Disciplino
Trisalto.
C. Ĵetoj
La konkursanto de la ĵetaj disciplinoj, alinome ĵetisto, konforme al sia disciplino — ĵetas iun el la kvar ĵetsportiloj: lanco, disko, pezglobo kaj martelo. La ĵeto okazas sur speciala ĵetvego, konsistanta el alkurejo plus ĵetarko por la lancoĵeto kaj el ĵetorondo por la ceteraj ĵetdisciplinoj.
La ĵetarko estas 4 m-ojn longa ligna aŭ fera arko de 16 m-ojn diametra cirklo.
La ĵetrondo konsistas el 6 mm-ojn dika, 76 mm-ojn alta kaj 2,135 m-ojn (pezglobo, mertelo) resp. 2,5 m-ojn (disko) diametra fera aŭ ŝtala ringo, sinkita en la grundon, ĝis la supra rando samnivelas kun la tero. La interna grundo de la ĵetrondo estas 16–26 mm-ojn profundita kaj skoriita.
Krom la ĉefa ĵetdirekto estas difinita ankaŭ la angulo (lancoĵeto: 30; disko- kaj martelĵeto: 60; pezglobĵeto: 65 gradoj), ene de kies sektoro la ĵetita ĵetsportilo devas atingi la teron. La sektorlimojn flagoj indikas.
Dum la ĵeto la ĵetisto rajtas ektuŝi nur la internan flankon de la ĵetrondo aŭ ĵetarko. La ektuŝo de la supro de la rondorando, aŭ «elpaŝo» sur la eksterrondan grundon signifas sensukcesan ĵetprovon.
Post la plenumita ĵeto la ĵetisto ne rajtas forlasi la ĵetrondon, resp. la alkurejon pli frue ol kiam la sportilo atingis la teron. Post tio — el firma ekvilibra pozicio — li devas retrodirekte forlasi la ĵetlokon.
La ĵetitan sportilon oni devas reporti al la ĵetloko, ĝia reĵeto estas severe malpermesita.
La rezulton, alinome longon de la ĵeto oni mezuras ekde la pli proksima ekstremo de la postlasita spuro de la ĵetsportilo sur la tero ĝis la interna flanko de la rondorando, resp. arkorando. Dum la mezurado la mezurrubando devas trairi la centron de la jetrondo, resp. la cirklocentron de la ĵetarko. La mezurado okazas per aprobita ŝtala mezurrubando. Tiun parton de la ŝtalrubando, kiu montras la rezulton, tenas ĉiam la gvidanto de la juĝbrigado ĉe la interna rando de la ĵetrondo aŭ ĵetarko. Du spacmezuristoj tenas krome la streĉitan ŝtalrubandon: unu ĉe la spuro de la surteriĝinta ĵetsportilo, la alia ĉe la centro de la ĵetrondo (ĵetarko). Ĉe pezglobĵeto oni mezuras kun unucentimetra, ĉe la ceteraj ĵetdisciplinoj kun ducentimetra precizeco. Frakciajn centimetrojn (milimetrojn) oni ne registras, sed akceptas ĉiam la pli malgrandan centimetran, resp. ducentimetran valoron el la du plej proksimaj.
Kaze de egalstato tiu konkursanto antaŭas la alian, kies dua, eventuale tria provo estis pli bona ol tiu. de la alia.
Se la nombro de la konkursantoj, t.e. la ensemblo de iu ĵetdisciplino estas pli granda ol 6, tiam ĉiu havas rajton pri 3 ĵetoj. La ses avanaj ĵetistoj kaj la eventualaj egalstataj sesalokaj konkursantoj havas rajton pri 3 kromaj provĵetoj. Oni taksas la plej bonan rezulton el la 3 resp. 6 ĵetoj. Se la ensemblo nombras malpli ol 6 konkursantojn, tiam ĉiu havas rajton pri 6 ĵetoj.
Koncerne selektan antaŭkonkurson validas la regulo trovebla en la ĉapitro saltoj.
El la suprediritaj evidentas, ke la subbranĉo ĵetoj dividiĝas en kvar grupojn: a) lancoĵeto, b) diskoĵeto, c) pezglob-ĵeto, ĉ) martelĵeto.
a) Lancojeto.
Post svingoakira alkuro la lancoĵetisto ĵetas la ĵetsportilon nomatan lanco per unu mano al kiel eble plej granda distanco, tiel, ke ĝia fera pinto atingu unua la grundon.
La lancoĵeto-vego — mallonge lancovego — havas de 30 (se eble 33,5) ĝis 36,5 m-ojn longan kaj 4 m-ojn larĝan alkurejon.
La lanco estas pretigita el ligno aŭ metalo kaj havas la antaŭskribitan longon, pezon kaj transversan sekcon. La pinto estas ĉiam el metalo. La mezan parton de la lanco kovras tn. ligaĵo aŭ volvaĵo, survolvita el ŝnuro en 14–16 cm-a longo. ElĵetonTe la lancoĵetisto tenas la lancon ĉe tiu ligaĵo kaj elĵetas ĝin super la ŝultro.
Disciplinoj:
1. Vira lancoĵeto.
Lancomezuroj: longo: 260–270 cm-oj; pezo: 800 gr-oj; diko en la mezo (sub la ligaĵo): 2,5–3 cm-oj.
2. Virina lancoĵeto.
Lancomezuroj: longo: 220–230 cm-oj; pezo: 600 gr-oj; diko en la mezo: 2–2,5 cm-oj.
b) Diskoĵeto.
Tenante la ĵetsportilon nomatan disko en unu mano, la diskoĵetisto faras unufojan energian kaj impetan ĉirkaŭturnon kaj per la helpo de la centrifuga forto li ĵetas la diskon al kiel eble plej granda distanco.
La ĵetsportilo disko estas de la rando ĝis la mezo grade plidikiĝanta ligna disko kun alfiksita metala ringo ĉirkaŭ la rando kaj kun rondej plipezigaj metalplatoj ambaŭflanke de la mezo.
Disciplinoj:
1. Vira diskoĵeto.
Diskomezuroj: diametro 220 mm-oj; pezo: 2 kg-oj.
2. Virina diskoĵeto.
Diskomezuroj: diametro: 180 mm-oj; pezo: 1 kg,
c) Pezglob-ĵeto
La pezglob-ĵetisto ĵetas metalan globon nomatan pezglobo per unu mano al distanco konforma al sia forto. La ĵeto okazas el la pli frue jam priskribita ĵetrondo, kiun antaŭe bone fiksita, 1,22 m-ojn longa, 114 mm-ojn larĝa arkoforma randoligno borderas. Ĝi elstaras 80 mm-ojn super la fera rando de la ĵetrondo, kun kiu ringo ĝia interna flanko formas kvazaŭ koheran, 100 mm-ojn altan vandon. La surpaŝo sur la blankakalkitan randolignon malvalidigas la ĵeton.
La pezglob-ĵetisto puŝe ĵetas la pezglobon el de la ŝultro, dum la movon de la mano sinkrone akompanas laŭcela helpa movo de la trunko kaj de la piedoj.
La pezglobo estas fera aŭ latuna globo kun difinitaj pezo kaj diametro.
Disciplinoj:
1. Vira pezglob-ĵeto.
Globmezuroj: pezo: 7,257 kg-oj; diametro: 11–13 cm-oj.
2. Virina pezglob-ĵeto.
Globmezuroj: pezo: 4 kg-oj; diametro: 9,5–11 cm-oj.
ĉ) Martelĵeto (nur por viroj)
La martelĵetisto, tenante ambaŭmane la fuston de la ĵetsportilo nomata martelo, faras plurajn (3–4) impetajn ĉirkaŭturnojn en la ĵetrondo kaj per la helpo de la centrifuga forto li ĵetas la martelon kiel eble plej malproksimen.
Por preventi akcidentojn, la ĵetrondon ĉirkaŭbaras 7 m-ojn diametra, minimume 5,35, se eble 4 m-ojn alta ŝirmokrado kun 5 m-a malfermaĵo en la ĵetodirekto. La du flankoj de la malfermaĵo kaj la centro de la ĵetrondo determinas la antaŭskribitan 60-gradan ĵetsektoron.
La ĵetsportilo martelo konsistas el la kapo, la tigo kaj la fusto.
La martelkapo estas 102–120 mm-ojn diametra regula globo el fero aŭ alia metalo ne pli mola ol latuno. Sur ĝia surfaco sammateriala elstara maŝeto ebligas alkroĉi la tigon.
La tigo estas unufadena, almenaŭ 3 mm-ojn dika kaj ĉ. 110 cm-ojn longa ŝtaldrato, ambaŭekstreme maŝe kroĉiĝanta al la kapo kaj al la fusto.
La fusto estas triangulforma, ĉ. 10 cm-ojn ampleksa rigida tenilo el unu- aŭ duobla kablo ĉ. 10 mm-ojn dika. La tuta martelo pezas 7,257 kg-ojn.
Disciplino:
Martelĵeto.
Ĉ. Marŝoj (nur por viroj)
La marŝisto marŝas diverslongajn difinitajn marŝdistancojn sur vego (ĝenerale sur kurvego) aŭ landvojo, kaj klopodas atingi la celon kiel eble plej frue aŭ plenumi kiel eble plej longan marŝon dum difinita tempodaŭro, irante per rapidaj paŝoj, sen fari kurajn movojn. La kriterio de la sporta marŝo estas, ke la marŝisto devas teni seninterrompan kontakton kun la grundo, t.e. la antaŭa piedo devas ektuŝi la grundon pli frue ol la malantaŭa forlasis ĝin. Kroma postulo estas, ke la surgrunda piedo — eĉ se nur por momento — devas esti rektigita. Malregulan marŝon — post unu averto — sekvas eskludo el la konkurso.
Ĉe pli longaj marŝdistancoj ol 20 km-oj, en certaj distancoj apud la vojlinio estas starigitaj refreŝigaj stacioj, kie la konkursantoj ricevas refreŝigan nutraĵon kaj povas lavi sin. Tio validas ankaŭ ĉe marŝoj sur vego. Disciplinoj:
1. 5-kilometra marŝo sur vego.
2. 10-kilometra marŝo sur vego.
3. 15-kilometra marŝo sur vego.