3.1.6. La celjuĝistoj difinas la vicordon de la alceliĝintaj kuristoj resp. marŝistoj. Ili sidas sur la plurŝtupa celjuĝista altano, ĉe la kontraŭa flanko de la celo. Plej alte sidas tiu, kiu observas la unuan alceliĝanton. Se eble, oni aplikas ankaŭ celfotilon.
3.1.7. La cirklonombristoj nombras la plenumitajn cirklojn de maksimume 4 konkursantoj, ĉe kur- aŭ marŝdistancoj pli longaj ol 1500 m-oj, kaj registras la tempon de ĉiu plemimita cirklo. Aparta cirklonombristo havas la taskon sciigi al la konkursantoj la nombron de la ankoraŭ kurendaj cirkloj.
3.1.8. La vegjuĝisto kontrolas la regulan kuron (kuro en la propra leno ktp) de la kuristoj kaj la regulan transpason super la barieroj kaj obstakloj ĉe barier- kaj obstaklokuroj. Ĉe konkursoj ekstervegaj (maratona kuro, landvojaj marŝoj) li notas la startnumeron ĉe la preterpasantaj konkursantoj kaj atentas, ke ili ne devojiĝu de sur la indikita vojlinio.
3.1.9. La stafetjuĝisto kontrolas la regulan ŝanĝon de la stafetkuristoj.
3.2.1. Por ĉiu unuopa salto- aŭ ĵetodisciplino oni formas apartan juĝbrigadon, konsistantan el unu fakjuĝisto, kiel gvidanto de la brigado (brigadestro), el pluraj spacmezuristoj kaj unu notisto.
3.2.2. La saltaj brigadestroj kaj la ĵetaj brigadestroj kontrolas la regulecon de la saltoj resp. ĵetoj kaj la precizecon de la mezurado, tenante ili mem tiun parton de la ŝtalrubando, kiu mezuras la rezulton.
3.2.3. La spacmezuristoj mezuras la alton aŭ longon de la saltoj kaj la distancon de la ĵeto. Ili indikas per speciala indikilo (piktabuleto, pikilo) la lokon, kie la surteriĝa spuro de la saltinto aŭ ĵetsportilo komenciĝas, kaj dum la mezurado ili tenas la komencan ekstremon de la mezurrubando.
3.2.4. La notistoj registras la konkursrezultojn en sia notlibro.
3.3.1. La marŝjuĝistoj kontrolas la regulecon de la marŝo. La konkursantajn marŝistojn akompanas unu gvida marŝjugisto kaj certa nombro da marŝjuĝistoj. Se la gvida juĝisto kaj unu marŝjuĝisto aŭ tri marŝjuĝistoj tiel opinias, ke la konkursanto marŝas malregule, oni devas eskludi lin el la plua konkurso. La eskludon la gvida marŝjuĝisto sciigas al la eskludenda konkursanto dum aŭ post la konkurso. La eskludon povas antaŭi nur unu atentigo. La eskludito devas tuj forlasi la vegon, respektive demeti la startnumerojn kaze de marŝo sur landvojo. La atentigon kaj eskludon oni signas per flagsigno blanka, resp. ruĝa.
3.4. La konkursa kuracisto kun siaj helpantoj zorgas pri la eventualaj malsaniĝintaj aŭ vundiĝintaj konkursantoj. Sen kuracisto licas disvolvi nenian konkurson.
A. Kuroj
La disciplinoj de la subbranĉo kuroj disvolviĝas sur speciala kurkonkursejo, nomata atletika kurvego, mallonge kurvego. Por ke la kurvego estu uzebla por mez- kaj longdistancaj kurdisciplinoj, ĝi havas ĝenerale ovalan formon, pli precize formon de longkvadrato, kies du pli mallongajn laterojn duoncirklo anstataŭas. La mezuroj de tiu ovala kurvego ne estas unuecigitaj, nur ĝia longo devas esti minimume 400 m-oj. La longo de la diversaj kurdistancoj estas partoj aŭ plurobloj de la tuta ovala kurvego, kun startejo kaj celo precize elmezurita.
La kurvego larĝas almenaŭ 7,32 m-ojn kaj estas dividita per blankaj kalklinioj en 6 kurlenojn, mallonge lenojn minimume 1,22 m-ojn larĝajn. En pli signifaj konkursoj (kontinent-ĉampionadoj, olimpikoj) ĝi havas 8 lenojn.
La internan randon de la kurvego limas po 5 cm-ojn alta kaj larĝa cementa, ligna aŭ alimateria, blankakalkita borderaĵo. La grundo de la kurvego estas el skorio aŭ el ia taŭga artmaterialo (tartano, rekortano).
En ĉiu kurdistanco la kuro okazas tiel, ke la maldekstra mano rigardas al la interno de la ovalo.
Principo estas, ke la lasta fortostreĉo antaŭ la alceliĝo, nomata finiŝo, okazu sur unu el la du rektaj sektoroj de la kurvego. Kuroj de pli longa distanco ol 100 m-oj okazas parte jam sur la kurba sektoro de la kurvego. Ĉar la celo por ĉiuj lenoj estas en la sama cellinio, estas evidente, ke la startejo de la unuopaj konkursantoj devas esti ŝtupe dislokitaj je precize elmezurita distanco unu post la alia. La efektiva longo de la plej interna kurleno estas elmezurita 30 cm-ojn (ĉe la ceteraj lenoj 20 cm-ojn) distance de la interna lenlimo.
La kuristoj surhavas krom la kutima atleta sportvesto ankaŭ specialajn kurŝuojn, kies plandumo estas provizita per elstaraj pintaj najloj.
La starton signalas startpistolo ĉe ĉiuj kurkategorioj. La celo estas atingita, kiam la konkursanto tranapasis la cel-linion, la venkinto de la kurumo krome forŝiris la celrubandon. Ĉe pli gravaj konkursoj la unuaecon kaj la vicordon de la alceliĝintoj registras speciala aparato (celfotilo).
En la kurdisciplinoj kun elmezuritaj lenoj povas samtempe kuri nur tiom da kuristoj, kiom da lenoj la kurvego havas. Ankaŭ ĉe la disciplinoj kun neelmezuritaj kurlenoj la nombro de la samtempe startantoj estas limita.
Se la ensemblo de iu konkursdisciplino nombras nur tiom aŭ malpli da kuristoj, kiom da lenoj la kurvego havas — respektive kiom da kuristoj povas starti en disciplinoj kun neelmezuritaj kurstrioj, — tiam la diaciplino konsistas el unusola kurumo, nomata finalo. Sed se la membronombro estas pli granda ol la lenonombro — respektive ol la nombro de la samtempe startigeblaj konkursantoj — tiam la disciplino dividiĝas en plurajn antaŭkurumojn kaj unu finalon. Ekz. kaze de 18 konkursantoj en sprinta disciplino oni aranĝas tri antaŭkurumojn kun po 6 kuristoj. Tio ĉi estas nosata unua etapo de la konkurso. Po 2 avanaj kuristoj el la plenumitaj tri antaŭkurumoj eniras la finalan kurumon, mallonge finalon, kiu estas la dua etapo de la konkurso. Kaze de ekz. 12 membra ensemblo — same en mallongdistanca disciplino — estas nur du antaŭkurumoj kaj po tri avanlokaj klasitoj el ambaŭ plenumitaj kurumoj eniras la finalon. La du etapojn oni kutimas nomi ankaŭ duonfinalo kaj finalo.
Se la membronombro estas tiel granda, ke tri antaŭkurumoj ne estas sufiĉaj, tiam oni disvolvas pli multe da antaŭkurumoj, sed jam en du gradoj, nomataj selektaj kurumoj (unua etapo, nomata ankaŭ kvaronfinalo) kaj mezaj kurumoj (dua etapo aŭ duonfinalo). Nur post tiuj sekvas la finalo (tria etapo).
Ekz. kaze de 40-membra ensemblo en sprinta disciplino oni formas 7 selektajn kurumojn (kvaronfinalo) el 5×6 kaj 2×5 konkursantoj. El la 7×2 avanuloj de la plenumitaj 7 selektaj kurumoj oni formas tri mezajn kurumojn: 5, 5 kaj 4 konkursantoj. (Duonfinalo.) La 3×2 avanuloj de la plenumitaj mezaj kurumoj eniras la finalon.
Ĉe la mezdistancaj kaj longdistancaj ebenkuroj en internaciaj konkursoj oni aranĝas plejparte nur finalon, ĉar — kiel jam menciite — tie povas starti pli multaj konkursantoj (10–15) ol la nombro de la kurlenoj, kvankam okaze de pli granda nombro da konkursantoj ankaŭ tie estas imageblaj duetapaj konkursoj. Tamen, por ŝpari tempon kaj la forton de la konkursantoj, oni ĝenerale evitas la duetapan konkurson ĉe la mez- kaj longdistancaj ebenkuroj, formante plurajn tn. tempokurumojn. La konkursanto kuras nur unu fojon en unu el la tempokurumoj kaj laŭ la absoluta vicordo de la atingitaj temporezultoj oni kunmetas la klasigan rangliston, kaj baze de ĝi deklaras la klasigojn kaj premias la tri plej sukcesajn konkursantojn. Ĉe sprintoj tio ne estas ebla, ĉar la momentaj vetercirkonstancoj (vento, pluvo ktp) de la unuopaj kurumoj ne estas samaj, kio sekvigus dubeblajn rezultojn ĉe mallongdistancaj kuroj.
Ĉe la maratona kuro estas nur unu, finala kurumo.
Se post la plenumo de iu kurumo, inter du aŭ pluraj konkursantoj ekestis egalstato (t.e. se ili atingis la saman temporezulton), kaj de tiu rezulto dependas, kiu eniru la sekvan etapon, tiam — se eble — ĉiu egalstatulo pluiru. Se tio ne eblas, ili plenumas novan kurumon.