Miaj strofoj volus vindi sveltajn formojn de Venuso,
La plastikon de statuoj de l’ antikva kulta bel’,
Bronzan nudon de la landoj, simbolitaj per lotuso,
Fantazian eldoradon de la ravo kaj fabel’.
Mian himnon al la karno – al patrino de l’ spirito
Kantas hore la plej lumaj anguletoj de l’ anim’,
Miajn sonojn naskas fulmoj de la krea amirito,
La mistero kaj embrio de la ritmo kaj la rim’.
Mia lingvo volus esti rita gesto, danca turno,
Esperanto, saturita per la maja florpolen’,
Mia verso mia ĝuo en kristale klara urno,
Monumento, postlasita sur la vojo el Eden’.
Dum suprengrimpo al Aj-Danil’[4]
Malhele rebrilas la montoj en pala, printempa mateno,
Serpente zigzagas la vojo tra glitaj kaj krutaj ŝtonblokoj,
Kaj sub juniperaj arbustoj lacertoj sur seka likeno
Susuras, rampante en timo, kaj kaŝas sin inter la rokoj.
La suno ripozas post nuboj, grizete lumigas la maron,
Sur ĝi, kvazaŭ kanto sen vortoj, fiŝista veliŝipo sin movas,
Kaj la Aj-Danil’a pintaĵo similas ciklopan altaron,
De kie la fumon oferan la vento matena disblovas.
Granito nun ŝanĝas kalkŝtonon kaj brilas ridete la glimo,
La kronon frizitan jam montras unua malalta pinio …
Mi sentas la montan aeron penetri ĝis mia animo,
Dum sonas ĉirkaŭe misteraj akordoj de belsimfonio.
Kaj ankaŭ ĉi tie mi legas batalon de l’ viv’ senkompata,
En nigraj skeletoj de bestoj, ĵetitaj al fendoj kavernaj,
Sed tiu batalo natura, de l’ suno dorlote benata,
Animon en mi ne incitas ĝi pasas laŭ leĝoj eternaj.
Migrimpaskaj revas kaj serĉas de l’ tempo pasinta pejzaĝon:
Ĉu tiu elipsa altaĵo, kovrita de vitoj rubusaj,
Ne kaŝas en si iun miton, de libro antikva la paĝon,
En lingvo jam morta por ĉiam, en signoj jam pratumulusaj?
Ĉu estas ĝi tombo dezerta de iu bravul’ ĝenovano,
Embuske murdita survoje de vilaj krimeaj nomadoj
Aŭ la ripozejo de iu volupta ludilo de ĥano,
Kaptita en land’ Moskovia dum rabaj, frenezaj invadoj?
Aŭ estas ĝi nur fantazio de l’ cerbo senlime ravita,
Kaj tiu altaĵo nenion sub si rimarkindan enhavas…
Do estu … Mi tamen tre ĝuas en tiu revado ekscita,
Ĝi, kiel aero la korpon, l’ animon karesas kaj lavas.
Lia amo
Ŝi sola estis indulgita
El tuta lia sklavinar’,
Ne fali al la ĝua lito,
Ne iri post triumfa ĉar’.
Al ŝi donacis li honoron
Konservi floron de la viv’
Kaj ne estingis ŝian koron
Kun ĝiaj kredo kaj naiv’.
Li mem ne sciis, kia forto
Lin gardis de l’ kutima ag’;
Li pensis – ludo de la sorto
Kaj ŝia tro feliĉa tag’.
Sed tiel staris en la libro
De l’ homa sorto kaj destin’:
Ke nur en ĉasta ekvilibro
Li povu mire vidi ŝin.
Iama brila Donĵuano,
La korkonkera kavalir’,
Por siaj venkoj de l’ tirano
Humile pagis per sopir’.
Kaj la sklavino de l’ iamo
Nun sidis sub juvela kron’ –
Reĝino bela de la amo –
Sur sia blindiganta tron’,
Dum li, benante novajn ĝuojn,
Pro iu nekonata sent’
Ĉe l’ trono fleksis la genuojn,
Kun la infane-pura pent’.
Transcendo
Vi pensas, ke la veraj vortoj fluis
En mia kanto pri la ama sento,
Ke mi al io vera atribuis
La belajn nomojn en la sentimento?
Vi kredas, ke aperis tintaj rimoj
Kaj plektis sin pro vi en strofoj molaj,
Ke nur pro vi la ritmaj pantomimoj
Sin vestis per la nimboj aŭreolaj?
Ho ne, infan’, – la suno, kiu brilas
Sur la ĉielo, min varmigas vane,
La najtingalo, kiu flute trilas,
En mia koro ehas tre profane …
Ĉar sentas mi alie, ekzilite,
En via valo de l’ natura ĝojo,
En propra mondo vivas mi ermite,
Al kiu vin neniu gvidas vojo.
En ĝi nur mia lumas hela suno
Kaj bonodoras miaj propraj floroj,
Kaj el la boskoj de l’ eterna juno
Al sola mi aŭdiĝas birdaj ĥoroj.
Duelo
… Nek vorton plu! Sed vire prenu spadon –
Kaj juĝu nin hazarda, blinda sort’!
Ne vane mi ellernis la skermadon,
Kaj volus mi nun ridi pri la mort’!
La koron mi ne havas plu virinan,
En krustojn ĝi sin kaŝis de l’ kompat’,
Mi sentas nur venĝemon kaj senfinan
Deziron: vin trapiki, malamat’!
Ne miru do kaj ne aspektu stulta!
Al batalpoz’! Eĉ kontraŭ la edzin’!
Ŝi rajtas ja pro via krim’ adulta
Batali, por en sango venĝi sin.
* * *
Kaj kruce tuj premiĝis fleksaj spadoj,
Per fulma bril’ ekludis glata ŝtal’,
Kun ĉiu mov’ varmiĝis la spiradoj,
Por morta bat’ sin klinis la batal’ …
Venuso mem ne povus ŝin superi
En la graci’, elekto de la poz’.
Kaj tra la hont’ komencis li fieri
Pri tiu miks’ el tigro kaj mimoz’.
Sed kiam ŝi rimarkis strion ruĝan
Sur lia kol’ – ŝi spadon ĵetis for,
Kaj kun ekĝem’ la baton sangojuĝan
Malbenis tuj en la tremanta kor’.
Ne pro la vund’ malgrava. Pikis larmoj.
Pro kiuj ŝi rekonis sin virin’.
De mola kor’, ne taŭga por la armoj,
Kun stranga em’: pardone kisi lin.
Al Jaume Grau Casas
Amiko belkora, minstrelo de l’ amo,
Floranta bukedo de l’ kantoj graciaj,
Intimaj kaj bravaj, en suda ornamo,
En freŝo de l’ ritmo kaj koremociaj,
La liron serenan, benitan de l’ Muzo,
Fiere vi tenas kaj ludas inspire,
Ne vanta gloramo, nek ĝua amuzo,
Sed belo perfekta agordas ĝin mire.
Kaj portas tra l’ mondo la vent’ iberia
La rozajn girlandojn de l’ fil’ Barcelona
Al bordoj Usonaj, al Nordo glacia,
Al stepoj Taŭridaj, al lando Nippona.
Kaj spiras aromojn tra l’ tuta Homujo
La strofoj, abundaj de l’ amo kreanta,
Kaj ĉie reenas al ĝi – haleluja!
De l’ gento tutmonda, en lingv’ Esperanta.
Gala epistolo
Morgaŭ vi alvenos pompe, por ŝin preni
Kaj en la falsa digno gvidi al altar’,
Kaj per abomena via kis’ veneni
Delikatan buŝon – fonton de l’ nektar’ …
Morgaŭ oni poze, kun nobelaj gestoj,
Vin gratulos, flatos burĝe kaj sen fin’,
El la sinjorinoj en dekoltaj vestoj
Multaj nur envios, tre envios ŝin …
Longe mi rigardis vian invitilon
Sur papero silka, kun orita rand’,
Kiu arlekene fanfaronan brilon
Disreklamis kun la parvenua frand’.
Sed mi ĝin amare ĵetis en kamenon,
Kun kompat’ al ŝia estingita kor’,
Kaj al vi emfaze sendis fi-malbenon:
Kelkajn virajn vortojn, galajn, tra stertor’.
Nur semajno pasis, kiam en la tremo
Ŝi min ĉirkaŭprenis, kun infana lisp’,
Dum volupta ardo, kvazaŭ diademo
Kronis sian kapon supra hara krisp’.