Pli milda sankcio de la gvida juĝisto estas la eskludo el la matĉo (ekz. okaze de decida superforto, vundiĝo, neprepariteco ktp).
La eskludo el la matĉo nur senrajtigas la konkursanton daŭrigi la matĉon, sed ne eskludas lin el la plua konkurso. Kaze de eskludo kaj el la matĉo kaj el la konkurso venkas la kontraŭulo.
En okazo de sterno aŭ nokaŭto la gvida juĝisto ĝiskalkulas la sternitan resp. nokaŭtitan konkursanton laŭ la sekvanta msniero. Sterno (nokaŭto) estas pugnobato, kiu igas la kontraŭulon por kelka tempo batalsenpova. La gvida juĝisto tuj komencas laŭte kalkuli en pounusekunda ritmo, svingante samtempe la brakon de supre malsupren ĉe ĉiu eldirita nombro, alivorte, li ĝiskalkulas la sterniton. Se dum kalkulo ĝis ok la konkursanto regajnas sian batalpovon, la matĉo estas daŭrigeble. Se la kalkulo daŭras ĝis dek, kaj la konkursanto restas plu batalsenpova, la sterno estas konsiderata jam nokaŭto, kiu finas la matĉon kaj decidas pri ĝia rezulto.
En okazo de neceso la gvida juĝisto havas la rajton ankaŭ ĉesigi la matĉon.
Apartigitaj disde la publiko, la poentjuĝistoj sidas kontraŭ diversaj flankoj de la ringo, atentas la parbatalon, kaj sendepende unu de la alia ili poentumas la konkursantojn.
Sidante proksime de la ringo, la tempomezuristo mezuras la daŭron de la rundoj kaj signas la komencon kaj finon de la rundoj per unu, respektive la finon de la tria rundo per du gongobatoj.
La konkursantoj havas po unu sekundanton kaj eventuale unu vicsekundanton. La sekundanto preparas la konkursanton al la parbatalo antaŭ la rundoj, zorgas pri lia refreŝigo kaj donas al li taktikajn konsilojn en la paŭzoj, kiam li havas la rajton ankaŭ eniri la ringon. En kazo de neceso li rajtas ĵeti la viŝtukon en la ringon (signo de rezigno) dum la gvida juĝisto ĝiskalkulas la sterniton, por deklari anstataŭ sia senkonscia zorgato la rezignon pri la plua batalo.
La matĉon antaŭas kuracista kontrolo kaj pesado. Nome la boksisto rajtas konkursi nur en la kategorio de sia korpopezo.
Ekzistas 11 pezkategorioj por la boksistoj.
korpopezo | ||
en kilogramoj | ||
super | inkluzive ĝis | |
1. Pezkategorio 48 (pezkategorio kvardek ok) | 45 | 48 |
2. Pezkategorio 51 | 48 | 51 |
3. Pezkategorio 54 | 51 | 54 |
4. Pezkategorio 57 | 54 | 57 |
5. Pezkategorio 60 | 57 | 60 |
6. Pezkategorio 63,5 (pk. sesdek tri komo kvin) | 60 | 63,5 |
7. Pezkategorio 67 | 63,5 | 67 |
8. Pezkategorio 71 | 67 | 71 |
9. Pezkategorio 75 | 71 | 75 |
10. Pezkategorio 81 | 75 | 81 |
11. Pezkategorio super 81 | 81 | - |
La mondfederacio de la sportobranĉo bokso estas: Association Internationale de Box Ameteur (AIBA) (Esperante: Internacia Amatora Boksista Asocio).
Esprimoj: Boksokonkurso aŭ konkurso de bokso. (Boks)konkurso en la pezkategorio 81. (vulg.: la (boks)konkurso de la 81 kilogramuloj). Eŭropo-ĉampionado de bokso. Olimpika ĉampiono de bokso (aŭ olimpika boksĉampiono) de jaro 1968 en la pezkategorio 48. Venkinte per nokaŭto ĉiujn siajn kontraŭulojn en la finalo, li akiris la ĉampionecon en la pezkategorio 63,5 de la Eŭropo-ĉampionado de bokso de jaro 1959. La pezkategorion 71 de la mondĉampionado de bokso ne partoprenis belga konkursanto. Alternativoj: a) Ĉampiona (unualoke klasita) teamo de la Eŭropo-ĉampionado (mondĉampionado, olimpika ĉampionado) de bokso. b) Eŭropo-ĉampiona (mondĉampiona, olimpikoĉampiona)boksoteamo.
Flugpilkado
Sur regula ludkampo dividita en du duonkampojn per retostrio, streĉita pli ol metron alte, du teamoj de difinita nombro da ludistoj — obeante la ludregulojn — vetludas unu kontraŭ la alia, kaj per momentaj, viglaj manfrapoj pasigante pilkon super reto alterne de unu al la alia duonkampo, ili klopodas rebatadi la alvenintan pilkon tiamaniere, ke la kontraŭulaj ludistoj ne sukcesu resendi ĝin regule, atentante samtempe, ke la alvenanta pilko ne falu sur la grundon de la propra duonkampo.
La sporta ludo flugpilkado (vulg. volejbalo) disvolviĝas subĉiele aŭ en ĉambrego, sur longkvadratforma ludkampo dividita per reto en du 9×9 metrojn ampleksajn duonkampojn. Sekve la ludkampo havas du 18-metrajn flankliniojn kaj du 9—metrajn bazliniojn. La ludkampon ĉirkaŭas 3 metrojn (en ĉambrego 2 m) larĝa elkurejo.
La supra rando de la 1 metron larĝa reto estas streĉita 2,43 m-ojn alte por viraj kaj 2,24 m-ojn alte por virinaj teamoj.
La pilko uzata ĉe la pilkado, estas globforma, pumpita mezmalmola je aero, kaj havas periferion de 66 centimetroj kaj pezon de 250 gramoj. La pilko konsistas el la interna gumveziko kaj la ekstera ledkovrilo.
Ĉe la komenco unu el la teamoj enludigas la pilkon, mane tranabatante ĝin trans la reton, sur la kontraŭan duonkampon. Tiun agon oni nomas serviro, la ludiston serviranto kaj la difinitan lokon, kie li serviras, servirejo.
La ludistoj de la alia teamo malhelpas per manbato, ke la alfluganta pilko ektuŝu la grundon de ilia duonkampo, kaj klopodas rebati ĝin tiel, ke transe ĝi tuŝu la grundon de la duonkampo, aŭ ke la tieaj lundistoj ne povu resendi ĝin per regula priludo.
Regule oni priludas la pilkon, se sur la propra duonkampo ĝi ne ektuŝas la grundon, kaj dum unu pilkoveno la pilko estas mane ektuŝata ne pli ol tri fojojn. La sama ludisto rajtas ektuŝi la pilkon dufoje, sed nur tiukaze, se inter la du ektuŝoj ankaŭ alia samteamano ektuŝis ĝin.
La ludanta teamo akiras unu poenton tiam, kiam la kontraŭulo kulpis eraron (t.e. ne povas regule resendi la pilkon, aŭ lasis fali ĝin sur sia propra grundo), sed nur en tiu kazo, se la servirrajto estas ĉe ĝi. Servirrajta teamo kulpinte eraron perdas la servirrajton. Tiam la servirrajton ricevas la kontraŭulo, sed poenton ne akiras, ĉar nur servirrajta teamo povas ricevi poenton.
La batalon inter du teamoj oni nomas flugpilko-matĉo. La matĉo estas plenumita, kiam unu el la du teamoj gajnis tri setojn. La seton gajnas tiu teamo, kiu akiris 15 poentojn, kondiĉe ke la kontraŭulo havas almenaŭ dupoentan malavantaĝon. Se la diferenco estas nur unu poento, la seto estas daŭrigenda, ĝis iu ajn el la du superas la alian per 2 poentoj. Post ĉiu seto kaj meze de la decida seto la du teamoj ŝanĝas lokon reciproke.
Ambaŭflanke 3 metrojn paralele kun la mezlinio (la linio sub la reto) estas indikitaj la ataklinioj, kaj la 3 metrojn larĝaj zonoj inter la mezlinio kaj la ataklinioj estas la atakzonoj.
Sur la areo de la duonkampo estas 6 difinitaj ludistopostenoj (mallonge postenoj) aranĝitaj en du vicoj paralelaj kun la mezlinio. De dekstre maldekstren la postenoj estas jene numeritaj: 2a, 3a, 4a en la atakzono kaj 1a, 5a, 6a en la posta zono.
Antaŭ la komenco de ĉiu opa seto oni skribe (protokole) fiksas, ke kiu ludisto kiunumeran postenon devas okupi. En la momento de la unua serviro de la seto ambaŭflanke la ludistoj devas satari sur tiuj asignitaj postenoj. Post la farita servilo la ludistoj jam rajtas ludi sur la tuta areo de la propra duonkampo, kun kelkaj limigoj por la postazonaj ludistoj koncerne la manieron de la pilkorebato.