V.
En certa nombro de la konkursoj (ekz.: kuroj, ĵetoj, saltoj, halterlevo, pafo ktp*) la sportistoj plenumas konkrete mezureblan sportrezulton (mezuratan en sekundoj, metroj, kilogramoj, cirklounuoj ktp)
Ĉe alia parto de la konkursoj la konkursantoj prezentas tiajn ekzercojn (ekz.: gimnastiko, plonĝo ktp), kie la pritakso baziĝas sur la valoro, sur la kvalito de la enhavo, sur la precizeco de la plenumo kaj sur la plaĉeco de la ekstera aspekto. La gradon de la valoro kaj kvalito de tiuj kriterioj ĉe la unuopaj disciplinoj kontrolas certa nombro da fakspertaj juĝistoj, kiuj laŭ sia prijuĝo kaj kompreneble laŭ striktaj antaŭskriboj, taksas ĉiun ekzercon per certa poentvaloro. La grupon de la poentjuĝistoj, kiuj poentumas komune en iu disciplino, oni kutimas nomi ĵurio. (Cele de unueca lingvouzo estas konsilinde rezervi la terminon ĵurio, por nomi per ĝi unuavice la grupon de la poentumantaj juĝistoj, kaj eviti nomi tiel la tutan konkursan juĝistaron, kiel tio estas uzo en iuj naciaj lingvoj, ĉe kelkaj sportobranĉoj*)
La tria kategorio estas, kie kaj konkreta mezurado kaj poentumo estas necesaj (ekz.: skisalto).
VI.
Ĉe la definitiva klasigo de la konkursantoj estas konsiderata ĉiam tiu rezulto, kiun ili plenumis en sia laste partoprenita etapo. Se iu ekzemple starigis mondrekordon en unu el la antaŭfinaloj, tiu rekordo estos registrita kiel nova mondrekordo, sed ĝi ne influas la definitivan konkursrezulton de la konkursanto, ĉar oni klasigas lin laŭ lia rezulto en la lasta etapo (ekz. en la finala kurumo).
VII.
Pro grava malregulaĵo la puno estas eskludo (vulg. diskvalifo). Oni devas ĉiam indiki, ĉu la eskludo koncernas nur eron (kurumon, asalton, matĉon) de la konkurso, aŭ la tutan konkurson.
La eskludo el kurumo, asalto aŭ matĉo koncernas nur tiun kurumon ktp, kie la konkursanto kulpis la malregulaĵon, sed en la ceteraj kurumoj, asaltoj aŭ matĉoj li jam povas partopreni. Male, eskludo el la konkurso signifas, ke li estas forigita definitive el la plua konkurso. Ĝi tiras post si kompreneble ankaŭ kromajn rigorajn postsekvojn, se la eskludo okazis pro grava malobeo al la konkursreguloj, aŭ al la instrukcioj de iu juĝisto (ludgvidisto), aŭ pro kruda, sendisciplina kaj nesporteska konduto kontraŭ alia konkursanto aŭ kontraŭ unu el la juĝistoj (ludgvidistoj) aŭ alia membro de la konkursa juĝistaro.
Alia afero estas la «elludigo». En la pleja parto de la sportaj ludoj la ludgvidisto havas la rajton elludigi iu ajn ludiston, t.e. forigi lin el la ludo por certa tempo (por unu aŭ pli da mimitoj) por tiele puni lin kaj la tutan teamon pro kulpita malregulaĵo.
VIII.
Se iu el la konkursantoj, el la membroj de iu teamo, aŭ iu el la gvidantoj de la konkursantoj, kaj same, se iu membro de la konkursa juĝistaro, opinias iun ajn instrukcion, juĝon aŭ decidon de unu aŭ pli da membroj de la konkursa juĝistaro por si aŭ por alia persono erara aŭ nejusta, aŭ iun ajn detalon de la konkursaj cirkonstancoj por si aŭ por aliaj malavantaĝa, havas la rajton protesti kontraŭ tio ĉe la konkursa prezidanto, sekvante la koncernajn antaŭskribojn de la konkursa regularo de la temanta sportobranĉo.
Akvopilkado
Naĝante tra la tuta daŭro de la antaŭskribita ludotempo en la akvo de naĝbaseno, ene de elmezurita kaj indikita ludkampo, du teamoj vetludas unu kontraŭ la alia, klopodante ĵeti la pilkon kiel eble plej multajn fojojn en la kontraŭulan golejon, kaj — se necese — malhelpi per tenaca defendludo, ke la kontraŭula teamo ĵetu la pilkon en ilian golejon. Venkas tiu teamo, kiu sukcesis sendi pli multe da goloj en la kontraŭulan golejon.
La mondfederacio de la sportobranĉo akvopilkado (vulgare: akvopoloo), kiel ankaŭ tiu de la sportobranĉoj naĝo kaj plonĝo, estas: Fédération Internationale de Natation Amateur (FINA) (Esperante: Internacia Amatora Naĝista Federacio). Kiel organo subordigita al FINA, la aferojn de la sportobranĉo akvopilkado prizorgas kaj gvidas International Water Polo Committee (Esperante: Internacia Akvopilkista Komitato).
La sportan ludon akvopilkado ludas aparte viraj kaj virinaj teamoj.
La vetludon inter du akvopilko-teamoj oni nomas akvopilko-matĉo kaj la ludon ĝenerale: akvopilkado.
La suma ludotempo de la akvopilko-matĉo estas 20 minutoj, kiun tempodaŭron 3 duminutaj interpaŭzoj dividas en 4 kvarontempojn. En ĉiu paŭzo la du teamoj lokŝanĝas inter si.
Se matĉo, kiu devas alporti decidan rezulton, finiĝas post la kvara kvarontempo kun sendecida rezulto, nome kun egalstata golproporcio, tiam la ludo estas daŭrigenda. Por tio oni plilongigas la ludotempon per 2×3-minuta t.n. kromtempo. La du 3-minutajn duontempojn de la kromtempo dividas unuminuta interpaŭzo kun lokŝanĝo inter la du teamoj. Tiun ĉi kromtempo-sistemon — se necese — oni daŭrigas, ĝis estiĝas decida rezulto (nome almenaŭ unugola diferenco).
La sporta ludo akvopilkado disvolviĝas en la akvo de naĝbaseno, ene de longkvadratforma ludkampo kun 30 m-a longo kaj 20 m-a larĝo por la viraj matĉoj kaj kun 25×17 m-a amplekso por tiuj virinaj. La profundeco de la akvo devas esti 180 cm-oj.
La mezlinio dividas la ludkampon en du duonkampojn. La du longaj lateroj de la ludkampo estas la flanklinioj, la du malpli longaj nomiĝas limlinioj. La limliniojn kaj la flankliniojn — se tiuj lastaj ne estas samtempe la randoj de la baseno — indikas ŝnurego tenata de lignoflosiloj sur la akvospegulo.
Paralele kun la du limlinioj estas elmezuritaj kaj ĉe ambaŭ flankoj de la ludkampo per diversaj koloroj okulfrape indikitaj la du golejlinioj (blankaj), la du 2-metraj (ruĝaj) kaj la du 4-metraj (flavaj) linioj, kiel ankaŭ la mezlinio (blanka). La golejlinio distancas 30 cm-ojn, la sekvantaj linioj 2, resp. 4 m-ojn disde la limlinio.
Meze de la du golejlinioj estas fiksita po unu golejo el po du golejfostoj kaj unu kverfosto. La distanco inter la du golejfostoj estas 3 m-oj kaj la alteco de la kverfosto super la akvospegulo estas 90 cm-oj. La kversekco de la fostoj estas 7,5×7,5 cm-oj. Loza reto malfermas malantaŭe la golejon.
La akvopilkoteamo konsistas el 7 aktivaj ludistoj (inkluzive la golulon) kaj 4 rezervaj ludistoj. Unu el la ludistoj — elektita fare de la membroj de la teamo — estas la teamestro. Li zorgas pri la disciplino kaj la harmonia kunlaboro inter la membroj de la teamo. Antaŭ la komenco de la matĉo la du teamestroj — en la ĉeesto de la ludgvidisto — lotumas pri la elektorajto koncerne la golejon kaj la ĉapkoloron.
La trejnisto akompanas sian teamon al la matĉo. Lia tasko estas zorgi dum la matĉo pri la ŝanĝo de la ludistoj, laŭ la neceso, respektive laŭ la vidpunktoj de la ludotaktiko.
Je la ludkomenco la du teamoj devas ekludi kun po 7 membroj. Se pro akcidento aŭ vundiĝo iu el la ludisto, devas forlasi la ludon, rezerva ludisto ŝanĝas lin tuj, por la plua daŭro de la matĉo. Cetere iu ajn el la komencaj 7 ludistoj estas ŝanĝebla per rezerva ludisto, laŭ la intenco de la trejnisto. La ŝanĝita ludisto pli malfrue povas denove enludiĝi, ŝanĝinte aŭ la rezervan ludiston, kiu pli frue lin ŝanĝis, aŭ iun ajn alian ludiston. La ŝanĝojn ordonas la trejnisto, sed la ŝanĝoj — escepte la tujan ŝanĝon de ludisto fariĝinta batalsenpova — estas efektivigeblaj aŭ dum la interpaŭzoj, aŭ post golo, aŭ antaŭ la eventuala kromtempo.