b) kiu antaŭ la fino de la matĉotempo akiris iun el la sekvantaj rezultoj, sufiĉaj por tuj fini la matĉon:
aa) «ip-pon», valoranta unu poenton,
bb) «awasete ippon» (aŭasete ip-pon = jap.: Sume, venko unu! — ang.: du duonpoentoj), kiun oni atingas plenuminte la duan «waza-ari»-on, kaj kiu valoras same 1 poenton, kaj fine
cc) «nihon» (= Venko dua! — ang.: du poentoj; du «ippon»-oj) valoranta 2 poentojn;
c) kiu post la paso de la matĉotempo havas iun el la avantaĝoj: «waza-ari», «waza-ari-nichikai—waza» aŭ «yusei-gachi».
Dum la matĉo la konkursantoj komence batalas starante, poste, sekve de ia aplikata tekniko, ili ŝangas pozicion, kaj la batalo transiras en tn. terbatalon, nomatan «ne-waza» (ne-ŭaza = jap.: kuŝpozicia formo — ang.: terbatalo), kie la lukto estas daŭrigata en kuŝa, surgenua ktp pozicioj. Se la aplikata tekniko al la transiro en «ne-waza»-n ne estis kontinua, t.e. regula, tiam la gvida juĝisto rajtas ordoni al la konkursantoj repreni denove la staran pozicion.
Pli da regulaj eblecoj estas por la transiro el la stara batalo en la terbatalon. Tiaj estas ekzemple:
— se unu el la du kontraŭuloj, atinginte certan rezulton per ĵetotekniko, seninterrompe, kontinue faras «ne-waza» teknikon kun ataka intenco;
— se unu el la du falas sur la tatamon post sensukcesa ĵetotekniko, la alia havas la eblecon postsekvi lin sur la tatamon;
— se la konkursanto atingas konsiderindan rezulton per apliko de «shime-waza» (ŝime-ŭaza = jap.: strangola formo (ang.: strangola tekniko), aŭ «kansetsu-waza» (kansecu-ŭaza = jap.: artiktorda formo — ang.: brakostreĉa tekniko) en stara pozicio kaj seninterrompe daŭrigas la aktivadon en «ne-waza»-on. Dum tiu transiro li rajtas uzi nur unu el la ĵetoj permesitaj en ĵudo.
La gvida juĝisto anoncas «osaekomi»-on (= jap.: subpremado; formoj de subpremado — ang.: subpremo), kiam unu el la konkursantoj sukcesis trudi certatempan senmovecon al la kontraŭulo en la pozicio resp. preno fiksteno, alinome alfikso, japane «katame-waza» (katame-ŭaza = jap.: formoj ĉe alfiksado — ang.: subpremo). En la pozicio (per la preno) fiksteno, alinome alfikso, la konkursanto premas sian kontraŭulon dorse sur la tapiŝon, klopodante, ke ties ambaŭ ŝultroj tuŝu la tapiŝon. Validas la preno ankaŭ, se nur unu ŝultro de la fikstenato tuŝas la tapiŝon, kondiĉe, ke la akso de la du ŝultroj ne dekliniĝas de la tapiŝo pli ol 90 gradojn. Esence estas, ke la fikstenata kontraŭulo ne povas esti danĝera al la fikstenanto laŭ regula maniero.
30 sekunda fiksteno rezultigas «ippon»-on, 25 sekunda -»waza-ari»-on.
Kiam la senmoveco ĉesis, la gvida juĝisto anoncas «toketa»-on (= jap.: Elturnita! — ang.: ?). La tempomezura juĝisto mezuras la tempon inter «osaekomi» kaj «toketa», kaj komunikas tiun al la gvida juĝisto.
Se la gvida juĝisto anoncas «osaekomi»-on kaj Tiel opinias, ke la konkursanto dum la posta lukto venos eventuale ekster la batalfacon, tiam li komandas «sono-mama»-on (= jap.: Restu tiel! — ang.: Ne moviĝu!). Poste, bone observinte ilian pozicion, sendas ilin en la mezon de la tapiŝo, kaj kune kun la du flankjuĝistoj li lokas ilin en la saman pozicion. Post tio li komandas: «yoshi» (joŝi = jap.: Daŭrigu! — ang.: daŭrigi la batalon post «sono-mama»).
La gvida juĝisto aljuĝas «ippon»-on, kiam liaopinie la ĵeta aŭ ataka aktivado, kiun la konkursanto aplikis, meritas «ippon»-on. Tiam la gvida juĝisto haltigas la matĉon per la komandovorto «sore-made» (= jap.: Senplue!; Fino — ang.: Haltu!; finiĝis la batalo), kaj deklaras la venkinton.
En tiu kazo, se ambaŭ konkursantoj samtempe elmeritis «ippon»-on, la gvida juĝisto anoncas egalstaton, japane «hiki-wake»-on (hiki-ŭake = jap.: Egalapartiĝo! — ang.: sendecide) kaj la konkursantoj havas la rajton komenci denove la batalon, t.e. rekomenci novan matĉon.
La gvida juĝisto anoncas «waza-ari»-on, se liaopinie la aplikata aktivado ne meritas «ippon»-on, kvankam estis valora aktivado. Du «waza-ari»-oj valoras unu «ippon»-on.
La matĉo povas finiĝi ankaŭ per «sôgôgachi» (so:go: gaĉi = jap.: totala venko — ang.: kunmetita venko), kiam unu el la du jam ricevis «waza-ari»-on, kaj poste la kontraŭulo ricevas la punon (keikoku» (= jap.: admono — ang.: admono), aŭ inverse, se la puno venis pli frue.
Se ĝis la fino de la matĉotempo neniu el la du konkursantoj atingis «ippon»-on, je la gongosigno la gvida juĝisto haltigas la matĉon per «sore-made», kaj la du batalantoj forlasas la tapiŝon por reiri al sia loko. Ĉi-kaze la rezulton oni difinas baze de la plenumitaj «nage-waza»-oj (nage-ŭaza = jap.: formoj de ĵetado; ĵetformoj — ang.: ĵettekniko), «katame-waza»-oj, «shime-waza»-oj kaj «kansetsu-waza»-oj.
La gvida juĝisto anoncas «hantei»-on (= jap.: decido – ang.: decidi) per altenlevo de sia dekstra mano. Responde la helpjuĝistoj levas tabuleton aŭ flageton samkoloran kun la zonkoloro de tiu, kion ili opinias venkinto. Post la decido la gvida juĝisto anoncas «yusei-gachi»-on.
Se inter la konkursantoj ne evidentiĝis teknika diferenco, tiam la vicjuĝistoj levas samtempe ambaŭ tabuletojn resp. flagetojn. Tiam la gvida juĝisto anoncas «hikiwake»-on.
En certaj okazoj la gvida juĝisto trovas necese haltigi la batalon. Tion li faras anoncante «matte»-on (= jap.: Atendu!; Momenton! ang.: Heltu! Ĉesigu la batalon!). La daŭrigo de la lukto okazas post la komandovorto «hajime».
Tia ĉi haltigo estas ebla en la jenaj kazoj:
— kiam unu aŭ ambaŭ konkursantoj elpaŝis aŭ estas tuj elpaŝontaj el de la batalfaco;
— kiam unu aŭ ambaŭ konkursantoj aplikas, aŭ ŝajnas, ke aplikos malpermesitan teknikon aŭ aktivadon;
— kiam unu aŭ ambaŭ konkursantoj vundiĝis aŭ malsaniĝis;
— kiam necesas, ke la konkursanto ordigu al si la vestaĵon;
— kiam en «ne-waza» estas elformiĝanta nenia konkreta aktivado, aŭ kiam la konkursantoj estas en pozicio «ashigarami» (aŝigarami = jap.: piedimplikado — ang.: piedstreĉo), el kiu nenia elvolviĝo estas ebla;
— kaj en ĉiu cetera kazo, se la gvida juĝisto tion opinias necesa.
Longa listo (ĉ. 25 reguloj) en la regularo traktas la malpermesitajn aktivadojn kaj teknikojn, kies aplikantojn la gvida juĝisto punas unu- aŭ plurfoje per disciplina puno aŭ per eskludo el la matĉo.
Jen kelkaj el tiuj malpermesitaj aktivadoj kaj teknikoj:
— apliki «dôjime»-on (do:ĵime = jap.: torsostringado – ang.: piedkrampo) sur la trunko, kolo aŭ kapo de la kontraŭulo;
— apliki «kansetsu-waza»-on aliloke ol ĉe la kubuto;
— kiki (piedfrapi) piede aŭ genue la manon aŭ brakon de la kontraŭulo, por ke tiu rezignu la prenon;
— levi la kontraŭulon de sur la tapiŝo kun la celo reĵeti lin sur la tapiŝon;
— per unu aŭ ambaŭ manoj teni daŭre kaptita la kolumon, la alon aŭ la manikon de la ĵudojako de la kontraŭulo, aŭ lian zonon.
Tri disciplinaj punoj ekzistas: «shidô» (ŝido: jap.: gvido, gvidado — ang.: rimarkigo), «chûi» (ĉu:i =: jap.: atentigo, rimarkigo — ang.: atentigo) kaj «keikoku» (= jap.: admono – ang.: admono).
La gvida juĝisto donas la punon «shidô» al tiu konkursanto, kiu liaopinie intencas kulpi unu el la listigitaj malpermesoj, aŭ jam kulpis ĝin etgrade. «Shido»-n li anoncas dum la lukto, loke de la kulpita misago.
La punon «chûi» ricevas tiu konkursanto, kiu ripetite kulpas etgrade aŭ unufoje mezgrade unu el la listigitaj malpermesoj. Kaze de elmeritita «chûi» la gvida juĝisto interrompas la batalon, al la konkursantoj li ordonas repreni la staran pozicion, en kiu ili komencis la batalon, kaj laŭte anoncante «chûi»-on li mane surmontras la kulpinton.
Kiam unu el du ĵudantoj ricevis «chû»-on, tiam la alian devas konsideri tia, kiu atingis «waza-ari-nichikai-waza»-on.
«Keikoku»-on ricevas tiu konkursanto, kiu ripetite kulpas mezgrade aŭ unufoje kulpas konsiderinde unu el la listigitaj malpermesoj. Kaze de punado per «keikoku» la gvida juĝisto same ordonas al la du batalantoj repreni la komencan staran pozicion, tie li surgenuigas ilin kaj mane surmontras la kulpinton, laŭte anoncante «keikoku»-on.