Vi kredas, ke aperis tintaj rimoj
Kaj plektis sin pro vi en strofoj molaj,
Ke nur pro vi la ritmaj pantomimoj
Sin vestis per la nimboj aŭreolaj?
Ho ne, infan', – la suno, kiu brilas
Sur la ĉielo, min varmigas vane,
La najtingalo, kiu flute trilas,
En mia koro ehas tre profane …
Ĉar sentas mi alie, ekzilite,
En via valo de l’ natura ĝojo,
En propra mondo vivas mi ermite,
Al kiu vin neniu gvidas vojo.
En ĝi nur mia lumas hela suno
Kaj bonodoras miaj propraj floroj,
Kaj el la boskoj de l’ eterna juno
Al sola mi aŭdiĝas birdaj ĥoroj.
DUELO
… Nek vorton plu! Sed vire prenu spadon –
Kaj juĝu nin hazarda, blinda sort'!
Ne vane mi ellernis la skermadon,
Kaj volus mi nun ridi pri la mort'!
La koron mi ne havas plu virinan,
En krustojn ĝi sin kaŝis de l’ kompat',
Mi sentas nur venĝemon kaj senfinan
Deziron: vin trapiki, malamat'!
Ne miru do kaj ne aspektu stulta!
Al batalpoz'! Eĉ kontraŭ la edzin'!