Выбрать главу

La interrompojn kaj daŭrigojn, kiel ankaŭ la haltigojn ĉe la rundo- kaj matĉofino — kiujn lastajn la gongobato sciigas al li — la gvida juĝisto signas same per fajfilo.

Oni mezuras nur la efektivan bataltempon, t.e. tiujn tempodetalojn, kiuj pasas inter du fajfilsonoj. Tiujn tempopartojn oni nomas «pura tempo». Ĉiuj prenoj kaj aliaj aktivadoj, plenumitaj ekster la mezurata tempo, estas nevalidaj. Se iu konkursanto venis en tn. tuŝumdanĝeron proksime antaŭ gongobato, la aljuĝota poentokvanto dependas de tio, kiom da tempo pasas ĝis tiu gongosigno.

Pro malpli grava vundiĝo, trapasa malbonfarto, vestoŝiriĝo ktp la konkursanto povas ricevi plurfoje, sed sume ne pli ol 5 minutojn da «indulgotempo». Se post tiu tempodaŭro la luktisto ne estas ree batalkapabla, li estas konsiderata kiel tuŝume venkita.

La gvida juĝisto devas interrompi la batalon interalie: se unu el la du konkursantoj venis en tuŝuman pozicion; — se la bataltempo forpasis; — se li volas atentigi aŭ admoni unu aŭ ambaŭ luktistojn; — se iu el la du luktistoj vundiĝis aŭ ekmalbonfartis; — kaj en pluraj kromaj kazoj, en la regalaro detale listigitaj.

La matĉo finiĝas aŭ pli frue ol la regula matĉotempo pro venko per tuŝumo, aŭ ĝi daŭras 3×5 minutojn kaj finiĝas kun poentrezulto.

Per tuŝumo venkas tiu konkursanto, kiu sternas (kuŝigas) sian kontraŭulon sur la dorson tiel, ke ties ambaŭ ŝultroj tuŝas la tapiŝon samtempe, almenaŭ daŭre de 1 sekundo, kondiĉe ke la gvida juĝisto kaj la poentjuĝisto trovis regula kaj aljuĝas, alivorte koncedas la tuŝumon. En dubaj kazoj decidas la tapiŝĉefo.

Ne estas konsiderebla tuŝumo, nur estas poentumata la tn. momenta tuŝumo, kiu daŭras malpli longe ol 1 sekundo. Same poentumataj estas la kazoj de la tuŝumdanĝera pozicio.

La konkursanto atingas venkon egalvaloran kun tuŝumo, se lia kontraŭulo ne aperas loke de la matĉo je la fiksita tempo, aŭ se rifuzas la matĉon (voĉe, antaŭ la komenco), aŭ se rezignas pri la matĉo (dum la daŭro de la batalo), krome ankaŭ, se oni eskludas la kontraŭulon el la matĉo aŭ el la konkurso.

Kun poentumo finiĝas tiu matĉo, kie la konkursantoj luktas ĝis la fino de la 3×3-minuta bataltempo kaj venkas tiu, kiu ricevis pli multe da poentoj. Aparta ĉapitro de la regularo detale traktas la regulojn de la poentumado. Mallonge sufiĉas jeno:

Oni devas poentumi: a) la plenumitajn prenojn; b) la supreniĝojn (kiam la luktisto el suba pozicio venas en supran pozicion, do venas super la kontraŭulon); c) la arbitrajn tapiŝforlasojn; ĉ) la admonojn. Estas aljuĝeblaj 1, 2 aŭ 3 poentoj, laŭ la respektivaj specialaj instrukcioj. La aljuĝita poentvaloro validas nur, se kaj la gvida juĝisto kaj la poentjuĝisto konsentas pri ĝi. En mala kazo decidas la tapiŝĉefo.

Se la nombro de la poentoj ĉe la du konkursantoj estas egala, tiam la rezulto de la matĉo estas sendecida.

Lige kun la disvolvo de la luktobataloj oni registras tri grupojn de aktivadoj aŭ sintenoj, kiaj en la luktomatĉoj ne estas tolereblaj, kaj pro tio ili sekvigas tujan sankcion en formo de atentigo, admono aŭ eskludo el la matĉo.

Tiuj tri grupoj estas la fermita lukto, la malregulaĵoj kaj la malpermesitaj prenoj.

1. Fermita lukto estas ĉiu tia sinteno de la konkursanto, kies celo estas nure nur parati (defendi sin kontraŭ) la prenojn de la kontraŭulo, sen klopodi plenumi ankaŭ mem prenojn kontraŭ la kontraŭlon. Jen kelkaj specoj de la fermita lukto: longedaŭre parati sen kontraŭatako; ripetite deŝovi aŭ depuŝi la kontraŭulon de sur la tapiŝo; longe fiksteni la kontraŭulon premita sur la tapiŝon, sen klopodi apliki prenon; fiksteni longe ambaŭmane la manartikon de la sube kuŝanta kontraŭulo, aŭ fermi liajn krurojn en «tondilo»; ktp.

2. Malregulaĵo estas ĉia sinteno de la konkursanto kontraŭa al la konkursreguloj kaj al la sporteska batalo. Pro tio estas malpermesite interalie: kiki (piedfrapi), mordi, gratvundi, interbatadi, interpuŝadi; tiri orelojn aŭ harojn, tordi la fingrojn de la mano aŭ piedo, malhelpi la spiradon al la kontraŭulo; ektuŝi al li la vizaĝon inter la brovoj kaj buŝo; krampi sin al la tapiŝo aŭ al la vestaĵo de la kontraŭulo; paroli kun li dum la matĉo, aŭ disputi kun la juĝistoj, ktp.

3. Malpermesitaj prenoj estas tiaj prenoj, kiuj endanĝerigas la korpan bonstaton de la konkursanto, aŭ tiaj, kies celo estas turmenti la kontraŭulon, kaŭzante al li tian doloron, kiu igas lin rezigni pri la plua batalo. Konkrete malpermesitaj estas la sekvantaj prenoj:

a) En la klasikstila lukto:

Apliki ajnan prenon sub la linio de la koksoj; ganĉi (stumbligi) aŭ uzi iel ajn aktive la krurojn kaj piedojn.

b) En la liberstila lukto:

Apliki piedtondilon sur la kapo, kolo aŭ korpo de la kontraŭulo; levi la kruron de la kontraŭulo, kuŝanta sur la tapiŝo, dum la atakanto sidas sur lia talio; ĉirkaŭturni la kontraŭulon per pera femurpreno; suprenklini la malsupran kruron de la kontraŭulo, dum la atakanto genuas en ties genukavo.

c) Kaj en la klasikstila kaj en la liberstila luktoj:

Estas malpermesite interalie plenumi la «duoblan nelsonon» antaŭendirekte, transkapiĝe al la kontraŭulo. Plenumi tiun prenon estas permesite nur flankdirekte kaj dum la plenumo estas malpermesite uzi aktive la krurojn kaj piedojn. (Ekz. fiksi la kontraŭulon perpiede, aŭ paŝi inter liajn krurojn aŭ ekgenui inter ili.)

Estas malpermesite ĵeti aŭ faligi la kontraŭulon kap-al-tere sur la tapiŝon ĉe tiaj prenoj, kie la piedoj de la kontraŭulo dum la levo estas levetaj pli alten ol lia kapo. La preno estas plenumebla nur flankdirekte kaj la atakanta luktisto devas fali kune kun la kontraŭulo tiamaniere, ke lia genuo aŭ alia korpoparto ektuŝu pli frue la tapiŝon ol la ĵetata kontraŭulo.

Ne licas «rompi la ponton» tiamaniere, ke la kontraŭulo ŝovas la «pontumanton» (t.e. tiun, kiu estas en pontpozicio) en la direkto de lia kapo. Premi la ponton estas permesite nur flankdirekte aŭ malantaŭen. Levi kaj reĵeti la pontumantan luktiston sur la tapiŝon estas same malpermesite.

Se la brako de la luktisto lokiĝis post la dorson, ne licas suprentrudi ĝin ale al la ŝultro. La angulo inter la supra kaj malsupra brakaj devas esti minimune 90 gradoj.

Ne licas tordi la kapon de la kontraŭulo. Preni la kapon aŭ la kolon de la kontraŭulo per ambaŭ manoj licas nur, se la luktisto samtempe alprenas ankaŭ la brakon de la kontraŭulo al liaj kolo, resp. kapo. Preni la kapon aŭ kolon de la kontraŭulo per unu mano estas permesite ankaŭ sen la alpreno de la brako.

Kaze de malregula lukto kaj apliko de malpermesitaj prenoj la gvida juĝisto devas tuj interveni, ke la malregula lukto ĉesu, la intencata malpermesita preno ne estu efektivigata, aŭ ke ĉesu la malavantaĝo, kiun suferas la luktisto pro la aplikata malregula tekniko aŭ malpermesita preno, kiun la kontraŭulo aplikas. Konforme al la situacio li decidas, ĉu interrompi la matĉon, aŭ ĉu eblas ordigi la aferon sen interrompo.

Post antaŭa atentigo la sankcioj pro la supre vicigitaj malregulaĵoj, malregula lukto kaj malpermesitaj prenoj — depende de la graveco kaj ripetoj — estas: admono kaj eskludo el la matĉo.

La admono povas esti: a) aŭtomata admono (aljuĝeble post la fino de nur unua rundo, se ĝis tiam neniu el la du konkursantoj atingis takseblan t.e. poentumeblan prenon aŭ neniu ricevis admonon), b) admono pro fermita lukto, c) admono pro malregula tekniko, aŭ malpermesita preno.

Post tri admonoj, aŭ pro grava malregulaĵo oni eskludas la luktiston al la matĉo. La luktisto, eskludita el la matĉo, devas senprokraste forlasi la scenejon de la matĉo. La eskludo el la matĉe rilatas nur la interrompitan matĉon. Se la eskludito ne havas pli ol sume 6 punpoentojn, li rajtas daŭrigi la konkurson.