Kaj ankoraŭ post unu momento
Ĉion regis kadavra silento,
Nur ŝiritan kantadon kun pento
Ĉiam portis de ie la vento …
Diamanto
(Libera soneto)
Sur via broĉo diamanto brilis,
Refrakte semis lumon de la bal’
Kaj en nuanco spektra ĵus similis
Intense-flaman ruĝon de l’ koral’.
Jam pensis mi, ke sangas la juvelo,
Ke agoni’ de l’ morto kaptis ĝin –
Sed pasis vi – la nimba karuselo
Reludis gamon de la ilumin’.
Simile al la sparka diamanto
Sub amradioj brilas la poet’
Kaj spektre ŝanĝas sin en rima kanto:
Jen sangas li pro rifuzita pet’,
Jen li rikoltas laŭrojn de l’ amanto,
Por lumajn vortojn plekti en sonet’.
Deliro
Dum la nokto daŭras monotone,
Min ĉirkaŭas bruoj kaj vizioj,
Min turmentas sonĝoj kaj pasioj,
Min atingas sufokitaj krioj …
Ĉio saltas, turnas sin ciklone …
Kun la kapo plumba sur kuseno,
Kun la pugnoj, kunpremitaj spasme,
Jen tra plor’ blasfemas mi orgasme,
Jen demone ridas plej sarkasme
En avid’ por ies ĉirkaŭpreno.
Tra nebulo lumas stranga luno,
Estas ĝi ardanta kiel fero,
Kun varmego baka de l’ infero
Ĝi gravitas peze al la tero
Kaj rebrilas sange el laguno …
Ankaŭ vi aperas … paŝas mole …
Kaj elpreni volas mian koron …
Sentas mi nur tuŝon, ne doloron,
Poste fluge sekvas meteoron
Kaj kun ĝi forbrulas senparole …
Ĉe Lesboso
Mitileno! La mano nevole
Senĉapigas la kapon al vento …
Unu nomon – sufiĉas ĝi sole –
Mi ripetas en pia atento.
Kaj en spiro de l’ mildaj aromoj
Mi rigardas, rigardas al rokoj,
Kie dioj parencis kun homoj
En la oraj pasintaj epokoj …
La ŝipo venas la kajon, tuŝante bordon arĥajan,
Lesbosaj idoj en muto ridetas al la saluto …
Sappho, Sappho[6] – vi, perlo de Lesboso!
Eterna logo al poeta kor’!
Ne povos kaptaj manoj de Kronoso
Senigi nin de via ĝuamfor’!
Jen aŭdas mi de la submara lito
La sorĉan liron, luma poetin’!
Al vi kliniĝis ame Afrodito
Kaj la pastrinoj junaj gloras vin …
… Oni diras ke viaj okuloj estis serene-lazuraj,
Ke la sango pasia ornamis ilin per ombroj veluraj…
Kiam la ondojn kisis Hekato
Kaj ĉe la rokoj plaŭdis la mar’,
Al la eterna dio-amato
Flugis de viaj strofoj nektar’.
Tiam ĉe l’ fonto, gute plendanta,
Sidis vi sola en la inspir’
Kaj al la mara skvam’ diamanta
Kantis la himnon de la admir’ …
… Ekkoni la amon, febron voluptan kaj … morti,
Ne plu povante la baton perfidan elporti…
Mi scias ke la maro kolektas la trezorojn,
Simile al avida, ŝtelema avarul’,
Kaj pli ol ion ŝatas ĝi la amantajn korojn,
Sirene allogitajn per onda ritma lul’.
Mi scias ke palacoj kaj ekzotikaj boskoj
De Posejdono portas kvieton al la kor’,
Ke la submarajn vojojn tapiŝe kovras moskoj.
Kaj korpojn ne konsumas la maro je pulvor’…
… Algoj ornamas la harojn, konkoj surŝutis la bruston
Kaj sur la liro rigida fingroj graciaj ripozas…
Io vekas min el revoj, io ŝiras min el ravo,
Kaj la vivo senripoza vokas fari grizan devon …
Mi forgesis, ke mi estas nur galera, rema sklavo,
Ke flugilojn mi ne havas por kunflugi blankan mevon.
En malgajo mi forŝiras la rigardon de la maro,
Kie banas sin, vibrante, la ĉielo de Lesboso,
Sed en ĉiu mia movo kaj en ĉiu mia faro
Via nom’, Sappho, resonos kun adoro kaj patoso!
Eŭropo
El nekonataj, ŝlimaj abismoj de l’ animo
Mi aŭdas strangan bruon, en malgraŭvola timo,
Ĝin trapenetras krioj, kaŝitaj dum miljaroj,
Grincado de la dentoj, metalo de fanfaroj,
En ĝi stertoras veoj, lamentas ploristinoj,
Tamburas ŝmacajn hakojn falintaj gilotinoj,
Susuron flirtas flustre truita silk’ standarda
Kaj ĉion fonas kraka, reeĥa boj’ bombarda …
Analojn, postlasitajn de gentoj kaj prauloj,
Mi sentas cn angoro tra tempoj kaj nebuloj,
Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojn
Kaj forgesitaj lingvoj malbenas la tiranojn.
Haladzon spiras bruta, mensoga kaj maldanka
La tuta historio de mia raso blanka,
Nur kelkaj epizodoj, nur kelkaj bravaj voĉoj
Surlumas tiun muĝon de l’ murdaj sangdiboĉoj,
En ili germas savo, en ili – la lumturoj,
Pro ili solaj palas vizio de l’ teruroj,
Nur sur iliaj ŝultroj atlantaj de l’ kelkopo
Sekure kuŝas sorto de l’ krimulin’ Eŭropo.
Nur pro ilia sango, oferoj kaj ĉagreno
Retrovos la honoron la pala Magdaleno,
Por naski novan idon, en la feliĉaj larmoj,
Mesion liberigan de la katenaj armoj …
Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia,
Afriko sfinkse muta, tribar’ Oceania,
Ĝemela kontinento de l’ ambaŭ Amerikoj,
Kunfratoj de l’ estonto kaj dumaj malamikoj,
Aŭskultu kaj konfidu la jam proksiman horon,
En kiu nova sango trafluos nian koron;
Ankoraŭ kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj –
Kaj kun la mirtaj branĉoj pilgrimos blankaj idoj,
Kuraci viajn vundojn kaj super la cikatroj
Trasenti la hontigan brutecon de la patroj,
Starigi novan mondon de l’ paco kaj libero,
Proklami la Laboron reĝino de la tero …
– – – –
Tempestas la mistikaj abismoj de l’ animo,
Sed jam vidiĝas lumo en nova malproksimo;
Obee donas vojon laciĝo kaj miopo
Al kredo je estonto de la patrin’ – Eŭropo.
Blua kiso
Okuloj bluaj kisis min
Hodiaŭ sur la strato …
De kiu? … Kia pasantin’
Mutnomis min amato? …
Pro kiu kovras la sopir’
Per ombroj mian koron,
Kaj strangaj revoj en spalir’
Postsekvas bildon foran?
Al kiu estas la tribut’:
La paco detruita
En mia kor’, en mia tut’,
Pro la rezisto spita?
Ĉu restis io por memor’
En la okuloj benaj,
Aŭ pasis ĉio, pasis for
Kun paŝoj senrevenaj?
Ĉu iu ŝerco de l’ fatal’
Nin gvidos al revido,
Aŭ ĉio restos nura pal’,
Fatamorgan’ perfida?
La dubojn ŝanĝas la esper’
Malklara kaj mistika,
Kaj kreskas kredo je la ver’
De la rigardo pika.
Kaj fluas, kvazati forta vin’,
Tra ĉiu kora bato:
Okuloj bluaj kisis min
Hodiaŭ sur la strato …
« S. H. S. » [7]
Serbino
вернуться
[7]
S.H.S. – Mallongigo de Ŝtato de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj, tiama ŝtatformo en kiu troviĝis Zagrebo.