Выбрать главу

De supre, kaŝite per la eternaj nuboj de la mondo Vesker, tondro murmuregis kaj plilaŭtiĝis. Aŭdante ĝin, komercisto Johano Garto haltis, dum liaj botoj malrapide sinkis en la koton, kaj kurbigis manon malantaŭ sia aŭdkapabla orelo por trafi la sonon. Tiu kreskis kaj malkreskis en la densa atmosfero, daŭre plilaŭtiĝante.

— Tiu bruo samas la bruon de via ĉielŝipo, — Itino diris kun senperturba Veskera logikemo, malrapide pistante en sia menso la koncepton kaj inversigante la erojn unu post unu por pli detala ekzamenado. — Sed via ŝipo ankoraŭ sidas tie, kie vi almondigis ĝin. Tiel devas esti malgraŭ tio, ke ni ĝin ne vidas, ĉar scias funkciigi ĝin nur vi. Kaj eĉ se iu alia scius funkciigi ĝin, ni aŭdus ĝin leviĝi en la ĉielon. Ĉar tio ne okazis, kaj se tiu ĉi sono estas sono ĉielŝipa, tio signifas do…

— Jes, alian ŝipon, — Garto diris, tro okupata per propraj pensoj por atendi ĝis la penaj Veskeraj logikoĉenoj traklakos ĝis la fino. Alia spacvojaĝisto, kompreneble; neeviteble, ke iu tia estis aperonta iam, kaj sendube tiu ĉi sin gvidis per la S-Sa radara reflektoro, samkiel li mem estis farinta. Certe, lia propra ŝipo klare montriĝas sur la ekrano de la novalvenantoj, kaj tiuj verŝajne surmondiĝos laŭeble proksime al ĝi.

— Prefere iru antaŭen, Itino, — li diris. — Traakve, tiel ke vi alvenu la vilaĝon rapide. Diru, ke ĉiuj foriru en la marĉojn, sufiĉe fore de l' solida grundo. Tiu ŝipo almondiĝas laŭinstrumente, kaj se iu troviĝos sube, kiam ĝi alteriĝos, tiu estos kuirita.

Tiu senpera minaco estis sufiĉe klara al la Veskera amfibieto. Antaŭ ol Garto finparolis, la rugaj oreloj de Itino faldiĝis vespertflugile kaj li glisis silente en la proksiman kanalon. Garto suĉpaŝegis tra la koto, irante laŭeble rapide sur la gluiĝema supraĵo. Li ĝuste atingis la randon de l' vilaĝo, kiam la murmurego iĝis kapofenda hurlo kaj la spacoŝipo trarompis la malalte-pendan nubtavolon supre. Garto ŝirmis siajn okulojn disde la subenstreĉiĝa flamlango kaj ekzamenis kun miksitaj sentoj la pligrandiĝantan formon de la griz-nigra ŝipo.

Post preskaŭ norma jaro sur la mondo Vesker li devis subpremi sopiron al homa kunuleco kia ajn. Dum tiu subpremata fragmento de la gregspirito pepadis por la cetero de la simiaro, lia komercista menso febre okupiĝis strekante linion sub kolumno da ciferoj kaj adicie sumigante. Tio ĉi tre povus esti ŝipo de alia komercisto, kaj se jes, jam finiĝis lia monopolo pri la Veskera komerco. Aliflanke, eble ĝi ne estas ŝipo komerca, kaj tial li restis en la ombro de giganta filiko kaj malstriktigis sian pafilon en ties ingo.

La ŝipo bake sekigis cent kvadratajn metrojn da koto, formortis la hurla elsputaĵo, kaj la surgrundaj apogiloj trapistis la krakantan mondkruston. Metalo grincis kaj atingis stariĝon, dum nubo da fumo kaj vaporo malrapide subendrivis en la humida aero.

— Garto — vi indiĝentrompa elpremisto — kie vi estas? — muĝis la ŝipa laŭtparolilo. La konturoj de la spacoŝipo aspektintis nur iel konataj, sed neeblis erari pri tiuj raspaj voĉtonoj. Garto ridetis, kiam li elpaŝis el sia ŝirmejo kaj fajfis akre per du fingroj. Direktebla mikrofono eltordiĝis el sia ingo sur ŝipa direktalo kaj turniĝis liadirekten.

— Kion vi celas ĉi tie, Singo? — li kriis al la mikrofono. — Ĉu tro krimema por trovi planedon propran kaj devas veni ĉi tien por ŝteli profitojn de komercisto honesta?

— Honesta! — bruis la amplifita voĉo. — Tion diras homo, kiu enestis pli da prizonoj ol da bordeloj — kaj tiuj mem sufiĉe multas, mi atestas. Pardonpete, amiko de l' junuleco, sed ne eblas aliĝi al vi en ekspluato de tiu ĉi aborigena pestotruo. Mi kursas al mondo atmosfere pli agrabla, kie atendas fortuno alrastebla. Mi haltis ĉi tie nur ĉar okazo prezentiĝis por enspezi honestan krediteron per taksia servo. Mi alportas al vi amikecon, perfektan kunulecon, viron kun alia metio, kiu eble helpos pri la via. Mi elirus mem por diri saluton, krom se necesus malinfektiĝi je biologiaĵoj. Mi pasigas la pasaĝeron tra la aerkluzoj, do espereble ne ĝenos vin helpi pri lia pakaĵaro.

Almenaŭ ne estus jam alia komercisto sur la planedo, do forpasis tiu zorgo. Sed Garto plu scivolis, kia pasaĝero volus aĉeti unudirektan bileton al planedo senhoma. Kaj kio kaŝiĝis malantaŭ tiu bridita nuanco de ridemo en la voĉo de Singo? Li ĉirkaŭiris al la kontraŭa flanko de l' spacoŝipo, kie algrundiĝis ramplo, kaj suprenrigardis al la viro en la kargokluzo, kiu luktis senefike kun granda varkesto. Tiu homo turniĝis al li kaj Garto vidis pastran kolumon kaj sciis precize, kio ridigis Singon.

— Kion vi celas ĉi tie? — Garto demandis; malgraŭ klopodo sin regi li elkraĉis la vortojn. Se tion la homo rimarkis, li ĝin ignoris, ĉar li daŭre ridetis kaj elŝovis la manon malsuprenirante laŭ la ramplo.

— Pastro Marko, — li diris, — de la Misia Fratsocieto. Tre plaĉas al mi…

— Mi diris, kion vi celas ĉi tie, — la voĉo de Garto estis jam regata, kvieta kaj malvarma. Li sciis, kion estis necese fari, kaj tio estis farota rapide aŭ tute ne farota.

— Tio devus esti memevidenta, — Pastro Marko diris kun bonhumoro ankoraŭ ne kuspita. — Nia misia societo amasigis sufiĉe da rimedoj por sendi spiritajn reprezentantojn al fremdaj mondoj por la unua fojo. Mi estis sufiĉe bonŝanca…

— Prenu viajn pakaĵojn kaj reiru en la ŝipon. Oni ne deziras vin ĉi tie kaj vi malhavas permeson surmondiĝi. Vi estos malhelpaĵo kaj sur Vesker troviĝas neniu por prizorgi vin. Reiru en la ŝipon.

— Mi ne scias, kiu vi estas, sinjoro, nek kial vi mensogas al mi, — la pastro diris. Li ankoraŭ trankvilis, sed jam malaperis la rideto. — Sed mi studis tre detale la galaksian juron kaj la historion de tiu ĉi planedo. Mankas ĉi tie malsanoj aŭ bestoj, kiujn mi devus aparte timi. Ĝi estas planedo nefermita, kaj ĝis la Spacekspertizo ŝanĝos tiun statuson, mi same kiel vi rajtas esti ĉi tie.

La homo kompreneble pravis, sed Garto ne povis agnoski tion. Li estis blufinta, esperante, ke la pastro ne konas siajn rajtojn. Sed li konis ilin. Restis al li nur unu fareblaĵo malagrabla, kaj tion li faru dum restas sufiĉe da tempo.

— Reiru en la ŝipon, — li kriis, jam ne kaŝante sian koleron. Per glata movo li elingigis sian pafilon kaj ties kavetita nigra tubo troviĝis tre proksime al la ventro de la pastro. La vizaĝo de la homo blankiĝis, sed li ne movis sin.

— Kion je l' infero vi faras, Garto! — la ŝokita voĉo de Singo raspis tra la laŭtparolilo. — Tiu ulo pagis sian bileton kaj vi tute ne rajtas forigi lin de la planedo.

— Mi havas tiun ĉi rajtigon, — Garto diris, levante la pafilon kaj celante inter la okulojn de l' pastro. — Mi lasas al li tridek sekundojn por reenŝipiĝi, alie mi tiros la ĉanon.

— Nu, mi opinias, ke vi aŭ freneziĝis aŭ ŝercas, — la malpacienca voĉo de Singo raspis al ili. — Se ŝerco, ĝi estas misgusta, kaj ĉiuokaze vi ne estas sukcesonta. Tiun ludon povas du partopreni, sed mi povas pli trafe.

Aŭdiĝis murmurego de pezaj lagroj, kaj defore manipulebla kvarpafila tureto sur flanko de la ŝipo turniĝis kaj celis al Garto.

— Nun — for la pafilon kaj helpu Pastron Marko kun la pakaĵoj, — ordonis la parolanto kun nuanco de humuro denove en la voĉo. — Kvankam mi tre ŝatus helpi, Olda Amiko, mi ne povas. Al mi ŝajnas, ke jam tempo, ke vi havu okazon paroli al la pastro; finfine, mi jam havis okazon interparoli kun li dum la tuta vojaĝo ekde l' Tero.

Garto reŝovis sian pafilon en ties ingon kun forta mankosento. Pastro Marko antaŭenpaŝis kun ĉarma rideto denove kaj kun biblio elpoŝigita el sia robo en sia levita mano.

— Filo mia, — li diris.

— Via filo mi ne estas, — estis ĉio, kion Garto kapablis elbuŝigi dum malvenko baŭmis en li. Li batpretigis pugnon dum kreskis lia kolero, kaj maksimume povis nur malpugnigi la manon tiel, ke per la manplato li frapis. Tamen tiu frapo renversis teren la pastron kaj disflugigis la paĝojn de la libro en la densan koton.