Post la fajfilsono li klarigas per internacie interkonsentitaj brakosignoj la kaŭzon de la ludinterrompo, nome la enludigon, piederaron, perkorpan malhelpadon, golon, ofsajdon, liberan ŝoton, grandan aŭ punan angulŝoton, punŝoton kaj la danĝeran ludon.
Du flankjuĝistoj kaj unu tempomezura juĝisto helpas al la du ludgvidistoj dum la matĉo. Ili ĉiuj estas membroj de la konkursa juĝistaro, kies pluaj membroj estas la prezidanto, la vicprezidanto, la konkursa sekretario kaj la kuracisto.
Esprimoj:
Internacia hokekonkurso. Internacia konkurso de hokeo. Mondĉampionado de hokeo. Olimpikoĉampiona hoketeamo. La franca nacia hoketeamo gajnis la ĉijaran mondĉampionecon venkinte ĉiujn siajn rivalojn en la ĉampionado. La Eŭropo-ĉampionadon de hokeo partoprenis la naciaj teamoj de 15 landoj.
B) Ĉambrega hokeo
Oni ĝin ludas laŭ regularo iom diverĝa disde tiu de la subĉiela hokeo.
(Nur menciite, sed ne traktate.)
Ĵudo
Aplikante krom la forto de siaj muskoloj ankaŭ tre vastan serion de permesitaj kaj dum longatempa eksercado lernitaj prenoj, fintoj, korpoĵetoj kaj ganĉoj (stumbligoj), la ĵudisto klopodas venki sian kontraŭulon en korpo-kontraŭ-korpa batalo. Venkas, kiu ene de la fiksita matĉotempo igas sian kontraŭulon batalsenpova, aŭ la unua atingas la maksimuman poentonombron, aŭ montras teknikan supervaloron dum la daŭro de la batalo.
Ĵudo estas japandevena sportobranĉo, kion demonstras la deviga japanstile ĵudovesto de la konkursantoj, kiel ankaŭ la japana nomo de la diversaj teknikoj kaj aktivadoj, eĉ japanaj komandovortoj, kiujn la konkursantoj devas koni kaj la konkursaj juĝistoj devas uzi dum la matĉoj. Certa kvanto da tiuj japanaj vortoj estas troveblaj pli sube, dissemite en la teksto. Tiuj vortoj aperas en la oficiala latinlitera angla-japana transskribo kaj post ĉiu vorto staras parenteze la Esperanta prononco. Dupunkto post vokalo signifas, ke ĝi estas prononcenda longa. Kie la fonetika formo ne troviĝas, tiu vorto estas prononcenda laŭ la Esperanta legoregulo. Post la fonetika formo staras la Esperanta traduko de la japana vorto.
(Post la pleja parto de tiuj japanaj vortoj staras du diverĝaj tradukoj. La tradukoj post la mallongigo «jap.» estas rektaj tradukoj el la japana en Esperanton, — bonvola kontribuo de s-ro T. Nakamura. La tradukoj post la mallongigo «ang.» venis el la anglalingva regularo de la mondfederacio en la hungaran regularon, kaj post tia duobla transplanto sekvis la traduko en Esperanton. Pro tio — bedaŭrinde — la du Esperantaj tradukoj de la samaj japanaj vortoj ĝenerale ne kovras unu la alian, konsekvence la lastaj tradukoj ne estas rigardeblaj aŭtentaj kaj fidelaj.
Estas supozebla kun granda verŝajneco, ke ĉie en la ĵudistaj medioj — escepte tiujn japanajn — estas konataj kaj uzataj la neaŭtentaj tradukoj, transprenitaj el la oficiala, anglalingva regularo. Prezentas sin do la demando, kiun el la du tradukoj akcepti kiel oficialan.)
La ĵudokonkursoj estas aranĝataj en ĉambregoj puraj kaj konvene vastaj por la disvolvo de la ĵudomatĉoj.
La pli strikta scenejo de la konkurso estas la 14×14, maks. 16×16 m-ojn area ĵudofaco, kovrita per tatamo aŭ alia akceptebla ĵudotapiŝo. En internaciaj konkursoj estas antaŭskribita la uzo de tatamo (5 cm-ojn dika mato), kunmetita el strioj 183×91×5 cm-ojn volumenaj. En la ceteraj konkursoj oni ĝenerale uzas ĵudotapiŝon konsistantan el fortike teksita tegilo remburita 5 cm-ojn dika per strioj el ĉevalharo. Estas uzataj ĵudotapiŝoj ankaŭ el plasto.
La tutan ĵudotapiŝon kovras tapiŝkovrilo el artefarita ledo, lin- aŭ veltolo. Cele de pureco ĝi estas ofte lavenda.
Por preventi kontuzojn aŭ vundiĝojn ĉe konkursantoj elfalintaj aŭ elglitintaj de sur la ĵudotapiŝo, 2,5 m-ojn larĝa, laŭeble alikolora ŝirmotapiŝo ĉirkaŭzonas la ĵudotapiŝon ĉe ĉiuj flankoj.
La ĵudofaco, plene kovrata de la ĵudotapiŝo, havas du zonojn, nome la 9×9 aŭ 10×10 m-an batalfacon, alinome luktofacon, kaj la eksteran zonon, nomatan sekurfaco. La du zonojn dividas unu de la alia 7 cm-ojn dika ruĝa rubando gluita sur la tapiŝkovrilo.
Dum la konkurso la ĵudistoj devas porti la antaŭskribitan, japandevenan ĵudoveston nomatan «jûdôgi» (ĵu:do:gi = ĵudovesto). Ĝi konsistas el blankaj, tolaj jako kaj pantalono. La jako longas ĝis la genuoj kaj havas nek poŝojn, nek butonojn aŭ agrafojn. La manikoj estas tiel longaj, ke ili kovras pli ol duonon de la antaŭbrako kaj havas 3–5 cm-an plivastecon ĉe la ekstremo. 4 cm-ojn larĝa zono, havanta la koloron de la kvalifa kategorio de la konkursanto, premas la jakon fikse al la korpo. Duoble ĝi ĉirkaŭvolvas la talion kaj dorse ĝi estas nodligita tiel, ke ĝiaj du ekstremoj 15 cm-ojn longe libere ŝvebas. Por la daŭro de la matĉo la du ĵudistoj devas Kovri sian zonon per la tiucele disponigita tn. indikzono, kiu estas same 4 cm-ojn larĝa ruga (por unu el la konkursantoj) respektive blanka (por la alia) rubando.
La senbutonan, senagrafan pantalonon fikasas laĉoj ĉirkaŭ la talio.
Dum la batalo uzo de ŝuoj ne estas permesita.
Sub la ĵudovesto la viroj devas surhavi bankalsonon aŭ testikujon, krome nenion alian. La virinoj havas kalsoneton sub la pantalono kaj korpomezuran trikoton sub la jako.
Antaŭ la komenco de la matĉo la du konkursantoj ekstaras meze de la batalfaco, 4 m-ojn unu kontraŭ la alia kaj reciproke salutas unu la alian.
Okaze de teama konkurso la membroj de la du kontraŭulaj teamoj venas al la mezo de la batalfaco, viciĝas en du linioj 4 m-ojn vid-al-vide unu al la alia. Je la signo de la gvida juĝisto ĉiu turnas sin al la tablo de la konkursa juĝistaro kaj je lia komandovorto «rei» (= Riverencu! Salutu!) ĉiu klinas sin. Poste ĉiu returnas sin vid-al-vide unu al la alia kaj je la pli nova komandovorto «rei» la du teamoj salutas unu la alian per klino, poste forlasas la tapiŝon.
La matĉo komenciĝas ĉiam en stara pozicio, je la komandovorto «hajime» (haĵime = Komencu!) de la gvida juĝisto. La daŭro de la matĉo estas antaŭe difinita: ĝi ne povas esti malpli ol 3, nek pli ol 20 minutoj. La finon de la matĉo signas la tempomezura juĝisto per fortatona gongo.
La matĉo daŭras malpli longe ol la difinita matĉotempo, se unu el la konkursantoj plenumis certan aktivadon resp. teknikon valorantan unu poenton, nomatan «ippon» ( = jap.: Venko unu! — ang.: unu poento). Tiu unu poento konsistas el 10 subpoentoj.
Same finiĝas la batalo antaŭ la fino de la matĉotempo, se unu el la konkursantoj plenumis dufoje tian aktivadon, resp. sukcese aplikis tian teknikon, por kiu la gvida juĝisto aljuĝas «waza-ari»-on (ŭaza-ari = jap.: Fiksita la formo! — ang.: duonpoento), valorantan 7 subpoentojn.
Ekzistas ankoraŭ du kromaj frakciaj poentoj, nome «waza-ari-nichikai-waza» (ŭaza-ari-niĉikai-ŭaza = jap.: ? — ang.: preskaŭ duonpoento), valoranta 5 subpoentojn kaj «kinsa» (jap.: etdiferenco; apenaŭa diferenco — ang.: malgranda avantaĝo), valoranta 3 subpoentojn. Sed tiuj du lastaj frakciaj poentoj — kiom ajn foje aljuĝitaj dum la daŭro de la matĉo — kiel ankaŭ la eventuala aljuĝo de unufoja «waza-ari» estas sumigeblaj nur post la fino de la antaŭskribita plena matĉotempo, kiam el la proporcio de la sumo de la adiciitaj subpoentoj oni elkalkulas, kiu venkis en la matĉo kun teknika supervaloro, nomata «yusei-gachi» (jusei-gaĉi = jap.: ? — ang.: venko kun teknika supervaloro).
Venkas tiu konkursanto,
a) kies kontraŭulo forestis sian matĉon, kion oni nomas «fusen—gachi» (husen-gaĉi = jap.: ? — ang.: venko pro fores-to), aŭ kies kontraŭulo rezignas la matĉon, kion oni nomas «fusen-sho» (husen-ŝo: = jap.: senlukta gajno de venko — ang.: venko pro rezigno), aŭ kies kontraŭlo kapitulacas dum la matĉo, kion oni nomas «kiken-gachi» (kiken-gaĉi = jap.: ? — ang.: venko pro kapitulaco);