Provu veni, provu preni floron de la sudo
El la rita, trasentita, rondodanca ludo!
Ĉe la sino de l’ aglino nur por agloj loko –
Por la molaj kaj senvolaj – ruiniga moko …
Kroatino
Kiom da ĉarmo en ĉiu movo, de spontanea, virina dec’!
Kiom da noblo en la elmontro de bonvolemo kaj amikec’!
Kiom da fajra, sveniga febro en la alpremo de l’ flama buŝ’!
Kiom da silko, fabela silko, en la pasia ĝuarda tuŝ’!
Slovenino
En laboro estas vi abelo,
En la danco – tre malnova vin’,
En pasioj – fajro kaj mielo,
En kolero – bela diablin’!
Serenado
En la nokto de la floroj kaj mallum’
Venu, venu al unua amindum’,
Donu vangojn al la kis’ de l’ Orient’ –
Mentodora kaj karese-dolĉa vent’!
De la kampo, de la lago kaj ĝarden’,
De la blanka aromejo el jasmen’
Blovas spiro, kiel ondoj de nektar’,
Kiel rita incensaĵo ĉe l’ altar’.
Tra la nokto de stelaro kaj novlun’
Sonas horo, kiun koro benas nun –
Kaj jam trilas kiel fluto tra la val’
Muzikisto de la amo – najtingal’.
Jam vibretas ĉiu herbo kaj arbust’
En la plendo monotona de lokust’,
Kaj la amo – bakhanino kun amfor’ –
Nevideble teksas retojn por la kor’.
Venu fide – sub la kaŝa nokta tog’
Ni nin donos al senvorta dialog’,
Kaj atentos en adoro kaj admir’,
Kion flustras niaj koroj tra l’ ekspir’.
Kion diros via mano en la trem’,
Agordante min al kiso kaj poem’ …
En la nokto de la floroj kaj mallum’
Ne hezitu pri l’ unua amindum’!
Mia patrujo
Ne sub tondra bruo de l’ tamburoj
Kaj ne kun bravuraj marŝaj vortoj, –
Sen vendema flato de l’ aŭguroj,
Sen armila brilo kaj eskortoj
Mi vin vidas, kara Patrolando.
Vi aperas antaŭ mi dolora,
Sed en via plena, sankta grando:
Bonanima kaj serene-kora.
Viajn manojn kovras kaloj krustaj,
Sur la ŝultroj – vesto memfarita,
Kaj la vortoj simplaj, vortoj justaj
Sigeliĝis sur la buŝ’ fermita.
Vian tutan belon de l’ okuloj
Mi sen larma roso ne eltenas;
La animo dronas en la bruloj,
Kaj la koro, sopirante, svenas.
Vi renkontas min kun vort’ riproĉa,
Kun patrinaj fido kaj admono,
Sed en ĉiu diro severvoĉa
Sonas mildaj notoj de l’ pardono.
Alte kronas vin unika suno,
En la klaraj larmoj freŝlavita –
La Fenikso de la monda juno,
Renesanco de la viv’ civita.
Sed kun via nova kredo flama
Je la venko de la bravaj koroj,
De ekstere restis vi la sama,
En pejzaĝoj, bildoj kaj koloroj:
Buklaj pinoj, poploj kaj tilioj,
Kaj sekalaj kampoj kiel maro,
La ĉielo en paletaj strioj
Ĝis la denta rando de l’ arbaro;
En majesta fluo la riveroj
Larĝe siajn disetendas bordojn
Kaj kolosaj montoj en fiero
Mute gardas kontinentajn pordojn …
– – – –
Ofte, ofte havas mi minutojn
De malĝojo, tremas kaj sopiras,
Tiam sentas mi la salajn glutojn
Kaj la brusto tre profunde spiras:
Tiam ĵetas sin sur la genuojn
Al piedoj viaj peka filo,
Ĉirkaŭprenas la truitajn ŝuojn
Kaj la teron kisas en humilo …
Fragmentoj de l’ revoj
Vidi la bluan Bosforon
De l’ alta turo Galata …
Veni la maron Marmoran
Dum sunsubiro skarlata …
Kiel fabelan renkonton
Kun ensorĉita princino
Doni al kor’ – Helesponton
Ŝipe tramiri senfine …
Karnavala romanco
Kiel digna kaj pala vi aspektis hieraŭ,
Kun la brovoj belformaj de la korva kolor’ –
Mi rigardis, sorĉita de l’ triumfa apero,
Kun la mano tremanta ĉe l’ kor’.
Estis brila salono de la bal’ karnavala,
Estis brua amuzo de la gajurbanar’,
En susuro de l’ paŝoj sub ĵazband’ triviala
Flekse movis sin paro post par’.
Kaj vi, kvazaŭ antikva, plej majesta diino,
De svenige-alloga kaj belkreska figur’,
Pasis meze de l’ svarmo, en la lustrilumino,
Tra la flustra virina murmur’.
Ĝuavide-mienaj vin salutis la viroj,
Sub mizera knarado de l’ usona fokstrot’,
Kaj el ĉiu angulo vin minacis konspiroj
Aŭ senforta, kaŝita komplot’.
Sed vi restis dieca, malintima fiero,
Konservinta malvarmon de l’ statua marmor’ …
Mi vin sekvis rigarde sen dezir’, sen espero,
Kun la mano rigida ĉe l’ kor’.
Responde
Mian versaĵon leginte, vi nomis ĝin ultraviola,
Kun serpentuma metriko, afekta kaj nude-frivola,
En la parol’ epikura vi trovis kaŝitan pozemon,
Kaj malkonfide tralegis al vi dediĉitan poemon …
Sed mi nevole rimarkis, ke io influis vin tamen,
Ke la okuloj legantaj ekbrilis, simile aclass="underline" amen,
Tuŝis la ultraviolaj daktiloj la sentojn transcendajn,
Kiam la penso jam forĝis la vortojn duone-ofendajn.
Ne – ne hodiaŭ montriĝos de l’ strofoj mistera efiko,
Kaj ne hodiaŭ penetros vin flustra ilia muziko,
Semo, hodiaŭ ĵetita, arbiĝos, proklamos la vivon,
Super la koro kaptita formante ensorĉan ogivon.
Kaj la frivolo de l’ senco nudiga kaj malhipokrita
Estos nur guto amara en dolĉo senreste solvita,
Tono, portanta rafinon al sono abstrakta, netera,
Vibron de l’ ritmo kreanta en la pra-metriko etera.
Vintra fabelo
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad’
Ni veturas aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad’.
En sereno de l’ ebeno malaperas la fadeno
De la glata vintra voj’ …
Mia Nita am’ subita, de la frost’ ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj’.
En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
De la sentoj en la kor’,
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
Kun favoro de Amor’!
Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin’,
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!
Brila neĝo – vintra reĝo – ĉion tenas en sieĝo,
Gaje ĉirpas en la knar’,
La survoja vento ĝoja en malklara gam’ hoboja
Vokas, logas al kampar’.
Unu suno – unu juno … la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem’ …
Mia Nita, am’ subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem’!