La plua ludo konsistas el serio de aktivadoj forte ligitaj sekve de multaj atentendaj reguloj, el kiuj ĉi sube estas kelkaj koncize prezentataj. Vice de tiuj aktivadoj la membroj de ambaŭ teamoj klopodas teni la diskon en la posedo de sia teamo, aŭ priludante ĝin ili mem, t.e. kondukante, alivorte driblante ĝin antaŭ si per la alo de la hokeilo kaj dume konstante proksimiĝante al la kontraŭula golejo, aŭ pasigante ĝin alterne unu al la alia, celante veni en favoran situacion por ŝoti golon. Dum la ludo ili atentas kaj sekvas la regulon de la pasigo, laŭ kiu regulo oni rajtas pasigi la diskon unu al la alia nur ene de iu triono kaj la disko rajtas transpasi el unu en la alian trionon nur, se la ludisto mem transkondukas ĝin — antaŭ si — trans la bluan linion. La alia ebleco estas, se post la pasigo de iu ludisto alia samteamano el la sama triono postsekvas la diskon de zono al zono, en kiu kazo li havas la rajton priludi ĝin en iu ajn triono, eĉ malantaŭ la golejo, krom en kazo de tn. malpermesita liberigo. Escepto estas, se defendanta ludisto pasigas la diskon el la defenda triono en la neŭtralan trionon, al samteama ludanto. Tiam la disko rajtas transpasi la bluan, sed ne la ruĝan mezlinion, kompreneble kondiĉe ke la akceptanto estas ankoraŭ interne de la ofsajdlinio.
Same ili atentas la regulon pri ofsajdo, kiu regulo antanskribas, ke atakanta ludisto rajtas transiri unua el sia teamo la mezlinion aŭ la linion de la ataka zono nur, se la disko jam pli frue (antaŭ li) transpasis la ruĝan resp. bluan linion. Se li transpasas pli frue ol la disko, tiam li venas per tio en ofsajdan pozicion, mallonge li estas en ofsajdo. Same estas konsiderenda ofsajdo tio, se iu ludisto el iu ajn triono pasigas la diskon en alian trionon al samteama ludisto, kiu en la momento de la pasigo ne restadis en la triono de la pasiganto.
Kompreneble samtempe la alia teamo — ene de la eblecoj donitaj per la reguloj — klopodas malhelpi la sisteman, kunagan ludon de la kontraŭuloj, preventi golon en sia golejo, kaj akiri la diskon por transpreni la superecon kaj atingi golon en la kontraŭula golejo.
La golo validas nur, se a) la ludisto batas la diskon per sia hokeilo en la golejon; b) la disko frapiĝis de sur defendanto — de sur lia hokeilo, sketo aŭ vesto — en la golejon, kondiĉe ke tuj antaŭe unu el la atakantoj batis per hokeilo aŭ kikis la diskon; c) la disko frapiĝis de sur atakanto en la golejon, kondiĉe ke tuj antaŭe alia atakanto per hokeilo batis resp. ŝotis la diskon. Sed ne validas la golo, se unu el la atakantoj batis la diskon en la aero, aŭ puŝis ĝin per mano, eĉ se poste la disko ektuŝis unu el la defendantoj. — Ĉiu, kiu plenumis golon, kaj unu aŭ du samteamanoj, kiuj partoprenis en la aktivado antaŭ la golo — la kunhelpantoj — ricevas po unu poenton kaj estas registrataj en la golŝota listo.
Dum la matĉo okaze de kulpitaj malregulaĵoj la ludgvidisto interrompas la ludon. Post la aljuĝita puno (aŭ eventuale sen tio) la ludo estas daŭrigata post nova enludigo, kiu okazas aŭ sur unu el la enludigaj punktoj, aŭ en la loko de la kulpita malregulaĵo, laŭ la koncerna ludregulo.
El la konkursa juĝistaro la sekvantaj funkciuloj partoprenas en la disvolvo de la glacihokematĉoj:
a) Po unu goljuĝisto restadas malantaŭ ambaŭ golejoj, post la barilo, en sia kaĝo. Ili havas la taskon atenti la golejon, kaj komuniki el la ludgvidisto la plenumitan golon, resp. sciigi lin en dubaj kazoj, ĉu la golo validas aŭ ne.
b) La ludtempo-mezuristo registras la komencon, la finon kaj la efektivan ludotempon de la matĉo helpe de taŭga stophorloĝo. Per la disponata signilo (gongo, sireno, fajfilo aŭ aŭtomata signilo) li signas la finon de la matĉo, resp. de la triontempoj.
c) La puntempo-mezuristoj devas kontroli la puntempon de ĉiu punata ludisto. Se eble, per megafono ili anoncas la nomon de la punato, la kulpitan malregulaĵon kaj la aljuĝitan punon.
c) La notisto registras la golojn, la golŝotintojn, kaj la punojn kun la nomo de la kulpintoj. Estas lia devo transpreni de la trejnistoj aŭ gvidantoj de la du teamoj kaj transdoni al la ludgvidisto la laŭnoman komencan pozicion de la ludantoj, kiun pozicion — ĝis la komenco de la matĉo, — la teamoj ne rajtas ŝanĝi.
d) Skete sekvante la manovrojn de la ludantoj kaj streĉe atentante ĉiun momenton de la ludo, du ludgvidistoj gvidas samtempe la matĉon en harmonia kunagado. Krom multe da ceteraj farendoj la ludgvidistoj havas kiel ĉefan taskon fakscie gvidi kaj regule disvolvi la matĉon, prijugi la validecon de la goloj, okaze de kulpoj kontraŭ la ludreguloj aljugi la antaŭskribitan punon kaj ĉe certej malregulaĵoj, kiel ekz. ofsajdo, malpermesita liberigo, blokita disko ktp interveni la ludon kaj igi ĝin daŭrigi per nova enludigo.
Dum la ludo, en okazoj, por kiuj la regularo tion antaŭskribas, la ludgvidistoj rajtas resp. devas aljuĝi la sekvantajn punojn:
a) Malgrandpuno: la kulpinta ludisto devas forlasi la glacion por 2 minutoj kaj eksidi sur la punbenko. Dum tiu tempo neniu rajtas anstataŭi lin en la ludo. Golulo ne estas punebla per malgrandpuno.
b) Teknikan malgrandpunon aplikas la ludgvidisto, se ne iu ludisto, sed la teamo kolektive kulpis (faris malregulaĵon). Tiam la trejnisto elektas unu el la ludantoj, kaj tiu eksidas sur la punbenko por 2 minutoj, simile kiel ĉe malgrandpuno.
c) Grandpuno: la ludisto, ricevinte la unuan grandpunon dum la matĉo, devas pasigi — sen anstataŭado — 5 minutojn sur la punbenko.
Okaze de dua grandpuno aljuĝita al la sama ludisto la kulpinto devas forlasi la glacion kej eksidi sur la punbenko, jam por 15 minutoj, ĉar pro la ripetita kulpo li ricevas krom la 5-minuta grandpuno ankaŭ plusan 10-minutan
ĉ) disciplinan punon. Post paso de 5 minutoj lin rajtas anstataŭi ŝanĝludisto en la ludo.
Se iu ludisto ricevas grandpunon la trian fojon, tiam li ricevas krome ankaŭ
d) definitivan disciplinan punon, per kiu la ludgvidisto eskludas lin el la matĉo. Tio signifas, ke li devas definitive forlasi la glacion, kaj iri en la vestejon ĝis la fino de la matĉo. Post 5 minutoj ŝanĝludisto anstataŭas lin en la ludo. Se iu ricevas duan disciplinan punon, tiu puno fariĝas aŭtomate definitiva disciplina puno.
e) La definitiva eskludo devigas la ludiston forlasi la glacion por la tuta daŭro de la matĉo, sed eĉ poste li ne rajtas partopreni pluajn matĉojn, tiel longe, dum lia propra supera instanco ne traktis lian aferon.
La golulo ne estas punebla per malgrandpuno, grandpuno aŭ disciplina puno, tial se li kulpis, unu el la ludistoj — kiun la teamestro elektas — eksidas sur la punbenko, por pasigi tie la puntempon. Se la golulo ricevas definitivan disciplinan punon, tiam la teamestro lin ŝanĝas per unu el la ŝanĝludistoj.
Se la ludgvidisto ordonas punŝoton, tiam oni metas la diskon sur la mezan enludigan punkton, kaj unu el la ludistoj de la nekulpinta teamo, komisiita ĉe la teamestro, je la signo de la ludgvidisto ekiras, kondukante antaŭ si la diskon, kaj kontinue proksimiĝante al la kontraŭula golejo klopodas ŝoti tiun en la golejon. Dum tiu aktivado ambaŭ teamoj staras post la ruĝa mezlinio, sur la duonkampo de la punŝotanta teamo kaj neniu rajtas malhelpi la ŝoton. Escepto estas nur la kontraŭula golulo, kiu devas stari en sia golejo, ĝis la punŝotanto transpesis la bluan linion. Nur tiam li rajtas fari provon por haltigi la diskon aŭ la punŝotanton.