La internaciaj konkursoj disvolviĝas laŭ rekte elimina sistemo. Al la disvolvo de iu kurumo necesas la partopreno de minimume tri formacioj, sed ilia nombro en neniu kurumo, do nek en la antaŭfinaloj, nek en la finalo povas superi la nombron 9, respektive en la stafeta disciplino la nombron 6. Se en la mallonga kaj meza distancoj la nombro ĉe la anoncoj superas tiujn nombrojn, la konkurso disvolviĝas — depende de la nombro, de la partoprenantoj (anoncitoj) — en du, tri (se necese, pli da) etapoj, tiamaniere organizite, ke el la du, maks. tri duonfinalaj kurumoj venu 2×4 resp. 3×3 avanaj formacioj (en la stafeta disciplino 2×3 aŭ. 3×2 formacioj) en la finalan kurumon. La olimpikaj disciplinoj malsamas nur en tio, ke por ĉiu konkursanta formacio, kiu ne elbatalis avanan klasigon en la unua etapo, estas donita ankoraŭ unu ŝanco en la tn. esperkurumoj, el kiuj po 3 avenaj klasitoj (ĉe stafeto po 2) same eniras la duonfinalon.
En la longdistancaj disciplinoj ne estas antaŭkurumoj, t.e. antaŭfinalaj kurumoj, sed ĉiu partoprenanta formacio devas starti en la sama — finala — kurumo. Se la veglarĝo tion ne ebligas, estas permesita unuopa startigo kun regulaj intertempoj.
Estas grava regulo de la kajak-kanu-konkursoj — en kelkaj aliaj sportobranĉoj ne aplikata — ke la temporezultoj atingitaj en la antaŭfinalaj kurumoj tute ne influas, ke kiu formacio venas en la sekvan etapon. Tion determinas ĉiam la klasigo laŭ alvena vicordo, nome, kiu estis la unua, dua ktp en la kurumo.
La sportobranĉo kajakado-kanuado — kiel jam la nomo mem indikas — konsistas el du subbranĉoj, nome el kajakado kaj el kanuado. La disciplinoj de tiuj ĉi du boatotipoj, respektive iliaj kurumoj estas disvolvataj kadre de la sama konkurso aŭ ĉampionado, en la sama loko kaj tempo, miksite alterne unu post la alia, laŭ antaŭskribita vicordo.
a) Kajakado (por viroj kaj virinoj)
Sidante en boato nomata kajako, vizaĝe al la veturdirekto, solope, duope aŭ kvarope unu post la alia, la kajakistoj remas per sia dupadela pagajo, alterne jen triborde, jen baborde, ĉiuj samritme kaj samflanke kun la ceteraj samboatanoj, kaj per komuna fortostreĉo ili klopodas atingi la celon dum kiel eble plej mallonga tempo.
Disciplinoj en la internaciaj konkursoj kaj mondĉampionadoj: (La olimpikaj disciplinoj estas aparte indikitaj ĉe la koncernaj disciplinoj.)
Mallongdistancaj disciplinoj (por viroj kaj virinoj):
1. 500-metra vira solopa kajakado
Mallonge: K-1 500 m vira (prononcu: ko unu per kvincent metroj, vira)
Nomo de la formacio: vira kajaksolopo
2. 500-metra virina solopa kajakado (ankaŭ en olimpikoj) Mallonge: K-l 500 m virina
Formacio: virina kajaksolopo
3. 500-metra vira duopa kajakado (ankaŭ en olimpikoj)
Mallongigite: K-2 500 m vira
Formacio: vira kajakduopo
4. 500-metra virina duopa kajakado
Mallongigite: K-2 500 m virina
Formacio: virina kajakduopo
5. 500-metra kvaropa kajakado (nur por virinoj)
Mallonge: K-4 500 m
Formacio: kajakkvaropo
6. 4×500-metra stafeta solopa kajakado (nur por viraj naciaj elektitaj teamoj) Mallonge: K-1 4×500 m (prononcu: ko unu per kvaroble kvincent metroj)
Mezdistancaj disciplinoj: (nur por viroj)
7. 1000-metra solopa kajakado (ankaŭ en olimpikoj) Mallonge: K-l 1000 m
8. 1000-metra duopa kajakado (ankaŭ en olimpikoj)
Mallonge: K-2 1000 m 9. 1000-metra kvaropa kajakado (ankaŭ en olimpikoj)
Mallonge: K-4 1000 m
Longdistancaj disciplinoj (nur por viroj)
10. 10 000-metra solopa kajakado
Mallonge: K-l 10 000 m
11. 10 000-metra duopa kajakado
Mallonge: K-2 10 000 m
12. 10 000-metra kvaropa kajakado
Mallonge: K-4 10 000 m
Esprilmoj:
Kajakkonkursoj, aŭ konkursoj ĉe kajakado; konkurso de 10 000-metra solopa kajakado, aŭ 10 000-metra solopa kajakkonkurso, aŭ 10 000—metra konkurso de la kajaksolopoj; mondĉampiana formacio de la 500-metra virina duopa kajakado, aŭ mondĉampiona formacio de la virinaj kajakduopoj en 500 m-oj (subkomprenate: en distanco de 500 m-oj); Eŭropo-ĉampiona teamo de la 4×500-metra stafeto de kajaksolopoj; olimpikoĉampiona formacio de la 1000-metra kvaropa kajakado, aŭ olimpikoĉampiona formacio de la kajakkvaropoj en 1000 m-oj. La kajakisto, la kajakkonkursanto kajakas.
b) Kanuado (nur por viroj)
En boato nomata kanuo, genuante sur unu genuo, vizaĝe al la veturdirekto, solope aŭ duope unu post la alia, la kanuistoj remas per sia unupadela pagajo konstante triborde aŭ baborde, ĉe la duopo unu malsamflanke ol la alia, kaj per (komuna) fortostreĉo ili klopodas atingi la celon dum kiel eble plej mallonga tempo.
Disciplinoj en la internaciaj konkursoj kaj mondĉampionadoj: (La olimpikaj disciplinoj estas aparte indikitaj ĉe la koncernaj disciplinoj.)
Mezdistancaj disciplinoj:
1. 1000-metra solopa kanuado (ankaŭ en olimpikoj)
Mallonge: C-1 1000 m (prononcu: co unu per mil metroj)
Formacio: kanusolopo
2. 1000-metra duopa kanuado (ankaŭ en olimpikoj)
Mallonge: C-2 1000 m
Formacio: kanuduopo Longdistancaj disciplinoj:
3. 10 000-metra solopa kanuado
Mallonge: C-1 10 000 m
4. 10 000-metra duopa kanuado
Mallonge: C-2 10 000 m
Esprimoj:
Kanukonkursoj aŭ konkursoj de kanuado; konkurso de 10 000-metra solopa kanuado, aŭ 10 000-metra solopa kanukonkurso, aŭ 10 000-metra konkurso de la kanusolopoj; mondĉampiona formacio de la 1000-metra duopa kanuado, aŭ mondĉampiona formacio de la kanuduopoj en 1000 m-oj (subkomprenate: en distanco de 1000 m-oj); la kanuisto, la kanukonkursanto kanuas.
B) Sovaĝakva kajakado-kanuado (por viroj kaj virinoj)
La disciplinoj de tiu ĉi subbranĉo disvolviĝas sur rapidfluaj, jen torentaj, jen kaskadaj, rokoplenaj, sovaĝaj montriveroj, kie la sekura direktado de la boato — inter ofte vivdanĝeraj situacioj — postulas altagradan lerton, memcertecon kaj kuraĝon.
Por disvolvi la konkursojn oni elektas 10–15 km-ojn longan riversekcion, kie la flurapideco estas almenaŭ 20 km-oj per horo, konsekvence la daŭro de la kurumoj estas ĉ. 40–50 minutoj.
La riveroj estas klasigitaj en 6 gradojn de rapideco. La grado 6 estas la plej rapida. La internaciaj konkursoj disvolviĝas ĝenerale sur riveroj de 4–6 rapidecgradoj, la olimpikaj konkursoj kaj la mondĉampionadoj sur riversekcioj de 5–6 rapidecgradoj. Ĝuste pro tio ĉi en tiuj du plej gravaj ĉampionadoj jam estas deviga ankaŭ la uzo de savoveŝto kaj ŝirmkasko. Pro la granda danĝero pri boatrompiĝo, en la du sovaĝakvaj subbranĉoj estas uzeblaj nur plastoboatoj. (Eĉ tiuj ofte rompiĝas.)
Disciplinoj:
3. Sovaĝakva vira solopa kajakado
2. Sovaĝakva virina solopa kajakado
3. Sovaĝakva solopa kanuado (nur por viroj)
4. Sovaĝakva vira duopa kanuado
5. Sovaĝakva gea duopa kanuado (en olimpikoj mankas)
En la disciplinoj de la mondĉampionado oni aparte taksas kaj premias ankaŭ la teamojn (konsistantajn el 3 formacioj) de la partoprenantaj nacioj, surbaze de la individuaj rezultoj de iliaj formacioj.
C) Sovaĝakva kajak-kanu-slalomo
La disciplinoj de ankaŭ la subbranĉo kajak-kanu-slalomo disvolviĝas sur sovaĝaj montriveroj, inter la samaj danĝeraj cirkonstancoj, kiel tiuj de la sovaĝakva kajakado-kanuado. La diferenco estas, ke la veglongo estas nur 800 m-oj, kaj la konkursantoj en sia rapide descendanta boato dumvoje devas trapasi certan nombron da tn. pordoj, lokitaj laŭlonge de zigzage kondukanta veturlinio kaj signitaj per po du flagumitaj palisoj fiksitaj en la fundo de la rivero, aŭ per po du buoj same flagumitaj. La preterpaso de ĉiu unuopa pordo rezultigas punpoentojn al la konkursantoj. El la temporezulto kaj la poentoj oni elkalkulas la definitivan rezulton kaj la klasigon de la konkursanto.