Выбрать главу

Dum la daŭro de la seto ĉiun fojon kiam iu el la du teamoj ricevis la servirrajton, la ludistoj de tiu teamo devas ŝanĝi inter si la postenojn laŭ la movdirekto de la horloĝmontrilo (kiu estis sur la posteno 4a, iras al la 3a, el la 2a al la 1a, el la 5a al la 6a ktp), kaj devas stari sur la nova posteno dum la momento de la serviro. Tiu laŭ regula turnordo alternanta pozicio, okupenda fare la ludistoj de ambaŭ teamoj en la momento de ĉiu serviro de la seto, estas nomata servirpozicio.

La serviranto devas serviri en aparta servirejo, kiu estas 3 metrojn larĝa kaj almenaŭ 2 metrojn (sed ĝenerale pli) longa strio, kondukanta ortangule for de la dekstra ekstremo de la bazlinio.

El la multaj antaŭskriboj de la regula ludo (ĉi tie ne detaligitaj) aparte menciinda permesita taktika procedo estas la blokado, kiam unu aŭ pli da atakzonanoj, suprensaltanta kun alte etenditaj brakoj, kvazaŭ formas muron tuj proksime super la reto, kaj sen fari batan movon blokas tiamaniere la alflugantan pilkon, kia refrapiĝas de sur la brakoj al la kontraŭa duonkampo.

Sidante meze de la flanklinio, en alta sidloko, kun okulalteco 50 centimetrojn super la retnivelo, la ludgvidisto gvidas la matĉon. En tio lin helpas la ceteraj membroj de la ludgvida komitato, nome la vicludgvidisto, la protokolisto kaj 2 aŭ 4 linijuĝistoj.

Krom pli da aliaj farendoj (ekz. kontroli la grundon de la ludkampo kaj la sportvestaĵon de la ludistoj) la ĉefa tasko de la ludgvidisto estas direkti la matĉon, kion li faras kunage kun la ceteraj membroj da la ludgvida komitato, donanta instrukciojn helpe de fajfilo kaj antaŭskribitaj mansignoj. La ĉefaj eraroj aŭ malregulaĵoj, pro kiaj li deprenas la servirrajton disde la kulpinta teamo, respektive donas unu poenton al la kontraŭulo, se tiu estas la serviranto, estas la sekvantaj:

Se iu el la ludistoj tenas aŭ portas la pilkon; se li ektuŝas la reton; se li ektuŝa la pilkon sinsekve du fojojn; se li paŝas sur la kontraŭan duonkampon: se suprensaltante li ekbatas la pilkon per mano etendita trans la reton; se li ricevas personan admonon; se la pilko ektuŝas la grundon sur la propra duonkampo; se la pilko tranabatita ektuŝas la grundon aŭ ian ajn objekton transflanke, ekster la limoj de la kontraŭa duonkampo, sen tio, ke la tieaj ludistoj ektuŝis ĝin; se la sendita pilko pasas sub la reto; se la teamo ektuŝas la pilkon pli ol tri fojojn en la sama pilkoveno: se la servirpozicio ne estas regula en la momento de la serviro; kaj ankoraŭ pluraj aliaj. La ludgvidisto havas krome la rajton en motivitaj kazoj eskludi iun ludiston el la seto aŭ el la tuta matĉo, kaj necesokaze li rajtas interrompi la ludon por certa tempo aŭ ĉesigi ĝin definitive.

La vicludgvidisto sidas kontraŭ la ludgvidisto, samalte ĉe la alia ekstremo de la reto kaj partoprenas — same helpe de fajfilo kaj mansignoj — en la direktada laboro de la ludgvidisto. Ankaŭ liaj agosfero kaj specialaj taskoj estas detale antaŭskribitaj.

En la protokolo la protokolisto registras ĉiun fazon, detalon kaj okazintaĵojn de la ludata matĉo.

La 2 resp. 4 linijuĝistoj staras ĉe la du diagonalaj (neservirejaj) anguloj resp. ĉe ĉiuj kvar anguloj. Ili atentas la movon de la pilko laŭlonge de siaj bazlinio kaj (aŭ) flanklinio, kaj signas per flageto, se la pilko transpasis la limlinion.

Kune kun la teamestro la plena teamo havas 12 membrojn, el kiuj ĉiam 6 pertoprenas la ludon, la ceteraj 6 estas la ŝanĝludistoj. Dum unu seto estas plenumebla maksimume 6 ŝanĝoj, al kio oni uzas aŭ ĉiujn 6 rezervajn ŝanĝludistojn, aŭ parte tiujn kaj parte denove la jam ŝanĝitajn. Dum la ludo la ŝanĝludistoj — kune kun la trejnisto — devas sidi proksime al la ludkampo, vid-al-vide al la ludgvidisto, sed por kelka tempo ili ra jtas alterne forlasi ĉi lokon cele de sinvarmigo (muskolvarmigo), kiam ili varmigas sin per varmigaj (muskolvarmigaj)korpekzercoj. Pri permeso ŝanĝi unu aŭ pli da ludistojn la teamestro petas la ludgvidiston aŭ la vicludgvidiston en ludopaŭzo. Kiam la teamestro intencas ŝanĝi unu el la ludistoj per ŝanĝludisto, tiam li atendas la plej proksiman fojon, kiam la pilko estas morta, kaj tiam li sciigas al la ludgvidisto aŭ al la vicludgvidisto sian deziron pri ŝanĝo. La ludgvidisto aŭ vicludgvidisto ordonas mortan tempon, kiu daŭras, ĝis la ŝanĝo okazis.

La pilko estas ĉiam morta inter du aktivadoj, t.e. ekde la fajfilsono signanta la finon de unu aktivado, ĝis la sekvanta fajfilsigno, donanta permeson al pli nova serviro.

La ludgvidisto aŭ vicludgvidisto rajtas doni permeson pri ludinterrompo, alinome ludpaŭzo aŭ morta tempo, en la sekvantaj kazoj:

1. Se unu el la teamestroj petas mortan tempon cele de ludistoŝanĝo, tiam la permesita paŭzo daŭras, ĝis oni plenumis la ŝanĝon.

2. Se la teamestro petas ripozpaŭzon. En ĉiu seto la teamo disponas pri po du duonminutaj mortaj tempoj cele de ripozo. Dum la paŭzo la ludistoj ne rajtas paroli, sed la trejnisto povas doni al ili taktikajn instrukciojn el ekster la ludkampo.

3. Se iu ludisto vundiĝis, la teamo povas ricevi kroman 3-minutan ludinterrompon, kondiĉe ke ĉiuj eblecoj pri ludistoŝanĝo estas jam elĉerpitaj.

4. Inter la setoj estas maksimume 2-minutaj interpaŭzoj, kiuj inkluzivas kaj la duonkampo-interŝangon kaj la enskribon de la nova posteniĝo de la teamo en la notlibron.

La mondfederacio de la sporta ludo flugpilkado estas: Fédération Internationale de Volleyball (FIVB) (Esperante: Internacia Flugpilkista Federacio).

La flugpilko-konkursoj povas disvolviĝi laŭ rondbatala, laŭ rekte elimina kaj laŭ miksa sistemoj.

En konkurso laŭ rondbatala sistemo — mallonge en rondbatala konkurso — estas aplikataj aŭ unuetapa aŭ duetapa konkursoj. Dum en la unuetapa konkurso ĉiu teamo ludas kontraŭ ĉiu teamo unufoje, en la duetapa konkurso, post la farita rondbatalo en la unua etapo, la teamoj denove, t.e. ankaŭ duan fojon ludas kontraŭ ĉiuj teamoj. La klasigo okazas surbaze de la suma rezulto de ambaŭ etapoj.

En la Eŭropo- kaj mondĉampionadoj oni formas pli da grupoj aŭ surbaze de la kvalito de la teamoj, aŭ per loto. Ene de la grupoj okazas rondbatalo. Po unu aŭ du avanuloj de la grupoj eniras la sekvantajn etapojn. La finalon eniras 6 teamoj, por rondbatali por la ses avanaj lokoj.

Disciplinoj:

1. Vira flugpilkado

2. Virina flugpilkado.

Esprimoj: Mondĉampionado de vira flugpilkado. La dualoke klasita teamo de la Kopenhaga internacia turniro de vira flugpilkado. La 2-an de majo disvolviĝos la dua fazo de la unua etapo de la virina flugpilko-ĉampionado por la Eŭropo-pokalo de la ĉampionaj teamoj.

Gimnastiko

La mondfederacio de la sportobranĉo gimnastiko estas: Fédération Internationale de Gymnastique (FIG). Esperante: Internacia Gimnasta Federacio.

La sportobranĉo gimnastiko havas tri subbranĉojn:

A) Gimnastila gimnastiko (aparatgimnastiko)

B) Moderna gimnastiko

C) Akrobata gimnastiko.

A) Gimnastila gimnastiko (vulg. gimnastilado aŭ ilgimnastiko)

La gimnastila gimnasto (aparatgimnasto, vulg. gimnastilisto aŭ ilgimnasto), mallonge gimnasto, prezentas diversajn ekzercojn el valoraj elementoj kaj plenumas tiujn sur specialaj sportaparatoj nomataj gimnastiloj. Ĉiun eron de la ekzercoj li klopodas fari senerare, kun modela kaj plaĉa korpoteno, kunigante harmonie lerton kaj forton kun svingo kaj ritmo.

La gimnastikaj konkursoj (gimnastokonkursoj) disvolviĝas en ĉambregoj. La gimnastoj portas purajn kaj bongustajn sportvestojn. En konkursoj inter diverslandaj sportunuiĝoj la konkursanoj portas la sportan uniformon de sia unuiĝo. En konkursoj inter du aŭ pli da nacioj la konkursantoj, kiel elektitaj gimnastoj de sia lando, portas sialandan sportan uniformon kun la nacia blazono.