Poste fluge sekvas meteoron
Kaj kun ĝi forbrulas senparole …
ĈE LESBOSO
Mitileno! La mano nevole
Senĉapigas la kapon al vento …
Unu nomon – sufiĉas ĝi sole –
Mi ripetas en pia atento.
Kaj en spiro de l’ mildaj aromoj
Mi rigardas, rigardas al rokoj,
Kie dioj parencis kun homoj
En la oraj pasintaj epokoj …
La ŝipo venas la kajon, tuŝante bordon arhajan,
Lesbosaj idoj en muto ridetas al la saluto …
Sappho, Sappho* – vi, perlo de Lesboso!
Eterna logo al poeta kor'!
Ne povos kaptaj manoj de Kronoso
Senigi nin de via ĝuamfor'!
Jen aŭdas mi de la submara lito
La sorĉan liron, luma poetin'!
Al vi kliniĝis ame Afrodito
Kaj la pastrinoj junaj gloras vin …
… Oni diras ke viaj okuloj estis serene-lazuraj,
Ke la sango pasia ornamis ilin per ombroj veluraj …
Kiam la ondojn kisis Hekato
Kaj ĉe la rokoj plaŭdis la mar',
Al la eterna dio-amato
Flugis de viaj strofoj nektar'.