Выбрать главу

ĉĉ) Ĉe la skermo la konkursantoj batalas sur «skermoplanko».

dd) En la sportobranĉo tabloteniso la ludistoj ludas sur kaj super «ludfaco» resp. «duonfacoj».

La vego ofte estas dividita en plurajn paralelajn striojn (ekz. la kurvego en 6 aŭ 8, la remvego kaj naĝvego en 5–6, la sketkurvego en 2 vegostriojn.) Transpreninte el la slipa vortaro la terminon «leno», servanta tie kiel termino por la strioj de la moderna plurstria ŝoseo, mi uzas ĝin aŭ sola, aŭ en kunmetoj: kurleno, 6-lena naĝvego, remleno ktp.

d) Vidante la logikan interligon inter la vortoj gimnasto kaj gimnastiko, mi plivastigis la analogion ankaŭ por la vortoparoj «atleto — atletiko», «turisto — turistiko» kaj «alpinisto — alpinistiko».

La termino atletiko estas ankaŭ pli internacia.

Koncerne la terminon turistiko, ĉe tiu ĉi vorto krom la analogio gvidis min ankaŭ la deziro emfazi la diferencon inter la nocioj turismo (= vojaĝo precipe al eksterlando, helpe de diversaj trafikiloj, cele de plezuro kaj por ekkoni la mondon) kaj turistiko (= laŭ sportaj reguloj plenumita perpieda ekskurso al belaj pejzaĝoj, cele de plezuro ligita kun sana korpeduko).

La termino alpinistiko estas same internacia vorto, sed estas pripensinde, ĉu ne elekti prefere la vorton alpistiko (alpisto) aŭ eventuale la vorton montogrimpo (montogrimpisto).

e) La pli grandan parton de la sportobranĉoj konsistigas certa nombro da «sportdisciplinoj», mallonge «disciplinoj». La disciplino estas tiu plej malsupra subdivido de la sportobranĉo, en kiu oni praktikas nur unu certan specialan, strikte difinitan sportaktivadon, kaj en kiu oni disvolvas konkursojn. Jen kelkaj disciplinoj el diversaj sportobranĉoj: virina altosalto, 4×400-metra vira stafeta ebenkuro (atletiko): teama bicikla persekuto (biciklado); virina unuremila kvaropa remo kun stiristo (remo); vira parluda tabloteniso (tabloteniso).

VII.

Por eviti trimembrajn vortkunmetojn, estas konsilinde uzi la vorton stafeto en adjektiva formo: stafeta ebenkuro, stafeta skikuro, stafeta rapidnaĝo ktp, kvankam ankaŭ la esprimoj ebenkurostafeto, rapidnaĝostafeto ktp ne estas riproĉeblaj. Ĉe duoblaj kunmetoj la substantiva formo estas bone uzebla: stafetbastono, stafetteamo (aŭ stafetoteamo), stafetkuri, stafetkuristo, stafetnaĝi, stafetsaltigo (ĉe rajdo), kiel ankaŭ kurstafeto, naĝostafeto, trimembra skistafeto ktp.

VIII.

Por distingi inter nocioj, estas necese fiksi la signifon de la vortoj teamo, trupo, ensemblo kaj grupo.

1. La plej striktan signifon havas la vorto teamo. Teamo estas difinita nombro da konkursantoj

a) batalantaj kolektive en iu sporta ludo, en la sama tempo kontraŭ nur unu teamo, havanta la saman anonombron (akvopilkoteamo ktp);

b) batalantaj kolektive, en la sama tempo kontraŭ unu aŭ pluraj teamoj, havantaj la saman anonombron (stafetoteamoj de ebenkuro, naĝo, aŭ skio, luktoteamo, gimnastoteamo ktp);

c) teamo estas ankaŭ la anaro de iu ajn remo- kajak- aŭ kanuformacio, nombranta pli ol du personojn.

Ĉiujn tri teamospecojn karakterizas, ke la teamo konkursas kolektive ĉiam nur en unu certa disciplino, kaj ke oni taksas kaj premias la suman plenumon de la tuta anaro de la teamo.

2. La trupo estas

a) certa nombro da individuaj konkursantoj, aŭ

b) individuaj konkursantoj plus unu aŭ pli da teamoj, aŭ formacioj, aŭ

c) aŭ pli da teamoj, respektive formacioj apartenantaj al unu nacio, aŭ al unu sportklubo (-unuiĝo, -asocio) kaj konkursantaj aŭ en unu, aŭ en pluraj sportobranĉoj (ekz.: hungara nacia atletika trupo, sveda olimpika trupo, Usona olimpika pafotrupo ktp).

3. La ensemblo estas la tuta konkursantaro de iu konkurso aŭ la partoprenantaro de unu el ties kurumoj.

4. La vorto grupo havas signifon plej ĝeneralan. En sporta rilato oni uzas ĝin ekz. ĉe la disciplino diskopafo laŭ trapa sistemo, kie la sespersona pafista grupo konsistas el konkursantoj el diversaj landoj; aŭ ekz. ĉe la rondbatala sistemo de multaj sportobranĉoj, kiam la ensemblon oni dividas en certan nombron da grupoj, kaj ene de tiuj grupoj ĉiu konkursanto, aŭ ĉiu teamo batalas kontraŭ ĉiu.

La teamestro estas elektita el la membroj de la teamo, fare de la membroj de la teamo.

La trupestro estas elektita el la membroj de la trupo.

La trupgvidanto aranĝas certajn aferojn de la grupo, sed ne estas konkursanto.

Skipo estas vulgara esprimo signifanta teamon.

IX.

Ofte oni uzas neĝuste, malkorekte la nomon de la plej altagrada internacia sportkonkursa aranĝo. Kvankam PV klare donas la du ĝustajn alternativojn: «olimpikoj» kaj «olimpiaj ludoj», tamen oni ne malofte renkontas la erarajn esprimojn «olimpio», «olimpiado» aŭ «olimpikaj ludoj». Kiel oficialan fakterminon mi uzas ĉie en mia studo por la sportaj fakesprimoj sole uzeblan formon: «olimpikoj» kaj ties adjektivan formon. Ekzemple: la olimpikoj de jaro 1972; la Meksikurbaj olimpikoj; olimpika ĉampionado de bokso; olimpikoĉampiona sabroteamo; Olimpika Komitato (internacia kaj naciaj); olimpika flamo; olimpikuloj (La konkursantoj de la olimpikaj ĉampionadoj), ktp.

La esprimon «olimpiaj ludoj» mi konsideras kiel nefakan, tamen tute ĝustan vulgaran esprimon, eble iome solenan vorton, bone uzeblan en la literaturo kaj la ĵurnaloj, sed evitendan en la sportfakaj tekstoj.

Nur unu demando levas sin koncerne la formon «olimpikoj». Nome, ĉu ne estus jam aktuale rigardi tiun — en la tuta Esperanta vorttrezoro unikan — pluralan formon iom arkaikiĝinta, kaj enkonduki definitive la singularan formon «olimpiko»? Certe tio ĉi estus pli logika, se ne paroli pri la problemo, ĉu diri ekz. pri la olimpikoj en Meksikurbo, ke ili estis sukcesaj olimpikoj aŭ ke ĝi estis sukcesa olimpikoj? Aŭ ĉu diri ekz.: Ene de kvar jaroj oni aranĝas nur unu olimpikojn?

Cetere la vorto Olimpio estas la nomo de tiu Greklanda loko, kie la antikvaj olimpikoj — de tie la nomo: olimpiaj ludoj — disvolviĝis. La vorto «olimpiado» signifas la 4-jaran tempointervalon inter du olimpikoj.

X.

Iom malfacila ŝajnas la demando, kiel nomi unuece la sportfederaciojn (unuiĝojn, klubojn ktp), unuavice tiujn internaciajn. Ĉi-sube mi prezentas tri alternativojn pri la nomo de la mondfederacio de kelkaj sportobranĉoj. En mia studo mi aplikis ĉie la metodon de la unua varianto.

1. International Judo Federation

a) Internacia Ĵudista Federacio

b) Internacia Ĵudo-Federacio

c) Internacia Federacio de Ĵudo

2. Feédération Internationale de Hockey

a) Internacia Hokeista Federacio

b) Internacia Hoke-Federacio

c) Internacia Federacio de Hokeo

3. Union Internationale de Tir

a) Internacia Pafista Unio

b) Internacia Pafo-Unio

c) Internacia Unio de Pafo

4. Fédération Internationale de Natation Amateur

a) Internacia Amatora Naĝista Federacio

b) Internacia Amatora Naĝo-Federacio

c) Internacia Amatora Federacio de Naĝo

XI.

Ne estas superflue prezenti kelkajn ekzemplojn pri la maniero, kiel esprimi la rezulton de la konkursoj aŭ matĉoj. Jen kelkaj da ili:

La rezulto de la akvopilkomatĉo (akvopilkorenkontiĝo) inter la sveda kaj norvega teamoj estas 5:2 (kvin per du), avantaĝe al la svedoj (al la sveda teamo).

La piedpilkomatĉo inter la teamoj Bologna kaj Juventus finiĝis kun la sendecida rezulto 1:1.

En la olimpika ĉampionado de glacihokeo la matĉo inter la elektitaj teamoj de Finnlando kaj Danlando finiĝis kun la rezulto 6:3 avantaĝe al la finnoj.