Mian himnon al la karno – al patrino de l’ spirito
Kantas hore la plej lumaj anguletoj de l’ anim',
Miajn sonojn naskas fulmoj de la krea amirito,
La mistero kaj embrio de la ritmo kaj la rim'.
Mia lingvo volus esti rita gesto, danca turno,
Esperanto, saturita per la maja florpolen',
Mia verso mia ĝuo en kristale klara urno,
Monumento, postlasita sur la vojo el Eden'.
DUM SUPRENGRIMPO AL AJ-DANIL[2]
Malhele rebrilas la montoj en pala, printempa mateno,
Serpente zigzagas la vojo tra glitaj kaj krutaj ŝtonblokoj,
Kaj sub juniperaj arbustoj lacertoj sur seka likeno
Susuras, rampante en timo, kaj kaŝas sin inter la rokoj.
La suno ripozas post nuboj. grizete lumigas la maron,
Sur ĝi, kvazaŭ kanto sen vortoj, fiŝista veliŝipo sin movas,
Kaj la Aj-Danil'a pintaĵo similas ciklopan altaron,
De kie la fumon oferan la vento matena disblovas.
Granito nun ŝanĝas kalkŝtonon kaj brilas ridete la glimo,
La kronon frizitan jam montras unua malalta pinio …
Mi sentas la montan aeron penetri ĝis mia animo,