Выбрать главу

Parigante la elastecon kaj lerton, akiritan dum longtempa sintrejnado, kun la beleco de la juna, sana virina korpo, la gimnastino de la moderna gimnastiko, alinome iom malpli longe, moderngimnastika gimnastino, prezentas ekzercojn de arta nivelo kun movoj plenaj de ĉarmo kaj harmonio kaj akompanataj de muziko. Dum la ekzercoj ŝi uzas iun el la diversaj helpobjektoj nomataj mangimnastiloj. En internaciaj konkursoj estas permesitaj disciplinoj kun la apliko de unu el la sekvantaj oficialaj mangimnastiloj: pilko, ludringo, saltoŝnuro kaj rubando. Kromaj neoficialaj mangimnastiloj estas la klabo, bastono, flago, vualo, ŝalo ktp.

La moderngimnastikaj konkursoj disvolviĝas en ĉambrego, sur 12×12 m-ojn area planko kun aŭ sen tapiŝo.

La konkursantoj plenumas la ekzercojn solope aŭ grupe en 6-membraj grupoj. La solopaj konkursoj povas esti individuaj, teamaj kej individuaj-teamaj, la grupaj kompreneble nur teamaj, la solopaj ekzercoj daŭras 1,5–2 minutojn (ĉe saltoŝnurado 1,5 min.), la grupaj ekzercoj daŭras 3–3,5 minutojn. Pro tro longaj aŭ mallongaj ekzercoj oni deprenas difinitan nombron da dekonaj poentoj.

Disciplinoj:

1. Solopa pilkado

La pilko estas el gumo, kun 18–20 cm-a diametro.

2. Grupa pilkado

3. Solopa ludringado

La ludringo estas el ligno, kun interna diametro de 80–90 cm-oj.

4. Grupa ludringado

5. Solopa saltuŝnurado

La saltosnuro estas el kanabo, sen teniloj. Ĝia duona longo etendiĝas de la planko ĝis la mezlinio de la brusto de la uzanto.

6. Grupa saltoŝnurado

7. Solopa rubandado

La rubando estas el kolora silko, kun 6 m-a longo kaj 4–10 cm-a larĝo. Ĉe unu ekstremo ĝi estas fiksita sur 60–70 cm-ojn longa bastono aŭ bambuo.

3. Grupa rubandado

Esprimoj:

Konkurso de moderna gimnastiko. Konkurso de grupa saltoŝnurado aŭ grupa saltoŝnurkonkurso. Eŭropo-ĉampionado de moderna gimnastiko. Mondĉampiono de la disciplino ludringado. Unualoke klasita grupo de la disciplino grupa pilkado, en la Eŭropo-ĉampionado de moderna gimnastiko de 1964 en Varsovio.

C) Akrobata gimnastiko

(Neellaborita)

Glacihokeo

Sur regule preparita kaj precize elmezurita spaco de glacio — nomata glacihoke-ludkampo — du teamoj el po 6 ludistoj, provizitaj per antaŭskribitaj speciala korpoŝirma vestaĵo, sketo kaj hokeilo, vetludas unu kontraŭ la alia, nome helpe de harmonia kunludo ili klopodas sendi la hokediskon en la kontraŭulan golejon, respektive per tenaca defendludo malhelpi, ke la kontraŭula teamo povu atingi golon, ne forgesante zorgeme sekvi dumtempe la ludregulojn.

La sporta ludo glacihokeo disvolviĝas sur longkvadratforma glacikovrita ludkampo kun longo de 56–61 kaj larĝo de 26–31 m-oj. La kvar anguloj estas rondigitaj per 5,2–6 m-ojn radiusaj kvaroncirkloj. La ludkampon limas kontinua senbreĉa barilo kun 1–1,22 m-a alto, kun du pordetoj kondukantaj al la vestejo. La du pli longaj lateroj de la barilkvarangulo estas la flankbariloj kaj la du pli mallongaj estas la finbariloj.

3,5–4,5 m-ojn paralele kun la finbariloj 5 cm-ojn larĝa ruĝa linio signas la du golejliniojn. Meze de la golejlinioj staras la du ruĝkoloraj golejoj kun 1,22 m-a alto kaj 1,80 m-a larĝo kaj estas provizitaj per reto. Ruĝa duoncirklo kun 1,80 m-a radiuso tuj antaŭ la golejo indikas la golejkorton.

Inter la du golejlinioj, paralele kun ili, du bluaj linioj 30 cm-ojn larĝaj dividas la glacisurfacon en tri samgrandajn trionkampojn mallonge trionojn. La linioj daŭras ankaŭ sur la flankbariloj ĝis ties supro. La triono plej proksima al la propra golejo estas la defenda triono, la meza estas la neŭtrala triono kaj la tria estas la ataka triono. Ili estas nomeblaj ankaŭ defenda, neŭtrala kaj ataka zonoj.

30 cm-ojn larĝa ruĝa mezlinio, kondukanta de unu flankbarilo ĝis la alia (daŭranta same ĝis la barilsupro), dividas la ludkampon en du duonkampojn. Meze de la mezlinio troviĝas la 30 cm-ojn diametra blua meza enludiga punkto, kiun ĉirkaŭas la 4,5 m-ojn radiusa meza enludiga cirklo.

En la neŭtrala triono troviĝas kromaj du ruĝaj, 30 cm-aj t.n. flankaj enludigaj punktoj situantaj ambaŭflanke de la meza enludiga cirklo, 1,5 m-ojn distance de la du bluaj linioj.

Kaj fine po du simetrie lokitaj enludigaj punktoj kun enludiga cirklo troviĝas en la du defendaj trionoj, 6 m-ojn distance de la golejlinio kaj 14 metrojn unu de la alia. En ĉiuj kvar enludigaj cirkloj, troviĝantaj en la du defendaj zonoj, estas tirataj sur la glacio simetrie po du 90 cm-ojn longaj rugaj linioj paralelaj kun la golejlinio kaj 90 cm-ojn fore de la centro de la enludiga punkto. Krome el la rando de la kvar cirkloj ambaŭflanke elstaras po unu 60 cm-ojn longa linio, kuŝanta sur la interliga akso de la du samzonaj enludigaj punktoj.

Ekster la barilo, proksime de la mezo de unu el la flankbariloj staras du porludistaj benkoj kun almenaŭ 2×16 sidlokoj. Ĉe la kontraŭa flanko de la ludkampo, malantaŭ la mezo de la alia flankbarilo staras 8-sidloka punbenko por la punataj ludistoj, krome por la puntempo-mezuristoj, la ludtempo-mezuristo kaj la oficiala notisto.

Tuj antaŭ la sidloko de la puntempomezuristoj 3 m-ojn radiusa duoncirklo sur la glacio indikas la teritorion de la ludgvidistoj, kiun duoncirklon neniu ludisto rajtas eniri krom koste de tuja definitiva eskludo.

La vetludon inter du teamoj oni nomas glacihoke-matĉo. La ludotempo de unu matĉo konsistas el tri dudekminutaj triontempoj kun po 10-minutaj paŭzoj. Dum la matĉo ambaŭ teamoj havas la celon plenumi kiel eble plej multe da goloj; venkas, kiu atingas pli da goloj dum la daŭro de la matĉo. Kaze de egalstato ĉe la fino de la tria triontempo oni plilongigas la matĉon per certa tempodaŭro.

La glacihoke-teamo konsistas el 17 ludistoj, el kiuj la ludon partoprenas alterne ĉiam nur maksimume 6 ludistoj, la ceteraj estas la ŝanĝludistoj. La nomo de la 6 ludistoj estas: golulo, dekstra defendanto, maldekstra defendanto, dekstra alulo, mezludisto, maldekstra alulo. Ĉiu teamo mem elektas el siaj membroj la teamestron kaj du victeamestrojn. La teamestroj portas literon C, la victeamestroj literon A sur la antaŭa parto de sia ludvesto aŭ sur la brako. Nur ili havas la rajton demandi la ludgvidiston pri la kaŭzo de ajna ludinterrompo. Pro tio unu el ili tri devas esti ĉiam inter la ludantoj. Punate ili ne havas la estrajn rajtojn.

La sportiloj, kiujn la ludistoj uzas dum la ludo, estas la hokeilo (vulg. bastono), la sketo kaj la hokedisko, mallonge disko. La ceteraj antaŭskribitaj ekipaĵoj estas la ludvesto, la krurŝirmilo, la brustŝirmilo, la gantoj, la kapŝirmilo kaj la golula masko. La hokeilo estas 153 cm-ojn longa ligna bastono kun 37 cm-ojn longa kaj 7,5 cm-ojn larĝa, same ligna alo ĉe la malsupra ekstremo. Ankaŭ la sketo kaj la ceteraj ekipaĵoj havas strikte antaŭskribitajn mezurojn, formon kaj kvaliton.

La hokedisko, nomata ankaŭ glacidisko aŭ mallonge disko, estas el gumo aŭ alia permesita materialo, kun 7,62 cm-a diametro, 2,54 cm-a dikeco kaj 156–170 gr-a pezo.

La matĉo kaj la unuopaj triontempoj komenciĝas per la enludigo de la disko, mallonge enludigo, en la mezo de la ludkampo, ĉe la meza enludiga punkto. La enludigon antaŭas regula postenigo de la teamoj ambaŭflanke de la meza enludiga punkto. Nome, po unu ludisto el ambaŭ teamoj ekstaras vizaĝe al la kontraŭula golejo, en kunkrura staro, proks. unu hokeilon distance de la meza enludiga punkto, tenante la hokeilon tiel, ke ties alo tuŝu la pli proksiman randon de la punkto. Tiel ili staras, ĝis la enludigo okazis, t.e. ĝis la ludgvidisto faligis la diskon sur la enludigan punkton. La ceteraj ludistoj devas stari almenaŭ 4,5 m-ojn distance de tiuj du ludistoj. Post la farita enludigo la du posteniĝintaj ludistoj klopodas fulmrapide akiri la diskon por sia teamo.