Tiam ĉe l’ fonto, gute plendanta,
Sidis vi sola en la inspir'
Kaj al la mara skvam' diamanta
Kantis la himnon de la admir' …
… Ekkoni la amon, febron voluptan kaj … morti,
Ne plu povante la baton perfidan elporti …
Mi scias ke la maro kolektas la trezorojn,
Simile al avida, ŝtelema avarul',
Kaj pli ol ion ŝatas ĝi la amantajn korojn,
Sirene allogitajn per onda ritma lul'.
Mi scias ke palacoj kaj ekzotikaj boskoj
De Posejdono portas kvieton al la kor',
Ke la submarajn vojojn tapiŝe kovras moskoj.
Kaj korpojn ne konsumas la maro je pulvor' …
… Algoj ornamas la harojn, konkoj surŝutis la bruston
Kaj sur la liro rigida fingroj graciaj ripozas …
Io vekas min el revoj, io ŝiras min el ravo,
Kaj la vivo senripoza vokas fari grizan devon …
Mi forgesis, ke mi estas nur galera, rema sklavo,
Ke flugilojn mi ne havas por kunflugi blankan mevon.
En malgajo mi forŝiras la rigardon de la maro,
Kie banas sin, vibrante, la ĉielo de Lesboso,
Sed en ĉiu mia movo kaj en ĉiu mia faro
Via nom', Sappho, resonos kun adoro kaj patoso!