Выбрать главу
Ho, ŝi estis dolĉo kaj fandita belo, Kiam sinforgese dronis en la ĝu’ La pasiaj lumoj fulmoj de l’ ĉielo Sparkis kaj radiis tra l’ okula blu’.
Nun ŝi estos via … Ha ha ha!!! Kadavron Vi aĉetas, rano, per marĉanda mon’! Vi imitas bufe novan Minotaŭron, Sed ne via estas de la am’ burĝon’ …

Plendo

Ah – kial Esperanto ne havas la daktilajn, Dorlotajn rusajn rimojn – simbolojn de la am’, Kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn, Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’!
Ho kial, kial, Majstro, vi belajn vortojn ligis Racie kaj akcente, en senelira rond’ – Kaj miajn rusajn sentojn sterilis kaj poligis En via mezurita, horloĝe-ritma mond’!
Mi serĉas la simbolojn, palpante kiel blinda, Pri trafaj metaforoj meditas en mallum’, Kaj tion, kion trovas, ne konsideras inda Por la altaro Muza, por la incensa fum’ …
Mi kanti, kanti volus; per sorĉa kant’ magia Elvoki la viziojn el alimonda sfer’, Starante genuflekse, atendi korpe-pia La benon de Venuso, en streĉo kaj mister’.
Sed mankas al mi taŭgaj esprimoj kaj simboloj, Mi devas ilin krei per tranĉo kaj kunglu’, Elĉizi novajn sonojn por novaj aŭreoloj Kaj miksi la iridajn kolorojn kun la blu’.
Mi devas plugi funde la virgan human grundon, Ŝvitadi en atendo de la rikolta tag’, La vestojn ĉifonigi, suferi ĉiun vundon, Sarkante la densejon de dorno kaj kratag’.
Kaj aŭdi, ke mizera, incita sonoknaro, Anstataŭ melodio, naskiĝas en la kant’, Ĉerpita el profunda, smaragde-verda maro Kun nomo tiom dolĉe alloga – Esperant’…
Ho kial, Majstro granda, vi ĝiajn ondojn ligis Per monotona tajdo, en samakcenta rond’ – Kaj mian rusan koron katenis kaj poligis En via mezurita, horloĝe-pulsa mond’!

Intime

… Ani mnie teraz moja małość wstydzi Ani się myśli tak, jak orły, ważą …
Juliusz Słlowacki
Tre ofte mi estas malforta, mizera poeto – nur homo, Ĉe kiu parolas kaj ĝemas doloro en ĉiu atomo, Ĉe kiu la koron jam lacan apenaŭ subtenas la flamo, Brulanta kun varmo viviga en lingvo de l’ paco kaj amo.
Mi tiam eĉ strofon konstrui ne povas, donacas nenion Kaj mem, tremetante pro frosto, almozas la sunan radion, Por vivon ĝermantan konservi al la poeziaj burĝonoj, Por iom lumigi la vojon al novaj paroloj kaj sonoj …
La vangojn ornamas ĉe mi tiel ofte paletaj narcisoj, Ne ardan volupton, sed prujnon depuŝan alportas la kisoj, Ĉar ilin venenas la pala, mizera poeto, nur homo, Ĉe kiu grimacas kaj ĝemas doloro en ĉiu atomo.

Al …

Vi ne komprenis, amikin’, pro kio skribis mi Malgajan verson sen destin’, de pala anemi’, Vi ridetante metis for la paĝojn de l’ sopir’ Kaj restis muta via kor’ al vortoj de l’ inspir’…
Sed eble foje sen naiv’, sen ĝeno kaj ridet’ Tralegos vi en via viv’ la vortojn de l’ poet’, Se la hazardo de la sort’ dispremos ankaŭ vin Kaj nevenkebla ama fort’ vin pelos al ruin’.
Malĝoja kanto mia jen fariĝos por vi sku’ Kaj la malnova teda ĝen’ transformos sin je ĝu’, Vi rememoros sen malŝat’ la bardon de l’ dolor’ Kaj via kor’ per ĉiu bat’ lin benos kun ador’…

La roza ordeno

Sur mian kolumon stampiĝis kiseto erara, Maltrafe premita dum ravo de la ĉirkaŭpren’. Ĝi freŝe aromas kaj estas al mi tiom kara – Rozeta makulo - de l’ ĝu’ improviza orden’!
Ĝi restas simbol’ de l’ kareso, donita kun fido, La buŝo dum sveno ne sciis, ne pensis pri l’ ag’… Ĝi estas instigo al ĝojo kaj kaŭzo por rido De l’ frua mateno ĝis fino malluma de l’ tag’.

Mia vojo

Mi levas mian kapon en ĉielon, Sed per piedoj staras sur la ter’; Nur idealojn vidas kiel celon, Sed nutras min per krudreala ver’.
Sur montoj kreskas mia sorĉa floro, Sed en la valoj kuŝas mia pan’, Altiras la animon ĉiu foro, Sed ankre tenas ĝin la karna man’.
Al ĉiu bel’ mi venas tra la tera, Tra la dolora aŭ ĝuiga prov’; Sen tiu voj’ ĝi estus nur nimera, Tuj paliĝonta post la brila nov’.
Samtiel preĝas mi dum ardaj kisoj Kaj pliĉastiĝas en volupta trem’, Kaj la anim’ la blankon de narcisoj Ne perdas en frivolo de l’ poem’.

Maltrafa pafo

En vintra, frosta, prujna tag’ Sur ĉefa strato de Ljubljano, Al mi per venenita sag’ Minacis la Amora mano …
Kaj ne mirinde: – la glaci’ Ne ĉion kovras dum la frosto – Eĉ sub la pelto la graci’ Pensigas pri la Pentekosto.
La viro ofte estas bov’ En remburita vintra pelto; Kontraŭe, la virina mov’ Nur gajnas pro kaŝita svelto.
Okul’ cejana, roza naz’, Papavaj lipoj – jen bukedo! Eĉ lana ŝtrumpo dum trapas’ Ne multe rabas de l’ piedo.
Kaj se aldoni ke ridet’ (Rideto de ljubljananino!) Direktis sin al la poet’ – Danĝero estis ĉe kulmino!
Nur pro la frosta trem’ Amor’ Hazarde ne rikoltis trafon, Kaj tre mirakle mia kor’ Evitis la venenan pafon.
Kaj ŝi, svingante per jupet’ En danca ritmo de ĉarlstono Trapasis preter la poet’ Per paŝo klaka kaj lakona …
Aldonus plua falsa perl’ Ne tro en ŝian kol-ornamon… Sed la moderna charleston-girl[5] Piprigus forte mian amon…

1905 (Moskvo)

Mi memoras: fenestroj flamantaj Sub la suno subira sangadis, Kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj, Al la ruĝa liber’ serenadis.
Iu forta la brakojn muskolajn Disetendis por fojo unua Kaj elĵetis malnovajn idolojn El la templo per bato forskua …
Flirtis gaje skarlataj rubandoj, Oron semis la suno vespera, Kaj respondis al ĉies demandoj Juna voĉo: libero, libero! …
Sed ekkrakis la pafoj – de kie? – Ekbruegis eksplodoj tertremaj, Kaj kun fajfoj de l’ kugloj, orgie, Ĉien flugis malbenoj kaj ĝemoj.
Freneziĝe, la homoj sin ĵetis Post la niĉojn, al strataj anguloj, Puŝis en la tumulto, faletis, Kun teruro en larĝaj okuloj.
Sub la boro de l’ plumbaj hajleroj Multaj falis kun raŭka stertoro – Nekonataj, sennomaj oferoj Al la blinda, despota teroro.
Per fluetoj la sango martira Kolorigis la tonojn pavimajn Dum viciĝis en kurba spaliro Bajonetoj, serĉantaj viktimojn.
Kaj okazis la murdo plej bruta: La vunditojn trapikis la ŝtalo, Kaj post unu freneza minuto Venis kruda, ĉesiga finalo …
вернуться

[5]

Elparolu: ĉárst’n gerl.