Jen kelkaj el la multaj sperteblaj malregulaĵoj, pro kiuj la ludgvidisto devas aljuĝi iun el la supraj punoj al la kulpinta ludisto aŭ teamo.
Intence vundigi la kontraŭulan ludiston aŭ provi tion; faligi la kontraŭulon sur la barilon per kubuto aŭ tuta korpo, per atako aŭ stumbligo; perkorpa ludo (vulg.: bodiĉeko), t.e. kuri aŭ salti kontraŭ la kontraŭulon aŭ neregule ekpuŝi lin (kontraŭkuro pli longa ol 2 paŝojn estas rigardata jam perkorpa ludo); intenca transversa glito, aŭ falo antaŭ la diskokondukanton, por ke tiu perdu la diskon; stumbligo, bato aŭ ekpuŝo per la hokeilo; intenca tempopasigo; falo sur la diskon, bokso, kruda sinteno; mane levi la diskon de sur la glacio; alte tenita hokeilo; reteni la kontraŭulon per mano aŭ hokeilo; kiki la kontraŭulon; forlasi la porludistan benkon aŭ la punbenkon; obscena parolo ktp.
En kelkaj okazoj la ludgvidisto ne aljuĝas punon, sed interrompas la ludon kaj faras novan enludigon ĉe iu enludiga punkto. Tiaj okazoj estas ekz. la ofsajdo jam traktita, kaj la tn. malpermesita liberigo, kiam iu ludisto ŝotas la diskon el malantaŭ la ruĝa linio trans la kontraŭulan golejlinion dekstre aŭ maldekstre de la golejo, krom se tio okazas ĉe enludigo, aŭ se iu el la kontraŭuloj estus povinta transpreni la diskon, aŭ se la disko ektuŝis kontraŭulon antaŭ ol transiri la golejlinion.
Koncerne la sistemon de la internaciaj konkursoj estu ĉi tie konigata la sistemo aplikita dum la lasta mondĉampionado.
Surbaze de la rezultoj, resp. klasigoj atingitaj en la antaŭa mondĉampionado oni formis unu grupon el la ses avanaj klasitoj, duan grupon el la sekvantaj ok teamoj kaj trian grupon el la ceteraj, kies nombro ĝenerale ne estas pli ol 6–8.
Ene de la 2ª kaj 3ª grupoj disvolviĝis simpla rondbatalo, dum en la 1ª grupo oni aranĝas duoblan, alinome revenĝan rondbatalon, nome ĉiu teamo ludas po du matĉojn kontraŭ ĉiuj ceteraj en la grupo.
La definitivan klasigan vicordon donas la vicordo atingita en la 1ª grupo, poste sekvas laŭ klasiga vico la teamoj de la 2ª grupo kaj fine tiuj de la 3ª grupo. Nur por la sesa loko ludas ankoraŭ unu matĉon la lastaloka klasito de la 1ª grupo kontraŭ la unualoka klasito de la 2ª grupo kaj same por la dektria kaj dekkvara lokoj la du lastaj teamoj en la 2ª grupo kontraŭ la du unuaj teamoj de la 3ª grupo.
En la sporta ludo glacihokeo partoprenas nur viraj teamoj.
La mondfederacio de la sportobranĉo glacihokeo estas: Ligue Internationale de Hockey sur Glace (LIHG). Esperante: Internacia Glacihokeista Ligo.
Esprimoj: la Kanada nacia glacihoketeamo venkis la pasintjaran mondĉampionan teamon de la svedoj kun golproporcio 6:3 (ses per tri). La trialoka klasito de la ĉampionado por la Eŭropo-pokalo de la Ĉampionaj Teamoj. Kun sendecida rezulto, nome kun golproporcio 2:2 finiĝis la glacihokerenkontiĝo inter la naciaj Teamoj de Francio kaj Nederlando. La Eŭropo-ĉampionadon ĉe glacihokeo ĉijare partoprenis ankaŭ transmaraj glacihoke-teamoj. La olimpikoĉampiona soveta glacihoke-teamo kun senŝanĝa anaro partoprenos la baldaŭ komenciĝontan mondĉampionadon de glacihokeo. En la decida matĉo inter la svisa kaj norvega glacihoke-teamoj, disvolvita dum la Eŭropo-ĉampionado de glacihokeo de 1968 en Oslo, La ludgvidisto punis per definitiva disciplina puno po unu svisan kaj norvegan ludistojn pro perkorpa ludo.
Halterlevo
En serio de levoj, en kiuj la pezo estas grade pligrandigata per certaj fiksaj mezuroj, la halterlevisto klopodas levi kiel eble plej grandan pezon helpe ĉe la sportilo nomata haltero. La levoj okazas en tri — kelkfoje en kvar aŭ kvin — diversaj levekzercoj, kiuj estas:
A) Dumana etendo
B) Dumana ŝiro
C) Dumena puŝo
C) Unumana ŝiro
D) Unumana puŝo
La definitivan finrezulton donas la sumo de la atingitaj plej grandaj pezoj levitaj en la tri — respektive kvar aŭ kvin — levekzercoj.
La konkursoj povas esti individuaj aŭ teamaj, sed ĉiam nur por viroj.
Laŭ korpopezo la konkursantoj estas grupigitaj en la sekvantaj pezkategorioj.
korpopezo en kilogramoj | ||
super | inkluzive ĝis | |
1. Pezkategorio 56 (pezkategorio kvindek ses) | 56 | |
2. Pezkategorio 60 | 56 | 60 |
3. Pezkategorio 67,5 (sesdek sep komo kvin) | 60 | 67,5 |
4. Pezkategorio 75 | 67,5 | 75 |
5. Pezkategorio 82,5 | 75 | 82,5 |
6. Pezkategorio 90 | 82,5 | 90 |
7. Pezkategorio super 90 | 90 |
La determino de la korpopezo okazas pere de pesado senpere antaŭ la komenco de la konkurso.
La levekzercoj disvolviĝas sur podio kun areo de 4×4 m-oj kaj 10 cm-a alto.
La haltero konsistas el 220 cm-ojn longa elasta ŝtalstango, sur kies ekstremojn estas grade surmetataj la gisferaj krompezoj de diversa difinita pezo.
La konkurson gvidas unu gvida juĝisto kaj du flankjugistoj.
Ekzercoj
A) Dumana etendo (dufaza ekzerco)
I. fazo. Starante en baza pozicio (bazostaro), nome en kunkrura aŭ en flanke diskrura staro, la halterlevisto per laŭplaĉa preno ambaŭmane prenas la stangon de la haltero, kuŝanta antaŭ li sur la podio, kaj sen tuŝi la korpon (ventron aŭ bruston), per unu eksvingo li translokas ĝin sur la bruston, en la alteco de la ŝultroj, helpante sin dume per diversaj piedmanovroj, kiel ekz. per tondilado, subsido aŭ genuflekso, kaj posta tutkorpa rektiĝo. Post ia surbrustigo li staras rektakorpe, en kunkrura aŭ flanke diskrura, rektapieda staro ĉ. 2 sekundojn, ĝis la signo de la gvida juĝisto.
II. Je la donita signo kun kontinua malrapida movo, sen svingo aŭ perventra puŝo li etendas la helteron super la kapon ĝis plene etenditaj brakoj, kaj tenas ĝin tie rektabrake kaj rektakorpe ĉ. 2 sekundojn, ĝis la pli nova signo de la juĝisto. Tiam li remetas la halteron sur la podion.
B) Dumana ŝiro (unufaza ekzerco)
Starante kiel ĉe la ekzerco etendo, la halteristo prenas ambaŭmane la halteron, kaj sen tuŝi la korpon ie ajn, per ununura seninterrompa ekmovo li svingas ĝin super la kapon en rektabrakan pozicion, helpante sin dum la ekzerco per plifaciligaj piedmanovroj (tondilado, subsido).
Starante ĉ. 2 sekundojn rektakorpe kun etenditaj piedoj kaj brakoj, je la signo de la gvida juĝisto li remetas la halteron sur la podion.
C) Dumana puŝo (dufaza ekzerco)
I. Kiel ĉe la ekzerco etendo, la halterlevisto lokas la halteron sur la bruston en la alteco de la ŝultroj.
II. Je la signo de la gvida juĝisto li fleksas, poste rektigas la genuojn, kaj la risortan movon, rezultitan ĉi-maniere, li eluzas por puŝi la halteron per unu seninterrompa svingo rekte supren, super la kapon, ĝis plene etenditaj brakoj. Dum la puŝo li povas fari tondiladon aŭ genuflekson. Poste kiel ĉe la ekzercoj etendo kaj ŝiro.
D), E) Unumanaj ŝiro kaj puŝo
La ekzercoj disvolviĝas same laŭ antaŭskribitaj reguloj, ĝenerale analogie al la dumanaj ŝiro kaj puŝo.