Выбрать главу

La luna ebrio

Jen – ĝi brilas, mia luno, Virgomaska amlucerno, Nuda mamo el latuno, Iritilo de l’ eterno …
Jen –ĝi trenas, pala torĉo, Tra l’ cipresoj ombran langon – Kaj la tero sub la sorĉo Paroksisme verŝas sangon.
Jen – ĝi paŝas, noktulino Plej alloga, rafinita – La komenco kaj kulmino De l’ pasio senevita.
Jen – ĝi tiklas kaj sufokas, Estingante ĉiun honton, Jen – gi vokas, laŭte vokas: Serĉu, kaptu kunĝuonton!
Kaj subiĝas la animoj, Kaj triumfe batas koroj, Estas for la tagaj limoj, Kaj ne gardas la honoroj …
Vivajn koroj ligas pare La magia lumsonato Por oferi suraltare Al Eroso kaj Hekato.
Per la flamaj rozkoloroj Juna virgo amburĝonas, Kaj anstataŭ la paroloj Longaj, longaj kisoj sonas …
Ah, – dronante en inspiro De la tenta nokta disko, Estas ĝoje – esti viro Kaj facile – odalisko …

En malsereno

Venas minutoj nubaj, malhelaj, Kiam la vivo ŝajnas ruin’, Kaj de la morto grincaj makzeloj Klake tamburas kanton de l’ fin’.
Venas minutoj al la spirito, Kiam ĝi ŝlosas sin per serur’ Kaj erinace pikiligita Pacon ermitan deziras nur.
Venas momentoj al la animo, Kiam ĝin lasas ĉiu esper’ Kaj jam videbla strias la limo Inter la esto kaj la eter’.
Tiuj momentoj vokas al kvito Kun ĉiu celo, kun ĉiu ĝoj’ – Ĉar post la limo, froste signita, Ĉesas subite la nuna voj’…
Ha, se almenaŭ estus ĝi paco Kaj estingiĝo de l’ vana brul’, Vera ripozo por ĉiu laca Kaj dispremita sklava terul’!

K. de Kalocsay

El kruda argilo Li skulptis por ni la penatojn, El voĉ’ sonorila Komponis mirindajn sonatojn, Al son’ primitiva Li donis magian signifon, En vorto senviva Li vekis la altan edifon.
Kantisto libera Li flaton rampeman ne konis, Poeta fiero Lin noble distingis kaj kronis.
En lando hungara Li fondis la verdan Atenon, Periklo malŝpara – Ne ĉiam li trovis komprenon.
La griza inerto La florojn velkiĝi instigis, Je seka dezerto La kantojn ĝermantajn formigis. La liro arĝenta Al ni jam nenion fabelas, Kaj muto silenta La buŝon artistan sigelas.
Nescio, ignoro La indan transfaris nomado… Na varmas ankoraŭ La suno de nia movado…

Dies irae

Do, serĉu vi, ridinda Ahasvero, La ekvilibron de l’ unua am’! – Nenie – ho, nenie sur la tero Troviĝas la unika floro jam.
Do, ŝiru for la kisojn bakhaninajn Kaj iluziu ĝuon de l’ pasint’, Dronigu vin en la kalikojn vinajn Iritu vin per gusto de l’ absint’!
Kalkulu nur viktimojn kaj oferojn, Balaste kaptu por la rememor’ Vizaĝojn kaj vizaĝojn kaj ciferojn, Sen iu varma tremo en la kor’!
Baraktu sur la sablo de l’ areno Kaj kapturniĝu kun kvikanta kri’, Maljuna, kompatinda arlekeno, De la pasinto sklavo kaj pari’.
Hej, ĉarmulo, frato, kara vagabondo, Prenu la liuton, kantu tra la plor’, Kion volus vi rakonti al la mondo Por neniu laŭdo, por neniu glor’!
Kantu, kion kanti scius la animo, Kio premas koron vian kiel ŝton’, Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo, Ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son’!
Ŝultro ĉe la ŝultro, en krepusko griza, Kiam vento muĝa luktas kun nebul’, Sidu la poeto de la sankta Fiza Kun la duonlaca rusa senhejmul’.
Se la vortoj ĉesus – ploru la liuto, Se la ritmon perdus via muzikil’ – Batu niaj koroj ritmon de la muto, Kun la akompano de postforna gril’.

Al Julio Baghy

Hej, ĉarmulo, frato, kara vagabondo, Prenu la liuton, kantu tra la plor’, Kion volus vi rakonti al la mondo Por neniu laŭdo, por neniu glor’!
Kantu, kion kanti scius la animo, Kio premas koron vian kiel ŝton’, Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo, Ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son’!
Ŝultro ĉe la ŝultro, en krepusko griza, Kiam vento muĝa luktas kun nebul’, Sidu la poeto de la sankta Fiza Kun la duonlaca rusa senhejmul’.
Se la vortoj ĉesus – ploru la liuto, Se la ritmon perdus via muzikil’ – Batu niaj koroj ritmon de la muto, Kun la akompano de postforna gril’.

Kial?

Li ne trovas konsolon en brua Distriĝado de l’ homa amas’, Li sopiras kaj restas enua Ĉe la vino, ŝaŭmanta en glas’.
Lin forlasis la gajo iama, – Senrevene sin kaŝis la sun’ – Kvankam ŝajne li estas la sama, Kiel iam en tagoj de l’ jun’.
Li forgesis la kantojn de l’ kredo, La antaŭan impulson de l’ sent’, En la koro – amara obsedo, En la haroj – tro frua arĝent’ …
Kio miksis la blindan fatalon Al la vivo, ridinta dum ir’, Kaj pro kio proksiman finalon Li aŭguras en sia sopir’?
Kial longe li sidas vespere Super iu malnova portret’ Kaj, statue-senmova ekstere, Perdas larmon en peza kviet"?
Kial nokte marŝadas sur strato, Kun kolumo levita, sen cel’, Per la paŝoj de hom’-aŭtomato, Sub albrove tirita ĉapel’?

La momentoj

Kiam ardas miaj lipoj sur la ŝultro de marmoro Kaj ondiĝas plej elaste via brusto ĉe la koro, Kiam sonĝas ĉi-okuloj duonferme, duonbrile Kaj la karno duonsvena min obeas plej humile –
Mi adoras vian korpon, mi plenumas dolĉan krimon, Mi aklamas la cedintan predikanton – memestimon, Mi forĵetas la leĝaron de l’ racio aŭtokrata Kaj soife trinkas vinon de la ĝu’ malpermesata.
Sen hezito transirante Rubikonon de l’ ebrio, Por fariĝi dum momento nova mondo el nenio, Nova astro, sampulsanta kun la tuta Universo, Nova ritmo de l’ Erosa eleterna flama verso.

Prolegomeno

La lirikon mi ne kreas – min obsedas la liriko, ĉiunerve, ĉiusente, kvazaŭ birdon la aer’. Min allogas melodioj de la bela erotiko, La muziko de la ĝuo la plej fama sur la ter’.
Mia muzo havas tenton de hurio paradiza, Kun apenaŭ vualita viva karno el marmor’, Mian liron sonorigas iu dolĉa blovo briza, Agordanta plej volupte ĉiujn histojn de la kor’.