Выбрать главу

Por povi distingi dum la ludo la du teamojn unu de la alia, la membroj de unu el la teamoj portas malhelbluan, la aliaj blankan ĉapon, krom la du goluloj, kiuj surhavas ruĝan ĉapon. La ĉapoj estas fiksitaj sub la mentono per rubando. Ambaŭflanke sur la ĉapo, do dekstre kaj maldekstre, ĉiu ludisto havas sian ludnumeron. Cetere la viraj ludistoj portas mallongan bankalsonon, sub kiu ili devas havi kroman triangulan bankalsoneton. La virinaj akvopilkistoj portas regulan virinan sportan banveston.

La pilko, per kiu oni ludas la matĉon, estas plenblovita kaj globforma kaj havas memferman klapon. Ĝi konsistas el la gumveziko (pilkointernaĵo) kaj el la leda kovrilo (pilkoeksteraĵo). Periferio: 68–71 cm-oj; pezo: 400–450 gr-oj.

Al la proklamitaj akvopilko-ĉampionadoj la koncerna sportfederacio aŭ -klubo sendas konkursan juĝistaron, konsistantan el prezidanto, vicprezidanto, el konkursa sekretario kaj du konkursaj juĝistoj. La ĉefaj taskoj de la konkursa juĝistaro estas: difini per loto la vicordon de la matĉoj, fiksi la daton de la matĉoj kaj zorgi pri ilia disvolvo, kiucele al ĉiu matĉo ĝi delegas unu ludgvidiston kaj la antaŭskribitajn vicjuĝistojn (helpjuĝistojn) nome 2 golindikistojn, 2 tempomezuristojn kaj 2 sekretariojn.

La akvopilkomatĉon gvidas la ludgvidisto de neniu influite. La ludistoj devas obei lin, dum ili restadas en la baseno. Lia loko estas apud unu el la flanklinioj. Al la gvido de la ludo li disponas pri akrasona fajfilo kaj du (malhelblua-blanka) flagoj muntitaj sur la du ekstremoj de 70 cm-ojn longa bastono. La grandeco de la flagoj estas 35×20 cm-oj. Ĉe ludkomenco, ludrekomencoj kaj postgola ekludo, krome kaze de punŝoto, golula elĵeto, angulŝoto kaj ludhaltigo pro malregulaĵo aŭ alia kaŭzo li signas per unuopa, kaj kaze de golo kaj kvarontempo-fino per duopa fajfilsono. Samtempe per la antaŭskribita flagosigno li klarigas la kaŭzon de la fajfilsigno.

En siaj juĝoj la ludgvidisto devas esti decida. Rimarkitan malregulaĵon nepre li ne preterrigardu, sed punu la kulpulon. Nur tiel li povas realigi disciplinitan ludon. Li havas la rajton elludigi la kulpintan ludiston por 1 minuto. Se la elludita ludisto ne forlasas la ludkampon, la ludgvidisto devas ĉesigi la matĉon.

Nepra kondiĉo de la bona ludgvidado estas, ke la ludgvidisto ĝuste komprenu kaj efike apliku la t.n. avantaĝ-regulon. Por povi tiel agi, dum la ludo li devas observi la tutan ludkampon, por preventi tian juĝon, kiu — eĉ se cetere regula -estus favora por la kulpinta teamo. La aplikado de la avantaĝregulo necesigas do, ke a) la ludgvidisto atentu ne influi malfavore la elformiĝon de la regula ludo; b) li ne faru juĝon malfavoran por la nekulpinta teamo; c) ne perturbu per sia enmiksiĝo la elvolviĝantan atakon.

Havante sian postenon ĉe la basenrando kontraŭa al la ludgvidisto, la du golindikistoj restadas dum la tuta ludotempo en la imagita plilongigo de po unu golejlinio kaj atente observas la ludon disvolviĝantan tra la tuta ludkampo. Ili havas enmane po unu ruĝan kaj blankan flagojn kun grandeco de 35×20 cm-oj, fiksitajn sur 50 cm-ojn longaj stangoj. Ilia tasko estas indiki per levo de la blanka flago la golulan elĵeton, per la ruĝa la angulŝoton kaj per ambaŭ flagoj la golon. Gravajn malregulaĵojn, kiujn la ludgvidisto eventuale ne vidis, same ili devas indiki, flirtante la ruĝan flagon. Kromaj taskoj, koneksaj kun la golejo al ili komisiita, estas la sekvantaj: registri la golojn; antaŭ ludkomenco kaj ludrekomencoj sciigi al la ludgvidisto — per levo de la ruĝa flago — ke la ludistoj en ordo posteniĝis laŭlonge de la golejlinio; kontroli, ke la por unu minuto elluditaj ludistoj — kiuj devas restadi laŭvice apud ili — reenludiĝu regule, konforme al la signo donita de la dua sekretario de apud la vicjuĝista tablo.

Dum la matĉo funkcias du tempomezuristoj. Ĉiu el ili havas sian apartan taskon.

Unu el ili mezuras la efektivan ludotempon. Al tio li manipulas tian konkursen horloĝon, kiu estas haltigebla kaj poste plufunkciigebla, t.e. ĝi adicias la partajn tempojn de la efektiva ludotempo kaj ne mezuras la t.n. mortajn tempojn, kiam la pilko ne estas en ludo. Li ŝaltas la horloĝon je la ludkomenco kaj je la postpaŭzaj ludrekomencoj, kiam la ludgvidista fajfilsigno eksonis. Same li devas ŝalti la horloĝon kaze de libera ŝoto, angulŝoto, golula elĵeto kaj punŝoto, en tiu momento, kiam la pilko forlasas la ĵetantan manon. Ĉe neŭtra (ludgvidista) ĵeto li ŝaltas la horloĝon, kiam la pilko forlasas la manon de la ludgvidisto. Male, li devas malŝalti la horloĝon ĉiun fojon, kiam la ludgvidisto fajfas (escepte la ludkomencon kaj ludrekomencojn). Lia kroma tasko estas kontroli la forpason de la unuminuta puntempo ĉe la elluditaj ludistoj kaj sciigi tion al la dua sekretario.

La dua tempomezuristo mezuras la permesitan 45-sekundan tempodaŭron de la kontinua pilkoposedo. Tiucele li havas nulumeblan horloĝon, t.e. post malŝalto la montrilo reŝaltas al la cifero nulo. Je ludkomenco kaj je la postpaŭzaj ludrekomencoj, kiel same ankaŭ kaze de neŭtra (ludgvidista) ĵeto, li devas ŝalti la horloĝon nur tiam, kiam unu el la ludistoj, naĝantaj al la pilko, ektuŝas (ekposedas) la surakviĝintan pilkon. En la ceteraj kazoj, nome ĉe postgola ekludo, angulŝoto, golula elĵeto kaj punŝoto, li rajtas ŝalti la horloĝon nur tiam, kiam la pilko forlasis la ĵetantan manon.

Male, li devas nulumi (do malŝalti) la horloĝon en la sekvantaj kazoj.

a) Kiam la ludon haltigas la fajfilsigno de la ludgvidisto aŭ la (alitona) sonsigno de la unua tempomezuristo, kiam tiu lasta signas la finon de iu kvarontempo.

b) Kiam iu ludisto ŝotas al la kontraŭula golejo kaj per tio efektive li finas la pilkoposedon.

c) Kiam la pilko bone videble transiras en la posedon de la kontraŭula teamo.

ĉ) Kaj fine, kiam la tempodaŭro de la pilkoposedado fare de unu el la teamoj superpasis la permesitajn 45 sekundojn. En tiu lasta kazo li devas ankaŭ doni sonsignon.

Ambaŭ tempomezuristoj aŭ havas fajfilon rimarkeble alitonan ol tiu de la ludgvidisto, aŭ donas sonsignon per alia sonestiga aparato (sonorilo, elektra fajfilo ktp). La loko de ili ambaŭ estas ĉe tablo, staranta apud la flanklinio samflanka kun la ludgvidisto.

Konsidere de la vicordo de graveco, la aktivado de la du sekretarioj sekvas tuj post tiu de la ludgvidisto.

Unu el ili havas la taskon noti ĉiun gravan eraron (malregulaĵon), kiun la ludgvidisto juĝis tia, kaj ordonis sankcion (punŝoton). Li devas noti la tempopunkton de la kulpado, krome la koloron kaj numeron de la ĉapo. Li havas ruĝan flagon, kiun levante li signas, kiam iu ludisto kulpis trian gravan eraron. Samtempe ankaŭ voĉe li sciigas el la ludgvidisto, ke la ludisto devas forlasi definitive la ludkampon. Nome post la tria grava eraro la ludiston oni elludigas por la tuta plua daŭro de la matĉo, alivorte oni eskludas lin el la matĉo. Sed tio ne estas eskludo ankaŭ el la konkurso, ĉar en la sekvantaj matĉoj de la akvopilko-konkurso aŭ -ĉampionado li jam povas ludi. Elludita ludisto ne estas anstataŭigebla per rezerva ludisto.

La dua sekretario havas po unu blankan kaj malhelbluan flagojn. Li kontrolas la puntempon de la por unu minuto elluditaj ludistoj (baze de la mezurado de la unua tempomezuristo), kaj per levo de flago samkolora kun la ĉapo de la elludito li signas la forpason de la puntempo kaj donas permeson al reenludiĝo.

La loko de la du sekretarioj estas ĉe la tablo de la tempomezuristoj.

Je la komenco de la kvarontempoj (ludkomenco kaj ludrekomencoj) la ludistoj devas posteniĝi laŭlonge de la golejlinio tiamaniere, ke la interdistanco inter du ludistoj, kaj tiel same inter la golejfostoj kaj la ludistoj estu minimume po 1 metro. Inter la du golejfostoj povas restadi ne pli ol 2 ludistoj. Kiam ĉiu okupis sian komencan posteniĝon, kaj la golindikisto komunikis tion per levo de la ruĝa flago, tiam la ludgvidisto fajfilsignas kaj ĵetas la pilkon en la mezon de la ludkampo.