Kaj la karno duonsvena min obeas plej humile –
Mi adoras vian korpon, mi plenumas dolĉan krimon,
Mi aklamas la cedintan predikanton – memestimon,
Mi forĵetas la leĝaron de l’ racio aŭtokrata
Kaj soife trinkas vinon de la ĝu' malpermesata.
Sen hezito transirante Rubikonon de l’ ebrio,
Por fariĝi dum momento nova mondo el nenio,
Nova astro, sampulsanta kun la tuta Universo,
Nova ritmo de l’ Erosa eleterna flama verso.
PROLEGOMENO
La lirikon mi ne kreas – min obsedas la liriko,
ĉiunerve, ĉiusente, kvazaŭ birdon la aer'.
Min allogas melodioj de la bela erotiko,
La muziko de la ĝuo la plej fama sur la ter'.
Mia muzo havas tenton de hurio paradiza,
Kun apenaŭ vualita viva karno el marmor',
Mian liron sonorigas iu dolĉa blovo briza,
Agordanta plej volupte ĉiujn histojn de la kor'.
Miaj strofoj volus vindi sveltajn formojn de Venuso,
La plastikon de statuoj de l’ antikva kulta bel',
Bronzan nudon de la landoj, simbolitaj per lotuso,
Fantazian eldoradon de la ravo kaj fabel'.