En la okonfinalaj kurumoj konkursas ne pli ol kvar konkursantoj, el kiuj nur la unualokaj pluiras al la kvaronfinalo. En la kvaronfinalo, duonfinalo kaj finalo la kurumojn partoprenas po du konkursantoj.
2. Virina biciklosprinto
Same kiel la vira.
3. Tendema biciklosprinto (nur por viroj)
La konkursdistanco estas 4 vegorondoj. Post la selektado en la necesnombraj antaŭfinalaj kurumoj (en kiuj partoprenas maks. 4 tendemoj) la duonfinalon partoprenas jam nur la 4 avanaj tendemoj. En la duonfinalaj kaj finala kurumoj konkursas po du tendemoj. Tendema biciklo aŭ mallonge tendemo estas dupersona biciklo, sur kiu la konkursantoj sidas unu post la alia, sur apartaj sidiloj. La tendema biciklo havas same nur du radojn kiel la normala biciklo.
Cetere kiel la vira biciklosprinto.
4. Vira bicikla persekuto
Startinte per stara starto, nome unu ĉe la celrekto, la alia ĉe la kontraŭrekto, samtempe konkursas du konkursantoj. En la okonfinalo ĉiu finkuras 4000 metrojn, kaj venkas, kiu atingas pli bonan temporezulton. La parigo okazas per lotumo. En la kvaronfinalo, duonfinalo kaj finalo oni jam ne mezuras la tempon. Venkas, kiu preterkuras la alian (kio jam signifas ankaŭ la finon de la kurumo) aŭ, se tio ne sukcesas, kiu pli frue plenumas la 4000 metrojn.
5. Virina bicikla persekuto
Same kiel ĉe la vira.
6. Teama bicikla persekuto (nur por viroj)
Po du teamoj el kvar konkursantoj kuras samtempe la 4000 metran konkursdistancon. La preterkurita teamo elfalas, tamen la venka teamo devas finkuri la distancon por havi temporezulton. Cetere kiel ĉe la vira bicikla persekuto.
7. Vira starostarta bicikla tempokuro
Startinte per stara starto je pistola signo, la konkursantoj kun plene rapideco biciklas 1 kilometron, klopodante atingi kiel eble plej bonan temporezulton. Venkas la plej bona tempo.
(Estas aranĝataj ankaŭ flugostartaj tempokuroj, kie la konkursantoj biciklas du vegrondojn por ekiri rapidecon, kaj poste ili transkuras la startlinion de la mezurata distanco. En la olimpikoj kaj mondĉampionado tiu disciplino ne estas en la programo.)
3. Virina starostarta bicikla tempokuro
Same kiel ĉe la vira.
9. Postmotora biciklado sur vego (nur por viroj)
Fostsekvante en strikta interspaco motociklon de permesita tipo, kaj tiamaniere eluzante la minimuman aerreziston, la biciklisto klopodas atingi kiel eble plej bonan temporezulton. La sekurecon de la strikta postsekvo certigas 60 cm-ojn longa maldike horizontala cilindro turnebla sur akso, elstaranta 40 cm-ojn el la malantaŭa parto de la motociklo.
Ĉe la starto la biciklistoj ekstaras unu post la alia en lotumita vicordo antaŭ la startlinio. La motociklistoj kuras kelkajn vegrondojn por varmigi la motoron, kaj dume posteniĝas laŭ la vicordo do la biciklistoj. Kiam la tiel posteniĝinta motociklista ensemblo atingas la kontraŭrekton, la startisto donas signon por la starto. La helpantoj, starantaj apud la surbiciklaj startontoj, donas svingon al la bicikloj, kaj la biciklistoj unu apud la alia aliĝas post sian motocikliston, kiam tiu atingis lian linion. Kiam ĉiu konkursanto aliĝis al sia kondukanto, nur tiam ili rajtas antaŭi unu la alian.
Venkas, kiu unua atingas la celon, respektive — se temas pri konkurso kun fiksa tempdaŭro — kiu post la forpaso de tiu tempo la unua transpasas la cellinion.
B) Biciklado sur ŝoseo
La konkursoj en tiu ĉi subbranĉo disvolviĝas sur publikaj ŝoseoj inter loĝataj lokoj. La ŝoseojn oni sentrafikigas por la daŭro de la konkurso.
Disciplinoj:
1. Vira ŝosea biciklado
La konkurso komenciĝas per grupa starto (en komuna ensemblo). La distanco estas 150–200 km-oj, sed la konkursoj disvolviĝas ĝenerale en pluraj rondoj sur la sama, 15–20 km-ojn longa rondvojo kun konsiderinda niveldiferenco. Venkas, kiu la unua transpasas la cellinion.
2. Virina ŝosea biciklado
Same kiel ĉe tiu vira.
3. Teama ŝosea biciklado (nur por viroj)
En tiu ĉi disciplino konkursas po unu kvarpersona teamo de la pertoprenantaj landoj. La starto okazas po teamoj, kun fiksita intertempo. Venkas tiu teamo, kies tria alceliĝinto havas la plej bonan temporezulton.
C) Biciklado sur tereno (nur por viroj)
La konkursantoj de tiu ĉi subbranĉo forlasas la konstruitajn vojojn (ŝoseojn) kaj plenumas la konkurson sur la tereno, nome sur teraj landvojoj, ĉarvojoj aŭ padoj. Kelkfoje eĉ tiujn ili forlasas por trapasi pli malfacilajn naturajn obstaklojn, kio postulas persiston kaj lerton. Ne licas devojiĝi de la indikita vojlinio.
Disciplino:
1. Vintra terena biciklado
La konkurso, kies maksimuma longo ne estas pli al 24 km-oj, disvolviĝas en sia kvarona longo sur senvoja varia tereno (kampo, arbaro), dum en sia trikvarona parto sur bicikleblaj tervojoj kaj padoj. La vojlinio kondukas tra pluraj naturaj melhelpaĵoj (ekz. ravinetoj, riveretoj ktp), kiujn la konkursantoj devas senĉirkaŭire transpasi. Post samtempa grupa starto la rezulton de la konkurso donas la vicordo de la celatingoj.
C) Biciklado en ĉambrego
Disciplinoj:
1. Biciklopilkado
2. Arta biciklado.
(Manke de fontmaterialo tiu ĉi subbranĉo ne estas ellaborita.)
La mondfederacio de la sportobranĉo biciklado estas: Union Cycliste Internationale (UCI), Esperante: Internacia Biciklista Unio.
Esprimoj: Konkurso de biciklado sur vego, aŭ biciklokonkurso sur vego, aŭ survega biciklokonkurso. — Konkurso de virina biciklosprinto. — Olimpika ĉampionado de vira bicikla persekuto. — Unualoke klasitaj teamoj de la kvaronfinalo de la konkurso de vira teama bicikla persekuto. — Eŭropo-rekordo de virina startostarta bicikla tempokuro. — Mondĉampionado de postmotora biciklado sur vego, aŭ mondĉampionado de survega postmotora biciklado. — Konkurso de biciklado sur ŝoseo, aŭ ŝosea biciklokonkuso. — Vintra terena biciklokonkurso. — Ĉampiono de vintra terena biciklado.
Bobado
Sidante duope aŭ kvarope kun alaj sambobanoj sur speciala glitveturilo, nomata bobo, la bobisto lerte kaj kuraĝe traveturas la rektojn kaj kurbojn de konstruita bobvego, kaj disciplinita kunagante kun alaj kunuloj li faras ĉion ablan, por ke lia formacio atingu kiel eble plej grandan rapidecon kaj alceliĝu kun bona temporezulto.
La mondfederacio de la sportobranĉo bobado estas Fédération Internationale de Bobsleigh et de Tobogganning (FIBT) (Esperante: Internacia Bobista kaj Toboganista Federacio).
La internaciajn bobkonkursojn povas partopreni nur viraj konkursantoj.
La internaciaj bobkonkursoj disvolviĝas sur specialaj konstruitaj bobvegoj. Tiujn vegojn oni konstruas simile al la sportsled-vegoj, kiuj servas la celojn de la sportobranĉo sledado. La diferenco estas, ke la bobvego havas relative malpli multe da kurboj, konsekvence pli longajn rektojn, sekve de kio sur la bobvego oni povas atingi pli grandan, ofte eĉ 120 kilometran rapidecon per horo. Tiu pli granda rapideco necesigas pli altajn — nome ĝis 6 metrajn — kurbovandojn, por eviti, ke en la kurbo la svingo de la malsuprenglito, alivorte descendo elĵetu la bobon de sur la vego.
La longo da la bobvegoj por internaciaj konkursoj estas inter 1000 kaj 2000 m-oj. La plej konata internaciskala bobvego estas tiu de St. Moritz (Svislando), kun 1510 m-a longo kaj 130 m-a niveldiferenco. Elatare bonaj bobvegoj troviĝas ankaŭ en L'Alpe d'Huez (Francio), Cortina d'Ampezzo (Italio), Oslo (Norvegio), Zakopane (Pollando), Tatranska Lomnica (Ĉe§oslovakio), Lake Placid (Usono) kaj Igls (Aŭstrio).
La sportilo da la sportobranĉo bobado estas la bobo. Ĝi estas speciala, tre malalta-konstruita sledotipo, diferencanta disde la sportsledo precipe per tio, ke anstataŭ unu, ĝi havas du glitilparojn unu post la alia. La glitiloj estas faritaj ĝenerale el fraksenligno kaj la suban facon de la glitiloj kovras alŝraŭbita ŝtala lameno, nomata glitplando. Ŝtala kadro kuntenas la du glitilparojn kaj lignotabulo, nomata sidtabulo, kovras la ŝtalan kadron en la tuta longo de la bobo. Metala ŝirmostango ĉirkaŭborderas la sidtabulon al ĝi fikse almuntite. Sur la ŝirmostango troviĝas krampiloj, helpe de kiuj la bobanaro kroĉas sin fikse al la sledo, kiel ankaŭ piedteniloj cele de pli sekura sido.