4. 20-kilometra marŝo sur vego.
5. 25-kilometra marŝo sur vego.
6. 30-kilometra marŝo sur vego.
7. 50-kilometra marŝo sur vego.
8. 1-hora marŝo sur vego.
9. 2-hora marŝo sur vego.
10. 15-kilometra marŝo sur landvojo.
11. 20-kilometra marŝo sur landvojo.
12. 25-kilometra marŝo sur landvojo.
15. 50-kilometra marŝo sur landvojo.
14. 50-kilometra marŝo sur landvojo.
D. Kunmetitaj disciplinoj
La disciplinoj de la subbranĉo kunmetitaj disciplinoj konsistas el 5 aŭ 10 difinitaj subdisciplnoj ĉerpitaj el la disciplinoj de la subbranĉoj kuroj, saltoj kaj ĵetoj. Tiuj konkursoj postulas de la konkursantoj elstaran lerton kaj praktikon en nombro de diverskarakteraj sportaktivadoj, do altagrade harmonie interkompensitajn universalajn atletikajn kapablojn. Ĉiu atingita rezulto respondas al certa poentonombro kaj venkas, kiu akiris plej altan poentonombron.
Ĉiu konkursanto havas rajton pri 3 ĵeto- kaj saltoprovoj. La plenumo de ĉiu subdisciplino estas nepra postulo por povi atingi klasigon. La neplenumo de unu el la subdisciplinoj eskludas la konkursanton el la plua konkurso.
Disciplinoj:
1. Vira kvindisciplino.
Ĝi inkluzivas 5 subdisciplinojn plenumendajn laŭ la sekvanta deviga vicordo: longosalto, lancoĵeto, 200-metra sprinto, diskoĵeto kaj 1500-metra ebenkuro.
La disciplino estas plenumenda ene de unu tago. Estas konsilinde intermeti 30-minutajn paŭzojn inter la unuopajn subdisciplinojn, precipe post la tria subdisciplino.
2. Virina kvindisciplino.
Ĝi estas plenumenda dum du tagoj, laŭ la sekvanta deviga vicordo:
1ª tago: 80-metra barierkuro, pezglob-ĵeto, altosalto;
2ª tago: longosalto, 200-metra sprinto.
30-minutaj paŭzoj inter la subdisciplinoj estas konsilindaj.
5. Dekdisciplino. (nur por viroj)
La dek subdisciplinoj estas plenumendaj dum du tagoj laŭ la sekvanta deviga vicordo:
1ª tago: 100-metra sprinto, longosalto, pezglob-ĵeto, altosalto, 400-metra sprinto;
2ª tago: 110-metra barierkuro, diskoĵeto, stangosalto, lancoĵeto, 1500-metra ebenkuro.
30-minutaj paŭzoj, precipe post la 4a, 6a kaj 8a subdisciplinoj estas konsilindaj.
Esprimoj: Konkurso de atletiko, aŭ atletokonkurso, aŭ atletika konkurso. Olimpika ĉampionado de atletiko de jaro 1972, aŭ olimpika atletika ĉampionado de jaro 1972. Ĉampiono de 400-metra virina sprinto. Venkintoj de la duonfinalaj kurumoj de la disciplino 200-metra vira sprinto. Ĉampiono de la olimpika maratona kuro, aŭ olimpika ĉampiono de maratona kuro. Venkinto de la 5000-metra ebenkuro de la Eŭropo-ĉampionado de atletiko de 1970, aŭ venkinto de la Eŭropo-ĉampiona 5000-metra ebenkuro de jaro 1970. La mondĉampiona teamo de la 4×200-metra virina stafetkuro de jaro 1970. Eŭropo-ĉampiono de la 200-metra vira barierkuro. Nordameriko-rekordo de 3000-metra obstaklokuro. Unualoka klasito de olimpika altosalto-konkurso. Olimpika rekordo de stangosalto. Mondrekordo de martelĵeto, aŭ martelĵeto-mondrekordo. Olimpika ĉampiono de 50-kilometra marŝo. Eŭropo-ĉampiono de virina kvindisciplino (de jaro 1968); ktp ktp.
Biciklado
Biciklante sola, aŭ en grupo (ensemblo), aŭ en teamo, aŭ kondukate de motociklo, kaj sekvante la regulojn de la koncerna disciplino, la biciklisto klopodas atingi kiel eble plej avanan klasigon por si, respektive por sia teamo.
La sportilo de la biciklisto estas la konkursbiciklo, mallonge biciklo. La ĉefaj partoj de la konkursbiciklo estas la framo kaj la du radoj. Al la fronta parto de la framo estas alĝustita la turnebla forko. Inter la du malsuprajn ekstremojn de la forko estas muntita la akso de la antaŭa rado, nomata frontrado. Helpe de la stirilo, fiksita sur la supra ekstremo de la forko, tiu lasta — kaj kune kun ĝi ankaŭ la frontrado — estas turnebla dekstren kaj maldekstren, per kiu maniero la biciklo estas stirebla. Al la du malsupraj ekstremoj de la forkoforma malantaŭa parto de la framo estas muntita la akso de la malantaŭa rado, nomata postrado. Ĉirkaŭ la du menciitaj aksoj turniĝas dum veturo la tuboforma nabo de la du radoj. Fiksitaj per unu el iliaj ekstremoj alterne jen al la dekstra, jen al la maldekstra rando de la nabo, kaj same fiksitaj per la alia ekstremo al la interna surfaco de la radrando, la spokoj (ĉ. 36 pecoj da ĉ. 26 cm-ojn longaj kaj ĉ. 3 mm-ojn diametraj ŝtalstangetoj — nomataj vulgare: radioj) tenas ĉiun punkton de la radrando en egala distanco disde la akso.
Pneŭmatiko (tiuj interna kaj ekstera) ĉirkaŭzonas la eksteran flankon de la radrando kaj plenpumpita per aerpumpilo, ĝi havigas la necesan elastecon al la rapidanta biciklo, eliminante pli fortan skuiĝon. La pumpita aero eniras tra la valvo, kiu enlasas la aeron, sed malhelpas ĝian eliron.
Al la supra, malantaŭa parto de la framo estas fiksita la selo, sur kiu sidas la biciklisto.
Dum biciklado la biciklisto konstante turnadas la grandan ĉenradon, troviĝantan ĉe la meza, malsupra parto de la framo, pere de alterna treta premo sur la du pedalojn, muntitajn sur la du ekstremoj de la kranko. Rondĉeno, mallonge ĉeno interligas la grandan ĉenradon kun la malgranda ĉenrado, fiksita ĝenerale al la dekstra rando de la posta nabo. La turnado de la granda ĉenrado rezultigas konsekvence la turniĝadon de la malgrande ĉenrado, kiu turnas kun si ankaŭ la postradon.
Gravaj akcesoraj ekipaĵoj de la biciklo estas la du bremsoj, nome tiu de la frontrado kaj tiu de la postrado. Ili konsistas el la bremsoŝuoj, frotbremsantaj la respektivan radon, el la bremsomaniloj, muntitaj sur la stirilo, kaj la necesaj boŭdenkabloj (Bowden).
Por esti senaj je superfluaj pezaĵoj, la konkursbicikloj ne havas la sekvantajn — en la ĉiutaga uzado havatajn — akcesoraĵojn:
kotŝirmiloj, ĉenŝirmilo, pakaĵportilo, reflektoro, postlumo kaj tintilo.
La biciklisto surhavas sportveston konforman al la antaŭskriboj.
La disciplinoj de la sportobranĉo biciklado konsistigas kvar subbranĉojn:
A) Biciklado sur vego
B) Biciklado sur ŝoseo
C) Biciklado sur tereno
Ĉ) Biciklado en ĉambrego
A) Biciklado sur vego
La disciplinoj de tiu ĉi subbranĉo disvolviĝas en tegmentita aŭ subĉiela biciklokurejo konstruita speciale por biciklokonkursoj. Ĝia ĉefa parto estas la 6–8 metrojn larĝa betona biciklovego, mallonge vego, havanta la formon de ovalo, pli precize de longkvadrato, kies du mallongajn laterojn duoncirklo anstataŭas. La du rektaj partoj de la ovalo nomiĝas celrekto kaj kontraŭrekto. En la kurboj la vego havas antaŭskribitan deklivangulon.
Ĉe la disciplinoj estas aplikata unu el la du regulaj startomanieroj, nome la stara starto (la konkursanto sidas sur la staranta biciklo, tenate de helpanto aŭ konkursjuĝisto ĝis la starto), aŭ la fluga starto (la konkursanto jam pli frue ekbiciklas kaj je donita signo transkuras la startolinion kun plena rapideco).
Disciplinoj:
1. Vira biciklosprinto
Post stara starto la konkursantoj ne komencas tuj sprinti, sed kun atento gvatas kaj per lertaj manovroj malhelpas ĉies ajn provon erupti el la ensemblo kaj okupi avanan lokon. La sprinto komenciĝas ĝenerale nur 200 m-ojn antaŭ la celo, pro kio oni registras nur la temporezulton de la lastaj 200 m-oj de la konkursdistanco, kiu — depende de la longo de la vego — estas du aŭ tri rondoj.