— Kion ajn mi povos.
— Lasu ilin trankvilaj. Aŭ instruu al ili, se vi devas, historion kaj sciencon, filozofion, juron, ion ajn, kio helpos al ili fronti la realaĵojn de l' pli granda universo, pri kies ekzisto ili nenion antaŭe sciis. Sed ne konfuzu ilin per viaj malamoj kaj doloroj, kulpeco, misfarado kaj puno. Kiu scias, kia domaĝo…
— Vi insultas, sinjoro! — la pastro diris, saltleviĝante. La verto de lia grizhara kapo apenaŭ atingis ĝis la mentono de l' masiva spacvojaĝanto, tamen li montris neniun timon defendante tion, kion li kredis. Garto, nun ankaŭ starante, jam ne estis la pentulo. Ili frontis unu la alian kolere, kiel ĉiam staras la homoj, neflekseblaj en defendo de tio, kion ili taksas ĝusta.
— Estas vi, kiu insultas, — Garto kriis. — Kia nekredebla egoismo, supozi, ke via derivita mitologio, kiu nur bagatele diferencas de tiuj mil aliaj, kiuj ankoraŭ ŝarĝas la homaron, kapablas ion krom konfuzo de iliaj mensoj ankoraŭ freŝaj! Ĉu vi ne konstatas, ke ili kredas pri la vero — kaj neniam aŭdis pri mensogado. Ili ankoraŭ ne edukiĝis kompreni, ke alispecaj mensoj kapablas pensi malsame kiel la iliaj. Ĉu vi damaĝos al ili tion?..
— Mi faros mian devon, kiu estas Lia volo, sinjoro Garto. Ĉi tie estas kreitoj de Dio, kaj ili havas animojn. Mi ne rajtas eviti mian devon, kiu estas alporti al ili Lian vorton, tiel ke ili estu savitaj kaj povu eniri la regnon de la ĉielo.
Kiam la pastro malfermis la pordon, la vento trafis ĝin kaj blovis ĝin plenaperta. Li malaperis en la ŝtormtaŭzatan mallumon, kaj la pordo svingiĝis tien-reen kaj enbloviĝis ŝpruceto da pluveroj. La botoj de Garto lasis kotajn piedsignojn kiam li fermis la pordon, forbarante ekvidon de Itino, sidanta pacience kaj senplende en la ŝtormo, esperanta nur, ke Garto eble haltos momente kaj postlasos kun li iom el la mirinda scio, da kio tiu posedis tiom multe.
Laŭ nedirita interkonsento tiu unua nokto neniam denove estis menciata. Post kelkaj tagoj de soleco, plifortigita ĉar ĉiu sciis pri proksimeco de la alia, ili trovis sin interparolantaj pri zorge neŭtralaj temoj. Garto malrapide pakis kaj enŝipigis sian stokon kaj neniam konfesis, ke lia laboro estas finita, kaj li povas foriri kiam ajn. Li havis sufiĉan kvanton da interesaj drogoj kaj botanikaĵoj, kiuj vendiĝus je bona prezo. Kaj la Veskeraj artfaraĵoj certe vekos sensacion sur la malnaiva galaksia merkato. Metiaĵoj sur tiu ĉi planedo estis limigitaj antaŭ lia alveno, plejparte skulptaĵoj malfacile enĉizitaj en la malmola ligno per ŝtonfragmentoj. Li disponigis ilojn kaj stokon da kruda metalo el siaj propraj necesaĵoj, absolute nur tion. Post kelkaj monatoj la Veskeroj ne nur lernis labori per la novaj materialoj, sed ankaŭ transmetis siajn proprajn desegnaĵojn kaj formojn al la plej fremdaj — sed plej belaj — artfaraĵoj, kiujn li iam ajn vidis. Necesis nur, ke li surmerkatigu tiujn por krei primaran postulon, poste revenu por nova stoko. La Veskeroj deziris reciproke nur librojn kaj ilojn kaj sciojn, kaj li sciis, ke per propraj klopodoj ili entrenos sin en la galaksian unuiĝon.
Tion Garto esperis. Sed vento de ŝanĝoj trablovis jam tra la loĝejaro establiĝinta ĉirkaŭ lia spacoŝipo. Ne plu li estis atentocentro kaj fokusa punkto de l' vivo vilaĝa. Li devis rikani, kiam li pensis pri sia perdo de potenco; sed en la rideto estis malmulte da humuro. Seriozaj kaj atentemaj Veskeroj prenis sian vicon kiel Kono-Kolektantoj, sed ties registrado de sekaj faktoj akre kontrastis kun la intelekta uragano, kiu ĉirkaŭis la pastron.
Dum Garto devigis ilin labori por ĉiu libro kaj maŝino, la pastro donis senpage. Garto estis klopodinta liveri progresive sian sciostokon, traktante ilin kiel inteligentajn sed analfabetajn infanojn. Li deziris, ke ili marŝu antaŭ ol kuri, regu unu paŝon antaŭ ol transiri al alia.
Pastro Marko simple alportis al ili la avantaĝojn de la kristanismo. La sola fizika laboro postulita de li estis konstruo de preĝejo, loko por adorado kaj studado. Pliaj Veskeroj estis aperintaj el la senlimaj planedaj marĉoj, kaj post kelkaj tagoj la tegmento estis konstruita, subtenate de framo da stangoj. Ĉiun matenon la kongregacio laboris dum kelka tempo pri la muroj, poste rapidis internen por lerni la ĉionpromesajn, ĉioninkluzivajn, ĉiomgravajn faktojn pri la universo.
Garto neniam sciigis al la Veskeroj sian opinion pri ilia nova interesaĵo, kaj tio estis ĉefe, ĉar ili neniam demandis al li. Fiero aŭ honoro malhelpis, ke li kaptu volontan aŭskultonton kaj elverŝu ĉiujn siajn plendojn. Eble estintus alia, se Itino deĵorus Kolekte; li estis la plej inteligenta el ĉiuj; sed Itino estis anstataŭigita la tagon post la alveno de la pastro kaj Garto ne parolis al li poste.
Estis do surprize, kiam post dek sep el la trioble longaj Veskeraj tagoj, li trovis delegacion sur sia sojlo, kiam li elvenis post matenmanĝo. Itino estis ties reprezenta parolanto, kaj lia buŝo estis iomete aperta. Ankaŭ multaj el la aliaj Veskeroj havis buŝojn apertajn, unu eĉ aspektis oscedanta, klare vidigante la duoblan vicon da dentoj akraj kaj la gorĝon purpur-nigran. La buŝoj sentigis al Garto la gravecon de la renkontiĝo: tio estis la unika Veskera esprimo, kiun li lernis rekoni. Aperta buŝo indikis iun fortan emocion: feliĉon, malĝojon, koleron, li neniam povis vere certi pri kiu el ili. La Veskeroj estis kutime serenaj kaj li neniam vidis sufiĉe da apertaj buŝoj por konstati, kio kaŭzis ilin. Sed nun li estis ĉirkaŭita de tiaj.
— Ĉu vi helpos al ni, Johano Garto, — Itino diris. — Ni havas demandon.
— Mi respondos iun ajn demandon, kiun vi starigos, — Garto diris, pli ol iomete maltrankvila, — kio ĝi estas?
— Ĉu ekzistas Dio?
— Kion vi komprenas per “dio”? — Garto demandis reciproke. Kion li diru al ili?
— Dio estas nia Patro en la Ĉielo, kiu kreis nin ĉiujn kaj protektas nin. Al kiu ni preĝas por helpo, kaj se ni estos savitaj ni trovos lokon…
— Sufiĉas, — Garto diris. — Dio ne estas.
Ĉiuj nun havis buŝojn apertajn, eĉ Itino, dum ili rigardis Garton kaj pripensis lian respondon. La vicoj da rozkoloraj dentoj estus timigaj, se li ne tiom konus tiujn kreaĵojn. Dum unu momento li scivolis, ĉu eble ili estas jam doktrinigitaj kaj rigardis lin kiel herezulon, sed li forpuŝis tiun penson.
— Dankon, — Itino diris, kaj ili turniĝis kaj foriris.
Kvankam la mateno ankoraŭ friskis, Garto konstatis, ke li ŝvitas, kaj scivolis kial.
La reago ne longe prokrastiĝis. Itino revenis tiun saman posttagmezon.
— Ĉu vi volas veni al la preĝejo? — li demandis. — Multaj el la aferoj, kiujn ni studas, estas malfacile lerneblaj, sed neniu tiom malfacile, kiom ĉi tiu. Ni bezonas vian helpon, ĉar ni devas aŭskulti vin kaj Pastron Marko kunparolantaj. Tiel estas, ĉar li diras, ke unu afero estas vera, kaj vi diras, ke alia afero estas vera, kaj ambaŭ ne povas esti samtempe veraj. Ni devas malkovri, kiu el ili estas vera.
— Mi venos, kompreneble, — Garto diris, klopodante kaŝi sian subitan senton de ekzaltiĝo. Nenion li estis farinta, tamen la Veskeroj venis al li ĉiuokaze. Ankoraŭ povus esti motivoj por esperi, ke ili tamen estos liberaj.
Estis varmege en la preĝejo, kaj Garto surpriziĝis pro la nombro da Veskeraj ĉeestantoj, pli ol li iam antaŭe vidis kuniĝintaj samtempe. Vidiĝis multaj apertaj buŝoj. Pastro Marko sidis ĉe tablo librokovrita. Li aspektis malfeliĉega, sed nenion diris, kiam Garto envenis. Garto parolis la unua.