Выбрать главу

Kiam unu el la du konkursantoj ricevis «keikoku»-on, tiam la kontraŭulo estas rigardenda atinginto de rezultato «waza-ari».

La poenton «ippon» oni devas aljuĝi,

— kiam la konkursanto — ĉu proprainiciate, ĉu dum la parato de la kontraŭula ataka tekniko — aplikas «nage-waza»-on, t.e. ĵetas la kontraŭulon sur lian dorson kun granda svingo, plenumante la ĵeton laŭ unu el la diversaj regulaj teknikoj;

— kiam la kontraŭulo diras «maitta»-on (= jap.: Venkita! — ang.: mi kapitulacas), aŭ ekbatas leĝere mane aŭ piede du aŭ pli da fojoj la korpon de la kontraŭulo aŭ la tapiŝon (kio signifas same rezignon pri la plua batalo);

— kiam la konkursanto sukcese aplikas «katame-waza»-on kaj igas sian kontraŭulon senmova dum 30 sekundoj;

— kiam la rezulto de iu «shime-waza» aŭ kansetsu-vaza» estas bone konstatebla.

«Waza—ari» estas aljuĝenda,

— kiam unu el la konkursantoj faras «nage-vaza»-on, sed kiu ne plene meritas «ippon»-on;

— kiam unu el la konkursantoj igas sian kontraŭulon senmova almenaŭ dum 25, sed malpli longe ol 30 sekundoj.

Post la supra, nekompleta konigo de la plej esencaj elementoj kaj reguloj de la batalo inter du konkursantaj ĵudistoj, jen fine la listo de la plej ofte aplikataj ĵudoĵetoj:

— «ôgoshi» (o: goŝi = jap.: perkoksa alpendigo — ang.: granda koksoĵeto),

— «uchi mata» (uĉi mata — jap.: interfemura krurenŝovo – ang.: interna femurĵeto),

— «harai-goshi» (harai-goŝi = jap.: krurforskua perkoksa ĵeto — ang.: falĉomova koksoĵeto),

— «tai-otoshi» (tai-otoŝi = jap.: korpa faligo — ang.: apogata ganĉoĵeto),

— «ô-soto-gari» (o:-soto-gari = jap.: kontraŭgamba alpendigo — ang.: dorsa ganĉoĵeto), (menciindas, ke «ganĉi» estas nova vorto, t.e. neologismo por la koncepto «stumbligi», kiun aktivadon oni aplikas kaj en ĵudo, kaj en la liberstila lukto)

— «seoi-nage» (= jep.: transŝultra ĵeto — ang.: subbrak-apoga ŝultroĵeto),

— «makikomi» (= jap.: ĉirkaŭtordo — ang.: brakotiro kun sinĵeto),

— «tomoe-nage» (= jap.: kirloĵeto — ang.: ĵeto trans la kapon),

— «kata-guruma» (= jap.:surŝultrigo — ang.: leva ŝultro-ĵeto),

— «ko-uchi-gari» (ko-uĉi-gari = jap.: alpendiga piedfor-skuo de internaflanke — angl.: malgranda interna hoko),

— «ô-uchi-gari» (o:-uĉi-gari = jap.: alpendigo per inter-femura gambentrudo — ang.: granda interna hoko),

— «deashi-barai» (deaŝi-barai = jap.: forskuo al elpaŝa piedo — ang.: maleolkapta flankenĵeto).

Krom la estraro (prezidanto, vicprezidanto, konkursaj sekretarioj) la konkursa juĝistaro konsistas el gvidaj juĝistoj, help- aŭ flankjuĝistoj, tempomezuraj juĝistoj, informdonaj juĝistoj, juĝistoj disponitaj al la konkursantoj, fine el la konkursa kuracisto kaj el la konkursa aranĝistaro.

La gvida juĝisto antaŭ la konkurso kontrolas la scenejon de la konkurso, nome la regulan lokigon kaj mezurojn de la ĵudotapiŝo kaj ŝirmotapiŝo. Dum la matĉo li restadas ene de la batalfaco, laŭ la antaŭskriboj de la konkursa regularo li gvidas la batalon kaj estas plene respondeca pri ties glata disvolvo. Dum la gvido li uzas japanlingvajn komandovortojn, anoncas kaj prijuĝas aktivadojn, aŭ punas malpermesitajn agojn, aplikante same la koncernajn japanajn esprimojn. Helpe de la du helpjuĝistoj li difinas la rezulton de la matĉo. La rezulton de la batalo ili difinas baze de la plenumitaj teknikoj «nage-waza», «katame-waza», «shime-waza» kaj «kansetsu-waza».

En la internaciaj konkursoj la gvida juĝisto portas uniforman vestaĵon, nome malhelbluan jakon, grizan pantalonon kaj blankan ĉemizon kun kravato. La batalfacon li rajtas suriri nur en ŝtrumpoj aŭ en maldikaj gimnastaj pantofloj.

Dum la matĉo la laboron de la gvida juĝisto helpas du helpjuĝistoj, nomataj ankaŭ flankjuĝistoj. Ili sidas ĉe du diagonalaj anguloj de la batalfaco, ene de la sekurfaco. Se necese, ili povas formovi sin de tiu loko, kunportante sian seĝon.

Baze de la konkursa regularo ili helpas al la gvida juĝisto pritaksi la konkursrezultojn, precipe kiam neniu el la konkursantoj atingis poenton «ippon» aŭ «awazate-ippon» ĝis la fino de la matĉotempo. Kaze de venko kun teknika supervaloro («jusei-gachi»)ili indikas la venkinton levmontrante la tabuleton aŭ flageton samkoloran kun ties zonkoloro. Kaze de egalstato («hiki-wake») ili levas ambaŭ tabuletojn (flagetojn). Kiam ili ne samopinias kun la gvida juĝisto pri la aljuĝo aŭ nealjuĝo de unu poento («ippon») aŭ duonpoento («waza-ari»), ili ekstaras, kaj komunikas sian opinion al la gvida juĝisto, kiu konsultinte kun ili, aliĝas al ilia komuna opinio. Dum tio la batalo paŭzas.

La helpjuĝistoj surhavas la saman uniforman vestaĵon, kian la gvida juĝisto.

La tempomezura juĝisto havas sian lokon ĉe la tablo de la konkursa juĝistaro. Antaŭ li staras la ĵudhorloĝo, la gongo kaj la stophorloĝo. Je la komandovorto «hajime!» de la gvida juĝisto li ŝaltas (ekfunkciigas) la ĵudhorloĝon kaj per la gongo li signas la komencon de la matĉo. Je la fino de la matĉotempo li donas denove gongosignon, je kio la gvida juĝisto ĉesigas la batalon.

Okaze de interrompo de la matĉo — je la signo de la gvida juĝisto — li haltigas (elŝaltas) la ĵudhorloĝon kaj per la stophorloĝo mezuras la tn. indulgotempon (ekz. pro negrava vundiĝo de iu konkursanto) respektive la tn. mortan tempon (ekz. okaze de la disciplinaj punoj «chui» aŭ «keikoku», kiam la batalo estas interrompita kaj la konkursantoj devas iri en la mezon de la batalfaco). La efektivan luktotempon donas la daŭro de la matĉotempo, plus la eventualaj kromtempoj: indulgotempo aŭ morta tempo.

Se la gvida juĝisto anoncas fikstenon («katane-waza»), li ŝaltas la stophorloĝon, kaj mezuras la daŭron de la fiksteno. La finon de la antaŭskribita fikstenotempo (30 sek.) li sciigas per gongobato. Se la fiksteno ĉesas pli frue ol la antaŭskribita tempo, li haltigas la stophorloĝon kaj laŭte diras la daŭron (ekz.: «la fiksteno daŭris 17 sekundojn»).

La taskojn de la ceteraj funkciuloj same antaŭskribas la konkursa regularo.

El la konkursa trupo oni elektas unu aŭ du trupestrojn, kies tasko estas zorgi pri ordo kaj disciplino en la trupo, krome reprezenti la trupon antaŭ la konkursa juĝistaro, se ili plenumas samtempe ankaŭ la taskon de la trupgvidanto.

La trejnisto akompanas sian trupon al la konkurso. Tie li havas asignitan lokon apud la tapiŝo. Li havas la rajton doni konsilojn kaj instrukciojn al la konkursantoj. Li decidas la grupigon de la konkursantoj laŭ pezkategorioj, la kunmeton de la teamo(j) kaj li elektas la rezervulojn.

Ĉiu sportunuiĝo aŭ nacia federacio dezignas unu trupgvidanton por la konkursa trupo. Lia devo estas interalie zorgi pri la vojaĝo, loĝigo ktp de la trupo. Li respondecas, ke la konkursantoj ĝustatempe alvenu al la loko de la konkurso kaj estas lia tasko transdoni la nomliston de la konkursantoj al la konkursa juĝistaro.

La internacia federacio de la sportobranĉo ĵudo estas: International Judo Federation (IJF). Esperante: Internacia Ĵudista Federacio.

Antaŭ la konkurso la konkursanto trairas kuracistan ekzamenon kaj poste oficialan peson. Rezulte de la peso oni indikas la pezkategorion, al kiu la pesita konkursanto apartenas. La ĵudisto rajtas konkursi en sia pezkategorio, aŭ en iu ajn pli alta pezkategorio. La plenkreskaj viraj ĵudistoj havas la sekvantajn pezkategoriojn:

korpopezo en kilogramoj
super inkluzive ĝis
1, Pezkategorio 63 (pezkategorio sesdek tri) 63
2. Pezkategorio 70 63 70
3. Pezkategorio 80 70 80
4. Pezkategorio 93 80 93
5. Pezkategorio super 93 (pk. super naŭdek tri) 93