Dum la ludo estas malpermesite baTi, aŭ krampe kapti per la propra, la hokeilon de la kontraŭlo. Same ne estas permesitaj ĉiaj aktivadoj krude kaj perforte malhelpantaj la liberan ludon de la kontraŭulo aŭ minacantaj ties korpan sekurecon.
La golulo rajtas kike parati la pilkon aŭ haltigi ĝin krom per la hokeilo ankaŭ per ajna parto de sia korpo, sed nur ene de la ŝotocirklo.
Obeante la suprajn ludregulojn, permesojn kaj malpermesojn, la ludistoj de unu el la du teamoj pasigadas la pilkon unu al la alia en disciplinita kolektivema interludo kaj kun lerta taktiko, kaj venante ĉiam pli proksimen al la kontraŭula golejo klopodas atingi golon. (Teamon momente, aŭ pli longtempe atakantan la kontraŭulan golejon oni nomas atakanta teamo. Ĝian ludon oni nomas atakludo kaj ĝiajn ludistojn — atakantaj ludistoj aŭ atakantoj.) Per tenaca kaj persista kontraŭstaro la alia teamo klopodas haltigi kaj fiaskigi la disvolviĝantan atakon de la kontraŭlo (teamon momente aŭ pli longtempe defendantan sian golejon oni nomas defendanta teamo, ĝian ludon — defendludo, kaj ĝiajn ludistojn — defendantaj ludistoj aŭ defendantoj) kaj post sukcesa defendludo transiri en atakan manovron, celante same golon. Venkas tiu el la du teamoj, kiu fine de la du duontempoj atingis pli multe da goloj.
La teamo atingis golon, respektive la ludgvidisto koncedas la golon, kiam la pilko — sekve de ŝoto, bato, puŝo, rulo aŭ devojigo per la hokeilo de atakanta ludisto — en sia plena volumeno transiris la gollinion inter la du golejfostoj, senkonsidere de tio, se eventuale ankaŭ unu aŭ pli da ludistoj de la defendanta teamo ektuŝis la pilkon poste, antaŭ ol ĝi atingis la gollinion, post enludigo plenumita ene de la ŝotocirklo oni atingas golon nur, se la hokeilo de ankaŭ atakanta ludisto ektuŝis la pilkon.
Dum la ataklado de iu el la du teamoj, disvolvita sur la kontraŭula duonkampo, povas okazi situacio, kiun oni nomas ofsajdo. Ĉiu senpilka ludisto de la atakanta teamo estas en ofsajdo, se ne troviĝas almenaŭ tri defendantaj ludistoj, aŭ iu el liaj samteamanoj kun la pilko, pli proksime al la gollinio ol li. La fakto de la ofsajdo mem ne estas punenda, krom se per tiu pozicio la ludisto havigis al si avantaĝon, aŭ malfavore influas la ludon de la kontraŭlo. La ludisto ĉesis esti en ofsajdo, se unu el la kontraŭulaj ludistoj kun rezulto priludis la pilkon.
Kiam la pilko transiris la flanklinion, sekvas tn. enbato, nome oni resendas la pilkon per bato en la ludkampon. La enbato ne povas esti forta bato, nur simpla repuŝo de la pilko. La enbaton plenumas iu el la ludistoj de la alia teamo ol kiu teamo la lasta ektuŝis la elirontan pilkon. La enbaton li devas plenuni sur la ekstera flanko de la flanklinio, tie, kie la pilko transiris ĝin. Dum la enbato la ceteraj ludistoj devas restadi inter la du sepjardaj linioj de la ludkampo.
Por puni eventualajn malregulaĵojn la ludgvidistoj disponas pri certaj sankcioj. Tiuj sankcioj estas la libera ŝoto, la punŝoto, la elludigo de la kulpinta ludisto por certa tempodaŭro, aŭ lia definitiva eskludo el la plua parto de la matĉo.
La liberan ŝoton plenumas unu el la kontraŭulaj ludistoj de la kulpinta teamo, ĝenerale loke de la kulpita malregulaĵo, escepte kelkajn specialajn formojn de la libera ŝoto pli sube traktatajn. La plenumanto de la libera ŝoto rajtas aŭ bati la pilkon, aŭ nur forpuŝi ĝin. Dum la plenumo de la libera ŝoto al neniu ludisto estas permesite veni pli proksimen ol 4,55 m-ojn al la ŝotanto. Neregule plenumita libera ŝoto sekvigas pli novan punon.
Specialaj kazoj de la libera ŝoto estas la enludiga ŝoto, la granda angulŝoto kaj la puna angulŝoto.
Se la pilko transpasis la gollinion ekster la golejo, estas tri variantoj:
a) se atakanta ludisto sendis ĝin trans la gollinion, aŭ se la pilko frapiĝis tien senintence de sur tia ludisto de la defendanta teamo, kiu ludisto trovigis inter la kvaron- kaj mezlinio, la plua ludo estas enkondukata per la tn. enludiga ŝoto (ne konfuzenda kun la enludigo — bulio — jam konigita), mallonge elŝoto (nome oni ŝotas ĝin el la golejzono ale al la mezo de la ludkampo). La enludiga ŝoto, alinome elŝoto estas speco de la libera ŝoto, kiun plenumas unu el la defendantaj ludistoj, 14,63 m-ojn distance de la gollinio, vid-al-vide al tiu punkto, kie la pilko transiris la gollinion. Dum la plenumo de la elŝoto la golulo kaj 5 ludistoj de la defendanta teamo posteniĝas ĉe la gollinio kaj ĝiaj ceteraj ludistoj devas stari trans la mezlinio (pretaj kompreneble kiel eble plej rapide enmiksigi en la ludon post la plenumita elŝoto). La membroj de la atakanta teamo rajtas restadi dume ie ajn en la ludkampo krom ene de la ŝotocirklo de la defendantoj.
b) se defendanta ludisto, troviĝanta maltrans la kvaronlinio, sendis la pilkon senintence trans la gollinion, la ludgvidisto aljuĝas grandan angulŝoton, mallonge grandangulon. La grandan angulŝoton, kiu estas speco de libera ŝoto, plenumas unu el la atakantaj ludistoj. La loko de la grandangulo estas aŭ sur la gollinio, aŭ sur la flanklinio, 2,80 m-ojn distance de tiu angulflago, kiuflanke de la golejo la pilko transpasis la gollinion. En la momento de la granda angulŝoto ĉiuj ludistoj de la defendanta teamo posteniĝas vice malantaŭ la gollinio, dum la ludistoj de la atakanta teamo — krom la ŝotanto — restadas sur la ludkampo, ekster la ŝotocirklo de la defendantoj. Post plenumita granda angulŝoto ŝoti la pilkon (aŭ sendi ĝin ajnamaniere) en la golejon licas nur, se iu el la atakantoj jam haltigis la pilkon sur la tero, aŭ se iu el la defendantoj ektuŝis ĝin per la hokeilo aŭ per la korpo.
c) se defendanta ludisto el iu ajn parto de la ludkampo intence sendis la pilkon trans sian gollinion, la ludgvidisto aljuĝas punan angulŝoton, mallonge punangulon. La punan angulŝoton, ankaŭ kiu estas speco de libera ŝoto, plenumas same unu el la atakantaj ludistoj el de iu ajn parto de la gollinio, minimume 9,14 m-ojn distance de la golejfosto. Dum la ŝoto ne pli ol 6 ludistoj de la defendanta teamo rajtas posteniĝi malantaŭ la gollinio, la ceteraj devas restadi trans la mezlinio, ĝis ankaŭ alia ludisto ektuŝis la pilkon aŭ la pilko forlasis la ŝotocirklon.
Punŝoton aljugas la ludgvidisto avantaĝe al la kontraŭulo, kiam
a) ludisto de la defendanta teamo, ene de la ŝotocirklo, intence kulpas malregulaĵon, por malhelpi golon (ekz. kiam la kontraŭlo plenumas liberen ŝoton ene de la ŝotocirklo de la defendanta teamo);
b) kvankam neintence, ene de la ŝotocirklo, la defendanta teamo kulpas malregulaĵon, sen kio la kontraŭula teamo verŝajne estus atinginta golon (ekz. kruda kaj danĝera ludo, aŭ ĝenerale ĉia ajn kulpo kontraŭ la regula, disciplinita ludmaniero).
La punŝoton plenumas unu el la ludistoj de la atakanta teamo el de la loko de la punŝoto (7,30 m-ojn antaŭ la mezo de la golejo). Svingodona alkuro antaŭ la ŝoto ne estas permesita. La golulo (aŭ lia anstataŭanto, se li vundiĝis aŭ la ludgvidisto elludigis lin) devas stari sur la gollinio meze de la golejo, kaj ne rajtas sin formovi eĉ per unu piedo, dum oni plenumas la punŝoton.
La hokematĉon gvidas samtempe 2 ludgvidistoj. Ĉiu el ili devas kontroli po unu duonkampon kaj unu el la flanklinioj en ties plena longo. Angulŝoton ili rajtas aljuĝi nur sur sia propra duonkampo.
La ludgvidisto signas per fajfilo la komencon kaj finon de la duontempoj, krome li fajfilsignas, kiam li volas puni malregulaĵon, aŭ pro ajna kaŭzo li volas interrompi la ludon, fine, kiam li signas golon, kiam li signas la transiron de la pilko trans la gollinion, aŭ kiam li rekomencigas la ludon per nova enludigo post punŝoto ne rezultiginta golon.