d) ĝi estas tro longe mantenata, aŭ ĝi haltas kaj eksidas
sur la tenilo de la korboringo;
e) la ludgvidisto fajfilsignas, dum ĝi estas en ludo, escepte, se samtempe okazas ĵeto al la korbo kaj la pilko estas ankoraŭ en la aero;
f) finiĝis la duontempo, resp. la plilongigo;
g) oni kulpas malregulaĵon aŭ eraron, same escepte la
kazon en e).
Morta tempo komenciĝas kaj la tempomezuristo saltas la mortatempo-horloĝon, samtempe malŝaltante la matĉhorloĝon en la jenaj kazoj:
a) malregulaĵo aŭ
b) eraro, kulpita de iu ludisto;
c) longe mantenata pilko;
c) troprokrasto ĉe la enludigo;
d) vundiĝo;
e) elsendo de unu el la ludistoj el la ludkampo fare de
la ludgvidisto;
f) ajnakaŭza interrompo de la matĉo fare de la ludgvidisto;
g) signo post paso de la 30 sekundoj, kiam tio estas mezurata.
Ĝenerale estas akceptebla kiel principo, ke morta pilko sekvigas ĉiam mortan tempon, sed dum morta tempo la pilko ne estas ĉiuokaze morta.
Dum la matĉo ambaŭ teamoj disponas pri po duminuta morta tempo en ambaŭ duontempoj kaj pri po unuminuta en la plilongigoj. Tiujn mortajn tempojn ili povas eluzi por fari teknikajn kaj taktikajn priparolojn ene de la teamo. En certaj okazoj la ludgvidisto aljuĝas mortan tempon ŝarĝe de unu aŭ la alia el la du teamoj. La daŭron de tiuj mortaj tempoj oni dekalkulas el la supra mortatempo-kontigento. Male, estas aliaj okazoj, kiam la morta tempo ŝarĝas neniun el la du teamoj. Pri ĉio ĉi la regularo detale instrukcias.
La mortan tempon pli nova enludigo ĉesigas. La pilko povas esti enludata laŭ 3 diversaj manieroj, depende de la kaŭzoj, kiuj igis la pilkon morta (ekz. malregulaĵo, eraro, fino de la duontempoj, kampogolo aŭ punĵet-golo, eksterlima pilko, tro longe mantenata pilko ktp). Jen la 3 manieroj:
a) suprenĵeto en unu el la tri cirkloj;
b) enĵeto;
c) punĵeto.
Sekve de malobeo al la ludreguloj la ludisto kulpas malregulaĵon, kies minimuma puno estas la perdo de la jam posedata pilko. Nome pro la malregulaĵo la pilko fariĝas morta, kaj ĝin igas viva unu el la kontraŭulaj ludistoj per enĵeto, aŭ la ludgvidisto per suprenĵeto.
Se la malregulaĵo estas pli grava, nome se temas pri persona aŭ teknika eraroj, tiam la puno estas jam aljuĝo de unu aŭ pli da punĵetoj plenumendaj fare de la kontraŭula teamo. Kroma, akcesora puno estas tio, ke la notisto notas laŭpersone ĉiun kulpitan personan aŭ teknikan eraron. Post 5 kulpitaj eraroj la ludisto devas aŭtomate forlasi la ludkampon kaj dum la matĉo li jam ne rajtas partopreni plu en la ludo, alivorte, li iĝis eskludita el la matĉo. La trejnisto zorgos pri lia anstataŭigo per ŝanĝludisto.
Persona eraro estas tia eraro, kiun kulpas la ludisto, kiam proprakaŭze li intertuŝiĝas kun kontraŭula ludisto. Estas malpermesite kapti aŭ preni, tiom pli fiksteni la kontraŭulan ludiston, aŭ puŝi lin, iri aŭ kuri kontraŭ lin, ganĉi (stumbligi) lin, obstrukci (malhelpi) lian antaŭenmovon per brako, ŝultro, kokso, genuo aŭ tutkorpe, aŭ apliki ian ajn krudan teknikon. La ludisto ne rajtas mane ektuŝi kontraŭulan ludiston, krom ties surpilkan manon cele de akiri la pilkon. La regularo faras distingon kaj pli rigore punas tiujn kontraŭregulajn aktivadojn (personajn erarojn), kiuj estas direktataj kontraŭ ludiston plenumantan korboĵeton. Cetere la regularo detale listigas ĉiujn eblajn kontraŭregulajn, konsekvence malpermesitajn aktivadojn de kaj la atakantaj kaj la defendantaj ludistoj. Ĉiun personan eraron la notisto notas je la ŝarĝo de la kulpinto, krome la ludgvidisto punas la teamon per simpla enĵeto, aŭ per unu aŭ du punĵetoj.
La ludisto kulpas teknikan eraron, se li malatentas la atentigojn de la ludgvidisto, aŭ aplikas nesporteskan taktikon, kiaj estas ekzemple la sekvantaj: malrespekte konduti kontraŭ la ludgvidisto; maldece, mallaŭde aŭ ofende paroli; embarasi la kontraŭulan ludiston, malhelpi lin en la vidado flirtante la manon antaŭ liaj okuloj; prokrasti per obstrukco (perkorpa malhelpado) la enludigon; ne levi la manon, kiam la ludgvidisto konstatas ĉe li malregulaĵon; paŝi sur la ludkampon kiel ŝanĝludisto, sen anonci sin ĉe la notisto aŭ unu el la ludgvidistoj, ktp ktp. Ankaŭ la trejnisto povas kulpi teknikan eraron per malrespekta konduto, ktp. Ĉiu teknika eraro estas notenda en la notlibro ŝarĝe de la kulpinto, kaj krome la ludgvidisto aljuĝas du punĵetojn kontraŭ la kulpinta teamo.
Grave nesporteskan personan aŭ teknikan eraron la ludgvidisto devas konsideri tn. eskluda eraro. Kaze de eskluda eraro la ludgvidisto tuj eskludas la kulpinton el la plua ludo kaj forigas lin el la ludkampo.
Disciplinoj:
1. Vira korbopilkado
2. Virina korbopilkado
La mondfederacio de la sportobranĉo korbopilkado estas: Fédération Internationale de Basketball Amateur (FIBA) (Esperante: Internacia Amatora Korbopilkista Federacio).
Esprimoj:
Eŭropo-ĉampionado de virina korbopilkado. Internacia vira korbopilko-turniro. La venkinta teamo de la olimpika ĉampionado de virina korbopilkado. La olimpiko-ĉampiona vira korbopilko-teamo de jaro 1972. Mondĉampiona virina korbopilko-teamo. Vira korbopilko-ĉampionado por la Pokalo de la Foirurboj. Unualoke klasita teamo de la Eŭropo-ĉampionado de virina korbopilkado.
Lukto
Uzante ekskluzive la forton kaj lerton de siaj muskoloj kaj obeante la regulojn de la koncerna disciplino, la luktisto havas la decidan celon venki sian kontraŭlon en korpo-kontraŭ-korpa batalo, klopodante sterni lin sur liajn ambaŭ ŝultrojn, t.e. atingi tuŝumon, aŭ almenaŭ akiri pli multe da poentoj ol tiu, pere de pli multaj kaj pli valoraj luktoprenoj.
Luktokonkurson povas partopreni nur viroj.
La mondfederacio de la sportobranĉo lukto estas: Fédération Internationale de Lutte Amateur (FILA) (Esperante: Internacia Amatora Luktista Federacio).
La luktokonkursojn oni aranĝas ĝenerale en ĉambrego, kvankam kaze de konvena vetero oni povas aranĝi konkurson ankaŭ subĉiele. En la loko de la konkurso — krom pri la spaco, destinita por la disvolvo de la lukto, — oni devas zorgi pri spektejo por la publiko kun apartigita parto rezervita por la konkursa juĝistaro, pri aparta ĉambro por la disvolvo de la provpesado kaj oficiala pesado, fine, sed ne lastavice pri vestejo, banejo kaj necesejo por la konkursantoj.
Al la regula disvolvo de la luktokonkurso estas necesaj la sekvantaj ekipaĵoj.
1. Luktotapiŝo, tapiŝkovrilo kaj ŝirmtapiŝo.
Disvolvi luktokonkurson estas permesite nur sur regula luktotapiŝo, kies anplekso estas 8×8 m-oj. Remburita per marherbo (lat.: fukus) aŭ haro, la luktotapiŝo devas esti min. 10. cm-ojn dike, sed samtempe necesgrade elasta. Kaze de tapiŝo el plasto, ĝi povas esti malpli dika. La tapiŝo konsistas el pluraj memstaraj tapiŝostrioj kunfiksitaj per rimenoj.
La tapiŝon kovras tapiŝkovrilo el molteksita veltolo aŭ plasto. Ĝi devas esti fikse glattirita, sena je ajnaj akcesoraĵoj povantaj eventuale kaŭzi vundon. La mezo de la tapiŝkovrilo estas indikita per 10 cm-ojn dika, 1 m-on diametra cirklo, farbita per okulfrape malsama koloro. Krome la du diagonale kontraŭaj anguloj de la kovrilo estas indikitaj per blua, resp. ruĝa koloroj.
Por certigi la korpan sekurecon de la konkursantoj kaj publiko, la plankon (grundon) ĉirkaŭ la luktotapiŝo ĉirkaŭkovras 1,40 m-ojn larĝa, rimarkeble alikolora tn. ŝirmtapiŝo, sam- aŭ proksimume samdika.
La luktotapiŝon, la tapiŝkovrilon kaj la ŝirmtapiŝon oni devas malinfekti kaj senpolvigi antaŭ (se necese, dum) la konkurso.
2. Malseka piedviŝilo ĉe la du farbindikitaj kontraŭaj anguloj de la luktotapiŝo.
3. Unu aŭ pli da decimalaj pesiloj en la pesoĉambro.
4. La konkursa horloĝo devas esti tiaspeca, ke sen nulumo (resalto de la montrilo al la cifero nulo) ĝi estu haltigeble (elsaltebla) kaj plufunkciigebla (ŝaltebla), por mezuri kontinue la sumon de la detaltempoj.