(Rideto de ljubljananino!)
Direktis sin al la poet' –
Danĝero estis ĉe kulmino!
Nur pro la frosta trem'
Amor' Hazarde ne rikoltis trafon,
Kaj tre mirakle mia kor'
Evitis la venenan pafon.
Kaj ŝi, svingante per jupet'
En danca ritmo de ĉarlstono
Trapasis preter la poet'
Per paŝo klaka kaj lakona …
Aldonus plua falsa perl'
Ne tro en ŝian kolornamon …
Sed la moderna "charleston-girl"*
Piprigus forte mian amon …
1905 (Moskvo)
Mi memoras: fenestroj flamantaj
Sub la suno subira sangadis,
Kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj,
Al la ruĝa liber' serenadis.
Iu forta la brakojn muskolajn
Disetendis por fojo unua
Kaj elĵetis malnovajn idolojn
El la templo per bato forskua …
Flirtis gaje skarlataj rubandoj,
Oron semis la suno vespera,
Kaj respondis al ĉies demandoj
Juna voĉo: libero, libero! …
Sed ekkrakis la pafoj – de kie? –
Ekbruegis eksplodoj tertremaj,