Выбрать главу

Disciplinoj:

1. Vira solopa kajakslalomo

2. Virina solopa kajakslalomo

3. Solopa kanuslalomo (nur por viroj)

4. Vira duopa kanuslalomo

5. Gea duopa kanuslalomo (en olimpikoj mankas)

En la mondĉampionadaj disciplinoj oni aparte taksas kaj premias ankaŭ la teamojn (konsistantajn el 3 formacioj) de la partoprenantaj nacioj, surbaze de la individuaj rezultoj de iliaj formacioj.

Korbopilkado

Batalante sur regule elmezurita kaj preparita ĉambrega aŭ subĉiela korbopilko-ludkampo kaj obeante rigore la ludregulojn, du teamoj vetludas unu kontraŭ la alia, nome helpe de harmonia interludo ene de la teamo ili ambaŭ klopodas sendi la pilkon — dum la daŭro de difinita ludotempo — kiel eble plej multajn fojojn en la korbon-golejon de la kontraŭula teamo, respektive, per tenaca defendludo klopodas malhelpi, ke la kontraŭula teamo povu ĵeti la pilkon en ilian korbon, t.e. povu atingi golon.

En la sporta ludo korbopilkado la pilkoludo okazas eksklukzive per mano. Kiki (piedfrapi) aŭ pugni (pugnobati) la pilkon ne estas permesite. Sed la nevola ektuŝo al la pilko per la piedo ne estas eraro.

La ludistoj povas pasigi la pilkon transdone, ĵete, bate aŭ rule unu al la alia, aŭ konduki ĝin antaŭ si, ade resaltigante ĝin sur la grundo, ne preteratentante la koncernajn regulojn.

La sporta ludo korbopilkado (vulgare: basketbalo) estas ludata sur longkvadratforma ludkampo kun 26 m-a longo kaj 14 m-a larĝo, — se en ĉambrego: kun almenaŭ 7 m-ojn alta plafono. La du pli longaj lateroj de la ludkampo nomiĝas flanklinioj kaj la du malpli longaj estas la bazlinioj. Mezlinio dividas la ludkampon en du egallongajn duonkampojn.

Meze de la bazlinioj staras po unu fera postamento, fiksita en la grundo 40 cm-ojn ekster la duonkampo kaj altetenas per du feraj brakoj la golejon. La golejo konsistas el la korbotabulo kaj la korbo, kies partoj estas la korboringo kaj la korboreto.

La korbotabulo estas 180 cm-ojn longa, 120 cm-ojn alta vertikala, blanka, durligna tabulo kun malsupra rando 275 cm-ojn super la grundnivelo kaj 120 cm-ojn interne de la bazlinio. En la mezo de la tabulflanko, rigardanta al la mezo de la ludkampo, estas desegnita 45×59 cm-ojn ampleksa horizontala longkvadrato kun 5 cm-ojn dikaj nigraj lateroj. Al la mezo de la malsupra latero de la longkvadrato estas fiksita — tenate de 15 cm-a fera stangeto — la 45 cm-ojn diametra fera korboringo, sur kiu ronde pendas la 40 cm-ojn longa korboreto: iom konusforma, senfunda retsako.

Por ĉiu teamo la propra duonkampo estas la defenda duonkampo, la alia estas la ataka duonkampo.

Meze de la ludkampo estas indikita sur la grundo la meza cirklo kun 1,8 m-a radiuso. 5,8 m-ojn interne de kaj paralele kun la bazlinioj estas la du punĵet-linioj, situantaj meze, simetrie, kun po 5,6 m-a longo. Ambaŭ punĵetliniojn, kiel diagonalon, ĉirkaŭas la du flankaj cirkloj.

Sur ambaŭ duonkampoj estas indikita krome po unu t.n. severigita areo, kiun limas a) 6 m-ojn longa meza parto de la bazlinio, b) la punĵetlinio, c) la linioj kunligantaj la ekstremojn de a) kaj b), ni nomu ilin: flanklimoj de la severigita areo.

La severigita areo plus la flanka cirklo kune formas la punĵetstrion.

La pilko, uzata en la korbopilkado, estas globforma kaj pumpita je aero tiom malmola, ke falite el 180 cm-a alto sur durlignan plankon ĝi resaltas 120–140 cm-ojn alten. Ĝi konsistas el interna gumveziko kaj ekstera ledkovrilo kaj havas plenpumpite periferion de 75–78 cm-oj.

La korbopilko-teamo konsistas el 12 ludistoj, el kiuj la ludon partoprenas samtempe nur 5 ludistoj, kaj la ceteraj estas la ŝanĝludistoj. Ili ĉiuj devas porti bone videblan ludistnumeron surdorse kaj surbruste.

Kiam ajn kaj kiom ajn foje la trejnisto opinias necese aŭ laŭcele ŝanĝi iun el la ludantaj ludistoj per ŝanĝludisto, tiam li elektas unu el la ŝanĝludistoj kaj ordonas al li ŝanĝi la koncernaton. La komisiita ŝanĝludisto anoncas sin ĉe la notisto de la matĉo. La notisto atendas la unuan okazon, kiam la pilko fariĝis morta (kaj la matĉhorloĝo haltadas) kaj donas signon al la ŝanĝonto por la ŝanĝo. Tiam la ŝanĝludisto anoncas sin ĉe unu el la du ludgvidistoj, sciigas al li sian nomon kaj ludistnumeron kaj la nomon de la ŝanĝenda ludisto. La ludgvidisto donas permeson pri la ŝanĝo. La ŝanĝo devas disvolviĝi ene de 20 sekundoj. La ludo havas certajn situaciojn, kiuj momente ne ebligas la ŝanĝon; tiujn kazojn la regularo sciigas.

Unu el la ludistoj estas la teamestro, la reprezentanto de la teamo. Nur li havas la rajton levi damandon al la ludgvidisto koncerne la ludon.

La ludon, nomatan korbopilko-matĉo, direktas du ludgvidistoj, nome la ĉefludgvidisto kaj la vicludgvidisto, en ludgvidista uniformo: tenisŝuoj, grizaj pantalono kaj ĉemizo aŭ pulovero.

La ĉefludgvidisto havas certajn apartajn taskojn, el kiuj menciindas la sekvantaj: komence de la matĉo, en la meza cirklo li suprenĵetas la pilkon; okaze de opinidiverseco kontraŭ la vicludgvidisto, estas li, kiu decidas la validecon ĉe la golo; li havas la rajton ĉesigi la matĉon, se necese; li decidas en kazoj, pri kiaj la regularo ne instrukcias.

La du ludgvidistoj dividas inter si la ludkampon kaj kune gvidas la matĉon. Post ĉiu punĵeto kaj suprenjeto ili lokŝanĝas inter si. Iliaj ĉefaj taskoj dum la matĉo estas: enludigi la pilkon; difini, kiam fariĝis la pilko morta; se necese, per fajfilsigno kvalifi la pilkon morta; efektivigi la punojn; ordoni la mortan tempon; permesi al la ŝanĝludistoj fari la ŝanĝon; transdoni la pilkon al la ludisto plenumonta la enĵeton.

Ili fajfas ĉiuokaze, kiam estas necese konigi sian decidon. La golojn, originantajn ĉu el kampoludo (kampogoloj) ĉu el punĵeto (punĵetgoloj) ili ne signas per fajfilo, sed sciigas alimaniere al la notisto, ke la golon ili juĝas valida, alivorte, koncedas ĝin.

Kiam iu el la ludistoj kulpis eraron, tiam la ludgvidisto perfingre montras la numeron de la kulpinto al la notisto. Se la eraron devas sekvi punĵeto, tiam la ludgvidisto montras klare al la punĵetlinio kaj elektas tiun ludiston, kiu plenumos la punĵeton. Se punĵeto ne sekvos, la ludgvidisto donas la pilkon al tiu ludisto, kiu plenumos la enĵeton.

La notisto precize registras ĉiun momenton de la matĉo en la oficiala notlibro de la matĉo. Kun kontinua sumigo li notas la atingitajn poentojn, la kampogolojn, la sukcesajn kaj malsukcesajn punĵetojn. Li notas krome la personajn kaj teknikajn erarojn de la ludistoj kaj sciigas tuj al la ĉefludgvidisto, se iu kulpis kvinan fojon eraron. Al tio li havas kvin indiktabuletojn numeritajn per ciferoj de 1 ĝis 5. Kiam iu el la ludistoj kulpis eraron, li levmontras tiun tabuleton, kiu sciigas, kioman eraron tiu kulpis.

La notisto faras siajn komunikojn al la ludgvidisto tiam, kiam la pilko estas morta, la matĉhorloĝo haltadas.

La tempomezuristo signas la komencon de ambaŭ duontempoj. Li mezuras la ludotempon kaj la mortan tempon laŭ la antaŭskriboj de la reguloj. Tiucele li havas du stophorloĝojn. Unu el ili estas la matĉhorloĝo, por mezuri la ludotempon, t.e. la tempodaŭron de la efektive ludo. La alia stophorloĝo servas por mezuri la mortan tempon, t.e. la tempodaŭron de tiuj flankaktivadoj, kiuj — laŭ la reguloj — ne estas alkalkuleblaj al la efektiva ludotempo. Konsekvence, dum la mortatempo-mezura horloĝo mezuras, la matĉhorloĝo haltadas (estas malŝaltita) kaj inverse, kun la diferenco, ke la mortatempo-mezura horloĝo mezuras ĉiun mortan tempon aparte, de komence (nome post malŝalto la horloĝo nulumas, t.e. la montrilo resaltas al la cifero nulo), dum la matĉhorlogo ĉiam daŭrigas la mezuradon, do tie ĉi la partaj tempoj adiciiĝas.