Выбрать главу

Ambaŭflanke rande de la vego po unu ruĝa flago indikas la ekstremojn de la startlinio kaj cellinio.

Krom la konkursprezidanto, kiu decidas en aferoj, pri kiuj la regularo ne instrukcias, kaj krom la konkursa intendanto, kiu respondecas pri la bone organizita, laŭprograma, senprokrasta disvolviĝo de la konkurso, ktp, la plej gravaj membroj de la konkursa juĝistaro estas la sekvantaj.

a) La ĵurio. En la olimpikaj ĉampionadoj kaj mondĉampionadoj ĝi konsistas el 5 membroj nomitaj fare de la kontoro de la mondfederacio de la sportobranĉo kaj 2 membroj nomitaj fare de la aranĝanta nacia federacio. La prezidanto de la ĵuri estas la konkursprezidanto mem. La ĵurio estas la plej supera forumo de la konkurso. Se konkursanto aŭ iu el la partoprenantaj nacioj levas proteston pro ajna kaŭzo, en la afero unue decidas la konkursa juĝistaro. Se la decido ne kontentigas la protestanton, li rajtas apeli el la ĵurio, kies decido estas jam definitiva. Ĉe aliaj sportobranĉoj oni nomas ĝin apelkomitato.)

b) La startigisto — konforme al la konkursreguloj — startigas la kurumojn per startpistolo. Li devas esti en konstanta kontakto kun la funkciuloj ĉe la celo. Antaŭ la starto li kontrolas la regulan, laŭstartnumeran vicordon de la formacioj kaj ke la boatoj staru en rekta linio. Se la starto okazis neregule, li revokas la ensemblon kaj ripetigas la starton.

c) En distanco de 40–50 m-oj en stagna akvo, resp. 200–240 m-oj en rivera akvo la antaŭstartigisto ordigas la partoprenontojn de la sekvonta kurumo. Li kontrolas la startnumerojn kaj la boatklasojn (unupersona, dupersona ktp boatoj), listigas la ĉeestantajn formaciojn. La pretan ensemblon li startigas ĉe la tn. antaŭstartlinio, kaj per tio li transdonas ĝin al la startigisto.

ĉ) La vegjuĝisto postsekvas la ensemblon en motorboato, kaj atentas dum la tuta kurumo, ke la konkursantoj ne kulpu kontraŭ la konkursreguloj. Okaze de kulpita malregulaĵo post la finita kurumo li levmontras ruĝan flagon. Se tiu ne okazis, li levmontras blankan flagon.

Ĉe longsdistanca kurumo pli da vegjuĝistoj postsekvas la ensemblon, unu el ili postsekvas — sen ĝeni la ceterajn — la avanan svarmon, t.e. la grupon de la plej antaŭaj formacioj.

d) La vegjuĝiston akompanas notisto kaj notas liajn rimarkojn.

e) Po unu turnojuĝisto havas lokon ĉe ĉiu turnejo, se la konkurso disvolviĝas sur unu- aŭ plurturneja vego, kaj atentas, ĉu la formacioj regule turnas sin ĉe la turnejo. Ankaŭ la turnojuĝiston akompanas notisto, notas liajn rimarkojn kaj la preterremantajn formaciojn.

f) Ĉe stafetaj konkursoj la turnojuĝisto funkcias kiel stafetjuĝisto apud la startjuĝisto kaj kontrolas la regulan ŝanĝon.

g) La celjuĝistaro konsistas el la gvida celjuĝisto kaj du celjuĝistoj. Havante sian lokon sur la celaltano, resp. en la celturo, ili havas la taskon precize difini la vicordon de la alceliĝintoj. Kiel helpilon ili havas specialan celrigardilon, sed en pli gravaj konkursoj unuavice celfotilon.

ĝ) La tempomezuristoj restadas ĉe la celo kaj mezuras la temporezulton de la kurumoj per speciala tempomezura instrumento konsistanta el 6–8 stophorloĝoj. Je la flagosigno aŭ pistolfumo, — ĉe longdistancaj disciplinoj je radiosigno, — ili ekfunkciigas la instrumenton kaj poste transdonas ĝin kun la tempomezura listo de la kurumo al alia tempomezuristo, kiu sidas sur la celaltano, resp. en kelkaj konkursoj en la celturo, kaj laŭ la ricevitaj signoj haltigas unu post la alia la koncernajn horloĝojn.

h) Ceteraj funkciuloj estas la lotuma grupo, la kvalifika juĝisto, la pesisto, la teknika juĝisto kaj la informisto.

La vicordon de la boatoj ĉe la startejo oni determinas per loto. Laŭ tio ĉiu boato ricevas sian startnumeron, kiun la konkursantoj devas alfiksi bone videbla al la flanko de la boato. La unuanumera boato havas sian startlokon plej maldekstre, apud ĝi la dua, la tria ktp la boatoj okupas sian lokon ĉe la startejo en rekta linio kun la pruo. Antaŭ la starto la startisto — helpe de laŭtparolilo — atentigas (se ne estis antaŭe alie interkonsentite) en angla lingvo: «Are you ready» (prete!) kaj post 3 sekundoj li startigas la kurumon per piatolpafo akompanata per la vorto «go!» (ek!). Se iu boato startas antaŭ la pafo, la startisto revokas la ensemblon kaj la starto estas ripetenda per nova pafo. Ĝis la celo la formacioj devas resti en sia remleno. Se iu formacio la trian fojon eliras pli ol 2 m-ojn el sia leno, ĝi estos eskludata el la kurumo. Ĉe konkursdistancoj ĝis 1000 m-oj estas malpermesite proksimiĝi en ajna direkto pli ol 5 m-ojn al alia boato. Ĉe pli granda konkursdistanco ol 1000 m-oj estas permesite veni en la proksimecon de alia boato, kondiĉe ke en la remo ili ne perturbas unu la alian, sed atinginte la lastan 1000 m-ojn — pri kio oni atentigas ĉiun formacion per aŭdebla signo (sonorilo) — la konkursantoj devas sekvi la regulon validan ĉe 1000-metra distanco. Se la lenon signas buovico, t.e. se la formacio remas en buokoridoro, la boato devas pasi meze de la leno.

Ĉe turnejoj la boato devas turniĝi kontraŭdirekte al la horloĝmontrilo, precize sekvante la vojon signitan per la buo en la turnopunkto. La konkursantaj formacioj havas la rajton antaŭ alian boaton, kaj tiu lasta ne rajtas malhelpi tion. La boato atingis la celon, se ĝia pruo atingis la cellinion kaj ĝi trapasis inter la celflagoj.

Ĉe stafeta disciplino la unuaj kajakoj de la konkursantaj teamoj devas pesi samdirekte, unu apud la alia, ĉiu en sia leno. La duaj kajakoj revenas kontraŭdirekte, ktp la reciproke sin ŝanĝantaj kajakoj de la sama teamo devas preterpasi unu la alian ĉiam maldekstramane unu de la alia. Ĉe la ŝanĝo la startigon de la unuopaj kajakoj faras startisto, kriante la numeron aŭ nomon de la teamo, kiam la alvenanta samteama boato atingis la cellinion. La regulan ŝanĝon kontrolas la ŝanĝjuĝisto alinome stafetjuĝisto.

En la konkursoj de kajakado-kanuado oni uzas du tipojn de boato, nome kajakojn kaj kanuojn. En la kajako la remistoj remas per dupadela pagajo kaj en la kanuo per unupadela pagajo. Ne estas permesite fiksi aŭ apogi la pagajon al la rando de la boato. Kaj la kajako kaj la kanuo havas pli da klasoj, nome; unu-, du- kaj kvarpersona kajako, unu-, du- kaj sespersona kanuo.

La materialo, el kiu oni konstruas la boatojn, ne estas difinita, sed koncerne la formon de la boatoj, la stirilo kaj la pagajoj, kiel ankaŭ koncerne la minimumajn aŭ maksimumajn mezurojn ekzistas certaj limigoj kaj normoj.

Antaŭ ĉiu kurumo la boatoj devas esti pesataj. Antaŭ pesado ĉiu nealfiksita akcesoraĵo devas esti apartigita. La kvar avanajn boatojn de la finalo kaj ĉiujn plupasantajn boatojn de la antaŭfinaloj oni pesas ankaŭ post la kurumo.

Laŭ karaktero la konkursoj estas individuaj krom tiuj stafetaj, kiuj kompreneble estas teamaj. Kelkfoje ankaŭ la suma rezulto de la nacia trupo estas taksata.

Koncerne la specojn de la konkursoj estas rimarkinde, ke ekde 1971 oni ne plu aranĝos kontinent-ĉampionadojn.

En ĉiu disciplino ĉe la mondĉampionado kaj olimpikoj rajtas partopreni nur po unu formacio el ĉiu nacio. La partopreno en la ceteraj internaciaj konkursoj ne estas limigita, respektive dependas de la konkursproklamo. Ĉiu konkursanto rajtas partopreni — kaj en la konkursoj kaj en la ĉampionadoj — en laŭplaĉa nombro da disciplinoj.