Выбрать главу

bb) la mondĉampionadoj de arkopafo, aranĝataj de la mondfederacio mem, kaj

cc) la olimpikaj ĉampionadoj de arkopafo, aranĝataj de la Olimpika Komitato.

La pli altagradajn internaciajn konkursojn de arkopafo partoprenas naciaj arkopafoteamoj aŭ elitaj arkopafistoj, elektitaj fare de la landa federacio, por ke ili reprezentu la kolorojn de la nacio.

Laŭ karaktero oni diferencigas individuajn kaj teamajn konkursojn. La arkopafo-teamo konsistas el 3–6 membroj, el kiuj oni taksas la rezulton de la 3 plej sukcesaj teamanoj. Disciplinoj:

1. Vira arkopafo al 30 metroj.

2. Virina arkopafo al 30 metroj.

3. Vira arkopafo al 50 metroj.

4. Virina arkopafo al 50 metroj.

5. Arkopafo al 60 metroj. (nur por virinoj)

6. Vira arkopafo al 70 metroj.

7. Virina arkopafo al 70 metroj.

8. Arkopafo al 90 metroj. (nur por viroj)

Esprimoj:

Arkopafo-konkurso aŭ konkurso de arkopafo. La unualoka klasito de la disciplino vira arkopafo al 70 metroj en la Eŭropo-ĉampionado de arkopafo de la jaro 1968 en Antverpeno, aŭ pli mallonge: la Eŭropo-ĉampiono de la virina 50-metra arkopafo. Mondĉampiona teamo de arkopafo, aŭ mondĉampiona arko-pafo-teamo. Per 348 poentoj ŝi akiris la trialokan klasigon en la disciplino virina arkopafo al 30 metroj. Olimpikoĉampiona arkopafo-teamo, aŭ olimpikoĉampiona teano de arkopafo.

B) Terena arkopafo

(Manke de fontoj ne estas ellaborita)

Atletiko

La atleto — depende de siaj elektitaj unu aŭ pli da favorataj disciplinoj — kuras difinitajn distancojn, saltas alton aŭ longon (alivorte altosaltas aŭ longosaltas), krome ĵetas diskon, lancon, pezglobon aŭ martelon kaj fine plenumas sportan marŝon.

Konforme al tiuj ĉi aktivadoj la sportobranĉo atletiko dividiĝas en la sekvantajn subbranĉojn:

A. Kuroj;

B. Saltoj;

C. Ĵetoj;

Ĉ. Marŝoj;

D. Kunmetitaj disciplinoj.

La atletikaj aktivadoj (trejnoj kaj konkursoj) disvolviĝas en — plej ofte subĉielaj — atletikejoj, instalitaj per la specialaj vegoj (kurvego, altosaltovego, longosalto-vego, lancoĵeto-vego, diskoĵeto-vego, pezglobĵeto-vego, martelĵeto-vego) de la diversaj disciplinoj.

La tutan areon de la atletikejo, alinome atletika vegaro, plej ofte ĉirkaŭzonas spektejo el plurŝtupa benkosistemo kaj la mezan parton de la areo okupas piedpilko- aŭ alicela ludkampo. Tiajn kompletajn atletikejojn oni nomas stadiono.

Ĉiu atleto apartenas al iu atletika sportklubo. La atletikaj sportkluboj de ĉiu lando havas ĝenerale sian nacian atletan federacion, kies tutmonda reprezentanto estas: International Amateur Atletic Federation (IAAF) (Esperante: Internacia Amatora Atleta Federacio, vulgare: atleta mondfederacio) en Londono.

La internaciaj atletikaj konkursoj, same kiel plejparte la konkursoj de la ceteraj sportobranĉoj, — koncerne ilian specon — povas esti:

a) ordinaraj internaciaj konkursoj, alinome plurnaciaj konkursoj, kaj

b) plialtagradaj internaciaj konkursoj, alinome konkursoj inter nacioj (kontinent-, mond- kaj olimpikaj ĉampionadoj).

Koncerne la karakteron oni distingas individuajn, teamajn kaj individuajn-teamajn konkursojn.

La atletoj plenumas sian sportaktivadon en antaŭskribita sportvesto, sur kiu ili devas porti du bone videblajn startnumerojn, unu sur la brusto kaj unu sur la dorso.

Konsidere, ke la sportobranĉo atletiko inkluzivas la plej multajn kaj plej variajn disciplinojn, la konkursa juĝistaro de atletiko konsistas el multaj membroj kun la plej diversaj taskosferoj.

La konkursa juĝistaro dividigas en tri partojn:

1. La apelkomitato

2. La gvidaj konkursaj juĝistoj, mallonge gvidaj juĝistoj

3. La fakaj konkursaj juĝistoj, mallonge fakjuĝistoj

1. La apelkomitato estas tiu organo de la konkursa juĝistaro, kiu decidas nepluapeleble pri protestoj levitaj al ĝi flanke de konkursantoj, respektive de ties reprezentantoj, aŭ flanke de membroj de la konkursa juĝistaro kontraŭ konkursantoj, resp. ties reprezentantoj, aŭ kontraŭ membroj de la konkursa juĝistaro. La apelkomitato konsistas el diversnaciaj konkursaj juĝistoj delegitaj el la partoprenantaj nacioj. La afergvidanto de la apelkomitato estas la sekretario de la konkursa juĝistaro.

2. La taskoj de la gvidaj konkursaj juĝistoj — kiujn taskojn la regularo detale fiksas, — estas tre similaj al tiuj de la gvidaj juĝistoj de la ceteraj sportobranĉoj.

2.1. La prezidanto de la konkursa juĝistaro, helpate de la vicprezidanto, gvidas la konkurson kaj direktas la konkursajn juĝistojn,

2.2. La teknika gvidanto respondecas pri la bona uzeblo kaj sufiĉa kvanto de la bezonataj sportiloj kaj sportinstalaĵoj. En la laboro lin helpas

2.3. la veginspektoro, kiu kontrolas la laboron de la veglaboristoj kaj direktas la aktivadon de la vegjuĝistoj.

2.4. La sekretario (konkursa sekretario) direktas la administran kaj teknikan disvolvojn de la konkurso, en kiu laboro lin helpas

2.5. la konkursa intendanto, kiu estas samtempe la gvidanto de la konkurskontoro.

3. Same detala instrukciaro reguligas la aktivadon de la fakjuĝistoj. La pli gravaj el ili estas la sekvantaj.

3.1. La gvida juĝisto por la kuraj disciplinoj,

3.2. La gvida juĝisto por la saltaj kaj ĵetaj disciplinoj (disciplinoj de lerteco),

3.3. La gvida juĝisto por la marŝaj disciplinoj.

Ili tri, ĉiu sur sia propra agadkampo, direktas la laboron de la ĉi-sube vicigitaj fakjuĝistoj, al ili subordigitaj kaj zorgas pri tio, ke kaj tiuj fakjuĝistoj kaj la konkursantoj aperu akurate sur la vego.

3.1.1. La ĉefstartisto, helpe de siaj necesnombraj helpantoj, plenumas la farendojn koneksajn kun la startigo. Li startigas la konkursantojn per pistolpafo, kiun antaŭas atentigaj komandvortoj. Kaze de ŝtupigita starto li uzas laŭcele megafonon.

3.1.2. La helpantoj de la ĉefstartisto kontrolas la membronombron de la sekvontaj kurumoj; lote distribuas la kurlenojn; kontrolas la startnumerojn, la regulan, al la loto kaj kurumo konforman posteniĝon de la konkursantoj ĉe la startejo; la regulan startpozicion ktp.

3.1.3. La revoka startisto revokas per signo (pistolpafo) la ensemblon, se la starto ne estis regula.

3.1.4. La gvida tempomezuristo direktas la aktivadon de la tempomezuristoj. Ankaŭ li partoprenas en la tempomezurado, sed la rezulton de sia mezurado li konsideras nur, se iu el la mezuristoj — ajnakaŭze — ne mezuris.

3.1.5. La tempomezuristoj mezuras per stophorloĝo la tempon, dum kiu la kuristo aŭ marŝisto plenumis sian konkursdistancon. Ĝis 800 m-oj oni mezuras kun 0,1-sekunda precizeco, ĉe pli grandaj distancoj oni mezuras nur 0,2 sekundojn. Ĉiun alceliĝanton mezuras po tri tempomezuristoj. Se du horloĝoj el la tri montras la saman tempon, tiu tempo estas ekceptenda. Se ĉiuj tri montras malsame, estas ekceptenda la meza tempo inter la du plej malproksimaj valoroj.

Ankaŭ oficiale aprobitaj tempomezuraj aparatoj estas aplikeblaj.

La tempomezuristoj sidas sur la plurŝtupa tn. gvidjuĝista altano, lokita en la plilongita cellinio, kun rando 5 m-ojn distance de la pli proksima celkolono. Plej alte sidas tiuj, kiuj mezuras la temporezulton de la unua alceliĝanto. Ili atentas la starton kaj ŝaltas sian stophorloĝon, kiam ili ekvidas la fumon aŭ faŭkofajron de la pistolo, aŭ la komencon de la ekmovo de la startoflago. Ili elŝaltas la stophorloĝon, kiam ajna parto de la trunko de la mezurata konkursanto (brako ne!) atingas la celebenon.