaj poste fleksinte la arkon necesgrade li enigas ankaŭ la alian kordomaŝon en la alian entranĉaĵon. Per tio la pafarko estas ajzita, t.e. ĝi estas pafopreta.
La pafarko estas provizebla per simpla celilo (nadlo, celgrajno, cirklo- aŭ duoncirkloforma celilo), sed uzo de lensa aŭ prisma celilo, aŭ ajna cellorno estas malpermesita. Inter la pafoj uzo de binoklo estas permesita.
Akcesoraj ekipaĵoj de la arkopafisto estas la sagujo kun gurto, por teni la sagojn, krome fingroŝirmilo, pafganto, brako- kaj brustoŝirmilo kaj fine okulvitroj; ili ĉiuj havas la celon ŝirmi certajn, dum la arkopafo-konkurso facile vundeblajn korpopartojn.
Tuj antaŭ la pafo la arkopafisto prenas la fuston de la pafarko per la maldekstra mano (maldekstruloj male), prenas la sagon el la sagujo per la dekstra mano kaj metas ĝin sur la pafarkon tiel, ke ĝi kuŝu sur la sagotenilo, troviĝanta tuj super la fusto, kaj sidigas la «buŝon» de la sago sur la kordon. Poste — kiam la signo por pafo estis donita — grade tirante la kordon kune kun la sago retrodirekte, trankvile kaj malrapide, kaj la celon konstante celante, li streĉas ĝin ĝis la necesa streĉeco. En la plej konvena momento li delasas la kordon kaj la sagon, por lasi elflugi, elpafiĝi tiun lastan fulmrapide ale al la celo.
Pri la regula aranĝo kaj disvolvo de la arkopafo-konkursoj zorgas kaj respondecas la konkursa aranĝkomitato kaj la konkursa juĝistaro, kiun lastan helpas ankaŭ la trejnistoj, la trupgvidantoj kaj la teamestroj.
Specialajn taskojn havas la membroj de la konkursa juĝistaro, nome la gvida juĝisto, la startjuĝisto, la celtabulju-ĝisto kaj la trafnotistoj.
La gvida juĝisto estas la ĉefa inspektoro de la tuta disvolviĝanta konkurso, al li estas subordinataj ĉiuj funkciuloj de la konkurso.
La startjuĝisto zorgas interalie ankaŭ pri tio, ke la sekvontaj konkursantoj ĝustatempe okupu la paflokojn. Per fajfilo li signas la komencon kaj finon de la pafserioj. Ĝenerale lia tasko estas glate kaj senakcidente disvolvi la unuopajn disciplinojn.
La celtabul-juĝisto kontrolas la ĝustan uzadon de la celtabuloj kaj trafofolioj (nome la indikadon per trastreko aŭ la forgluon de la jam taksataj traftruoj, la ŝanĝon de la trafofolioj por la nova disciplino ktp)
Al ĉiu pafloko apartenas po unu trafnotisto, kiu kune kun la konkursanto aliras la celtabulon post la plenumita pafserio, registras sur rezultfolio la trafvalorojn, poste glukovras aŭ per farba trastreko indikas la jam registritajn traftruojn, por ke la trafofolio estu uzebla ankaŭ plu, ĝis la lasta serio de la disciplino. Post la plenumita disciplino ili ambaŭ subskribas la rezultfolion kaj la trafnotisto transdonas ĝin al la gvida juĝisto.
La teknika komitato konsistas el la gvida juĝisto, kiel prezidanto, kaj el 3 aŭ 5 membroj elektitaj el la trupgvidantoj kaj trejnistoj de la partoprenantaj nacioj.
Koncerne la internaciajn arkopafo-konkursojn oni aranĝas
a) ordinarajn internaciajn konkursojn, kiujn aranĝas la landaj arkopafistaj federacioj kaj partoprenas invititaj teamoj aŭ individuaj konkursantoj de propralandaj kaj eksterlandaj arkopafistaj sportunuiĝoj;
b) pli altagradajn internaciajn konkursojn, alinome konkursojn inter nacioj, kiaj estas
aa) la kontinent-ĉampionadoj de arkopafo, aranĝataj de unu el la landaj federacioj, kun la aprobo de la mondfederacio,