Выбрать главу

Rigardante la demandon en internacia skalo, ni devas konstati, ke la supra malordo pliiĝas ĝis preskaŭ kaoso. Nome la diversaj nacioj uzas malsamajn terminojn por la sama kategorio.

Elekti konvenan internacian pezkategorio-nomaron — krom tiun arbitran — ŝajnas neeble. Sed kial insisti koncerne akcepteblan pezkategorio-nomaron, se la afero estas facile solvebla per metodo simpla, logike kaj komprenebla, nome per la indikado de la supra limo de la pezkategorio. Tio estas jam enkondukita en kelkaj naciaj sportlingvoj.

Jen kelkaj ekzemplaj esprimoj: pezkategorio 71; bokskonkurso en la pezkategorio 71; konkurso de la 71-kilogramuloj (vulg.: 71-kiluloj); konkurso en la (pez)kategorio 71. Do ekzemple en la sportobranĉo bokso la nocio «pezkategorio 71» inkluzivas ĉiun konkursanton kun korpopezo inter 67,01 kaj 71,00 kg-oj.

En tiu ĉi studo estas jam aplikata tiu metodo.

Al 7.

Laŭ aĝo la amatoraj konkursantoj estas grupigitaj en plurajn aĝkategoriojn: infana, adoleskula, junulara, juniora kaj plenkreskula (adolta) kategorioj. La aĝolimoj inter la kategorioj varias laŭ sportobranĉoj. La nuna studo traktas nur la sportaktivadojn ktp de la plenkreskula aĝkategorio.

III.

Ĝenerala skemo, kiel disvolviĝas internacia konkurso.

Konkurson oni entreprenas, preparas, aranĝas kaj disvolvas. La laborojn de la preparo kaj aranĝo entreprenas iu el la naciaj federacioj aŭ unu el ties asocioj (unuiĝoj, kluboj), kiucele tiuj starigas alan aranĝkomitaton.

La aranĝlaborojn de mondĉampionado plenumas ĝenerale la mondfederacio mem, dum — kompreneble — la olimpikan ĉampionadon de iu sportobranĉo aranĝas — kune kun la ĉampionadoj de la ceteraj olimpikaj sportobranĉoj — la Olimpika Komitato, en strikta kunlaboro kun la interesataj mondfederacioj.

La aranĝkomitato dissendas sian konkursproklamon — eventuale en akompano de invitilo — al la koncernataj naciaj federacioj (kluboj, asocioj). La konkursproklamo sciigas la kondiĉojn de la partopreno, la daton de la konkurso kaj diversajn ceterajn kriteriojn.

La pertoprenontaj individuaj konkursantoj — kun la permeso de siaj klubo kaj federacio — anoncas sin (enskribiĝas) al la konkurso aŭ la nacia federacio anoncas ilin (enskribigas ilin) al la konkurso. Kies partoprenon oni akceptis, estas nomata anoncito.

La partoprenontajn naciajn teamojn aŭ trupojn kaj la klubteamojn la naciaj federacioj anoncas (enskribigas) al la koncerna internacia konkurso.

La konkursantoj alvojaĝas, kaj la konkurso komenciĝas per solena malfermo. Ekfunkcias la konkursa juĝistaro. Ĉiuj ĝiaj membroj kaj la ceteraj fakaj kaj akcesoraj funkciuloj al ĝi subordigitaj zorgas pri la glata disvolvo de la konkurso. La konkursantoj, partoprenantaj en la diversaj disciplinoj, konkursas, t.e. klopodas atingi kiel eble plej bonan rezulton kaj pere de tio akiri laŭeble plej avanan klasigon.

La tuton de la konkursantoj, partoprenantaj en iu disciplino aŭ la partoprenantaron de iu kurumo oni nomas ensemblo.

Pro la granda nombro de la partoprenantoj, en multaj disciplinoj la korkurso estas disvolvata en du aŭ pluraj ŝtupoj, nomataj 1ª, 2ª, ktp. etapoj (retrovice: finalo, duonfinalo, kvaron-, okon- ktp. finaloj), kaj la etapoj dividiĝas plu jen en kurumojn, jen en fazojn.

Dum la konkurso la konkursantoj kelkfoje atingas malnovan rekordon, sed ne superas ĝin. Alifoje ili superas alivorte venkas malnovan rekordon kaj starigas novan landan rekordon, aŭ kontinentrekordon, aŭ mondrekordon, aŭ olimpikan rekordon.

Ĉe sportobranĉoj resp. disciplinoj, kie la rezultoj ne estas senpere mezureblaj, sed necesas aparta subjektiva prijuĝado kaj taksado fare de fakspertaj juĝistoj (ekz. ĉe gimnastiko, artosketado ktp), tie ene de la konkursa juĝistaro oni kunmetas ĵurion el la tn. poentjuĝistoj. La ĵurio taksas la plenumojn kaj aljuĝas poentojn, alivorte poentumas.

Baze de la atingitaj rezultoj ĉu mezuritaj, ĉu poentumitaj, La konkursa juĝistaro klasigas la konkursantojn en laŭrezulta vicordo. Sekve de tio post ĉiu finita disciplino (eĉ post ĉiu finita kurumo) ĉiu konkursanto atingas certalokan klasigon. Kiu fariĝis la unua, tiun oni nomas unualoka klasito, la dua estas la dualoka klasito ktp. La plej rezultaj konkursantoj estas la avanaj klasitojavanuloj («la tri avanuloj» ekz. signifas la unua-, dua kaj trialokan klasitojn).

La konkursa juĝistaro plimalpli solene deklaras (publikigas) la klasigojn kaj premias ĝenerale la tri avanajn klasitojn respektive per ora, arĝentabronza medalo.

Samokaze oni transdonas ankaŭ la honorpremiojn, kiel ekz. la migrajn pokalojn, aŭ aliajn migrajn premiojn kaj aliajn valorajn honorobjektojn (plaketojn, statuetojn, ornamobjektojn ktp).

En pli gravaj konkursoj de multaj sportobranĉoj estas enkondukite starigi la tri avanajn klasitojn — post la deklaro de la konkursrezulto — sur la triŝtupan t.n. venkopodion. Meze, plej alte staras la unualoka klasito, dekstre de li kaj unu ŝtupon pli malalte staras la dualoka klasito, kaj maldekstre de la venkinto, same malpli alte ol li staras la trialoka klasito. Sur la venkopodio ili transprenas la medalon kaj eventualajn ceterajn premiojn.

Kromaj solenaĵoj, akompanantaj la premiotransdonon, estas la ludo de la nacia himno de la venkinto kaj la hiso de la nacia flago ĉe la tri avanaj klasitoj.

Poste oni solene fermas la konkurson.

IV.

La konkursojn en iu ajn sportobranĉo disvolvas, gvidas, kontrolas kaj la rezultojn taksas, registras kaj oficiale deklaras la konkursa juĝistaro.

Ĉe ĉiuj sportobranĉoj la konkursa juĝistaro konsistas ĝenerale

a) el la prezidanto de la konkursa juĝistaro, mallonge konkursa prezidanto, el la konkursa vicprezidanto kaj el la konkursa sekretario; krome

b) el certa nombro da gvidaj kaj fakaj juĝistoj (poentjuĝistoj, linijuĝistoj, ludgvidistoj ktp kaj fine

c) el la konkursa kuracisto kun sanitara personaro kaj el ceteraj funkciuloj.

La gvidaj kaj fakaj juĝistoj havas diversajn specialajn taskojn kaj farendojn, necesajn por la glata kaj sukcesa disvolvo de la diversaj konkursaj disciplinoj. Tiuj taskoj kaj farendoj estas koncize konigataj ĉe la koncernaj sportobranĉoj, en tiu ĉi verko.

La ceteraj membroj de la konkursa juĝistaro havas ĝenerale similajn — en la konkursa regularo detale antaŭskribitajn — gvidajn, administrajn ktp taskojn ĉe ĉiu konkurso. La detala konigo de tiuj taskoj jam ne estas la celo de tiu ĉi verko. Menciindas nur, ke en la naciaj lingvoj anstataŭ la terminon «konkursa prezidanto» oni ofte uzas aliajn esprimojn, kiel ekz. konkursa juĝisto, konkursa gvidanto k.s., sed por celi unusencecon estas konsilinde uzi la esprimon: prezidanto de la konkursa juĝistaro, aŭ mallonge: konkursa prezidanto.