2.2. La teamajn konkursojn partoprenas teamoj kun membronombro fiksita en la aparta regularo de la koncerna sportobranĉo aŭ en la konkursproklamo. Surbaze ĉe la atingitaj individuaj rezultoj (prezentitaj plenumoj) oni elkalkulas — ĉe ĉiu sportobranĉo laŭ aparte speciala metodo — la suman rezulton (plenumon) de la teamo. Tiun rezulton oni registras, taksas kaj la avane klasitajn teamojn oni deklaras kaj premias.
Ĉe sportobranĉoj, kie la sportaktivado disvolviĝas en formo de parbatalo (bokso, teniso ktp), ĉiu membro de la teamo batalas kontraŭ ĉiuj membroj de la ceteraj teamoj, se temas pri rondbatala sistemo, respektive kontraŭ ĉiuj membroj de tiuj teamoj, kontraŭ kiuj la teamo devas batali tra la etapoj de la elimina sistemo.
Ĉe teamoj plenumantaj kolektivan sportaktivadon (gimnastiko, ĉiuj sportaj ludoj kiel akvopilkado, flugpilkado ktp) estas registrataj, taksataj kaj premiataj kompreneble la komuna plenumo resp. rezulto de la teama kolektivo.
2.3. Ĉe la individuaj-teamaj konkursoj oni registras kaj taksas aparte kaj la individuajn kaj la teaman plenumojn resp. rezultojn, kaj deklaras kaj premias la avanajn klasitojn de ambaŭ kategorioj.
Al 4.
Koncerne la sistemon de la disvolvo de la konkursoj oni diferencigas la rondbatalan, la rekte eliminan, la miksan, la selektan kaj la senselektan, sume kvin sistemojn.
4.1. La rondbatala sistemo (rondbatala konkurso) estas aplikebla nur en tiuj sportobranĉoj, kie la sportaktivado disvolviĝas en formo de parbataloj (skermo, lukto ktp)
Ene de la rondbatala sistemo oni distingas unuetapan kaj pluretapan konkursojn.
4.1.1. Ĉe unuetapa rondbatala konkurso ĉiu individua partoprenanto de la konkurso devas batali kontraŭ ĉiuj ceteraj konkursantoj, respektive ĉiu partoprenanta teamo devas batali kontraŭ ĉiuj ceterej partoprenantaj teamoj. La nombro de la plenumendaj parbataloj estas (n–1)/2×n, kie n estas la nombro de la partoprenantoj. Kaze de 10 partoprenantoj: (10—1)/2×10=45. En la sama tempo, alinome en la sama fazo estas plenumeblaj nur duone tiom da parbataloj, kiom nombras la partoprenantoj; do en la ekzempla kazo nur 5 parbataloj. Ĉiuj 45 parbataloj estas plenumeblaj en ne malpli ol 9 fazoj. Ekzemple kaze de 4 partoprenantoj la nombro de parbataloj estas (4—1)/2×4=6 kaj disvolveblaj en 3 fazoj. Ĉe kelkaj sportobranĉoj en unu tago estas plenumataj nur unu fazo (ekz. piedpilkado) ĉe aliaj pli da fazoj (ekz. skermo).
La klasigon de la konkursantoj resp. teamoj determinas la nombro de ĉiuj iliaj venkoj kaj malvenkoj. En okazo de egalstato inter du aŭ pli da konkursantoj aŭ teamoj, pri la klasigo decidas la t.n. egalstata konkurso inter la koncernatoj.
4.1.2. En okazo de granda ensemblo (multnombra partoprenantaro) ĉu en individuaj ĉu en teamaj konkursoj, por preventi tro longedaŭran konkurson, samtempe por eviti troan elĉerpiĝon de la konkursantoj, oni aplikas la pluretapan rondbatalan manieron. Nome en la unua etapo (unua antaŭfinalo) oni formas pli da grupoj kun certa nombro da konkursantoj resp. teamoj. En ĉiu grupo disvolviĝas aparta rondbatalo en necesa nombro da fazoj. Post tio, se necese, el certa procento de la avanaj klasitoj de la grupoj oni formas denove pli da grupoj por la dua etapo, kaj tiel plu. En la finalo rondbatalas nur fiksita nombro da partoprenantoj: la avanuloj el la grupoj de la duonfinalo.
4.2. En la rekte elimina sistemo — aplikata same nur ĉe parbatalaj konkursoj — en la unua etapo oni formas tiom da batalparoj, ke ĉiu konkursanto resp. teamo havu sian unuan kontraŭulon. Tiu parigo okazas per loto, poste oni enskribas la nomon de la konkursantoj en la lotan tabelon. (La tabelo havas supran kaj malsupran branĉojn, kiuj renkontiĝas en la finala rubriko de la tabelo.)
Se la anonombro de la ensemblo (anoncitoj) estas senrestaĵa potenco de la nombro «2» (4, 8, 16, 32 ktp), tiam praktike ĉiu partoprenanto komencas la konkurson jam en la unua etapo. Dum la unua etapo elfalas el la konkurso la venkitoj, t.e. la duono de la ensemblo, kaj la venkintoj eniras la duan etapon.
Se la anonombro de la komenca ensemblo ne estas senrestaĵa potenco de la nombro «2», tiam certa parto de la konkursantoj, nomataj «restuloj» komencas la konkurson nur en la dua etapo. Ilian nombron oni difinas jene: oni subtrahas la nombron de la anoncitoj el la sekva potenco de «2». Ekz. se estas 27 anoncitoj, tiam la nombro de la restuloj estas 32–27=5. La unuan etapon eniras do nur 22 konkursantoj (teamoj). En la dua etapo al la 11 venkintoj eliĝas la 5 restuloj, kaj en la loko, fiksita en la lota tabelo, ankaŭ ili komencas la konkurson. Per ili la nombro de la konkursantoj estas jam 16, kiu estas senrestaĵa potenco de «2». La trian etapon eniras 8, la kvaran etapon t.e. la duonfinalon 4, kaj la finalon, t.e. la kvinan etapon 2 konkursantoj (teamoj). Tiuj 2 gajnas la unuan kaj duan lokojn. Por la tria kaj kavara lokoj batalas inter si la du venkitoj de la dŭonfinalo, aŭ decidas iliaj ĝistiamaj poentoj (ekz. la nombroj de la donitaj kaj ricevitaj trafoj ĉe skermo aŭ la nombroj de la donitaj kaj ricevitaj goloj ĉe piedpilkado).
Kiel «regtulojn» oni elektas laŭeble la plej bonajn konkursantojn resp. teamojn de la ensemblo, kiujn oni nomas ellevitaj konkursantoj aŭ teamoj, mallonge «ellevitoj».
4.3. La miksa sistemo uziĝas same ĉe parbatalaj konkursoj. Tie oni aplikas ambaŭ suprajn sistemojn, kombinante ilin diversmaniere. Ekz. la konkurso komenciĝas en rekte elimina sisteno, ĝis restas ok venkintoj. Tiam la ok batalas inter si en rondbatala sistemo. Aŭ en la unuaj etapoj disvolviĝas rondbatalo en grupoj kaj en la lastaj etapoj oni aplikas la rekte eliminan sistemon.
Interesa ekzemplo de la miksa sistemo estis la piedpilko-mondĉampionado de 1970 por la pokalo Jules Rimet. La antaŭfinalojn antaŭis selektaj matĉoj laŭ rekte elimina sistemo en pluraj kontinentoj, rezulte de kio el la ĉ. 50 partoprenantoj venis 16 venkintoj en la okonfinalon. Tie disvolviĝis rondbatalo en 4 apartaj grupoj kaj po 2 avanaj teamoj, sume 8, eniris la kvaronfinalon. La kvaronfinalo disvolviĝis laŭ rekte elimina sistemo, nome la venkinto de la 1ª grupo ludis kontraŭ la dualoka klasito de la 2ª grupo, kaj inverse. Same inter la 3ª kaj 4ª grupoj. La duonfinalon eniris la kvar venkintoj. Ankaŭ la duonfinalo disvolviĝis en rekte elimina sistemo, post parigo laŭ regulo fiksita jam antaŭ la komenco de la ĉampionado. En la finalo la du venkintoj batalis por la 1ª kaj 2ª lokoj, kaj la du venkitoj por la 3ª kaj 4ª lokoj.
4.4. Ĉe konkursoj, kie la rezulto estas konkrete mezurebla (pezo, longo, sekundo, trafo ktp), tie oni uzas la selektan sistemon. Oni starigas nome certan normon, kaj en la unua etapo elfalas tiuj, kiuj ne kapablas plenumi tiun normon. Sekve de tio, ĉe saltoj, ĵetoj, levoj, k.s. la dua etapo estas jam la finalo, kaj la klasigoj okazas laŭ la mezuritaj rezultoj. Ĉe kuroj, naĝoj k.s. estas farataj — depende de la anonombro de la ensemblo — pli da antaŭfinaloj, en ĉiu antaŭfinalo kun pli multe da kurumoj. La avanuloj de la kurumoj partoprenas la sekvantan antaŭfinalon, kaj tiel plu, ĝis oni havas la necesan nombron da avanuloj por la finalo.
4.5. La senselektan sistemon oni aplikas ĉe tiuj malmultaj disciplinoj, kiuj parte ne altiras multe da konkursantoj, parte la selekta antaŭkurumo bezonus multe da superflua fortostreĉo (ekz.: maratona kuro, longdistancaj skikuroj, biciklado sur ŝoseo ktp)
Al 6.
En la sportobranĉoj lukto, bokso, ĵudo kaj halterlevo la konkursantoj estas grupigitaj laŭ korpopezo, kaj ĝenerale ĉiu rajtas partopreni nur en la konkurso de sia propra pezkategorio. En la menciitaj sportobranĉoj estas 8—11 pezkategorioj, havantaj ĉiuj apartan nomon en la naciaj sportlingvoj, kiel ekz.: aerpezo, lanugpezo, rosopezo ktp. Sed ĉar la limoj de la pezkategorioj en la supraj kvar sportobranĉoj ne kongruas unu kun la alia, kvankam ofte la kategorinomoj estas la samaj, estas evidente, ke sub la sama kategorinomo (ekz.: paperpezo) oni komprenas malsamajn pezolimojn. Plu implikas tiun staton, ke ĉe la junulaj sportistoj la sama kategorinomo kaŝas aliajn kilogramolimojn, se ne mencii, ke la nunaj limoj de la pezkategorioj ne estis ĉiam la samaj dum la historio de la sporto, nek restos neŝanĝitaj en la estonteco.