Выбрать главу

Itino kaj la ceteraj Veskeroj estis ĉion rigardintaj per intereso ŝajne senemocia, kaj Garto neniel klopodis respondi al iliaj nediritaj demandoj. Li ekiris al sia domo, sed revenis, kiam li rimarkis, ke ili restas senmovaj.

— Venis nova homo, — li diris al ili. — Li bezonos helpon pri la kunportitaĵoj. Se li ne disponas lokon por ili, vi rajtas meti ilin en la grandan vartenejon ĝis li akiros propran loĝejon.

Li rigardis dum ili anserpaŝis trans la maldensejon al la ŝipo, poste endomiĝis kaj iom kontentigis sin batfermante la pordon, tiel ke difektiĝis unu vitro. Same kontentigis dolore malfermo de unu el la restantaj boteloj da irlanda viskio, kiujn li konservis por speciala okazaĵo. Nu, tiu okazaĵo estis sufiĉe speciala, kvankam efektive ne tia, kian li antaŭvidis. La viskio estis bonkvalita kaj forbruligis iom de la malbona gusto en lia buŝo, kvankam ne la tuton. Se lia taktiko estus sukcesinta, tio pravigus ĉion. Sed li malsukcesis kaj aldone al la malfeliĉo de l' malsukceso troviĝis akra sento, ke li vidigis sin ĉevala pugo. Singo estis forpafiĝinta tute senadiaŭe. Ne eblis diveni, kion li pensis pri la tuta afero, kvankam li certe reportos al la komercista loĝio iujn strangajn historiojn. Nu, zorgoj pri tio povus prokrastiĝi ĝis la venonta fojo, kiam Garto subskribos la enirbileton. Ĝuste nun li devis ekagi por ordigi la aferojn kun la misiisto. Elgvatante tra la pluvo li vidis tiun homon baraktanta por starigi kolapsigeblan tendon, dum la tuta vilaĝa loĝantaro ĉirkaŭstaris en netaj vicoj kaj rigardis. Kompreneble, neniu el ili proponis sian helpon.

Kiam fine la tendo estis starigita kaj la kestoj kaj skatoloj estis enmetitaj, la pluvo jam ĉesis. La nivelo de likvaĵo en la botelo estis atentinde pli malalta kaj Garto sentis sin preta fronti la neeviteblan renkontiĝon. Efektive li antaŭĝuis interparolon kun tiu homo. Escepte de tiu malagrabla okazaĵo, post tuta soleca jaro iu ajn homa kunuleco ŝajnis plezura.

“Ĉu vi volas vespermanĝi ĉe mi? Johano Garto” — li skribis dorse de malaktuala fakturo. Sed eble la ulo pro timo ne volus veni? Tio ne estis taŭga maniero komenci iun ajn rilatiĝon. Palpserĉinte sub la dormobreto li trovis skatolon sufiĉe grandan kaj enmetis sian pistolon. Itino kompreneble atendis ekster la pordo, kiam li malfermis ĝin, ĉar temis pri lia vico kiel Kono-Kolektanto. Li transdonis al li la letereton kaj la skatolon.

— Bonvolu alporti jenajn al la nova homo, — li diris.

— Ĉu la nova homo nomiĝas Nova Homo? — Itino demandis.

— Ne, tute ne! — Garto abruptis. — Li nomiĝas Marko. Sed mi petas nur, ke vi transdonu tion, ne implikiĝu en konversacio.

Kiel ĉiam, kiam li koleriĝis, la raciaj Veskeroj gajnis la turneon.

— Vi ne petas konversacion, — Itino diris malrapide, — sed Marko eble petos konversacion. Kaj aliaj demandos al mi pri lia nomo; se mi ne konos lian no… — La voĉo malaŭdiĝis kiam Garto frapfermis la pordon. Ankaŭ tio ne efikus finfine, ĉar kiam la venontan fojon li vidus Itinon — tagon, semajnon, aŭ eĉ monaton poste — la monologo estus daŭrigata ĉe precize tiu vorto, kie ĝi finiĝis, kaj la penso pluvagus ĝis ties lasta ĉifita finaĵo. Garto sakris subvoĉe kaj verŝis akvon sur duon de la pli bongustaj koncentritaĵoj al li restantaj.

— Envenu, — li diris, kiam aŭdiĝis kvieta frapo ĉe la pordo. La pastro envenis kaj etendis la skatolon kun la pafilo.

— Dankon pro la pruntedono, Sinjoro Garto, mi ŝatas la bonintencon de la sendo. Mi tute ne scias, kio kaŭzis tiun malfeliĉan aferon, kiam mi surmondiĝis, sed ŝajnas al mi prefere, ke ni forgesu pri tio, se ni daŭre kunvivos dum iom da tempo sur tiu ĉi planedo.

— Ĉu trinkaĵon? — Garto demandis, akceptinte la skatolon kaj indikante la botelon surtablan. Li verŝis du plenajn glasojn kaj transdonis unu al la pastro. — Proksimume tion mi antaŭvidis, sed mi ankoraŭ ŝuldas al vi klarigon pri tio, kio okazis. — Li malridis en sian glason momente, poste levis ĝin antaŭ la aliulo:

— Grandas la universo, kaj verŝajne ni devas travivi laŭ niaj kapabloj. Mi tostas Mensan Sanecon.

— Dio estu kun vi, — Pastro Marko diris kaj same levis sian glason.

— Ne kun mi, kial ankaŭ ne kun tiu ĉi planedo, — Garto diris firme. —Kaj tio estas la kerno de l' afero. — Li duonmalplenigis sian glason kaj suspiris.

— Ĉu tion vi diras por ŝoki? — la pastro demandis ridetante. — Mi certigas, ke ĝi ne ŝokas min.

— Ne celis ŝoki. Mi esprimis min tute laŭlitere. Mi estas supozeble tio, kion vi nomus ateisto, do rivelitaj religioj ne koncernas min. Dume tiuj ĉi indiĝenoj, estante simplaj kaj malkleraj ŝtonepokuloj, sukcesis travivi ĝis nun sen superstiĉoj aŭ iuj ajn indikoj pri diismo. Mi esperis, ke ili daŭros tiaj.

— Kion vi diras? — la pastro brovumis. — Ĉu vi volas diri, ke ili havas neniujn diojn, neniun kredon pri la postmorto? Ili devas morti?..

— Ili ja mortas, kaj la polvon reiras, same kiel aliaj bestoj. Ili havas tondron, arbojn kaj akvon sen havi tondrodiojn, arbofeojn aŭ akvonimfojn. Ili havas neniujn malbelegajn dietojn, tabuojn aŭ sorĉojn por malagrabligi kaj limigi iliajn vivojn. Ili estas la sola primitiva gento, kiun mi iam ajn renkontis, tute libera de superstiĉo, kaj ŝajnas multe pli feliĉa kaj mense sana pro tio. Mi nur deziris konservi ilin tiaj.

— Vi deziris forteni ilin de Dio — de savado? — l' okuloj de la pastro plilarĝiĝis kaj li retropaŝetis.

— Ne, — Garto diris. — Mi deziris forteni ilin de superstiĉo ĝis ili konus pli kaj povus pripensi ĝin realisme sen tio, ke ili estus ensorbitaj kaj eble detruitaj de ĝi.

— Vi insultas la Eklezion, sinjoro, egaligante ĝin kun superstiĉo…

— Mi petas, — Garto diris, levante sian manon. — Manku teologiaj argumentoj. Mi ne supozas, ke via societo pagis tiun ĉi vojaĝon nur por provi konverti min. Simple akceptu la fakton, ke niaj kredoj estas atingitaj per zorga pripensado dum pluraj jaroj, kaj neniom da studentnivela metafiziko ŝanĝos ilin. Mi promesos ne provi konverti vin — se vi agos same pri mi.

— Konsentite, sinjoro Garto. Kiel vi memorigis al mi, mia misio ĉi tie estas savi ĉi tiujn animojn, kaj tion mi ja devas fari. Sed kial mia laboro tiom perturbas vin, ke vi provis malhelpi mian surmondiĝon? Eĉ minacis min pistole, kaj… — la pastro silentiĝis kaj enrigardis sian glason.

— Kaj eĉ batis vin? — Garto demandis, subite malridante. — Pri tio ne ekzistas senkulpigo, kaj mi deziras diri, ke mi bedaŭras. Netaj mismanieroj kaj eĉ pli misa koleriĝemo. Se oni sufiĉe longe vivas izolite, oni trovas sin faranta tiajn aferojn. — Medite li subenrigardis al siaj manegoj kuŝantaj sur la tablo, deĉifrante memorojn en la cikatroj kaj kaloj tie desegnitaj. — Ni nomu tion nur frustreco, ĉar mankas vorto pli trafa. En via metio vi certe havis multajn okazojn engvati la pli mallumajn lokojn en la mensoj de l' homoj, kaj vi devus scii iomete pri motivoj kaj feliĉo. Mia vivo estis tro okupata por ke mi konsideru hejmiĝon kaj starigon de familio, kaj ĝis tre lastatempe tio neniam mankis al mi. Eble lika radiado moligas mian cerbon, sed mi komencis pensi, ke jenaj felaj kaj fiŝecaj Veskeroj estas certagrade miaj propraj infanoj, ke ial mi respondecas pri ili.

— Ni estas ĉiuj Liaj infanoj, — Pastro Marko diris kviete.

— Nu, jen estas kelkaj Liaj infanoj, kiuj eĉ ne povas imagi Lian ekziston, — Garto diris, subite kolera pri si, pro tio, ke li permesis tramontriĝon de pli mildaj emocioj, kliniĝante antaŭen pro la intensivo de siaj sentoj. — Ĉu vi ne kapablas kompreni la gravecon de tio? Vivu kelkan tempon ĉe tiuj Veskeroj, kaj vi malkovros simplan kaj feliĉan vivon, kiu egalas la gracostaton, pri kiu ĉiam priparolas homoj, kiaj vi. Ili ricevas “plezuron” de siaj vivoj — kaj dolorigas neniun. Pro la cirkonstancoj ili evoluis sur mondo preskaŭ dezerta, sekve neniam havis eblecon preterkreski kulturon fizike ŝtonepokan. Sed mense ili egalas nin, aŭ eble superas. Ili ĉiuj lernis nian lingvon, tiel ke mi povas facile klarigi la multajn aferojn, kiujn ili volas kompreni. Kono kaj kleriĝo reale kontentigas ilin. Ili tendencas kelkfoje agaci, ĉar ĉiu nova fakto devas rilatiĝi al la strukturo de ĉio alia, sed ju pli ili lernas, des pli rapidas tiu procedo. Iam ili estos egaluloj de la homoj ĉiurilate, eble eĉ superos nin. Se —ĉu vi konsentos al mi komplezon?