Выбрать главу

La pezkategorioj de la virinaj ĵudistoj:

korpopezo en kilogramoj
super inkluzive ĝis
1. Pezkategorio 53 - 58
2. Pezkategorio 65 58 65
3. Pezkategorio 75 65 75
4. Pezkategorio 85 75 85
5. Pezkategorio super 65 85 -

Krom en unu el la supraj pezkategorioj la viraj ĵudistoj estas envicigitaj ankaŭ en tn. kvalifajn kategoriojn. Ĉian kvalifan kategorion, alinome gradon la ĵudisto povas atingi sendepende de siaj konkursrezultoj, ekskluzive nur baze de sia teknika scio, demonstrita kaj rekonita en ĉiam pli novaj kaj pli altagradaj sukcesaj ekzamenoj. Ĉiu metita ekzameno rajtigas lin porti sur la ĵudovesto tiakoloran ĵudozonon, kiu estas la koloro ĉe la atingita grado (kvalifa kategorio).

Ekzistas 15 gradoj, el kiuj 5 gradoj estas por lernantoj, nomataj kjuoj (termino Esperantigita el «kyû» [kju: = jap,: klaso]), kaj 10 gradoj estas por la majstroj, nomataj daneoj (termino Esperantigita el «dan» [= jap.: grado]).

Ĉiu konkursanto, trejnisto kaj konkursa juĝisto devas meti certan, por li devigan minimuman teknikan (zonakiran) ekzamenon. (Ekz.: la plej alteklasaj, t.e. la landaj konkursaj juĝistoj devas havi mininune la gradon daneo 1. [unuagrada daneo].)

La zonkoloro de la komencantoj estas blanka.

La kjuo-gradoj estas la sekvantaj (kun inversa numerigo, t.e. la pli altaj gradoj havas pli malgrandan numervaloron):

Kjuo 5. (kvinagrada kjuo) = citronflava zono

Kjuo 4. — oranĝflava zono

Kjuo 3. = verda zono

Kjuo 2. = blua zono

Kjuo 1. = bruna zono

La daneo-gradoj estas la sekvantaj:

Daneo 1. («Shô-dan» = ŝo:-dan) = nigra zono

Daneo 2. («Ni-dan») = nigra zono

Daneo 3. («San-dan») = nigra zono

Daneo 4. («Yô-dan» = jo:-dan) = nigra zono

Deneo 5. («Gô-dan» = go:-dan) = nigra zono

Daneo 6. («Roku-den») = ruĝa-blanka zono

Daneo 7. («Hichi-dan» = hiĉi-dan) = ruĝa-blanka zono

Daneo 8. («Hachi-dan» = haĉi-dan) = ruĝa-blanka zono

Daneo 9. («Ku-dan») = ruĝa zono

Daneo 10. («Ju-dan» = ju-dan) = ruĝa zono

Koncerne la tipon ĉe la konkursoj en la sportobranĉo ĵudo estas aranĝeblaj principe

a) konkursoj laŭ pezkategorioj (aparte por viroj kaj virinoj);

b) konkursoj laŭ kvalifaj kategorioj, nome laŭ gradoj (nur por viroj);

c) konkursoj sen kategorioj, alinome absolutaj ĵudkonkursoj, en kiuj ĉiu konkursanto povas batali kontraŭ iu ajn alia konkursanto, senkonsidere de pezkategorio aŭ grado (nur por viroj).

Praktike ĉiam pli dominas la konkursoj laŭ pezkategorioj. Por doni al tiuj konkursoj pli altvaloran teknikan nivelon, en la konkursproklamo oni kutimas antaŭskribi por la partoprenontaj konkursantoj certan pli altvaloran gradon (ekz. kjuo 1. aŭ daneo 1.), kiel postulatan minimuman gradon.

Koncerne la karakteron, la internaciaj ĵudkonkursoj povas esti individuaj, teamaj kaj individuaj-teamaj. Teamo konsistas ĝenerale el 5 membroj, nome po unu el ĉiu pezkategorio.

Koncerne la sistemon, la internaciaj ĵudkonkursoj estas aranĝataj ĝenerale laŭ rekte elimina sistemo, kvankam la regularo mencias kiel aplikeblajn, ankaŭ la nerekte eliminan, la rondbatalan kaj la miksan sistemojn.

Koncerne la specon, la internaciaj konkursoj povas esti

a) Ordinaraj internaciaj konkursoj (alinome plurnaciaj konkursoj);

b) Pli altagradaj internaciaj konkursoj (alinome konkursoj inter nacioj). Al tiuj lastaj apartenas kompreneble la kontinent- kaj mondĉampionadoj de ĵudo kaj la olimpikaj ĵudĉampionadoj.

Esprimoj:

Eŭropo-ĉampiono de ĵudo en la pezkategorio 75 (la pezkategorio indikas, ĉu temas pri vira aŭ virina ĉampiono!); virina ĵudkonkurso; (vira) ĵudkonkurso de la 80-kilogramuloj; (virina) ĵudkonkurso de la 58-kilogramuloj; olimpika ĉampionino de ĵudo aŭ olimpika judĉampionino en la pezkategorio super 85; — alternativoj: a) ĉampiona (unualoke klasita) teamo de la vira (virina) Eŭropo-ĉampionado (mondĉampionado, olimpika ĉampionado) de ĵudo; b) vira (virina) Eŭropo-ĉampiona (mondĉampiona, olimpikoĉampiona) ĵudoteamo.

Kajakado-kanuado

Kaj la kajakado kaj la kanuado apartenas al la familio de la remosporto, tamen la diverĝa formo de la uzataj boatoj, sed ankoraŭ pli la aplikata speciala remomaniero — nome la remo vizaĝe al la veturdirekto kaj la uzo de remiloj nefiksitaj al la rando de la boato kaj fine la eksterordinare malfacilaj konkurskondiĉoj, ofte eĉ vivdanĝero ĉe iuj subbranĉoj de tiu sportobranĉo (konkurso sur torenta, rokoplena montrivero) — motivas, ke la kajakado-kanuado estas memstara sportobranĉo, kun aparta regularo kaj propra mondfederacio.

La mondfederacio de la sportobranĉo kajakado-kanuado estas: International Canoe Federation (ICF). Esperante: Internacia Kanuista Federacio.

La sportobranĉo kajakado-kanuado havas kvar subbranĉojn:

A) Trankvilakva kajakado-kanuado

B) Sovaĝakva kajakado-kanuado

C) Sovaĝakva kajak-kanu-slalomo

C) Velkajakado

A) Trankvilakva kajakado-kanuado

La trankvilakva kajak- kaj kanukonkursoj disvolviĝas sur almenaŭ 3 m-ojn profunda stagna (laga) aŭ rivera akvo, sur 500-, 1000- kaj 10 000-metraj (mallong-, mez- kaj longdistancaj) remvegoj, mallonge vegoj, signitaj per bone videblaj buoj flagumitaj kaj tabuloj.

La vego inkluzivas la akvosekcion de la respektiva longo, la startejon kaj la celon. Ĉe la startejo oni devas disponigi almenaŭ 9 m-ojn larĝan remolenon por ĉiu partoprenanta boato, alinome formacio, kiu lasta esprimo inkluzivas la boaton kun la remantoj en ĝi.

La vego povas esti a) buokoridora vego, kie la remlenoj, alivorte koridoroj — aparte por ĉiu formacio — estas signitaj per buoj; b) senkoridora vego, kie la konkursantoj mem devas atenti, ke ili ne forlasu sian lenon aparte ne signitan.

La mallong- kaj mezdistancaj vegoj estas rektaj, ne havas turnejojn. La longdistancaj vegoj estas aŭ rektaj, aŭ povas havi turnejojn, minimume 1000 m-ojn distance unu de la alia, disde la startejo kaj disde la celo. En mondĉampionadoj kaj olimpikoj la distanco inter la turnejoj estas minimume 2000 m-oj, same inter la startejo kaj la unua turnejo. La minimuma radiuso de la turnejoj estas 50 m-oj. Krome la vego povas esti ankaŭ rondvego, respondanta al la antaŭskriboj de la regularo. La ternejojn signas 4 surbuaj flagoj diagonale duone ruĝaj, duone flavaj.

Minimume 10 m-ojn larĝa trapasa akvostrio inter la vego kaj la bordo certigas, ke la konkursantoj — sen ĝeni la disvolviĝantajn kurumojn, nek la posteniĝantajn formaciojn antaŭ la startejo — povu libere pasadi de la boatdeponejo al la antaŭstartejo aŭ al la muskolvarmigejo, resp. de la celo al la boatdeponejo.

Malantaŭ la startejo konvene granda akvospaco, nomata antaŭstartejo, donas eblecon, ke la antaŭstartigisto ordigu laŭ startnumeroj la startontojn de la sekva kurumo. (Kurumo estas ero de la konkurso, nome unufoja vetremo de certa nombro da formacioj tra difinita distanco, de la startejo ĝis la celo, kun taksataj rezultoj.)

Ne malproksime de la busignita vego aparta akvospaco estas je la dispono de la konkursantoj, por fari muskolvarmigadon antaŭ la kurumo.

Estas necese zorgi krome pri loko por la antaŭstartigisto kaj startigisto, kie ili neĝenate povas plenumi sian taskon, pri loko por la celjuĝistaro (proksime de la celo, sur la bordo aŭ sur floso) kaj por la konkursa juĝistaro (ne pli ol 300 m-ojn distance, en subtegmenta ejo), pri deponejo por la konkursboatoj (laŭ nacioj grupigitaj) kaj pri enboatiĝa floso apudborda, kie la konkursantoj eniras la boatojn antaŭ la kurumo kaj eliras ilin post la kurumo. Ĉe la startejo po unu ankrita floso aŭ pontono troviĝas en ĉiu startloko, kie la startontaj boatoj estas firmtenataj fare de helpantoj ĝis la momento de la starto.