La sekuran stiradon de la bobo ebligas tio, ke la antaŭa glitilparo estas turnebla dekstren kaj maldekstren helpe de stirŝnuro aŭ stirorado. Ambaŭ metodoj havas avantaĝon kaj malavantaĝon. Nome, sur malmola, sentrua vego la ŝnurstirado estas pli laŭcela, dum sur mola kaj supozeble truhava bobvego la boboj kun stirorado estas pli sekuraj. Nuntempe dominas tamen ĝenerale la radostirado, ĉar la bobistoj, kiuj plejparte kondukas ankaŭ aŭton, preferas la stiroradon.
Grava parto de la bobo estas la bremso. La regularo de la internaciaj bobkonkursoj antaŭskribas tn. segilbremson, konsistantan el ŝtala bremsorubando kun larĝaj, triangulaj dentoj. La bremso estas funkciigebla per du bremsoleviloj, muntitaj al la bobo ambaŭflanke de la sidtabulo, ĉe ties malantaŭa parto, kie la bremsisto sidas.
En internaciaj bobkonkursoj oni uzas du bobospecojn: la dusidlokan bobon por la bobduopoj kaj la kvarsidlokan bobon por la bobkvaropoj. Neoficiala speco estas la sessidloka bobo por bobsesopoj. La bobo kune kun ĝia anaro (bobanaro) estas nomata formacio.
La karakterizaj mezuroj de la du oficialaj bobospecoj estas la sekvantaj. La dusidloka bobo longas 270, la kvarsidloka 380 cm-ojn. Ili pezas 165, respektive 230 kg-ojn. La spurdistanco de ambaŭ specoj estas 67 cm-oj kaj la larĝo de la glitiloj (glitilplandoj) estas minimume 12 mm-oj ĉe la dusidloka kaj 14 mm-oj ĉe la kvarsidloka boboj.
En la bobo la bobanoj sidas unu post la alia. Plej antaŭe sidas la stiristo, de kies stirkapablo dependas la sukceso aŭ fiasko de la formacio. Lastaloke sidas la bremsisto, kiu devas rigore sekvi la instrukciojn de la stiristo. Nur en la pleja danĝero li rajtas agi memstare. Li kaj la ceteraj bobanoj, sidantaj inter la stiristo kaj li, havas la taskon kiel eble plej rapide havigi al la bobo la necesan veturrapidecon ĉe la starto. Tiucele ĉe la bobkvaropo oni aplikas la tn. triopan starton, t.e. la stiristo sidas sur sia loko kaj la tri ceteraj bobanoj ekŝovas la bobon kaj kurante pluŝovas ĝin, ĝis la glitveturilo ekhavas la konvenan komencan rapidecon. Nur tiam ili saltas sur la bobon unu post la alia. Ĉe bobduopo oni aplikas ofte la t.n. duopan starton, kiu postulas multe da lerto, ĉar ankaŭ la stiristo ŝovas la bobon, kurante apud ĝi, ĝis la bobo havas la necesan komencan impeton. Sukcesa konkurso jam ĉe la starto kondiĉas tre ekzercitan, precize kunagantan bobanaron, ĉar ĉiu eraro kostas valorajn dekonsekundojn.
Kiam la bobanoj jam sidas fikse sur la bobo, je la komandvorto de la stiristo ili ĉiuj — escepte de la stiristo — klinas la supran korpon malrapide malantaŭen. Je la sekva komandvorto ili rapide kaj samtempe reklinas sin en la rektan sidan pozicion. La puŝon, kiun rezultigas tiu subita, samtempa rekliniĝo de la bobanoj, transprenas la bobo, kaj per tio ĝi ricevas certan rapideckreskon. Tiun ekzercon, nomatan bobumado, la bobanoj ripetas en certa ritmo laŭ la komando de la stiristo, ĝis la bobo atingis la rapidecon de 50 km-oj per horo (50 km/h). Tiam la bobanaro ĉesas bobumi, ĉar bobumado super 50 km-a repideco jam kaŭzas ŝanceliĝon al la sledo, kio rezultigas tempoperdon.
En kurboj la bobumado kaj bremsado estas malpermesitaj, ĉar ili povas kaŭzi danĝerajn renversojn kaj falojn, ja la bobo rapidegas tra la kurboj kun 100 ĝis 120 km-a rapideco per horo.
Sur la modernaj bobvegoj, provizitaj per konstruitaj kurboj kaj en la bone risortitaj, flekseblaj glitveturiloj la pli frue aplikata elkliniĝo de la bobanaro en la kurboj estas jam superflua, eĉ danĝera, ĉar ĝi nur ŝancelas la bobon kaj kaŭzas renverson.
Ĉiu bobano devas surhavi ŝirmkaskon kaj laŭcelajn ŝuojn kaj veston. Inkluzive de la suma ekipaĵo la bobkvaropo ne povas superpasi la pezon de 400 kg-oj, la bobduopo tiun de 210 kg-oj. Ĝis tiu limo ankaŭ balasto estas aplikebla. La perdo de la balasto sekvigas eskludon el la konkurso. Disciplinoj:
1. Duopa bobado.
2. Kvaropa bobado.
Esprimoj: Mondĉampionado, Eŭropo-ĉampionado de bobado. Li estis la stiristo de la olimpikoĉampiona bobduopo. La formacio de Norvegio venkis en la mondĉampionado de kvaropa bobado. En la vintraj olimpikoj ĉe 1968 ok landoj partoprenis la ĉampionadon de bobado, ĉiu per po du bobduopoj kaj bobkvaropoj. La unualoke klasita formacio de la disciplino duopa bobado en la Eŭropo-ĉampionado de bobado en Zakopane.
Bokso
(Nur por viroj)
Uzante la forton de siaj muskoloj kaj aplikante krome konvenan teknikon akiritan per longa sintrejnado, la boksisto enregula boksomatĉo strebas loki kiel eble plej multe da fortaj batoj (rektajn batojn kaj hokbatojn) per la regula batfaco de ambaŭ siaj pugnoj sur la validan korposurfacon de sia kontraŭlo, Klopodante samtempe ankaŭ defendi sian propran korpon, alivorte parati la batojn de la atakanta kontraŭulo helpe de regulaj ekmovoj (brakligo, batŝirmo, dekliniĝo, depaŝo ktp) kontraŭ la batoj de la kontraŭlo, dum konstante li atentas ne kulpi malregulaĵon. La valida korposurfaco estas la antaŭa parto de la kapo kaj de la trunko ĝis la linio de la zono. Venkas tiu, kiu en matĉo el 3×3-minutoj rundoj (kun 2×1-minutaj paŭzoj) nokaŭtas sian kontraŭlon aŭ akiras pli da poentoj.
En la sportobranĉo bokso konkursas nur viroj.
La boksomatĉo disvolviĝas en la ringo, kiu estas 4,9×4,9 ĝis 6,1×6,1 metrojn ampleksa areo ĉirkaŭzonita 40, 80 kaj 130 centimetrojn alte per ŝnuro kovrita per mola materio en 3–5 cm-a dikeco. La plankon kovras felto, meto, gumo aŭ alia simile elasta materialo, superkovrita per streĉe sternita veltola kovrilo.
La boksisto surhavas antaŭskribitan sportvestaĵon kaj regulajn boksogantojn. Sub la gantoj la manoj (la polmo kaj la mandorso) devas esti ĉirkaŭvolvitaj per molŝtofa bandaĝo. Deviga estas krome la porto de profundbatŝirmilo, mallonge ŝirmkonko, por ŝirmi la testikojn, kaj estas permesate uzi dentŝirmilon.
La bokskonkursoj povas esti individuaj, teamaj kaj individuaj-teamaj. La teamoj konsistas el 11 membroj, nome el po unu konkursanto el ĉiuj 11 pezkategorioj. La individuaj konkursoj disvolviĝas laŭ rondbatala sistemo, kondiĉe ke la nombro de la partoprenantoj en la koncerna pezkategorio ne estas pli multe ol 5. Kaze de pli granda nombro da partoprenantoj la konkurso disvolviĝas laŭ elimina sistemo precize difinita. La teamaj konkursoj disvolviĝas laŭ rondbatala sistemo aparte en ĉiuj 11 pezkategorioj. La konkursantoj povas partopreni en unu tago nur unu boksomatĉon.
Dum la matĉo la parbatalon gvidas la kontrolas la gvida juĝisto. Se vidas neregulan aktivadon, li haltigas la konkursantojn, kaj sciigas la kulpinton pri la farita malregulaĵo helpe de internacie difinitaj oficialaj mansignoj. Post la unua malregulaĵo li atentigas kaj post la dua kaj tria li admonas la konkursanton. Pro malregulaĵo post la dua admono la gvida ĵuĝisto eskludas la konkursanton el la plua konkurso. La eskludo el la konkurso tiras post si disciplinan proceduron, kies verdikto ĝenerale estas malpermeso al la boksisto partopreni konkursojn dum difinita tenpodaŭro.