Post la promenado Charlotte iris kun la aliaj returne al la Ekenstedt-a hejmo por familia tagmanĝo en akompano kun la familioj de l' ĉefpreposto kaj de la urba konsilano, kun la fratoj Stake kaj Eva Ekenstedt kun sia leŭtenanto.
Dum la tagmanĝo sinjorino Ekenstedt faris delikatan kaj intelektan konversacion kun la ĉefpreposto kaj la urba konsilano. Eva kaj Jaquette diris neniun vorton, kaj ankaŭ Charlotte silentis, ĉar ŝi povis kompreni, ke estas kutimo en ĉi tiu domo, ke la junaj homoj devas silenti. Sed dum la tuta tagmanĝo ŝi nur deziregis esti for de tie. Ŝi embuske atendis okazon — oni povus diri — por montri alia gepatroj de Karl-Artur, ke ŝi konscias, ke ili tute ne konvenas fariĝi ilia bofilino. Ŝi komprenis, ke ne sufiĉas la vermlanda lingvaĉo, ŝi devas apliki ion pli efikan kaj decidigan.
Post tia vojaĝo kaj tia prediko kaj tia promenado kaj tia tagmanĝo ja estas necese, ke ŝi komprenigu, ke nun ŝi ne volas plu partopreni.
Unu el la bonegaj, bonedukitaj lakeinoj, kiuj servis ĉe la tablo, ĉirkaŭportis pladon kun framboj, kaj Charlotte surtelerigis al ŝi, ŝi kiel ĉiuj aliaj. Poste ŝi etendis la manon por sukerujo, kiu staris proksime, kaj komencis sukeradi la berojn.
Charlotte havis nenian suspekton, ke ŝi prenis pli da sukero ol kiom povus esti necese. Tiam Jaquette rapide flustris al ŝi en la orelon: "Ne prenu tiel multe da sukero. Tio ne plaĉas al patrino." Charlotte ja sciis, ke multaj maljunaj homoj opinias, ke estas peka lukso sukeradi la manĝajon. Hejme en Korskyrka ŝi apenaŭ povis tuŝi sukerŝutilon ne ricevante admonon de la preposto, tial ŝi tute ne estis surprizita. Sed samtempe ŝi vidis rimedon lasi libera tiun ribeleman malicon, kiu bolis en ŝia interno de kiam ŝi forlasis la hejmon. Ŝi fosis profunde en la sukerujon per la ŝutilo kaj sukeradis tiom, ke ŝia telero aspektis kiel neĝamaso.
Ĉirkaŭ la tablo ekregis mirinda silento. Ĉiuj ja komprenis, ke tio ne povos bone finiĝi. Ankaŭ ne daŭris longe, ke la sinjorino faris admoneton.
"Ili devas havi tre acidajn frambojn en Korskyrka. Jen ĉe ni ili ne estas tiel danĝeraj. Mi apenaŭ kredas, ke estas necese pli da sukero."
Sed Charlotte daŭrigis la sukeradon. Samtempe ŝi diris al si mem: "Se mi daŭrigas la sukeradon, mi ne ricevos Karl-Artur, kaj fariĝos por eterne malfeliĉa, sed tamen mi devas sukeradi."
La sinjorino iom levis la ŝultrojn kaj turnis ŝin al la ĉefpreposto por daŭrigi la interparolon. Estis evidente, ke ŝi ne volis uzi pli severajn rimedojn.
Sed nun la kolonelo provis helpi al sia edzino.
"Vi tute malbonigas la guston de la beroj, kara fraŭlino Charlotte."
Apenaŭ li elparolis la vortojn, kiam Charlotte formetis la ŝutilon. Anstataŭe ŝi kaptis la sukerujon per ambaŭ manoj kaj ŝutis ĝian tutan enhavon sur la teleron.
Post tio ŝi remetis la sukerujon sur la tablon kaj enmetis la ŝutilon. Poste ŝi ordigis al si sur la seĝo kaj fikse rigardis rekte al la kunmanĝantoj, preta elporti la ventegon.
"Jaquette", la kolonelo diris, "eble vi volas kunpreni vian amikinon en vian ĉambron!"
Sed lia edzino evitige levis la manon.
"Ne, tute ne," ŝi diris, "ne tiamaniere".
Ŝi sidis silente kelkajn momentojn kvazaŭ por pripensi kion diri. Tiam ŝi ekhavis gajan brileton en siaj dolĉaj okuloj kaj komencis paroli. Sed ŝi turnis sin ne al Charlotte sed al la ĉefpreposto.
"Ĉu vi aŭdis, kuzo, kiel okazis, kiam mia onklino Clementine edziniĝis al grafo Cronfeldt? La patroj de ambaŭ flankoj renkontiĝis en la parlamento en Stockholm kaj interkonsentis pri la geedziĝo, sed kiam ĉio estis finita kaj glatigita inter ili, la juna grafo kompreniĝis, ke li volas almenaŭ vidi sian estontan edzinon, antaŭ kiam li konsentos la aferon. Sed onklino Clementine sidis hejme en Hedeby, kaj ĉar tio kaŭzus sensacion, se oni subite venigus ŝin al Stockholm, oni do decidis, ke la grafo iru al la paraĥo Bro por rigardi ŝin en la preĝejo. Nu, kara kuzo, mia onklino Clementine neniel kontraŭstaris edziniĝon al juna, bela grafo, sed ŝi sciiĝis, ke li venos en la preĝejon por rigardi ŝin, kaj ne plaĉis al ŝi esti ekspozita en tia maniero. Plej volonte ŝi volus tute ne iri al la preĝejo tiun dimanĉon, sed en tiu tempo tute ne povis okazi, ke infanoj ribelas kontraŭ tio, kion decidis la gepatroj. Ŝi devis fari sin tiel bela, kiel ŝi nur povis, kaj sidigi sin en la Löwensköld'a benko, por ke grafo Cronfeldt kaj unu amiko lia povu ekzameni ŝin. Sed kuzo, ĉu vi scias, kion ŝi faris? Jes, kiam la kantoro ekkantis la himnon, ŝi komencis kanti per laŭta voĉo sed tute false. Kaj tion ŝi daŭrigis dum himno post himno, ĝis la diservo estis finita. Kiam ŝi poste elvenis ekster la preĝejon, tie staris grafo Cronfeldt kaj riverencis al ŝi. 'Mi devas peti vian moŝtan pardonon', li diris, 'mi nun komprenas, ke iu fraŭlino Löwensköld ne povas lasi rigardi sin kiel ĉevalo en foiro. Kun tio li foriris por tiu fojo, kuzo, sed li revenis kaj konatiĝis kun la juna fraŭlino en ŝia hejmo en Hedeby, kaj ili edziĝis, kaj certe ili ankaŭ fariĝis feliĉaj. Jes, kuzo, vi eble aŭdis tiun rakonton antaŭe."
"Ho jes, sed ne tiel bone rakontitan," diris la ĉefpreposto kaj komprenis nenion.
Sed kiu komprenis, tiu estis Charlotte. Ŝi sidis tie plena de grandaj esperoj kaj nur glutis per la okuloj la rakontintinon. La sinjorino rigradis al ŝi, ridetis iom, kaj denove ŝi turnis sin al la ĉefpreposto.
"Kiel vi vidas, kuzo, hodiaŭ juna fraŭlino sidas kun ni ĉe la tablo. Kaj ŝi venis, por ke mi kaj mia edzo ekzamenu ŝin kaj vidu, ĉu ŝi taŭgas kiel edzino al Karl-Artur. Sed la juna fraŭlino, kuzo, ŝi estas Löwensköld'ano el la ĝusta speco, kaj al ŝi ne plaĉas, esti ekspozita. Kaj mi asertas al vi, kuzo, ke de kiam ŝi alvenis tien ĉi hieraŭ vespere, ŝi penadis false kanti tute kiel onklino Clementine. Kaj nun mi faras kiel grafo Cronfeldt, kuzo, mi petas ŝian moŝtan pardonon kaj diras, ke mi komprenas, ke iu fraŭlino Löwensköld ne volas lasi rigardi sin kiel ĉevalo en foiro."
En la sama momento ŝi ekstaris kaj etendis la brakojn, kaj Charlotte sin ĵetis al ŝi sur la kolon kaj kisis ŝin kaj ploris pro feliĉo kaj admiro kaj dankemo.