En internaciaj konkursoj la viroj partoprenas 6, la virinoj 4 disciplinojn kaj plenumas po unu devigan kaj libere elektitan ekzercojn sur la sekvaj gimnastiloj.
a) Viroj:
1. Paralelo: paro da paralelaj elsataj lignostangoj kun 51×41 mm-a ovala transversa sekco, 3,5 m-a longo kaj min. 42 cm-a interdistanco. La stangoparon subportas en 1,7 m-a alto po du feraj kolonoj elstarantaj el masiva gisfera soklo.
2. Ĉevalo: 1,6 m-ojn longa, 1,1 m-ojn alta kaj 35 cm-ojn larĝa cilindroforma ligna korpo kun remburita kaj ledtegita surfaco. La gimnastilo staras en horizontala pozicio sur kvar iome oblikvaj lignaj piedoj. Meze de la dorsa parto estas fiksita paro da duoncirklaj lignaj ansoj kun 3 cm-a dikeco kaj 40–45 cm-a interdistanco.
3. Senansa ĉevalo (cele de gimnasta salto): kiel la ĉevalo , sed sen ansoj, kaj kun variebla alteco de 110 ĝis 135 cm-oj.
4. Reko: 28 mm-ojn dika kaj 2,4 m-ojn longa elasta ŝtalstango tenata en 2,5 m-a alto de du ŝtalaj postamentoj, kiujn fiksas streĉeblaj ŝtalkabloj al hokoj en la planko.
5. Duringo: paro da lignoringoj ĉ. 3 cm-ojn dikaj kun 18 cm-a interna diametro, pendantaj sur 5,5 m-ojn longaj ŝnuroj aŭ kabloj, en 2,5 m-a alto, kun 50 cm-a interdistanco.
6. Grundgimnasta speco: 14×14 metra libera areo kovrata de felto aŭ elasta planko kaj konvene superkovrata. Uzebla areo: 12×12 m-oj kun bone indikitaj limlinioj.
7. Tramplilo: 120 cm-ojn longa, 60 cm-ojn larĝa, 12 cm-ojn alta ligna podieto helpanta la forsalton (tramplon) en la disciplino gimnasta salto. Nome la gimnasto tramplas, kiam post alkuro ambaŭpiede li sursaltas la tramplilon, por piede forpuŝi sin energie de tie en la sekva momento, kaj helpe de tiu svingo transsalti la koncernan saltgimnastilon. La loko de la forsalto kaj la malsupra surfaco de la tramplilo estas tegita per glitŝirma substanco.
8. Tapiŝo: 8–10 cm-ojn dika, laŭeble el plasto. Ĝi helpas elastan kaj sekuran desalton de sur la gimnastilo.
b) Virinoj:
1. Ŝtupa parelelo: la du lignostangoj havas malsaman alton, nome 2,3 kaj 1,5 m-ojn. Cetere kiel ĉe paralelo.
2. Trabo: ligna trabo en 80–120 cm-a alto. Ĝia transversa sekco: larĝo: 10–13 cm-oj, alto: 16 cm-oj.
3. Senansa ĉevalo: kiel ĉe viroj, kun alteco de 110 cm-oj.
4. Grundgimnasta spaco: kiel ĉe viroj.
5. Tramplilo kaj 6. tapiŝo: kiel ĉe viroj.
Ceteraj gimnastiloj neuzataj en internaciaj konkursoj: grimpostango, grimpoŝnurego, saltokesto, saltoboko, risorta tramplilo, spaliero, benko ktp.
Laŭ karaktero la konkursoj povas esti individuaj, teamaj kaj individuaj-teamaj.
Se individuaj konkursantoj de iu lando partoprenas internacian konkurson, ilin akompanas unu trejnisto por la viraj kaj unu trejnistino por la virinaj konkursantoj. La teamojn akompanas krom la trejnisto ĝenerale ankaŭ aparta trupgvidanto, sed ofte la trejnisto mem estas samtempe ankaŭ la trupgvidanto.
La teamoj konsistas el 6 gimnastoj, el kiuj unu estas la teamestro.
La trupgvidanto resp. la trejnisto direktas la aktivadon de la konkursantoj antaŭ kaj dum la konkurso, helpas ilin ĉe la komenco de la ekzercoj sur altaj gimnastiloj (reko, duringo) kaj staras apud ili dum la ekzerco, sen helpi al ili, sed por interveni ĝustatempe kaj preventi eventualan akcidenton (defalon, vundiĝon, elartikiĝon ktp)
La individuaj gimnastikaj konkursoj, alinome gimnastokonkursoj, havas du tipojn:
a) Kunmetita individua konkurso. Ĝi konsistas el la 6 — ĉe virinoj 4 — oficialaj disciplinoj de la subbranĉo gimnastila gimnastiko. La konkursantoj prezentas po unu devigan kaj libere elektitan ekzercojn. La sumo de la poentnombroj de ĉiuj 12 (8) ekzercoj donas la rezulton de la konkursantoj kaj determinas ilian klasigon en la kunmetita konkurso. La ses avanajn klasitojn oni proklamas kaj la tri avanajn premias per medalo kaj diplomo.
b) Kunmetita kaj pogimnastila individua konkurso. Post la disvolvo de la kunmetita konkurso (unua etapo) oni elektas la po 6 avanajn plenumintojn de ĉiuj 6 (4) disciplinoj. En la dua etapo, alinome finalo, la elektitoj prezentas po unu libere elektitan (novan aŭ la jam prezentitan) ekzercon en ĉiu disciplino. Surbaze de la rezulto en la kunmetita konkurso kaj de tiu en la finalo oni elkalkulas la definitivan rezulton aparte en ĉiu disciplino por ĉiu partoprenanto de la finalo. Oni proklamas la 6 kaj premias la 3 avanajn klasitojn de kaj la kunmetita kaj la pogimnastila etapoj (do sume 7×3 premiitoj ĉe viroj kaj 5×3 ĉe virinoj).
En internaciaj konkursoj oni aplikas tiun ĉi duan konkursotipon.
Ĉe teamaj konkursoj en internaciaj rilatoj oni aplikas la kunmetitan teaman konkurson. La sumo de la pogimnastilaj teamrezulto donas la definitivan rezulton de la teamo. Ankaŭ ĉi tie oni proklamas 6 kaj premias 3 avanajn teamojn.
En okazo de egalstato la egalstataj konkursantoj (teamoj) atingas la saman klasigon kaj ricevas samvaloran medalon. Ĉe migrapremiaj internaciaj konkursoj, kie necesas decidi pri klasigo inter egalstataj konkursantoj (teamoj), oni decidas laŭ apartaj antaŭskriboj.
Krom la prezidanto, vicprezidanto kaj sekretario al la konkursa juĝistaro apartenas gvidaj juĝistoj, poentjuĝistoj, (venintaj ankaŭ el aliaj landoj) kaj po unu konkursaranĝisto kaj informisto.
Krom siaj multaj aliaj farendoj la prezidanto de la konkurso (konkursprezidanto) havas la taskon kunmeti la poentumajn komitatojn mallonge ĵuriojn, konsistantajn el unu gvida juĝisto kaj kvar poentjuĝistoj — por la unuopaj disciplinoj. Virajn gimnastojn poentumas vira ĵurio, gimnastinojn — virina.
La gvida juĝisto direktas la laboron de la ĵurio kaj donas detalajn instrukciojn koncerne la praktikan disvolvon de la konkurso. Li povas aparteni al neniu lando partoprenanta la konkurson.
La poentjuĝistoj, kine kun la gvida juĝisto, havas la taskon kontroli la gimnastilojn, la vestaĵon de la konkursantoj kaj poste poentumi la ekzercojn prezentitajn sur diversaj gimnastiloj. Post ĉiu prezentita ekzerco la poentjuĝisto taksas la ekzercon per nombro inter 0 kaj 10 ĝis dekonaj valoroj (ekz. 8,6) kaj tiun aljuĝitan poentvaloron poste li ankaŭ fiksas sur sia poentmontra aparato. Je la alvoko de la gvida juĝisto li turnas la poentmontrilon, kune kun la ceteraj, unue al la oficiala poentregistristo kaj poste al la publiko.
Ĉe la taksado oni eliminas la du ekstremajn poentvalorojn kaj validas nur la mezaj poentoj.
La poentjuĝistoj rekrutiĝas el la partoprenantaj nacioj kaj krome ankaŭ el tiuj neŭtralaj.
Disciplinoj (laŭ la deviga vicordo en kunmetitaj konkursoj):
a) por viroj
1. Vira grundgimnastiko
2. Ĉevalado
3. Duringado
4. Vira gimnasta salto
5. Paralelado
6. Rekado
b) por virinoj
1. Virina gimnasta salto
2. Ŝtupa paralelado
3. Trabado
4. Virina grundgimnastiko
Esprimoj: Konkurso de gimnastiko; gimnastokonkurso; gimnastika konkurso. Konkurso de kunmetita kaj po-gimnastila virina individua gimnastiko, aŭ kunmetita kaj po-gimnastila virina individua gimnastokonkurso. Eŭropo-ĉampionado de kunmetita kaj po-gimnastila vira teama gimnastiko. Mondĉampiono de individua ŝtupa paralelado. Olimpikoĉampiona teamo de vira gimnastiko, aŭ olimpikoĉampiona vira gimnastoteamo. La trialoka klasito de la disciplino trabado en la mondĉampionado de virina gimnastiko de jaro 1970, en Vieno.
B) Moderna gimnastiko(vulg. mangimnastilado)(nur por virinoj)