La nederlanda manpilkoteamo venkis la meksikan teamon en forta batalo kun golproporcio 12:10.
En la disciplino kunmetita pafo per grandkalibra sportfusilo venkis la kvarmembra soveta teamo kun la suma cirklovaloro de 1536 unuoj.
En la finalo (finala kurumo) de la 100-metra vira ebenkuro venkis la Aŭstralia James Smith kun la temporezulto de 10,1 (dek komo unu) sekundoj.
En la tenisĉampionado de Wimbledon, en la disciplino gea parludo venkis la franca paro kontraŭ la angla paro kun la setproporcio 2:1.
XII.
En konkursoj, kiujn partoprenas samtempe kaj egalrajte viraj kaj virinaj konkursantoj (ekz.: gea parluda teniso, pafo per grandkalibra sportfusilo, rajdsalto ktp) ĉe la laŭnoma mencio de la nomo de la konkursantoj estas laŭcele indiki la virinajn konkursantojn per la vortoj sinjorino respektive fraŭlino. Ekz. ĉe la gea parluda teniso la parolisto anoncas: «Sekvas la matĉo inter la germana kaj angla paroj. La germanan paron konsistigas s-ino Marta Klein kaj Alfred Mayer. La membroj de la angla paro estas f-ino Irene Tomson kaj Paul Duncan.»
Fakaj rimarkoj kaj klarigoj
I.
Oni diferencigas amatorajn kaj profesiajn konkursantojn. Tiu ĉi studo okupiĝas ekskluzive pri la sportaj aktivadoj de la amatoraj konkursantoj.
II.
La amatoraj sportaj konkursoj estas klasifeblaj laŭ pluraj vidpunktoj.
1. Laŭ specoj (lokaj, departementaj, tutlandaj konkursoj, simplaj internaciaj konkursoj, pokalkonkursoj, pli altagradaj internaciaj konkursoj).
2. Laŭ karaktero (individuaj, teamaj kaj individuaj-teamaj konkursoj).
3. Laŭ aspektoj
a) solopaj konkursoj, ekz.: artosketado, gimnastiko, remo ktp;
b) duopaj aŭ paraj konkursoj, ekz.: glacidanco, teniso, remo ktp;
c) grupaj konkursoj, ekz.: moderna gimnastiko, stafetaj konkursoj, remo, sportaj ludoj ktp.
4. Laŭ sistemo (parbatala, rekte elimina, miksa, selekta kaj senselekta sistemoj).
5. Laŭ konsisto
a) simplaj aŭ unudisciplinaj konkursoj, ekz.: bokso, naĝo, longosalto, ktp;
b) kunmetitaj aŭ plurdisciplinaj konkursoj, ekz.: moderna pentatlono, gimnastiko, sketkuro, dekdisciplino ktp.
6. Laŭ pezkategorioj (ĉe la konkursoj de lukto, ĵudo, bokso kaj halterlevo).
7. Laŭ aĝogrupoj (infanaj, adoleskulaj, junularaj, junioraj, plenkreskulaj).
8. Laŭ sekso (viraj, virinaj kaj geaj).
Kiel kompletigo al kelkaj el la supraj punktoj servas la subaj klarigoj
Al 1.
Koncerne la specojn de la konkursoj oni devas diferencigi la du ĉefajn grupojn, nome la enlandajn kaj la internaciajn konkursojn. (Tiu ĉi studo traktas nur internaciajn konkursojn.
En la nomado de la plej malaltagradaj internaciaj konkursoj ne regas unueco inter la diversaj sportobranĉoj kaj pro tio estas malfacile fiksi la unuecan Esperantan formon. En kelkaj sportobranĉoj ni trovas la simplan nocion «internaciaj konkursoj», aliaj faras diferencon inter «internaciaj konkursoj» kaj «konkursoj inter nacioj», krome troviĝas «internaciaj klubkonkursoj» alinome «internaciaj konkursoj de klubteamoj», «internaciaj renkontiĝoj, turniroj», «amikecaj konkursoj» ktp.
La nomado de la pli altagradaj konkursoj resp. ĉampionadoj estas jam unueca.
Ĉi sube estas vicigitaj kun proponitaj terminoj la ĉefaj subgrupoj de la internaciaj konkursoj.
1.1. Ordinaraj internaciaj konkursoj, alinome plurnaciaj konkursoj.
Ili povas havi la jam supre vicigitajn titolojn, sed propre ili havas 3 ĉefajn tipojn.
1.1.1. La «internaciajn konkursojn de klubteamoj» aŭ «klubkonkursojn» partoprenas teamoj aŭ trupoj de sportkluboj, sportunuiĝoj el diversaj landoj, kun la permeso de la landa federacio. La konkurson aranĝas iu sportklubo kun la aprobo de sia landa federacio.
1.1.2. La konkurson (turniron) partoprenas elitaj sportistoj el pli multe da landoj kun la permeso de siaj klubo kaj landa federacio, aŭ baze de alsendita invitilo aŭ je alvoko per konkursproklamo. Aranĝanto povas esti ĉu sportunuiĝo, ĉu teritoria aŭ landa federacio.
1.1.3. La landa federacio elektas kaj oficiale sendas siajn sportistojn (nacian trupon) aŭ sian nacian teamon, por ke ili reprezentu la «kolorojn» de la nacio en la internacia konkurso, aranĝita de iu landa federacio. La partopreno okazas same baze de invitletero aŭ alvoko en konkursproklamo.
1.2. Porpokalaj konkursoj, mallonge pokalkonkursoj.
Aparta speco de la internaciaj sportaranĝoj estas la pokalkonkursoj resp. pokalmatĉoj. Temas pri konkursoj jaro post jaro ripetitaj, en kiuj la partoprenantaj teamoj el certa nombro da landoj, eventuale el pli da kontinentoj batalas por gajni kaj posedi (defendi) dum unu jaro la migran premion, kiu estas altvalora (ora aŭ arĝenta) pokalo (vazo, statuo k.s.) donacita de grandanima persono aŭ institucio por tiu celo. (Ekz.: Pokalo Davis ĉe teniso; Eŭropo-pokalo ĉe piedpilkado; Pokolo Swaythling ĉe tabloteniso ktp)
1.3. Pli altagradaj internaciaj konkursoj, alinome konkursoj inter nacioj.
Al tiu ĉi kategorio apartenas la kontinentĉampionadoj respektive regionaj ĉampionadoj, la mondĉampionadoj kaj la olimpikaj ĉampionadoj.
1.3.1. Kontinent-ĉampionadoj, regionaj ĉampionadoj.
Ili estas partopreneblaj por ĉiuj landoj de iu kontinento (ekz.: Eŭropo-ĉampionado, Ameriko-ĉampionado ktp) respektive por la landoj de certaj regionoj samrangaj kun kontinento (ekz.: Karib-regiona ĉampionado ktp) Oni indikas ilin per la jaro kaj loko: Eŭropo-ĉampionado de virina korbopilkado de jaro 1963 en Sofio. La ĉampionadon aranĝas unu el la landaj federacioj kun la aprobo de la mondfederacio.
1.3.2. Mondĉampionadoj.
La plej altnivelaj internaciaj konkursoj de la diversaj sportobranĉoj estas la mondĉampionadoj, al kiuj ĉiu lando, kiu estas membro de la koncerna mondfederacio, havas la rajton anonci kaj partoprenigi siajn elektitajn konkursantojn aŭ sian nacian teamon. La nombro de la partoprenantoj el unu lando estas difinita. La mondĉampionadon aranĝas la gvidantaro de la mondfederacio, ĉiujare (ekz. sketado) aŭ ĉiun duanjaron (ekz. tabloteniso), aŭ ĉiun jaron krom en la jaro de la olimpikoj (ekz. moderna pentatlono), aŭ nur ĉiun kvaran jaron, meze de la olimpiado (t.e. la kvarjara intervalo inter du olimpikoj).
1.3.3. Olimpikaj ĉampionadoj kadre de la olimpikoj.
Por limita nombro da sportobranĉoj krom la mondĉampionado estas disponita ankaŭ alia forumo mondskala, kie la plej avanaj sportistoj de la nacioj povas partopreni diversajn olimpikajn ĉampionadojn kaj vetbatali por la glora titolo de olimpika ĉampiono, alivorte por la olimpika ĉampioneco.
La olimpikoj estas la plej altagrada internacia sportaranĝo, konsistante el la konkursoj de momente 28 akceptitaj sportobranĉoj kaj partoprenebla de la elektitaj konkursantoj kaj naciaj teamoj de ĉiuj landoj de la mondo. Tiu grandioza renkontiĝo de la elito de la tutmonda sportkulturo disvolviĝas ĉiun kvaran jaron en du partoj, nomataj someraj olimpikoj kaj vintraj olimpikoj. Ambaŭ partojn organizas kaj aranĝas la Olimpika Komitato — konsistanta el la reprezentantoj de la kvin kontinentoj — ĉiam en aliaj du landoj, elektitaj el tiuj, kiuj oferis, kaj ŝajnas esti kapablaj doni, konvenan lokon, kontentigantan ĉiujn postulojn kaj bezonojn de tia grandega sportevento.
Al 2.
Laŭ karaktero oni distingas individuajn, teamajn kaj individuajn-teamajn konkursojn.
2.1. La individuajn konkursojn partoprenas individuaj konkursantoj. Iliajn rezultojn, respektive plenumojn oni registras, taksas kaj certan nombron da avanaj klasitoj (ĝenerale la tri unuajn) oni deklaras kaj premias.