Выбрать главу

En la olimpikoj tiuj ĉi du ekzercoj mankas, sed en la mondĉampionadoj ili povas esti eroj de la konkurso.

La mondfederacio de la sportobranĉo halterlevo estas: Fédération Internationale Haltérophile et Poids (FIH) (Esperante: Internacia Halterlevista Federacio).

Esprimoj:

Superinte (venkinte) la malnovan rekordon de 135 kg-oj, plenumitan de Irana halterlevisto antaŭ du jaroj, li starigis 137,5 kg-an novan mondrekordon en la levekzerco etendo, en la kunmetita konkurso de la pezkategorio 60. Atinginte unualokan klasigon en la levekzerco etendo kaj dua- kaj trialokan klasigojn en puŝo kaj ŝiro, la bulgara konkursanto venkis en la konkurso de la pezkategorio 82,5, en la olimpika ĉampionado de halterlevo. Mondĉampionado de halterlevo, aŭ halterlevo-mondĉampionado. Turka konkursanto venkis en la pezkategorio super 110 de la Eŭropo-ĉampionado de halterlevo en 1962.

HOKEO

Sur ludkampo kun antaŭskribitaj mezuroj, dum difinita ludotempo, la ludistoj de du teamoj, ekipitaj ĉiuj per la sportilo hokeilo, — obeante la ludregulojn — klopodas per lertaj teama interludo kaj fintoj superruzi la kontraŭulan teamon kaj sendi la malgrandan hokepilkon kiel eble plej multajn fojojn en ties golejon, respektive — se necese — per tenaca defendludo malhelpi, ke la kontraŭula teamo povu atingi golon.

La sportan ludon hokeo ludas viraj teamoj kontraŭ viraj teamoj, aŭ virinaj teamoj kontraŭ virinaj teamoj.

La mondfederacio de la sportobranĉo hokeo estas: Fédération Internationale de Hockey (FIH) (Esperante: Internacia Hokeista Federacio).

La sportobranĉo hokeo dividiĝas en du subbranĉojn kun apartaj ludreguloj. Tiuj du subbranĉoj estas:

A) Subĉiela hokeo,

B) Ĉambrega hokeo.

A) Subĉiela hokeo

La sporta ludo subĉiela hokeo — nomata ĝenerale nur hokeo, kontraste al la ĉambrega hokeo — disvolviĝas sur longkvadrata ludkampo kun razena aŭ senrazena, sed por hokeo taŭga grundo. La du 90,40 m-ojn longaj lateroj de la ludkampo estas la flanklinioj kaj la du 55 m-aj malpli longaj lateroj estas la gollinioj. La mezon de la du flanklinioj kunligas la mezlinio, dividante la ludkampon en du duonkampojn. Meze de la duonkampoj, paralele kun la mezlinio estas indikitaj la du kvaronlinioj, dividantaj la duonkampojn en po du kvaronkampojn, 6,40 m-ojn paralele kun kaj interne de la du flanklinioj estas indikata la tn. sepjarda linio.

Ĉe la pinto de la kvar anguloj de la ludkampo kaj krome ĉe la du ekstremoj de la mez- kaj kvaronlinioj — 90 cm-ojn ekster la flanklinioj — staras po unu, almenaŭ 120 cm-ojn alta flago.

Meze de la gollinioj staras po unu golejo. Ĝi konsistas el du 2,14 cm-ojn altaj, 5×7,5 cm-ojn dikaj vertikalaj fostoj, 3,66 m-ojn distance unu de la alia. Samdika horizontala kverfosto kunligas la supron de la du vertikalaj fostoj. Golejreto, fiksita al la golejfostoj kaj al la grundo formas la malantaŭan flankon de la golejo.

14,63 m-ojn antaŭ la golejo, paralele kun ĝi estas indikita 3,66 m-ojn longa linio. Ekde la du ekstremoj de tiu linio kuras ĝis la gollinio du kvaroncirkloj kun 14,63 metra radiuso, havantaj kiel cirklocentron la malsupron de la du vertikalaj golejfostoj. La tiamaniere ĉirkaŭlimita areo antaŭ la golejo nomiĝas ŝotocirklo. 7,3 m-ojn antaŭ la mezo de la golejo 15 cm-ojn diametre cirklo indikas la lokon de la punŝoto.

Ĉiuj supremenciitaj linioj estas indikitaj sur la ludkampo per blanka farbo. La kvaronliniojn kaj la sepjardajn liniojn indikas intermita blanka linio.

La ludon inter du teamoj oni nomas hokematĉo. La ludotempo de la matĉo konsistas el du 35-minutaj duontempoj kun 5-minuta interpaŭzo kaj kun duonkamp-interŝanĝo post la paŭzo. La ludotempo inkluzivas nur tiujn tempodaŭrojn, dum kiuj la pilko estas en ludo. Ceterajn tempodetalojn — en la regularo precize difinitajn — la ludgvidistoj dekalkulas el la duontempo.

La pilko, uzata en la ludo, estas el korko aŭ fadenbulo, kovrita per blanka- aŭ nigrakolora ledo, kaj pezas 156–163 gr-ojn.

La hokeilo — per kiu la hokeisto kondukas la pilkon antaŭ si, aŭ pasigas ĝin al samteamano, aŭ ŝotas ĝin al la kontraŭula golejo — estas el ligno, kaj havas siajn antaŭskribitajn formon kaj mezurojn. Ĝiaj partoj estas la kapo (hokeilkapo) kaj fusto (hokeilfusto). Unu flanko de la tuta hokeilo estas plata, la alia estas konveksa.

Ceteraj ekipaĵoj de la hokeistoj estas la ŝirmilaro (ŝirmekipaĵo) de la golulo (krur-, pied-, ventroŝirmilo kaj specialaj gantoj), la uniforma sportotrikoto de la kampludistoj (alikolora ol tiu de la golulo), sportkalsono, tibiŝirmilo kaj ŝuoj de tipo permesita.

La hoketeamo konsistas el 11 ludistoj, nome el unu golulo kaj 10 kampludistoj. Ili ĉiuj havas sian difinitan lokon kaj taskon ene de la posteniĝo de la teamo. Ĝis antaŭ nelonge la teamo devis traludi la tutan duontempon en neŝanĝita postenigo, sed la plej nova regularo jam permesas libervolan lokŝanĝon inter la ludistoj de la teamo daŭre de la tuta matĉo. Sed ŝanĝi ludiston pere de rezerva ŝanĝludisto ne estas permesite.

Ĉiu teamo elektas teamestron el inter siaj membroj. Tiu reprezentas la teamon kaj plenumas certajn taskojn, kiel ekz. loti por la duonkampo antaŭ la matĉo ktp.

La du. duontempoj kaj ĝenerale la plua ludo post ĉiu ludinterrompo komenciĝas per enludigo (t.e. pilkoenludigo), vulgare bulio. Komence de la duontempoj kaj post ĉiu golo la enludigo okazas en la mezo de la ludkampo. Por plenumi la enludigon po unu ludisto el ambaŭ teamoj ekstaras en la mezo de la ludkampo, vid-al-vide unu al la alia, vizaĝe al la flanklinio, tiel, ke la propra golejo estu dekstramane al li. La ludgvidisto metas la pilkon sur la grundon inter ili. Je lia fajfilsigno la du ludistoj ektuŝas la teron dekstre de la pilko per la malsupra eĝo de la hokeilo kaj poste ili intertuŝigas reciproke la platan flankon de la hokeilkapo super la pilko. Tion ĉi ili ripetas ankoraŭ du fojojn. Post la tria intertuŝigo, per la bato de unu el la du enludigantoj (buliantoj) la pilko venas en ludon, alinone la pilko iĝas enludita.

Enludigo sekvas ankaŭ tiam, kiam ambaŭ teamoj samtempe kulpis malregulaĵon, aŭ la ludgvidisto kulpis eraron, aŭ okazis io, pro kio la ludo estis interrompita. Tia enludigo okazas loke de la ludinterrompo, escepte enludigon ene de la ŝotocirklo, en kiu kazo ĝi estas plenumebla nur almenaŭ 4,55 m-ojn distance de la gollinio.

Dum kaze de enludigo, plenumata ĉe la ludkampomezo (t.e. komence de duontempo, aŭ post golo), la teamo okupas la bazan, ludkomencan posteniĝon, kaze de enludigo en ajna cetera punkto de la ludkampo la ludistoj devas posteniĝi inter sia propra gollinio kaj la imagita linio trairanta la pilkon paralele kun la gollinio.

Uzante sian hokeilon, la ludisto rajtas bati la pilkon nur per ĝia plata flanko (inkluzive kaj la kapon kaj la fuston). Dum la bato neniu parto de la hokeilo leviĝu super la ŝultron de la ludisto. Estas malpermesite bati sub la kuŝantan aŭ ruliĝantan pilkon (nomata kupirta bato), ĉar tio estas danĝera ludo. Cetere la levita pilkobato (kiam post la bato la pilko leviĝas en la aeron, kaj kiun oni nomas ŝlenco) estas permesita. Same licas bati la pilkon en la aero, kondiĉe ke la hokeilo ne leviĝas super la ŝultron, kaj la bato ne estas danĝera por alia ludisto. Malpermesitas porti aŭ saltigadi la pilkon sur la hokeilo. Tian ludon sekvas puno. Licas haltigi la pilkon kaj en la aero kaj sur la grundo ankaŭ per la mano, sed post la haltigo oni devas ĝin tuj delasi. Plupasigi la pilkon licas nur per la hokeilo. Kapte levi la pilkon permane de sur la tero aŭ kiki (piedbati) ĝin, ĵeti aŭ kunporti ĝin estas same malpermesite.